tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*met/i PV

*meti

(tr)
1.TEZ
Transigi en difinitan lokon; fari ke iu, io estu ie.
a)
Transigi al fizika loko: meti manĝilaron sur la tablon, vinagron en salaton, paperon en sian poŝon; meti korpon en la teron FK ; meti ŝteliston en malliberejon DL ; meti gardiston ĉe la pordon; meti sian ĉapelon sur la kapon Hamlet DL ; meti sian subskribon al kontrakto; sin meti sur la genuojn BdV ; la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon [1].
b)TEZ
(figure) Transigi al funkcio, al abstrakta loko: meti varojn sur la merkaton, monon en entreprenon (lokumi); meti iun sur la tronon; meti (prezenti) malgrandan […] demandon EE ; meti plendon kontraŭ li pro ofendo Hamlet ; meti la tutan kulpon sur iun; sur la Eternulon, mi metis mian fidon [2]; feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon [3]; meti atenton al la oficaj lokoj [4]; ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro FK ; metinte atenton sur la raporton de la komisio FK ; vi metis ĝojon en mian koron [5]; meti ordon en sian paroladon, limon al sia ambicio; meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj [6]; meti finon al ilia sinmiksado en la regnan povon [7]; meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj [8].
2.
Transigi en difinitan staton, igi ...a: meti iun en embarason, mizeron; meti iun aŭ ion en danĝeron IK [9] [10]; meti viandon en pecetojn; meti Esperanton je la servo, je la dispono de ĉiuj popoloj; meti ion en forgesonZ.

almetiTEZ

(tr)
Meti al; aldone meti: almeti plumojn al ĉapelo; al tiu antaŭtimo sin almetis alia pli grava; li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre [11]; iom forŝovinte la pordokurtenon, [li] almetis la orelon al la pordo Marta ; [li] almetis sian manon al la buŝo [12]; [li] almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj [13]; la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto [14].

antaŭmetiTEZ

(tr)
Prezenti 1: la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn [15]; (figure) prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo, antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob [16]; (figure) antaŭmeti la kondiĉon, ke... [17]; al la jena artikolo mi nepre devas antaŭmeti premison, por eviti ian ajn suspekton pri antisemitismo [18].

ĉirkaŭmetiTEZ

(tr)
Meti ĉirkaŭe: vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon [19]; Olga ĉirkaŭmetis (ĉirkaŭ sin) iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute nealirebla [20]; li prenis la ĉenon kun la ora amuleto de sia kolo kaj ĉirkaŭmetis ĝin al Atrejo [21]; li sentis malvarmon, malgraŭ la ĉirkaŭmetitaj soldatkovriloj [22].

demetiTEZ

(tr)
1.
Forigi de la antaŭa loko: demeti ringon de sia fingro; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis [23]; la ŝipanoj demetis la velojn [24]; li demetis de la dorso la tablon [25]; (figure) mi demetas mian vivon memvole [26].
2.TEZ
Senvestiĝi je...: ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko [27]; ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn [28]; Laŭra ... sidiĝis por demeti la malsekegajn ŝuojn [29]. ANT:surmeti2VD:surhavi2

*elmeti [30]

(tr)
1.
Prezenti al la vido: elmeti libron ĉe la montrofenestro.
2.
Prezenti, malŝirmi al ia efiko: elmeti al la sunaj radioj; Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn [31]; la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj [32]; elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero BdV ; mi [...] elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo [33]; ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason [34].
3.
Prezenti al pripenso: elmeti demandon, problemon; li elmetis al mi sian historion [...] kaj la esenco de liaj ideoj estis jena [...] [35].

