tradukoj: be bg cs de en es fr hu it nl pl pt ro ru sk tp

*romp/i

*rompi  

(tr)
1.
Difekti objekton disigante ĝin perforte en du aŭ plurajn pecojn, ĉu per bato, ĉu per puŝo, ĉu per tiro, ĉu per premo: rompi vazon [1] [2] PrV ; rompi la spegulon FK ; rompi la glacion [3]; li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita [4]; pli ol unu osto estis rompita [5]; virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion [6]; [li] senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis […] alten ĝis la supro [7]; rompi la murojn inter la popoloj [8]; (figure) verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto „libero” [9] (peni por trovi ideon, rimedon, vd cerbumi); (figure) neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon [10]; rompita arkaĵo (ogivo); (figure) rompita de la malsano [11]; (figure) rompi (malobservi) sian vorton [12], sian sanktan promeson Hamlet ; se ni [la Fundamenton] rompos sen ia tre grava bezono […] tiam la tuta lingvo ruiniĝos [13]; (figure) fari enrompon en la urbon [14] [15]; (figure) penetri trarompe (perforte) en la tendaron [16].
2.  
(figure) Interrompi1: rompi la silenton BdV [17] [li] rompis la kvieton: ankoraŭ ion mi volas demandi vin [18]; rompi la ekvilibron, la pacon; rompi la kontinuecon [19] [20]; la emocio rompis lian voĉon [21]; unusola kontraŭa voto rompis la unuanimecon de la baloto; rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu regno; kiam ili volis fariĝi monaĥoj tie ĉi, ili devis rompi ĉiun rilaton kun sia lando kaj sia familio [22]; (ŝiri, fendi, tranĉi. ); kun la tradicio […] rompi subite per unu fojo estus iom danĝere [23]; ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj [24]; la faktoj elokvente rompis tiun opinion; verdaj parkoj rompas la unutonecon; por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson [25].
3.  
(figure) Cedigi, venki: rompi la kontraŭstaron, indiferentecon; rompi la ĝisnunan rekordon [26] [27]; la malfacilaĵoj de la entrepreno rompis lian kuraĝon; ĉiuj ekprovoj de liberiĝo estis rompitaj; malgraŭ ĉiuj persekutoj la amo de la popolo por sendependeco restis nerompita; mi rompos vian fieran obstinecon [28]; rompi la monopolon de la enlandaj entreprenoj [29].
VD:detrui, faligi, frakasi

*rompebla

Kion oni povas pli aŭ malpli facile rompi: la regno estos parte fortika, parte rompebla [30]; mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj FK ; vitro estas rompebla kaj travidebla [31]; rompebla kaj tuŝotima porcelano [32]; (figure) inter ili ekzistas nerompebla ligo [33].

rompiĝema  

Facile rompiĝanta; malfortika, fragila: kolektadi […] rompiĝemajn vitrosonoriletojn [34]; paco estas same rompiĝema kiel ovo [35].

rompiĝi  

Ŝiriĝi kaj disiĝi al pluraj partoj: kie maldike, tie rompiĝas PrV; la arboj preskaŭ rompiĝas sub la multego da fruktoj; (figure) ŝia tuŝiteco elrompiĝis (subite montriĝis, kvazaŭ rompante ion, eksplodis) per laŭta plorado BdV ; liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis [36].

rompitaĵo, rompopeco

Peco de io rompita; disrompaĵo: rompitaĵoj de ŝipoj [37]; tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj [38]; [li] frakasos ĝin […], tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco [39]; mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj [40]; la spegulo kaj la rompopecetoj [41]; tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj kaj domoj, aŭtoj kaj ĉiaspecaj aĵoj [42].

derompi

(tr)
Preni rompante: kelkaj el la branĉoj derompiĝis [43]; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj [44]; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (oni ne plu respektas falinton) PrV; vi derompos vian panon por malsatulo [45]; unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo [46].

disrompi  

(tr)
Tute dispecigi, frakasi: li disrompis ĉiujn orajn vazojn [47]; li disrompis miajn dentojn [48]; la tero estis kovrita per disrompaĵoj; (figure) tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko; (figure) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ lia malfido; (figure) la malgaja rakonto de mia disrompita vivo FK .

