9matric/o JED
9matrico
- 1.
-
Reliefa modelo:
bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas
fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo:
monerojn oni frapas per matrico.
- a)
- Formo por gisi litertipojn.
- b)
- Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon1. kliŝo1
- c)
- (en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. patrico
- 2.
- Kliŝo2: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo [1]; aperis duvoluma Katalogo […], kies (hektografajn) matricojn, por 554 paĝoj, Steiner skribis mem [2].
- 3.
- Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn: en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita „flava grundo“ [3].
- 4.
- PIV1 (kun `n` horizontaloj kaj p vertikaloj): en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron `det(A)` al ĉiu `n xx n` kvadrata matrico [4]; memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono [5]. (n,p)-matrico
- 5.
- Dudimensia tabelo: tiun analizon oni povas prezenti per la matrico (6), en kiu la simbolo + indikas pozitivan valoron de la koncerna trajto binara, la simbolo – negativan (malan) valoron [6]; usonaj filmoj kiel „La matrico“ aŭ „Okuloj larĝe fermitaj“ levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [7]. vektoro
Rim.:
Ne konfuzu kun:
utero (latine: matrix).
1.
Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa
kopiado
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Vikipedio, Matrico mineralogia
4. Vikipedio, Determinanto
5. Vikipedio, Memadjunkta matrico
6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
7. Jorge Camacho: Pri realo kaj la malo, Monato, 2000/09, p. 23
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Vikipedio, Matrico mineralogia
4. Vikipedio, Determinanto
5. Vikipedio, Memadjunkta matrico
6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
7. Jorge Camacho: Pri realo kaj la malo, Monato, 2000/09, p. 23
- angle:
- matrix 4. matrix
- beloruse:
- матрыца
- ĉine:
- 模 [mú], 模具 [mújù], 模型 [móxíng], 模子 [múzi], 矩阵 [jǔzhèn], 矩陣 [jǔzhèn], 方阵 [fāngzhèn], 方陣 [fāngzhèn]
- france:
- 4. matrice
- germane:
- 1. Matrize 2. Negativ (Film) 3. Matrix 4. Matrix 5. Tabelle
- hispane:
- matriz
- hungare:
- mátrix 1.a anyaminta 1.b matrica 1.c anyaforma 1. matrica (alakítószerszám) 4. mátrix
- japane:
- 鋳型 [いがた], 金型 [かながた], 抜き型 [ぬきがた], 母型 [ぼけい], 行列 [ぎょうれつ], 石基 [せっき], 基質 [きしつ]
- nederlande:
- 1.c matrijs 1. matrijs 4. matrix 5. matrix
- pole:
- 4. macierz
- portugale:
- 1.c matriz 1. matriz 4. matriz 5. matriz
- ruse:
- матрица 4. матрица
- ukraine:
- матриця, материнська порода, жильна порода
matrici
(tr)
- Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [8].
8.
Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro
3a
- angle:
- form a matrix
- beloruse:
- утвараць матрыцу
- france:
- matricer
- germane:
- eine Matrix bilden, eine Matrix formen
- hispane:
- formar una matriz
(n,p)-matrico
-
(super komuteca
korpo `bb K`)
Bildigo de
`bb I xx bb J` al
`bb K`, kie
`bb I={1,2,...,n}`
kaj
`bb J={1,2,...,p}`:
matricon `A` oni kutime signas kiel
familion, t.e.
per skribaĵo `(a_(ij))_(i,j in bb I xx bb J)`,
kie `a_(ij)` signas
la bildon de
`(i,j)` per `A` kaj estas nomata
elemento (aŭ koeficiento) de `A`
kun indico `(i,j)`;
la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de
`(n,p)`-matrico oni nomas
ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo
`(n,p)` aŭ
`n xx p`;
eblas prezenti al si `(n,p)`-matricon
`A` kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo
de kies `i`-a horizontalo kaj
`j`-a
vertikalo staras la elemento
`a_(ij)`.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo.Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.
