tradukoj:
be cs de fr hu nl pt ru
*proksim/a
*proksima
Apartigita per malgranda distanco:
- 1.

-
En spaco:
proksima urbo, najbaro, lando;
la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima
arbaro
[1];
proksima je, al, de io;
rigardi ion de proksime;
alporti ion de malproksimeZ;
sendi iun malproksimenZ.
najbara - 2.
-
En tempo:
la proksiman (pasintan aŭ venontan) jaron;
la tago de la edziĝo estis proksima;
la plej proksima estontecoZ.
- 3.
-
Per metaforo:
jam proksima (tuj preta) estas Lia helpo al tiuj, kiuj
Lin timas
[2];
mia plej proksima parencaro;
ĝis la fina malapero de la muroj inter la popoloj, estas ankoraŭ
tre malproksimeZ.
proksimigi
(tr)
-
Fari ion proksima:
proksimigu tiun seĝon;
la artikolo ankoraŭ pli ilin malproksimigas de miZ.
proksimiĝi
-
Iĝi proksima:
ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domoZ;
via tasko proksimiĝas al la fino;
la vintro alproksimiĝas;
tiuj, kiuj malproksimiĝas de Dio, pereasZ;
la popoloj interproksimiĝas kiel unu familioZ.
proksimulo
-
Ĉiu homo, rilate al alia:
amu vian proksimulon kiel vin mem
[3];
ĉiu vidu en sia proksimulo nur homon kaj fratonZ.
proksimuma
-
Ne tute ĝusta, sed nur proksima al la ĝusto:
proksimuma kalkulo de la loĝantoj;
proksimuma signifo de vortoZ.
proksimume
-
Laŭ ne preciza takso, ne plene trafante la veron aŭ celon:
la biblioteko enhavas proksimume (ĉirkaŭe) 100 volumojn;
proksimume post unu horo la buso haltis
[4].
malproksima
-
Ne apuda, trans longa spaca, tempa aŭ spirita distanco:
tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi
akvon en tre malproksima loko
[5];
preĝejo proksima, sed Dio malproksima;
[6]
malproksima de mi estas la deziro ribeliZ;
malproksima de mi estas la opinio ke...;
(figure)
pli bona amiko intima ol parenco malproksima
[7].
proksime al
proksime de
proksime al la fenestro estis libroj
[8].
proksime de
(prepoziciaĵo)
-
Apud, je malgranda distanco de:
la unua estis mortpafita kiel ribelinto en milita malliberejo
proksime de la memorparko
[9].
proksime al
malproksime de
(prepoziciaĵo)
-
Je granda distanco, longa vojo, tempo aŭ strebo de:
la stacio kuŝas unu mejlon malproksime de mia domo;
resti malproksime de la celo;
(figure)
tia projekto staras ankoraŭ malproksime de realiĝoZ;
(figure)
stari malproksime de la vero.
tradukoj
belorusaj
~a:
блізкі;
~igi:
прыбліжаць, набліжаць;
~iĝi:
прыбліжацца, набліжацца;
~ulo:
бліжні, блізкі (наз.);
~uma:
прыблізны;
~ume:
прыблізна, блізу;
mal~a:
далёкі;
~e al:
блізу, паблізу, побач;
~e de:
блізу, паблізу, побач;
mal~e de:
далёка ад.
ĉeĥaj
~a:
blízký.
francaj
~a 2.:
prochain (adj.);
~a:
proche;
~igi:
approcher (tr.);
~iĝi:
approcher (intr.), s'approcher de;
~ulo:
prochain (subst.);
~uma:
approximatif;
~ume:
à peu près, environ (à peu près), approximativement;
mal~a:
distant, éloigné, lointain;
~e al:
près de;
~e de:
près de;
mal~e de:
loin de.
germanaj
~a:
nahe;
~igi:
annähern;
~iĝi:
sich nähern;
~ulo:
Nächster;
~uma:
ungefähr;
mal~a:
fern, entfernt.
hungaraj
~a:
közeli;
~igi:
közelít;
~iĝi:
közeledik;
~ulo:
felebarát;
~uma:
körülbelüli, megközelítő;
~ume:
körülbelül, megközelítőleg, nagyjából;
mal~a:
távoli;
~e al:
közel vmihez, vmi közelében;
~e de:
közel vmihez, vmi közelében;
mal~e de:
távol vmitől.
de mal~e:
messziről.
nederlandaj
~a:
dichtbij;
~igi:
naderbij brengen;
~iĝi:
naderbij komen;
~ulo:
naaste;
~uma:
benaderend.
portugalaj
~a:
próximo, propínquo, junto, vizinho, circunvizinho.
rusaj
~a:
близкий, ближний;
~igi:
приблизить, приближать;
~iĝi:
приблизиться, приближаться;
~ulo:
близкий (сущ.), ближний (сущ.);
~uma:
приблизительный, примерный;
~ume:
приблизительно, примерно;
mal~a:
дальний, далёкий;
~e al:
рядом с, возле, около, близ;
~e de:
рядом с, возле, около, близ;
mal~e de:
вдали от, далеко от.
de mal~e:
издалека;
la plej ~a:
ближайший.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 212.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 85:93.
La Nova Testamento, S. Marko, 12:314.
Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 26a5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 136.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta8.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 119a9.
Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 16a
[^Revo]
[proksi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2007/08/23 16:30:25 ]