disrompiĝi  

Disiĝi en multajn erojn, frakasiĝi: la ovoj […] baldaŭ disrompiĝis [49]; lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos [50]; disrompiĝis kutimaj homaj rilatoj, malaperis emo helpi unu la alian [51].

enrompo

(figure) Subite kaj perturbe apero: oni faris enrompon en la urbon kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto [52]; la enrompo de Adela en la familian ĉiutagecon donis al ĉi tiu novajn nuancojn [53]; RET la foliumilo Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj […] unuavice kaŭzita de la multaj sekurectruoj kaj la kun ili ligitaj virus- kaj enromp-atakoj [54]; enrompistoj [55].

interrompi

(tr)
1.  
Ĉesigi la kontinuecon de io; rompi2: ili ne interrompis sian ludadon [56]; iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano kaj tuj interrompis IK ; la silenton interrompis ekkrio IK ; ni revenu al nia interrompita analizado EE .
2.
Mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: ho ne! interrompis ŝin Klaro IK ; ĉio estas mensogo! interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj [57].

trarompi

Sukcese transpasi baraĵon: oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin [58]; la unua radio de la suno trarompis la nubon [59]; ni havus nur malgajnantojn – alta prezo por trarompi la diablan cirklon [60]; unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis: ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo [61]; konstrui tian ligilon signifos grandan teknikan trarompon [62].

kaprompa  

Cerbostreĉa: kiel kaprompaj estas la devoj de urbestro! [63] tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn FK .

kolrompa  

[64](pri korpa lertaĵo)
Tre danĝera, tre riska: la perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi [65]; ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo [66]; multminute li improvizis komence per kolrompa virtuozeco [67].

langrompilo, langorompilo

LIN Diro kun multaj malfacilaĵoj por elparolo, uzata kiel lingva ludo aŭ ekzerco, ekzemple „ĉu ŝi ĵus ruĝiĝis?“: la nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparoleblaj, veraj langrompiloj [68]; „Strč prst skrz krk“ estas ĉeĥa kaj slovaka langorompilo kun signifo „ŝovu fingron tra la kolo“ [69].

murrompilo

MIL Aparato por enbati muron, pordon, havanta ordinare grandan trabon kiel ĉefpecon: ni ne havas murrompilojn por rompi la pordojn [70]; la homoj de Judas alvokis la grandan Sinjoron de la universo, kiu en la tempo de Josuo neniigis Jeriĥon sen murrompiloj aŭ milit-maŝinoj [71].

senrompa  

Kiu aperas aŭ daŭras unuece, sen rompoj: en […] senrompa vico [72]; la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj [73]; senrompa disvolviĝo VivZam . VD:glata, kontinua, senintermita

ŝiprompiĝo  

Ŝippereo, ŝipdetruo: unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon [74]; sur la insulo Malto […] Paŭlo alteriĝis post ŝiprompiĝo survoje al Romo [75]; mi foje spertis ŝiprompiĝon sur glacipecego [76].

tradukoj

anglaj

~i: break; inter~i: interrupt; tra~i: breakthrough; kol~a: fatal.

belorusaj

~i 1.: ламаць, разламываць, трушчыць, раструшчыць, разьбіваць; ~i 2.: ламаць, парушаць, перапыняць, перарываць; ~i 3.: разьбіваць; ~ebla : ломкі, крохкі; ~itaĵo, ~opeco: абломак, асколак; de~i: адламаць; dis~i: разламаць, разьбіць, раскалоць, раструшчыць; inter~i: перарываць, перапыняць; kap~a : галаваломны.

bulgaraj

~i 1.: чупя, разбивам, сривам; ~i 2.: прекъсвам, нарушавам; ~i 3.: разбивам, прекършвам; ~ebla : чуплив; ~iĝema: крехък; ~iĝi: чупя се; ~itaĵo, ~opeco: отломък, отломка; de~i: отчупвам; dis~i: разчупвам, разбивам; dis~iĝi: разчупвам се, разбивам се; inter~i: прекъсвам; tra~i: пробив; kol~a: опасен, рискован, смъртоносен; lang~ilo, lango~ilo: скоропоговорка; mur~ilo: таран; sen~a: непрекъснат.