(n,p)-matrico
- angle:
- n-by-p matrix
- beloruse:
- матрыца памерам n×p
- france:
- matrice n×p
- germane:
- (n,p)-Matrix
- hungare:
- n×p méretű mátrix
- pole:
- macierz n×p
- ruse:
- матрица размера n×p
nulmatricoMatVort , matrica nulo
- (n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.
- angle:
- null matrix
- beloruse:
- нуль-матрыца
- ĉine:
- 零矩阵 [língjǔzhèn], 零矩陣 [língjǔzhèn]
- france:
- matrice nulle
- germane:
- Nullmatrix
- hungare:
- nullmátrix
- pole:
- macierz zerowa
- ruse:
- нуль-матрица
submatrico
- (de (n,p)-matrico `A`) Tia `(n′,p′)`-matrico `B`, ke (1) `n′ le n` kaj `p′ le p`, (2) la elemento de `B` kun indico `(i,j)` egalas al la elemento de `A` kun indico `(alpha(i),beta(j))`, kie `alpha` (respektive `beta`) estas strikte kreskanta bildigo de `{1,2,...,n′}` al `{1,2,...,n}` (respektive de `{1,2,...,p′}` al `{1,2,...,p}`): el `(n,p)`-matrico oni povas formi `p` submatricojn kun dimensioj `(n,1)`; eblas prezenti al si submatricon `B` per tio, kio restas el matrico `A`, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.
- angle:
- submatrix
- beloruse:
- падматрыца
- ĉeĥe:
- submatice
- france:
- sous-matrice
- germane:
- Untermatrix
- hungare:
- részmátrix
- pole:
- podmacierz
- ruse:
- подматрица
- slovake:
- submatica
unuomatrico, matrica unuo
- (n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per `I`; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.
- angle:
- unit matrix
- beloruse:
- матрыца адзінкавая
- ĉine:
- 单位矩阵 [dānwèijǔzhèn], 單位矩陣 [dānwèijǔzhèn]
- france:
- matrice unité
- germane:
- Einheitsmatrix
- hungare:
- egyésgmátrix
- pole:
- macierz jednostkowa
- ruse:
- единичная матрица
jakobia matrico
- (de bildigo `f` de `p`-dimensia al `n`-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe `a`: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de `f` ĉe `a` egalas al `del_jf_i(a)`. Jakobio, jakobiano.
- angle:
- Jacobian matrix
- ĉine:
- 雅可比矩阵 [yǎkěbǐjǔzhèn], 雅可比矩陣 [yǎkěbǐjǔzhèn]
- france:
- matrice jacobienne
- germane:
- Jacobische Matrix
- hungare:
- Jacobi-mátrix
- pole:
- macierz Jacobiego, macierz jakobianowa
- ruse:
- функциональная матрица
matrico de vektora homomorfio
- (p.p. homomorfio `f` de `p`-dimensia vektora spaco `bb E` al `n`-dimensia `bb F`, ambaŭ super korpo `bb K`, rilate al respektivaj bazoj `bb B_(bb E)` kaj `bb B_(bb F)`) Tia (n,p)-matrico `A` super `bb K`, ke `a_(ij)` estas la `i`-a komponanto laŭ bazo `bb B_(bb F)` de la bildo per `f` de la `j`-a vektoro de `bb B_(bb E)`: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.
- angle:
- matrix of a linear mapping
- france:
- matrice d'application linéaire
- germane:
- Matrix einer linearer Abbildung
- hungare:
- vektor-homomorfizmus mátrixa
- pole:
- macierz odwzorowania liniowego
- ruse:
- матрица линейного преобразования
administraj notoj
pri
unuo~o, ~a unuo:
(n,p)-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas dua fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
jakobia ~o: Mankas dua fontindiko.
jakobia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de vektora homomorfio: Mankas dua fontindiko.
~o de vektora homomorfio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico", "nulvektoro". [MB](n,p)-~o: Mankas dua fontindiko.
(n,p)-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas dua fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
jakobia ~o: Mankas dua fontindiko.
jakobia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de vektora homomorfio: Mankas dua fontindiko.
~o de vektora homomorfio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.