*stil/o PV
*stilo
Maniero verki, fari artaĵon:
- a)
-
karakteriza de homo, grupo, skolo:
la modela stilo de tiu ĉi lingvo
FK
;
telegrama stilo
FK
;
vi elektis stilon de maliculoj
[1];
inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana
esperantisto […] ekzistas absolute nenia diferenco
[2];
via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de […] talento, ĝi estas
kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro
Marta
;
grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon
Ifigenio
;
mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo
[3];
la vera stilo Esperanta estas nek slava, nek
germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur
stilo simpla kaj logika
[4];
la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj
lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj
memstaran
[5].
koloro3.a
- b)
-
karakteriza de popolo, epoko:
ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj
temploj
[6];
ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ
la angla stilo, pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni
diras, estas stilo libera kaj vigla
BdV
;
junulin' laŭ nuna stilo / zorgas pri la mastrumado
[7];
stilo tradicie islama sed kun keltaj nuancoj
[8];
Gibbs transformis la domon […] en gotikan domegon en viktoria
stilo
– kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtonskulptaĵoj
[9].
baroko, empiro, gotiko, grotesko, klasikismo1, romaniko
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:5
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, BAL... ADO
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, 2004
9. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, 2004

- angle:
- style
- beloruse:
- стыль
- ĉeĥe:
- sloh, styl
- france:
- style
- germane:
- Stil
- hispane:
- estilo
- hungare:
- stílus
- indonezie:
- gaya
- katalune:
- estil
- nederlande:
- stijl
- ruse:
- стиль
- slovake:
- sloh, štýl
- ukraine:
- стиль
bonstila
- Eleganta kaj plaĉa per sia stilo, sen eraroj, krudo aŭ pezeco: plej bonstila, zorge revidita, bele presita Ifigenio ; se vi ekzemple diros „venis tago, kiun mi tiel longe atendis“, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara [10]; simpla sed bonstila lingvaĵo [11]; ege interesa kaj bonstila letero [12].
10.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
11. Monato, Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, 2005
12. E. Bar-Jahalom: Kiu lingvo pli facilas, soc.culture.esperanto, 1993-02-10
11. Monato, Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, 2005
12. E. Bar-Jahalom: Kiu lingvo pli facilas, soc.culture.esperanto, 1993-02-10
- ĉeĥe:
- dobrého stylu
- france:
- bien tourné
- germane:
- wohlgestaltet, gelungen, säuberlich
- ruse:
- хорошего стиля, стильный
- slovake:
- dobrého štýlu
- tibete:
- དྭང་དོད་ཚ་པོ་
- ukraine:
- гарного стилю, витончений
junstilo
- Secesia stilo: la ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo al ekspresionismo [13].
13.
Monato, Walter Klag: Tamen arto!, 2014
- angle:
- modern style
- france:
- art nouveau
- germane:
- Jugendstil
novstila
-
Kiu akordas kun nova stilo;
laŭmoda:
por loĝigi la laboristojn estis konstruitaj novstilaj domoj
[14];
kursoj novstilaj por instruontoj
[15];
[ili] estos akceptitaj en novstila armeo
[16];
okazis do novstila diservo: la ĉeestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud
la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon
[17].
moderna
14.
Monato, Roland Rotsaert: Ejoj kaj aĵoj de niaj
avoj, 2014
15. Jungkee Lee: Kursoj novstilaj por instruontoj, video-tradukemuloj, UEA, 2016
16. Monato, last: Ek al profesia armeo, 2008
17. Monato, AMik: Di(s)sendite, 2012
15. Jungkee Lee: Kursoj novstilaj por instruontoj, video-tradukemuloj, UEA, 2016
16. Monato, last: Ek al profesia armeo, 2008
17. Monato, AMik: Di(s)sendite, 2012
- france:
- à la page, tendance (adj.)
- germane:
- modern, neuartig, zeitgemäß
kolonia stilo
Konstru- kaj ornamstilo de domoj en tropika klimato, kun balkonoj, verandoj kaj similaj plezuraranĝoj, origine uzita de eŭropaj kolonianoj: apud belaj kolonistilaj vilaoj kun ĝardenoj kaj komfortaj apartamentoj, etendiĝas implikaĵo de malpuraj stratetoj loĝataj de amaso da malriĉuloj [18].
18.
W. Kristianasen, trad. J.-M. Cash:
Enrigardo en la islaman Baraton, le Monde diplomatique, 2009-01
- france:
- style colonial
- germane:
- Kolonialstil
- indonezie:
- gaya kolonial
- ruse:
- колониальный стиль