formetiTEZ

(tr)
1.TEZ
Forigi, meti flanken: formetu tiun antaŭjuĝon [36]; formeti la aferon en la keston de forgeso PrV, formeti ĝis la grekaj kalendoj PrV . VD:prokrasti
2.TEZ
Rezigni: formeti de si ĉian oficialan rolon VivZam [37] [38]; formeti oficon VD:arkivo, forgesi

formetejoTEZ

Kamero, loko, en kiun oni formetas kaj konservas malofte uzatajn aĵojn: oni aliris de la koridoro al tiu loketo tra malalta kaj mallarĝa pordo, sur kiu oni ankoraŭ legis la grandliteran surskribon: „formetejo“ [39]

intermeti

1.
Meti inter aliajn aĵojn: akva vaporo povas transiri la murojn trairante iliajn porojn, escepte se oni intermetas en ili tavolon, kiu malebligos tian trairadon [40].
2.
Interdiri, enŝovi en interparolon kvazaŭ flankan rimarkon: veron diras via ekscelenco ― intermetis la granda skribisto [41]; „evidente la afero brulas, kolego,“ Halman intermetis [42].

kunmetiTEZ

(tr)
1.
Kunigi: kunmeti la manojn; se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj Hamlet .
2.TEZ
GRA Kunmeti vortojn kaj vorterojn por formi novajn vortojn: vortoj kunmetitaj estas kreitaj per simpla kunligado de vortoj [43].

primetiTEZ

(tr)
Pretigi (lokon) por iu celo, metante sur ĝin la bezonatajn objektojn kaj laŭcele aranĝante ilin: primeti la tablon [44] (kp manĝometo); primeti ŝaktabulonPIV.

postmetiTEZ

(tr)
Tiel meti, ke la koncerna objekto troviĝu malantaŭe: postmetitaj komencliteroj estas tipa kancelariaĵo [45]; maleblus akompani la poeton sen liaj postmetitaj notoj, al kiuj la leganto tuj iru ĉe okaza nekompreno pri vorto rara aŭ nomo nekonata [46].

submetiTEZ

(tr)
Meti iun aŭ ion sub la povon, influon, priagadon de iu aŭ io, sub la efikon de io: sin submeti al la plimulto; sin discipline submeti [47] [48]; mia projekto prezentas ja ne ian private faritan decidon, sed nur mian personan opinion, kiun mi tute discipline submetas al la decido de la prezidanto de la Akademio [49]; (figure) submeti proponon al atenta konsidero, al voĉdonado.

submetiĝiTEZ

Iĝi submetita; submeti sin: la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn [50]; ŝi ne submetiĝis al tiu deziro Marta .

surmetiTEZ

(tr)
1.
Loki sur la supron aŭ sur la surfacon de...: Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon [51]; [li] alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn [52]; jen li vidas sur pordego kranion surmetitan sur stango [53].
2.TEZ
Sin vesti per: ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon [54]; li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn [55]; surmetu mantelon! [56]. ANT:demeti2VD:surhavi2

manĝometoTEZ

KUI
Ĉiu el la sinsekvaj partoj de ceremonia manĝo, la pladoj samtempe surtabligataj (aŭ forprenataj): koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega [57]; la unua manĝometo.

tradukoj

anglaj

~i: place; sub~i: submit.

belorusaj

~i: класьці, ставіць, пакласьці, зьмясьціць; al~i: прыкладаць, прыстаўляць; antaŭ~i: прадстаўляць; de~i: зьнімаць, адкладаць; el~i : выставіць, выкласьці; for~i 1.: прыбраць, адкласьці; for~i 2.: зьняць зь сябе (напр., адказнасьць), скласьці зь сябе (напр. паўнамоцтвы); kun~i: складваць, складаць, скласьці; pri~i: сэрвіраваць, расстаўляць (напр., посуд); post~i: класьці (пасьля чагосьці / кагосьці), ставіць (пасьля чагосьці / кагосьці); sub~i: падкласьці, падставіць, прадставіць, падвергнуць; sur~i: надзець, апрануць.

bretonaj

~i: lakaat; al~i: lakaat ouzhpenn, ouzhpennañ; antaŭ~i: diskouez, kinnig; de~i: tennañ; el~i 1.: lakaat war wel; for~i: lemel, tennañ; kun~i: bodañ, kenstrollañ; pri~i: staliañ; post~i: lakaat war-lerc'h; sub~i: bazhyevañ, sujañ; sur~i: gwiskañ; manĝo~o: meuz. unua manĝo~o: digor-pred.

