tradukoj: be bg br cs de en es fr hu id it nl pl pt ru sk tp tr vo

*fal/i PV

*faliTEZ

(ntr)
1.TEZ
Malleviĝi, iri de supre malsupren pro la propra pezo: falas pluvo, la folioj; ne falas frukto malproksime de l' arbo (la idoj similas al la gepatroj) PrV; feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas PrV; la botelo falis el mia mano; (figure) la suno jam falasZ (malleviĝas, subiras); (figure) la krepusko, la nokto falasB (alvenas); (figure) lia rigardo falis sur minZ (desupre); (figure) suna radio falis sur minZ; (figure) lasi fali la manojn (perdi la kuraĝon) PrV.
2.
(pri iuj objektoj) Etendiĝi malsupren; pendi ĝis iu malsupra nivelo: la sceneja kurteno falis (malleviĝis); falantaj haroj, vestoj (pendantaj malsupren); la robo falas ĝis la piedoj.
3.
Perdinte la ekvilibron fali 1 kaj trafi la teron: promenante sur la strato, mi falis [1]; trafinte ŝtonon mi preskaŭ falis; se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon (estus utile koni la estontecon) PrV; la botelo falis el mia mano; fali svene; la muro falis (disfalis) [2]; fali en riveron, en kavaĵon, sur la genuoj; li falis sub la radojn de veturanta vagonaro [3]; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV; (figure) la popolo falas sub la ŝarĝo de la impostoj (ne povas elteni tian pezon).
4.TEZ
(figure) (sur iun, al iu) (pri malbonintenculo, okazaĵo, pezo) Neatendite ataki, trafi: fali sur iun kun glavoZ; (figure) fali sur la kolon al iuZ, fali al iu al la koloZ (sin amike ĵeti sur); profunda dormo falis sur Abramon [4]; la pesto falis sur Egipton [5]; mizeroZ, insultoZ, malbeno, teruro falis sur linZ; sur lian verton falos lia krimo [6]; la elekto, loto falis sur lin; sur vin falas la ŝarĝo, tasko, devo zorgi pri tio; fali al ĉiu en la okulojn (esti evidenta): la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük falas al ĉiu en la okulojn Z.
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 1 pro tio, ke falantaj objektoj estas minacoj por tiu, kiu troviĝas sub ili. VD:ataki, bati, frapi, renkonti, ricevi, trafi
5.TEZ
(figure) Malkreski, foje ĝis malapero: la varmo, aerpremo, febro, prezoj falis (malpliiĝis); lia aroganteco falis antaŭ la juĝisto; lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto [7]; nova streĉigo de la momente falinta energio.
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 1 pro tio, ke vidate de alte, falanta objekto malproksimiĝas kaj finfine malaperas.
6.TEZ
(figure) Ricevinte sortobaton perei: la ministraro falis (devis eksiĝi); multaj homoj falis (mortis) en la batalo; la roma imperio falis tre malrapide; la entrepreno, la movado, tiu teorio, modo falis (malsukcesis); ambaŭ gazetoj falis post unu jaroZ; ĉiuj miaj esperoj falis.
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 3 pro tio, ke la falo povas esti fatala. VD:fiaski, malprosperi, malsukcesi, perei
7.TEZ
(figure) (en ion) Trafi alian staton, ofte malpli favoran, el kiu malfacilas eliri: fali en kaptilonZ, kaptitecon, mizeron, malesperon, danĝeronZ, malfavoronZ, timon Z, pekonZ, malsanon, malfeliĉon [8]; refali en la rutinon, en la malmolan realecon; li ofte falis (enprofundiĝis) en mediton; fali en deklamadon (abrupte komenci kaj ne plu halti); fali en ies manojn: la tuta lando falis en la manojn (sub la potenco) de la malamikoj; kiel malalten mi falis!Z; falinton ĉiu atakas PrV; ili falpuŝiĝos kaj falos [9].
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 3 pro tio, ke al perdo de ekvilibro kaj posta falo asociiĝas ideo pri risko rompiĝi aŭ ricevi vundon. Cetere la profundaĵo, en kiun oni falas, estas loko malagrabla, el kiu malfacilas eliri. VD:abismo, degradi, dekadenci

faloTEZ Vikipedio

Ago fali: FIZ la libera falo de korpo; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV; post la falo oni fariĝas singarda PrV; alta muro, kies falo estos subita [10]; FIZ falo de potencialo (malaltiĝo); la falo de komunismo en Orienta Eŭropo; por ŝirmi [...] lian vivon kontraŭ falo sub glavon [11]; kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj, sed virtuloj vidos ilian falon [12]; REL vestita kiel Evo antaŭ la faloZ (la peko).

