*kontur/o

*konturo

Linio, kiu limigas ekstere objekton: [li] faras konturojn per grifelo, […] ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon [1]; ni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj [2]; en malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo [3]; malgraŭ la foresto de la luno, estis tiel lume, ke sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj [4]; la mano per firma movado […] aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Marta ; (figure) la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion [5]; (figure) la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare, sed iliaj intermiksitaj konturoj […] tamen nenion al ŝi lernigis Marta . VD:silueto, skizo
angle:
contour, outline
beloruse:
контур, абрыс
ĉeĥe:
kontura, obrys
ĉine:
剪影 [jiǎnyǐng], 概要 [gàiyào], 外形 [wàixíng], 輪廓 [lúnkuò]
france:
contour
germane:
Umriss, Umrisslinie, Kontur
hispane:
contorno
hungare:
körvonal, kontúr
japane:
輪郭 [りんかく]
katalune:
contorn
nederlande:
omtrek, contour
pole:
kontur, zarys
portugale:
contorno
rumane:
contur, siluetă
ruse:
контур, очертание, абрис
slovake:
kontúra, obrys, črta
svede:
kontur
tibete:
བཟོ་བཤའ་

konturi

(tr)
Desegni la konturon de: Leonardo da Vinci […] klare konturis la objektojn sur siaj pentraĵoj KFl ; nigro konturis ŝiajn okulojn [6]; (figure) kun egala facileco li konturas la plej delikatajn sentimentojn kaj la plej krudajn pasiojn KPr ; (figure) momentaj impresoj, […] pensoj, malprecizaj, malnete konturitaj [7]. VD:krokizi, skizi
6. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
7. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio, 2007
beloruse:
рысаваць (контур)
ĉeĥe:
rýsovat, črtat
france:
cerner (d'un trait), contourer
germane:
umreißen, in Umriss zeichnen, die Konturen zeigen
hungare:
körberajzol, körvonalaz, kontúroz
japane:
輪郭を描く [りんかくをえがく], かたどる
nederlande:
aftekenen (tr.)
pole:
szkicować, zarysowywać, nakreślić
rumane:
desena, schiță, pune
slovake:
kontúrovať, črtať

konturiĝi

(ntr)
1.
Ekaperi konture, kiel sendetala formo: je tiu fono, kvazaŭ kneditaj el argilo konturiĝas la domoj [8]; lia ombro, granda kaj nigra, konturiĝis apud li sur la muro [9].
2.
Ekaperi ne tute klare, nur laŭ generala aspekto: la situacio en la komenco de la nova jarmilo konturiĝas kiel vera „teokratio“, nome absoluta povo de la papo rilate la tutan kristanaron [10]; streĉa situacio […] konturiĝas inter la du landoj [11].
8. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
9. Jordan Jovkov, trad. A. Simeonov: Plej fidela gardistaro (fino), nica literatura revuo, 1961-09 ĝis 10, 7/1, p. 16a-24a
10. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
11. Ĝangalo: Irano akuzas Usonon, 2005-08-14
beloruse:
праяўляцца, паказвацца
france:
se dessiner, s'esquisser
germane:
sich abheben, sich abzeichnen
japane:
輪郭を現す [りんかくをあらわす], 姿が現れる [すがたがあらわれる]
nederlande:
1. zich aftekenen 2. zich aftekenen
pole:
pojawić się, ukazać się
rumane:
apărea, se ivi

administraj notoj