ĉeĥaj

~i: lámat, polámat, porušit, přerušit, rozbít, zlomit, zlámat; ~ebla: křehký; ~itaĵo, ~opeco: střep; de~i: ulomit, urazit, úderem oddálit; dis~i: rozlomit; en~o: vloupat se; inter~i: pozastavit, přerušit; tra~i: průlom; kap~a: krkolomný; kol~a: krkolomný; mur~ilo: beran (nástroj); sen~a: nepřetržitý.

francaj

~i: casser, rompre; ~ebla: cassant, fragile; ~iĝema: cassant (fragile), fragile; ~iĝi: se briser, se casser; ~itaĵo, ~opeco: débris, fragment; de~i: arracher; dis~i: briser; dis~iĝi: éclater; en~o: faire irruption; inter~i: interrompre; tra~i: percée; kap~a : ardu, épineux; kol~a: casse-cou, périlleux; lang~ilo, lango~ilo: virelangue; mur~ilo: bélier; sen~a: continu, ininterrompu; ŝip~iĝo: naufrage.

germanaj

~i 1.: abbrechen, aufbrechen, durchbrechen, zerbrechen; ~i 2.: unterbrechen, abbrechen; ~i 3.: brechen; ~ebla : zerbrechlich; ~iĝema : zerbrechlich, brüchig; ~iĝi : zerbrechen; ~itaĵo, ~opeco : Bruchstück; de~i : abbrechen; dis~i : zerbrechen; dis~iĝi : zerbrechen; en~o: Einbruch; inter~i: unterbrechen; tra~i: durchbrechen; kap~a : verflixt; kap~a: , Kopfzerbrechen bereitend; kol~a : halsbrecherich; lang~ilo, lango~ilo: Zungenbrecher; mur~ilo: Rammbock; sen~a: ununterbrochen; ŝip~iĝo: Schiffsuntergang, Schiffsunglück. ~i al si la kapon: sich den Kopf zerbrechen.

hispanaj

~i: romper; ~ebla: frágil; ~iĝema: frágil; ~iĝi: romperse, fracturarse; ~itaĵo, ~opeco: fragmento, trozo; de~i: desgajar; dis~i: despedazar, desintegrar; dis~iĝi: reventar; en~o: irrumpir; inter~i: interrumpir; tra~i: penetración (avance militar); kap~a : escarpado, espinoso; kol~a: peligroso; lang~ilo, lango~ilo: trabalenguas; mur~ilo: ariete (máquina bélica); sen~a: continuo, sin interrupción; ŝip~iĝo: naufragio.

hungaraj

~i 1.: tör, összetör; ~i 2.: megtör (átv.), szakít (átv.), megszakít (átv.); ~i 3.: megtör (átv.); ~ebla: törékeny; ~itaĵo, ~opeco: töredék, letört darab, szilánk; de~i: letör; dis~i: széttör, szétzúz; inter~i: megszakít, félbeszakít; kap~a : fejtörő, találós; kol~a: nyaktörő. ~i al si la kapon: töri a fejét; ~i ĉiun rilaton: megszakít minden kapcsolatot; ~i la ĝisnunan rekordon: megdönti a jelenlegi rekordot; dis~aĵo: törmelék.

italaj

~i 1.: rompere, spaccare, infrangere; ~i 2.: rompere, spezzare (far cessare), sciogliere (far cessare), infrangere; ~i: rompere, spezzare (vincere), spaccare (vincere), sfiancare, stroncare; ~ebla: frangibile, fragile, spezzabile; ~iĝi: rompersi, infrangersi, spezzarsi, spaccarsi, fratturarsi, sfiancarsi; ~itaĵo, ~opeco: pezzo (di cosa rota), frammento; de~i: spezzare (staccare); dis~i: disintegrare, fracassare, frantumare, sgretolare; en~o: irrompere; inter~i: interrompere; kap~a : da rompicapo, difficilissimo; kol~a: mortale, a rompicollo, a rotta di collo, da rompersi il collo; lang~ilo, lango~ilo: scioglilingua; mur~ilo: ariete (macchina bellica); sen~a: ininterrotto.

nederlandaj

~i: breken; ~ebla: breekbaar; ~itaĵo, ~opeco: brokstuk; de~i: afbreken; inter~i: onderbreken; kap~a : hoofdbrekend; kol~a: fataal.