faletiZ, duonfali, falŝanceliĝiZTEZ

(ntr)
Preskaŭ fali farinte mispaŝon: se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo [13]. VD: Preskaŭa sinonimo: falpuŝiĝi.

faligiTEZ

1.
Renversi, igi falinta: faligi arbon, muron, infanon; unu hako kverkon ne faligas PrV; Esperanto faligas la lingvobarojn; la krizo faligis agrikulturon en malbonan situacion.
2.
Lasi fali: MAR faligi ankron; senespere faligi la brakojn.
3.
Defaligi ion, pluvigi, ŝuti: faligi pomojn de arbo; faligi kuglojn sur la malamikojn.

faligilo

1.TEZ
=falilo 1 neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon [14].
2.TEZ
(figure) =falilo 2

falilo

1.TEZ
Kaŭzo de falo: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [15].
2.TEZ
(figure) Kaŭzo de malhelpo, de malsukceso, de ruiniĝo: ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi [16].

akvofaloTEZ Vikipedio

GEOG Daŭra akvofluo, rapide falanta de altaĵo: amaso da sovaĝaj anasoj [...] ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron [17]. SIN:falakvoVD:kaskadokatarakto

defaliTEZ

(ntr)
1.
Fali de loko, kie oni pendas: la foliojZ, fruktoj, haroj, dentoj defalas; montgrimpante ili defalis de deklivo;
2.TEZ
(figure) Fali 7 de tre favora situacio en malfavoran: defali de siaj esperoj, pretendoj; la prospereco de la regno multe defalis; la defalo de la romana imperio estis malrapida. poste vualo defalis de miaj okuloj [18]. VD:degeneri, degradiĝi, dekadenciVD:sitelo.
3.TEZ
BIB Malfideliĝi, apostatiĝi, malaniĝi, forlasi partion, deturniĝi de, ribeli kontraŭ: la Izraelidoj defalis de la EternuloZ; defali de la religio de siaj patrojZ; Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab [19]; revenu, defalintaj infanoj! [20]; tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman [21]. VD:devojiĝi

defalaĵo

1.
Defalinta parto de io.
2.
Forĵetaĵo.

*disfaliTEZ

(ntr)
Diseriĝante ruiniĝi, perei: pro la tertremo multaj domoj disfalis; de guto post guto disfalas granito PrV; la kadavro jam disfalis en putraĵon; disfalo de societo, entrepreno, regno; ni devas eviti la disfalon de la lingvo en dialektojnZ. VD:argumento, diseriĝi

*elfali

(ntr)
Fal i el la interno de io: dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj [22]; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis PrV; se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo [...] [23]; Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis [24]; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon [25]; mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano [26].

*enfali

(ntr)
1.
Fali en ion profundan; penetri falante: enfali en kavaĵon, truon, riveron; sablero enfalis en mian okulon [27].
2.
(figure) Fali 7: lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas PrV; enfali en malsanonZ, danĝeron, mizeronZ, malesperonZ, deklamadonZ.
3.TEZ
Rapide sin ĵeti en ion: la knaboj tumulte enfalis en la salonon. VD:entrepreni, invadi.
4.
(pri surfaco de io) Kaviĝi pro manko de subteno: enfalinta brustoB; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj Marta.

enfaliloZ, enfalejo, enfalujoZTEZ

Kaptilo konsistanta el kaŝita fosaĵo, en kiun iu enfalos. SIN:enfalejo, enfalujo

enfaligi

(tr)
Faligi en kavaĵon, en profundaĵon; en malbonan situacion: Dio povas forpreni kiel ankaŭ doni la riĉaĵojn, se ni ne helpos al la malriĉuloj, kiujn Li enfaligis en la staton de mizeruloj [28].

falpuŝiĝiTEZ

(ntr)
Renkonti obstaklon per la piedo kaj tial perdi la ekvilibron; (metafore) peki: sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo [29]; la vojo de malpiuloj estas kiel mallumo: ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos [30]; se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon [31]; mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj [32]. VD: Preskaŭa sinonimo: faleti.

forfali

(ntr)
Fali kaj malaperi, fali kaj perei: la esperojn de mia vivo mi vidis forfali en la abismonZ; mi pensis pri tiuj miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo.

piedbare faligi

Faligi iun ŝovante sian piedon antaŭ lian paŝon: tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin [33].

rulfali

(ntr)
Ruliĝi laŭ deklivo malsupren: la sono de rulfalanta ŝtono [34].

