tradukoj: be cs de en fr hu pl ru sk tp

*bat/i

*batiTEZ

1.TEZ
(tr)
Ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ objekto permane tenata), abrupte trafi: bati hundon, tapiŝon, tamburon; batante la tablon per la pugno [1]; bati sian bruston pro pento; la maro furioze batas la digon; altan arbon batas la fulmo[2]; vojon batitan herbo ne kovras[3]; la pluvo batas en la fenestrojn; la horloĝo batas (anoncas per batsono) la horon; (figure) sortobatita homo. VD:frapi.
2.
(ntr)
Esti forte kaj ripete movata: la horo ĵus ekbatis (estis anoncita per batsono ); la koro de Ramzes komencis vivege bati [4]; lia koreto batadis per forto spasmaZ.
3.TEZ
(tr)
BIB Punbati, punfrapi, mortigi: Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj [5]; embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo [6]; la Benjamenidoj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron [7]; Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta [8]. SIN:plagi, frapi 5.

batoTEZ

1.
Ago de batanto aŭ rezulto de la ago: ricevi batojn [9]; doni al iu la baton de morto[10].
2.
(figure) Subita kaj forta ago, kiu malutilas aŭ doloras al iu, difektas aŭ ruinigas ion: bato de l' sortoZ (malfeliĉaĵo).

polmflanka bato

SPO Bato kun la preferata flanko.

batado

Ago bati ripete: la interbatado longe daŭris; batado de tapiŝo; batado de lakto produktas buteron [11].

debati, forbati

Bati por forigi, faligi: debati la kapojn al papavojZ; neniaj mokoj debatos nin de nia vojoZ; kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino [12].

disbatiTEZ

Bati por disigi: disbati muron; el la tero disbatita de la piedoj fariĝis marĉoZ; (figure) li revenis disbatita ne nur korpe sed ankaŭ anime; ĉiuj liaj revoj estis krude disbatitaj; disbati la argumentojn de iu; lia spirito estis disbatita per kontraŭaj pasioj.

elbatiTEZ

Eligi batante: elbati fajron el ŝtonoZ; se li elbatos denton de sia sklavo, li forliberigu tiun kompense pro la dento [13]. VD:kojno.

enbati

Pene klopodi por enigi: enbati najlon en la muron; malpuraj malsekaĵoj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj kaj hufojZ; (figure) enbati ideon en la kapon de iuZ.

kornobati

Vundi per bato de korno: se bovo kornobatos viron [...], tiam oni ŝtonmortigu la bovon [14]; (figure) li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero [15].

kunbati

Interfrapi: kunbati la dentojnZ.

mortbati

Ĝismorte bati.

piedbatiTEZ

bati per piedpuŝo: mi piedbatis lin en la stomakon [16].

rebatiTEZ

Trafe kontraŭagi, kontraŭmeti: rebati ekbaton, argumentonB; mi povus facile per malmulte da vortoj rebati tiajn atakojnZ.

trabati

Bati por trairi: trabati al si vojonZ en la neĝo, en homamaso.

venkobati

Venki en batalo: Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto [17].

tradukoj

anglaj

~i: beat, hit, strike, lash, smack; ~o: hit; polmflanka ~o: forehand; ~ado: beating, barrage; de~i, for~i: beat back; dis~i: smash; el~i: strike out; en~i: drive in; kun~i: beat together; mort~i: beat to death; re~i: strike back, rebut; tra~i: blaze a trail; venko~i: conquer, smite. inter~ado: fight.

belorusaj

~i: біць; ~o: удар; ~ado: біцьцё; de~i, for~i: зьбіваць (штосьці з чагосьці) ; dis~i: разьбіваць ; el~i: выбіваць; en~i: убіваць; korno~i: ударыць рогам; kun~i: зьбіваць (разам); mort~i: біць да сьмерці; re~i: адбіваць; tra~i: прабіваць; venko~i: перамагчы (у бойцы, змаганьні).

ĉeĥaj

~i: bít.

francaj

~i: battre, frapper; ~o: battement, coup; ~ado: battage; de~i, for~i: gauler, détacher; dis~i: briser, rouer; el~i: faire sortir (en frappant); en~i: enfoncer (en frappant); korno~i: encorner, donner un coup de corne; kun~i: claquer; mort~i: battre à mort; pied~i: donner un coup de pied, shooter; re~i: répliquer, riposter, contre-attaquer; tra~i: tracer, se frayer; venko~i: vaincre. inter~ado: combat.

germanaj

~i: schlagen, hauen, prügeln; ~o: Schlag; polmflanka ~o: Vorhand; de~i, for~i: abschlagen; dis~i: zerschlagen; el~i: herausschlagen; en~i: einschlagen; kun~i: zusammenschlagen; mort~i: totschlagen; pied~i: mit den Füßen treten (Fußtritt); re~i: zurückschlagen; tra~i: durchschlagen, freischlagen; venko~i: besiegen, schlagen. inter~ado: Kampf, Gefecht.

hungaraj

~i: üt, ver; ~o: ütés, csapás; ~ado: ütlegelés, verés; de~i, for~i: leüt, lever; dis~i: szétüt, szétver, tönkrezúz; el~i: kiver, kiüt; en~i: beüt, bever, belever; korno~i: felöklel; kun~i: összeüt, összever; mort~i: agyonver; re~i: visszaver, visszaüt; tra~i: áttör; venko~i: megver (legyőz).

polaj

~i 1.: uderzyć, palnąć, rąbnąć; ~i 2.: uderzać, bić; ~i 3.: uderzyć, zbić, pobić; ~o: cios, uderzenie, lanie, chlaśnięcie; ~ado: bicie, cięgi, lanie; de~i, for~i: zbijać; dis~i: rozbijać; el~i: wybijać; en~i: wbijać, zbijać; korno~i: bóść, trykać; mort~i: zatłuc na śmierć; pied~i: kopnąć; re~i: odbić, odparować, parować (odpierać); tra~i: przebić; venko~i: podbić.

rusaj

~i: бить, колотить, ударять, ударить; ~o: удар; ~ado: битьё, биение, удары; de~i, for~i: сбивать, сбить; dis~i: разбивать, разбить; el~i: выбивать, выбить; en~i: вбивать, вбить, забивать, забить; mort~i: забить до смерти; re~i: отбивать, отбить; tra~i: пробивать, пробить.

slovakaj

~i: biť; mort~i: dobiť (na smrť); venko~i: dobyť.

tokiponaj

~i: utala.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:20
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:37
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:12
9. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:24
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:20
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:27
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:28
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:17
16. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 2a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 10:40

administraj notoj

pri bat/i :
  Interesaj pliaj derivaĵoj kun bibliaj ekz-oj:
  * batdifekti
  * batetendi
  * albati
  * batovundo
  * ŝtonbati
  * vergobati
  (MB)

[^Revo] [bat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/04/24 16:30:41 ]