ĉeĥaj

~i: dávat (něco někam), klást, oblékat, pokládat, položit; al~i: doplnit, nastavit, přiložit, připojit; de~i: odkládat stranou, odložit; el~i : vyložit, vyndat; for~i: dát stranou, odložit; for~ejo: smetiště; inter~i: vkládat, vložit, vmezeřit, vsouvat, vsunout; pri~i: prostřít; sub~i: podložit, podrobit, podřídit; sur~i: naložit, nanášet, nasadit, nasazovat, nastrkovat, nastrčit, pokrýt, položit, položit (telefon), povléci.

francaj

~i 1.: poser; ~i: mettre; al~i: ajouter; antaŭ~i: présenter; ĉirkaŭ~i: entourer; de~i: enlever, ôter; el~i : exposer; for~i: déposer, enlever, ôter; inter~i 1.: intercaler; inter~i 2.: faire remarquer, intervenir (dans une discussion); kun~i: assembler, composer, unir; pri~i: disposer, mettre en place; post~i: postposer, placer après; sub~i: soumettre; sub~iĝi: se soumettre; sur~i: enfiler, mettre sur, passer; manĝo~o: mets. antaŭ~i la kondiĉon, ke...: poser comme condition préalable que...; unua manĝo~o: entrée, hors-d'œuvre.

germanaj

~i: setzen, stellen, legen; al~i: hinzufügen, anlegen, legen an; antaŭ~i: vorlegen; ĉirkaŭ~i: umlegen, umgeben; de~i 1.: abstellen, abnehmen; de~i 2.: ausziehen; de~i: ablegen; el~i 1.: auslegen, ausstellen; el~i 2.: aussetzen; el~i 3.: präsentieren; for~i: weglegen; for~ejo: Speicher, Abstellkammer; inter~i 1.: dazwischen stellen; inter~i 2.: einwerfen, dazwischen werfen; kun~i: zusammensetzen, zusammenstellen, zusammenlegen; post~i: nachstellen; sub~i: unterstellen, unterbreiten; sub~iĝi: sich unterwerfen; sur~i 1.: auflegen; sur~i 2.: anziehen, anlegen; manĝo~o: Gang (Essen). el~i: sich aussetzen; el~i: entblößen; el~i: etwas unterbreiten.

hispanaj

~i: poner; de~i: quitar; el~i : exponer; for~i: apartar, dejar (olvidar, renunciar); for~ejo: trastero; inter~i 1.: intercalar, entremeter; kun~i: juntar, componer; pri~i: disponer (mesa, tablero...); post~i: posponer (poner detrás); sub~i: someter; sub~iĝi: someterse; sur~i: ponerse (ropa); manĝo~o: plato, servicio.

hungaraj

~i: tesz, helyez; al~i: odatesz, odahelyez, hozzátesz; antaŭ~i: elébe tesz, elébe rak, bemutat, előad; de~i: letesz, lerak, levet (ruhát); el~i : kitesz, kirak; for~i: eltesz, elrak, félretesz, félrerak; kun~i: összetesz, összerak, egybetesz, összeállít; pri~i: megrak, előkészít; sub~i: alátesz, alárak, alávet, alárendel, beterjeszt; sur~i: feltesz, rátesz, rárak, felvesz (ruhát); manĝo~o: fogás. antaŭ~i la kondiĉon, ke...: feltételül szab; pri~i la tablon: megteríti az asztalt; pri~i ŝaktabulon: előkészíti a sakktáblát; unua manĝo~o: első fogás.

