*spec/o PV

*speco   Vikipedio

1.  
Klaso de vivuloj aŭ aĵoj kun komunaj karakterizaj ecoj: speco de bestoj; ĝi havis en si ian specon de flartabako [1].
2.
Karakteriza eco aŭ maniero: niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco [2]; diversaspeca literaturoZ .
3.  
BOTZOO=specio
angle:
1. kind, sort 2. kind, sort 3. species
beloruse:
1. від, разнавіднасьць, парода 2. від, разнавіднасьць, тып 3. від
ĉeĥe:
druh (zboží), sorta
france:
espèce, sorte
germane:
Art
hispane:
3. especie
hungare:
fajta, nem (féleség), féleség
katalune:
espècie 1. tipus, classe 2. gènere, mena
malaje:
1. semua jenis
nederlande:
soort
ruse:
1. вид, разновидность, сорт, порода 2. вид, тип, разновидность 3. вид
slovake:
druh (tovaru), sorta

specigi  

(tr)
Klasi, provante atribui la ĝustajn specojn: la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis [3].
ĉeĥe:
roztřídit podle druhů, rozčlenit podle druhů, seřadit podle druhů
france:
catégoriser, trier
hungare:
osztályoz, szortíroz
katalune:
classificar
nederlande:
uitzoeken, sorteren
slovake:
zoradiť podľa druhov

alispeca  

Alia laŭ sia speco aŭ konsisto: homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj, ĉu alispecaj [4].
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj, celo kaj rimedoj
angle:
of another kind
ĉeĥe:
druhý, jiný
france:
différent (d'une autre sorte)
hispane:
de otro tipo
hungare:
másfajta
katalune:
d'una altra mena
nederlande:
van een andere soort
slovake:
druhý, inakší, iný, onaký

bonspeca  

Bona laŭ sia speco, konsisto, propra kvalito: plej bonspeca pano [5].
france:
de bonne qualité
hungare:
jófajta
katalune:
de qualitat, de bona condició
nederlande:
van goede kwaliteit

ĉiaspeca  

Ĉia, tre diversa laŭ specoj: la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon [6]; fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo [7].
angle:
all kinds of
france:
de toutes sortes
hungare:
mindenféle, mindenfajta
katalune:
tot tipus de, tota mena de
nederlande:
van iedere soort

homspeco

Tipa speco de homo, de tipa karaktero: tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la aĉaj [8].
8. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
france:
genre de personnalité, type de personne

miksospeca  

Naskita aŭ farita el pluraj devenaj specoj: ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune [9].
ĉeĥe:
smíšený
france:
hybride, d'espèce mélangée, de race mêlée
hungare:
vegyes, tarka, különböző fajtájú
katalune:
híbrid, mixt
nederlande:
gemengd, van verschillende soort
slovake:
zmiešaný

samspeculo

Ulo de sama speco: estas en la naturo de homo, laŭ ili, agrable rilati kun la samspeculoj [10].
10. C. Piron: Tien, 1997
france:
individu de même espèce

siaspeca  

Aparta, surpriza, kvazaŭ per si mem estiganta propran specon: „kun siaspeca spico“ (poemaro de Raymond Schwartz) [11].
11. R. Schwartz: Kun siaspeca spico, 1931
ĉeĥe:
svého druhu
france:
dans son genre, particulier (spécial), spécial (particulier)
hungare:
sajátos, különleges
katalune:
específic, sui generis
nederlande:
dergelijk, in zijn/haar soort
slovake:
svojho druhu

subspeco

Subdivido de speco; grupo de vivuloj, kiuj apartenas al sama speco, sed iom malsimilas inter si per kelkaj negravaj karakteroj.
angle:
subtype
beloruse:
падвід
ĉeĥe:
poddruh, subspecies (plemeno, rasa)
france:
sous-espèce, variété (biol.)
hungare:
alfaj
katalune:
subespècie
nederlande:
ondersoort
ruse:
подвид
slovake:
odroda, poddruh

superspeco, specaro  

beloruse:
род
france:
genre (biol.)
hungare:
nem (biológiai)
katalune:
gènere (taxon.)
ruse:
род

tiaspeca  

Tia, de tia speco, aspekto, sinteno: mi, mia kara, ne estas tiaspeca [12]!
ĉeĥe:
analogický, podobný, tohoto druhu
france:
de ce genre, de cette espèce
hungare:
ilyenfajta, ilyesféle
katalune:
així, d'eixa mena
slovake:
analogický, podobný, tohto druhu

vortospeco   Vikipedio

GRA Leksika atributo de vortoj, apartiganta subaron de la vortoprovizo laŭ iu el diversaj principoj, eventuale malpli rigoraj ol tiuj arigantaj la parolelementojn: la determiniloj formas buntan vortospecon: iuj el ili havas ĉiujn kazojn kiel „tiu“, alia havas kazojn nur plurnombre (unujn), dum tria estas tute nevaria (la artikolo); la nombronomoj estas vortospeco formita laŭ tre klara principo semantika, kiu tamen prezentas tre eklektan bildon gramatikan (kp „unu homon“ ‐ „milionon da homoj“).
angle:
part of speech
ĉeĥe:
slovní druh
france:
classe lexicale
hungare:
szófaj
katalune:
categoria lèxica
ruse:
разряд слов
slovake:
slovný druh

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o, ~aro: Mankas dua fontindiko.
super~o, ~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vorto~o: Mankas dua fontindiko.
vorto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.