1metamorfoz/o

metamorfozo

1.
Transformiĝo de iu estaĵo en alian: La metamorfozoj de Ovidio [1]; metamorfozo de la skribisto (al poeto) [2]; Vi aŭdis jam pri la metamorfozo ⫽ De la reĝid’ Hamleto: nek ekstere ⫽ Kaj nek interne li similas nun [3].
2.
SCI Aliformiĝo: metamorfozo de raŭpo en pupon kaj en papilion; iliaj formoj degeneras, la naturistoj nomas tion […] inversa metamorfozo [4].
3.
(figure) Plena aŭ grava ŝanĝo en la stato aŭ ecoj de iu: okazis feliĉa metamorfozo de lia karaktero; li ambaŭ miris pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo, el malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela knabo [5].
angle:
metamorphosis, transformation
beloruse:
мэтамарфоза, трансфармацыя, пераўтварэньне
ĉine:
幻化 [huànhuà], 变态 [biàntài], 變態 [biàntài], 改变形像 [gǎibiànxíngxiàng], 改變形像 [gǎibiànxíngxiàng]
france:
métamorphose
germane:
1. Verwandlung, Umwandlung 2. Metamorphose [fak], Verwandlung, Umwandlung 3. Veränderung, Verwandlung
hungare:
metamorfózis, átalakulás
japane:
変身 [へんしん], 変形 [へんけい], 変態 [へんたい], , 変貌 [へんぼう]
katalune:
metamorfosi
nederlande:
gedaanteverandering, metamorfose
perse:
1. مسخ 2. دگردیسی
pole:
metamorfoza, przeobrażenie, przeistoczenie, przemiana, przekształcenie
portugale:
metamorfose
ruse:
метаморфоза, превращение
ukraine:
метаморфоза, перетворення, метаморфоз, перетворення

metamorfozi

(x)
Transformi: Kontraŭ via nud-aper' ⫽ Tiu sinjorino plendas, ⫽ Ĉar vi trude dum maten' ⫽ Strange vin metamorfozas [6]; iom post iom ŝi metamorfozis antaŭ mi, ankoraŭ hieraŭ min erarigis ŝia perfekta homa staturo ja beleco, dum nun mi komencis ŝin vidi moviĝanta aŭtomato [7].
angle:
transform
beloruse:
пераўтвараць, трансфармаваць
ĉine:
变样 [biànyàng], 變樣 [biànyàng]
france:
métamorphoser
germane:
verwandeln, umwandeln
hungare:
átalakít
japane:
変身させる [へんしんさせる], 変形させる [へんけいさせる], 変貌させる [へんぼうさせる]
katalune:
metamorfosar
nederlande:
van gedaante doen veranderen
pole:
podlegać metamorfozie, przeobrażać, przeistaczać, przemieniać, przekształcać
ruse:
превращать, превратить
ukraine:
перетворювати, змінювати

administraj notoj