nederlandaj

~i: zetten, plaatsen, leggen; al~i: toevoegen; de~i: afdoen, uittrekken; el~i 1.: uitstallen; el~i 2.: blootstellen; el~i 3.: voorleggen; for~i 1.: wegleggen, wegzetten; for~i 2.: neerleggen; kun~i: samenstellen; sub~i: onderwerpen.

polaj

~i: kłaść; al~i: dołożyć; antaŭ~i: przedkładać; ĉirkaŭ~i: obłożyć; de~i: zdjąć; el~i : wykładać; for~i: odstawiać; kun~i: składać; post~i: położyć z tyłu; sub~i: podkładać, podstawiać; sur~i: nakładać, wkładać; manĝo~o: potrawa.

portugalaj

~i: pôr, meter, colocar, botar.

rusaj

~i a: класть, положить, поместить; ~i b: возложить, положить, поставить, поместить; ~i 2.: поставить, предать (чему-л.); al~i: приставить, приложить; de~i: снять, отложить; el~i : выставить, выложить; for~i 1.: убрать, отложить; for~i 2.: снять с себя (ответственность и т.п.), сложить с себя (полномочия и т.п.); kun~i: складывать, сложить, составлять, составить; pri~i: сервировать, расставить; sub~i: подложить, подставить, представить (на суд, рассмотрение), подвергнуть; sur~i: надеть; manĝo~o: перемена блюд. unua manĝo~o: первое блюдо.

slovakaj

~i: dať, klásť, položiť; al~i: priložiť; de~i: odkladať bokom, odložiť; el~i : vyložiť; for~i: odložiť; for~ejo: smetisko; inter~i: vkladať, vsúvať; kun~i: pripojiť, spojiť; pri~i: prestrieť; sub~i: podriadiť, podrobiť (kritike); sur~i: naložiť, nanášať, nasadiť, nastrčiť, pokryť, položiť.

svedaj

~i: placera, ställa, lägga, sätta; antaŭ~i: lägga fram; ĉirkaŭ~i: omgärda med; de~i: ta av, ta bort; el~i 1.: ställa ut; el~i 2.: utsätta; el~i 3.: lägga fram; for~i 1.: ta bort, lägga undan; kun~i: sammanställa, sätta samman, lägga ihop; post~i: ställa bakom; sub~i: underställa, underkasta; sub~iĝi: underkasta sig; sur~i: ta på sig, klä sig med.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:28
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:4
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 4:7
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:21
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:20
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:27
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:34
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:21
17. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio
18. Monato, Sen Rodin: Nu, karaj fratoj ...
19. La Nova Testamento, S. Marko 12:1
20. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 8
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
23. La Nova Testamento, Luko 19:21
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
26. La Nova Testamento, Johano 10:17, 18
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:14
28. La Nova Testamento, Mateo 27:31
29. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, el'met'
31. La Nova Testamento, I. Korintanoj 4:9
32. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
36. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio
37. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
39. M. Aymé, trad. L. Beaucaire: La murtrapasulo, Nica Literatura Revuo, 1958-07 ĝis 08 (3/6)
40. I. Ferreiro: Fasadoj, La Domo, 39
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
42. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stefeto, 1982
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
44. Zamenhof: PIV, p. 688.
45. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19, notoj
46. Monato, Carlo Minnaja: Orient-azia itinero
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
48. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
49. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Lingvaj Institucioj
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:2
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:9
52. La Nova Testamento, Mateo 21:7
53. B. Němcová, trad. J. Patera: Saĝa oraĵisto, [2009?]
54. La Nova Testamento, Mateo 27:28
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
56. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 73a, volumo 2a, p. 534a
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri antaŭ~i:
    Mi aldonis "ke" en "antaŭ~i la kondiĉon, ke...". Reviziendas
    la hungara traduko.
    [MB]
  

[^Revo] [met.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.45 2017/12/20 00:11:11 ]