polaj

~i: łamać, kruszyć, rozbijać, tłuc, zbić; ~ebla: kruchy, łamliwy, łatwo tłukący się; ~iĝema: kruchy, łamliwy; ~iĝi: przełamać, rozbić, stłuc, złamać się; ~itaĵo, ~opeco: kawałek, odłamek, odrobina, czerep (odłamek); de~i: obrywać, odbijać, odłamać, utrącać; dis~i: druzgotać, połamać, rozbić się, rozpaść się na części; dis~iĝi: rozbić się, rozpaść się na części; en~o: włamanie; inter~i: przerywać; tra~i: przebijać, zerwać; kap~a : uciążliwy, trudny; kol~a: karkołomny; lang~ilo, lango~ilo: łamaniec językowy; mur~ilo: taran; sen~a: ciągły, nieprzerwany; ŝip~iĝo: rozbicie statku.

portugalaj

~i 1.: romper, quebrar, partir, fraturar, arrebentar.

rumanaj

~i: rupe, sparge, fractura; ~ebla: fragil, friabil; ~iĝema: fragil, casant; ~iĝi: pauză, desparti; ~itaĵo, ~opeco: bucată, şindrilă, pic; de~i: pentru a obţine muscat, sări, se întrerupe, desface; dis~i: pulveriza, pauză, desparti; dis~iĝi: cădea în bucăţi; en~o: furt; inter~i: intrerupe; tra~i: străpunge; kap~a : dificil; kol~a: riscant; lang~ilo, lango~ilo: limbă străină; mur~ilo: berbec; sen~a: continuu, neîntrerupt; ŝip~iĝo: nava de rupere.

rusaj

~i 2.: прерывать, прервать, разрывать, разорвать, нарушать, нарушить; ~i: ломать, сломать, нарушать, нарушить, разбивать, разбить, портить, испортить, прерывать, прервать; ~ebla : ломкий, хрупкий; ~itaĵo, ~opeco: обломок, осколок; de~i: отломать, отломить; dis~i: разломать, разбить, расколоть; inter~i: прерывать, прервать; kap~a : головоломный; kol~a: опасный, рискованный, гибельный. ~i al si la kapon: ломать голову; dis~aĵo: обломок, осколок.

slovakaj

~i: pobiť, polámať, porušiť, rozbiť, zlomiť; ~ebla: krehký, lámavý, zlomiteľný; ~itaĵo, ~opeco: črep; de~i: odlomiť; dis~i: rozlámať; en~o: vlámať sa sa; inter~i: pozastaviť; tra~i: prielom; kap~a: krkolomný; kol~a: krkolomný; mur~ilo: baran (nástroj); sen~a: nepretržitý.

tokiponaj

~i 1.: pakala.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:33
2. La Nova Testamento, Marko 14:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:53
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
10. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:2
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 11:18
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la nomoj de landoj
26. Monato, Ivo Durwael: Nuda vero pri nova rekordo
27. Monato, Julius Hauser: Slovakio forgesita
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:19
29. Monato, Mu Binghua: Eksterlandaj investantoj rapide aĉetas nemoveblaĵojn
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:42
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Kvinopa sukceso
34. Monato, Kolekti sonorilojn
35. H. Y. Guezo, trad. Mirejo: Fragile / Rompiĝema, 2011-01-28
36. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Maljuna avo kaj nepo
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:14
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:30
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
42. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano
43. La Nova Testamento, Romanoj 11:17
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:7
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:16
49. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:4
51. Monato, Hori Yasuo/pg: Forpaso-forumo
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
53. M. Fernández: Du Gardenioj, Ekstremoj, 1997
54. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
55. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:12
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
60. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
61. Komunika Komitato de SAT: Eksternacia interkontaktiĝo de laboristoj kaj progresemuloj, 82a Kongreso de SAT, [2009]
62. Monato, Isikawa Takasi: Eĉ pli rapide
63. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
64. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, kapo: ~rompa
65. František Omelka: Kaptitoj de la Glacirokoj
66. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
67. Vikipedio, Erroll Garner
68. R. Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
69. Vikipedio, artikolo „Strč prst skrz krk“, 2009-07-21
70. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
71. trad. G. Berveling: II Makabeoj, 12:15
72. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
73. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
74. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
75. Monato, Gerrit Berveling: Paŭlo-jaro
76. P. Høeg, trad. S. Johansson: Portreto de la avangardo, [vidita en 2014]


ℛevo | datumprotekto | romp.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.42 2018/05/21 22:10:14