subfali

(ntr)
1.
Fleksiĝi, malleviĝi sub io tro peza: la branĉoj subfalis sub la neĝo.
2.
(figure) Ne kapabli kontraŭstari al, cedi al, esti subpremita, venkita de: li subfalis sub la malfeliĉo; mi ne subfalis al la malbona sortoZ.

superfaliTEZ

(ntr)
=surfali teruro superfalos lin kiel akvo [35]; dum la bovoj estis plugantaj [...] superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin [36].

surfaliTEZ

(ntr)
Subite ataki: ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron [37]. VD:sturmi

ŝtono de falpuŝiĝoPrVTEZ

(frazaĵo)
=stumblilo la unua ŝtono de falpuŝiĝo kiun mi renkontis estis [la vorto] „pliko“ [38].

veterdisfalo Vikipedio

GEOL Efiko de erozio, ĥemiaj reakcioj kaj vivaĵoj sur ŝtonoj, kaŭzanta supraĵan diseriĝon kaj kolorŝanĝon: bakterioj ĉeestantaj en la tero agas kiel katalizilo en la procezo de veterdisfalo de la petroj [39].

tradukoj

anglaj

~i: fall; ~o: fall; ~eti, , : stumble; ~ilo: snare, stumbling block; akvo~o: waterfall, cascade; veterdis~o: weathering.

belorusaj

~i: падаць; ~o: падзеньне; ~eti, , : спатыкацца; ~igi: кінуць, паваліць, упусьціць; akvo~o: вадаспад; de~i 1.: адпадаць, выпадаць, вываліцца; de~i 2.: заняпасьці; de~aĵo: адкіды; dis~i: развальвацца , распадацца; el~i: выпадаць, вывальвацца; en~i: упадаць, увальвацца, западаць; en~ilo, , : пастка; ~puŝiĝi: спатыкацца; for~i: адвальвацца, адпадаць; sub~i: падпадаць; super~i: нападаць; sur~i: нападаць.

bretonaj

akvo~o: lamm-dour.

bulgaraj

akvo~o: водопад.

ĉeĥaj

~i: dopadat, dopadnout, klesat, padat, padat bez vlády, padnout, spadat, spadnout, upadat, upadnout; ~o: dopad, pád (z výše); ~igi: kácet, porazit, porážet, povalit, skácet, svalit, upustit, vyvracet, vyvrátit, zbavit moci; ~ilo: kopaná past, propadliště, spadiště; akvo~o: vodopád; de~i: odpadnout; dis~i: hroutit se, rozpadnout se, sesout se, spadnout, zřítit se (stavba); el~i: vypadnout, vypadávat; en~i: vpadnout; en~ilo, , : past; for~i: odpadnout, padnout v boji, zapadnout; piedbare ~igi: podtrhnout nastavením nohy; rul~i: skutálet se, valit se, řítit se; sub~i: padnout pod; super~i: přepadnout (přes).

francaj

~i: tomber, assaillir, chuter, dégringoler, décliner, s'effondrer, pleuvoir; ~o: chute, baisse, capitulation, déchéance, déconfiture, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite, fin, faute, péché originel, reddition, renversement, tombée; ~eti, , : broncher, trébucher; ~igi: faire tomber, jeter, lâcher, faire pleuvoir, renverser; ~igilo: achoppement, chausse-trappe, écueil, embûche, obstacle, piège; ~ilo: achoppement, chausse-trappe, écueil, embûche, obstacle, piège; akvo~o: cascade, chute d'eau; de~i: tomber, déchanter, décliner, tomber de haut, renier sa foi, revenir; de~aĵo: déchet; dis~i: se décomposer, se désagréger, se disloquer, se morceler, tomber en morceaux; el~i: tomber ; en~i: tomber, s'affaisser, se creuser, débouler, envahir, foncer, se jeter, se précipiter, se ruer; en~ilo, , : fosse, piège; en~igi: faire tomber, piéger; ~puŝiĝi: achopper, buter, faillir, heurter, trébucher; for~i: s'abîmer; piedbare ~igi: faire un croc-en-jambe; rul~i: rouler, débouler , dégringoler ; sub~i: ployer; super~i: s'abattre, assaillir, attaquer; sur~i: s'abattre, assaillir, attaquer; ŝtono de ~puŝiĝo: pierre d'achoppement; veterdis~o: météorisation. ne ~as frukto malproksime de l' arbo: les chiens ne font pas des chats; lasi ~i la manojn: baisser les bras, perdre courage; ~i svene: tomber dans les pommes; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon ~as: personne n'est infaillible, à renard, renard et demi; ~i sur la kolon al iu: sauter au cou de quelqu'un; ~i al ĉiu en la okulojn: sauter aux yeux, crever les yeux; ~i en ies manojn: tomber aux mains de qn, tomber sous l'emprise de qn; ~inton ĉiu atakas: on s'acharne sur l'homme à terre; libera ~o: chute libre; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen ~o: on ne fait pas d'omelette sans casser d'œufs, c'est le métier qui rentre!; post la ~o oni fariĝas singarda: chat échaudé craint l'eau froide; ~igi ankron: jeter l'ancre; ~igi la brakojn: baisser les bras, perdre courage; de~o: déchéance, déclin.

germanaj

~i: fallen; ~eti, , : straucheln, stolpern; ~ilo 1.: Stolperstein; ~ilo 2.: Stolperstein, Verderben; akvo~o: Wasserfall; de~i 1.: herabfallen, ausfallen; de~aĵo: Abfall; dis~i: zerfallen, auseinander fallen; el~i: herausfallen; rul~i: hinunterrollen, purzeln.

hispanaj

~i: caer; ~o: caída; akvo~o: cascada.

hungaraj

~i 1.: esik; ~i 2.: leér, lelóg, legördül; ~i 3.: elesik; ~i 4.: ráborul, ráront, eltalál; ~i 5.: csökken, alábbhagy; ~i 6.: elbukik, megbukik; ~i 7.: jut, kerül, esik; ~o: esés, csökkenés; ~eti, , : megbotlik; ~igi 1.: feldönt, ledönt; ~igi 2.: leenged, leereszt; ~igi 3.: leráz, záporoz; ~igilo 1.: gáncs, buktató; ~igilo 2.: csapda; ~ilo 1.: gáncs, buktató; ~ilo 2.: csapda; de~i 1.: leesik, lehull; de~i 2.: bukik, hanyatlik; de~i 3.: elszakad, elpártol, hűtlenné válik; de~aĵo: hulladék; dis~i: szétesik, széthullik; el~i: kiesik, kihullik; en~i 1.: beleesik; en~i 2.: beleesik, kerül, jut; en~i 3.: beleveti magát; en~i 4.: beesik, behorpad; en~ilo, , : csapda; ~puŝiĝi: elbotlik, megbotlik; for~i: elbukik, elhullik; rul~i: felbukfencezik; sub~i 1.: alákerül; sub~i 2.: összeroskad; super~i: rajtaüt, megtámad; sur~i: rajtaüt, megtámad; ŝtono de ~puŝiĝo: buktató. ~i svene: ájultan összerogy; ~i sur la kolon al iu: nyakába ugrik; libera ~o: szabadesés; ~igi ankron: horgonyt vet; de~o: bukás, hanyatlás; en~inta brusto: behorpadt mell.

indoneziaj

~i: jatuh; ~o: [jatuh] kejatuhan; ~eti, , : [sandung] tersandung; ~igi: [jatuh] menjatuhkan; akvo~o: air terjun; de~aĵo: limbah; rul~i: [gelinding] menggelinding.

italaj

veterdis~o: meteorizzazione.

nederlandaj

~i 5.: dalen; ~i: vallen; ~o: val; ~eti, , : struikelen; ~igi: doen vallen, vellen; ~igilo: val; ~ilo: val; akvo~o: waterval; de~i 1.: afvallen; de~i: afvallen; de~aĵo: afval; dis~i: uiteenvallen; el~i: uit iets vallen; en~i 2.: vervallen; en~i 3.: binnenvallen; en~i 4.: invallen; en~ilo, , : val; ~puŝiĝi: zich stoten; for~i: wegvallen; sub~i: vallen; super~i: aanvallen, overvallen; sur~i: aanvallen, overvallen; ŝtono de ~puŝiĝo: steen des aanstoots. ~igi ankron: het anker uitwerpen; de~o: val.

polaj

~i 1.: padać, spadać, opadać; ~i 2.: opadać; ~i 3.: upadać; ~i 4.: napadać, rzucać się (na kogoś); ~i 5.: spadać, opadać; ~i 6.: upadać; ~i 7.: wpadać; ~o: upadek, spadek, opad, pad; ~eti, , : potykać się, potknąć się; ~igi 1.: przewracać, powalać, zwalać, obalać; ~igi 3.: zwalać, spychać, zepchnąć, zrzucać; ~ilo 2.: zguba; akvo~o: wodospad, wodogrzmoty, siklawa; de~i 1.: spadać, odpadać; de~i 2.: popadać (np. w niełaskę), spadać (o znaczeniu, ważności), upadać; de~aĵo: odpadek; dis~i: rozpadać się; el~i: wypadać; en~i 1.: wpadać; en~i 2.: wpadać (w rozpacz), popadać (w rozpacz), zapadać (na zdrowiu); en~i 3.: wpadać; en~i 4.: zapadać się; en~ilo, , : zapadnia, wilczy dół; ~puŝiĝi: potykać się, potknąć się; for~i: polegać (np. w walce), polec (np. w walce); rul~i: staczać się; sub~i: upadać (pod ciężarem ...), uginać się (pod ciężarem ...) ; super~i: spadać na, napadać na; sur~i: spadać na, napadać na. ne ~as frukto malproksime de l' arbo: niedaleko pada jabłko od jabłoni; ~i al ĉiu en la okulojn: rzucać się w oczy; ~i en ies manojn: wpaść w czyjeś (niepowołane) ręce; ~igi ankron: rzucać kotwicę; ~igi la brakojn: opuszczać ręce (np. z bezsilności); de~o: upadek; de guto post guto dis~as granito: kropla drąży skałę ; lupo kaptas, sed li ankaŭ en~as: nosił wilk razy kilka, ponieśli i wilka; en~inta brusto: zapadnięta klatka piersiowa; en~intaj okuloj: zapadnięte oczy.

portugalaj

~i: cair, tombar, desabar, ruir; akvo~o: cachoeira, cascata, queda-d'água.

rusaj

~i: падать, упасть, пасть, свалиться, рухнуть; ~o: падение; ~eti, , : споткнуться; ~igi: уронить, повалить, свалить, сбросить, сбить; akvo~o: водопад; de~i 1.: отпасть, отвалиться, выпасть (о зубах); de~i 2.: прийти в упадок; de~i 3.: отпасть; de~aĵo: отбросы; dis~i: развалиться , распасться; el~i: вывалиться, выпасть, выпадать; en~i 1.: упасть, провалиться ; en~i 2.: впасть, впадать; en~i 3.: ввалиться; en~i 4.: впасть, ввалиться; en~ilo, , : западня, ловушка; ~puŝiĝi: споткнуться , спотыкаться ; for~i: отвалиться, отпасть; sub~i: подпадать, подпасть; super~i: нападать, напасть, навалиться; sur~i: нападать, напасть, навалиться; ŝtono de ~puŝiĝo: камень преткновения. ~igi ankron: бросить якорь ; en~inta brusto: впалая грудь .

slovakaj

~i: klesať, padať, spadnúť; ~o: dopad, pád; ~igi: zraziť, zvaliť; ~ilo: kopaná pasca, priepadlisko; akvo~o: vodopád; de~i: poklesnúť; dis~i: rozpadnúť sa, zrútiť sa; el~i: vypadnúť; en~i: padnúť do niečoho; en~ilo, , : pasca; for~i: odpadnúť, padnúť v boji; piedbare ~igi: podtrhnúť nastavením nohy; rul~i: kotúľavo padať; sub~i: klesnúť, poddať sa, podľahnúť; super~i: prepadnúť (cez).

tokiponaj

dis~i: pakala.

turkaj

~i: düşmek; ~o: düşme; ~igi: düşürmek; akvo~o: şelale.

volapukaj

~i: falön; ~o: fal.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:20
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:12
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:16
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 46:7
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:13
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:16
13. La Nova Testamento, S. Johano 11:10
14. La Nova Testamento, Al la Romanoj 14:23
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:14
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 7:16
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
18. L. Lukina, E. Lukin, trad. J. Finkel: La misiistoj, 2000
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 1:1
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 3:14
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 5:23
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17, la feino
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:14
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 1:2
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 66:7
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:3
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
28. -, trad. G. Cox: La Blindulo Baba Abdala, [1908?]
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 91:12
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:19
31. La Nova Testamento, De Jakobo 3:1
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:21
33. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 18a
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:20
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:15
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:12
38. P. Desmet': Fundamentaj Ŝtonoj de Falpuŝiĝo!, 2009-03-13
39. Kvantumo: Hipotezo de Gaja..., 2010-11-25

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eti, , : Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
de~aĵo: Mankas dua fontindiko.
de~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~ilo, , : Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
sub~i: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~i 2.:
      PIV1 havas ekzemplon samtipan „la ŝtrumpoj ~as
      ĝis la kalkanoj“, kiun la nuna difino ne kovras.
      Ĉu tia uzo vere ekzistas? [MB]
    
pri de~aĵo:
    „Forĵetaĵo“ ankoraŭ ne estas
    difinita. Pola Radio sisteme uzas
    „forfalaĵo“ por ĉi tiu senco.
    [MB]
  

[^Revo] [fal.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.44 2015/10/09 07:10:16 ]