*kre/i

*krei

(tr)
Estigi, fari ion novan: vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj [1]; se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita ADL ; la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis DL ; krei idealon por la homoj Hamlet ; ni bezonas nur doni konsilon anstataŭ krei devigan regulon RdE ; mirindaj estaĵoj kaj strangaj figuroj, kiujn kreis via infana fantazio VojaĝImp ; krimuloj, kiuj per […] mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon [2]; ili […] vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron VivZam ; la leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn [3]; miajn zorgojn kreis nur pasio Hamlet ; okazo kreas ŝteliston PrV .
a)
Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novspeca; fondi: la antikvaj Egiptanoj havis genian saĝon kaj kreis civilizacion [4]; estus bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l' lingvo DL ; mi ne havis la intencon […] krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon ADL ; oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori ADL ; viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto FK ; krei pazigrafion multe pli facilan, ol eĉ la ĥina FK ; d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej simpla formo, intencante perfektigadi ĝin laŭ alvenontaj bezonoj FK ; krei veran artaĵon Marta ; kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton DL ; vorto nove kreita DL ; ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon Marta ? VD:aranĝi, establi, instali, okazigi, organizi, starigi
b)
REL(pri Dio) Fari ion el nenio: en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron [5]; kiam la ĉiopova Mahadeva (Ŝivao) kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por ĝin admiri FK ; al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas, hodiaŭ mi preĝas [6]; riĉulo kaj malriĉulo […], ilin ambaŭ kreis la Eternulo [7]; la kreo de la tero [8]. VD:kreitaĵo
VD:fari1, kaŭzi, naski, veki
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:1
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:23
afrikanse:
skep
albane:
krijuar
amhare:
ፍጠር
angle:
create
arabe:
خلق
armene:
ստեղծել
azerbajĝane:
yaratmaq
beloruse:
ствараць, тварыць
bengale:
তৈরি
birme:
ဖန်တီး
bosne:
stvoriti
ĉeĥe:
kreovat, tvořit, tvořit, vytvořit
ĉine:
設立 [shèlì], 形成 [xíngchéng], 创 [chuàng], 创作 [chuàngzuò], 创建 [chuàngjiàn], 创办 [chuàngbàn], 创造 [chuàngzào], 建立 [jiànlì], 締造 [dìzào], 編造 [biānzào], 自创 [zìchuàng], 兴办 [xīngbàn]
dane:
skabe
estone:
luua
eŭske:
sortu
filipine:
lumikha
france:
créer okazo ~as ŝteliston: l'occasion fait le larron.
galege:
crear
germane:
bilden 1.a schaffen, kreieren, gründen okazo ~as ŝteliston: Gelegenheit macht Diebe. 1.b erschaffen
guĝarate:
બનાવો
haitie:
kreye
haŭse:
ƙirƙirar
hinde:
बना
hispane:
crear
hungare:
alkot, szül (átv.) 1.a teremt, megteremt, létrehoz okazo ~as ŝteliston: alkalom szüli a tolvajt. 1.b teremt
ide:
krear
igbe:
ike
irlande:
chruthú
islande:
búa
japane:
作る [つくる]
jave:
nggawe
jide:
שאַפֿן
jorube:
ṣẹda
kanare:
ರಚಿಸಲು
kartvele:
შექმნა
kazaĥe:
жасау
kimre:
creu
kirgize:
түзүү
kmere:
បង្កើត
koree:
작성
korsike:
criari
kose:
dala
kroate:
stvoriti
kurde:
xûliqandin
latine:
partum
latve:
izveidot
laŭe:
ສ້າງ
litove:
kurti
makedone:
создаде
malagase:
hamorona
malaje:
mewujudkan
malajalame:
സൃഷ്ടിക്കുക
malte:
joħolqu
maorie:
te waihanga
marate:
तयार
monge:
tsim
mongole:
бий болгох
nederlande:
creëren, scheppen, maken 1.a oprichten 1.b scheppen
nepale:
सिर्जना
njanĝe:
kulenga
okcidentfrise:
meitsje
panĝabe:
ਨੂੰ ਬਣਾਉਣ
paŝtue:
جوړ کړي
pole:
generować, tworzyć, stwarzać okazo ~as ŝteliston: okazja czyni złodzieja.
portugale:
criar
ruande:
kurema
rumane:
genera, crea, formă okazo ~as ŝteliston: ocazia îl face hoț pe om.
ruse:
создать, создавать, творить
samoe:
faia
sinde:
پيدا
sinhale:
නිර්මාණය
skotgaele:
chruthachadh
slovake:
stvoriť, tvoriť, utvoriť, vytvoriť
slovene:
ustvariti
somale:
abuuraan
ŝone:
sika
sote:
bōpa
sunde:
nyiptakeun
svahile:
kujenga
svede:
skapa
taĝike:
сохтан
taje:
สร้าง
tamile:
உருவாக்க
tatare:
булдыру
telugue:
సృష్టించడానికి
tibete:
བཟོ་སྐྲུན་བྱེད་པ་
ukraine:
створити
urdue:
تخلیق
uzbeke:
yaratish
vjetname:
tạo
zulue:
ukudala

kreo, kreado

Estigo, elfarado: venki ĉiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia [9]; la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj […] estas senfina DL ; mi sentis, ke en mia cerbo estas ĉio: la vivo kaj la morto, la pereo kaj la kreo ― la tuta universo FdO ; tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj, kiujn oni iam konis depost la kreo de la mondo [10].
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, paŝtisto de porkoj
angle:
creation (action)
beloruse:
стварэньне, утварэньне
ĉeĥe:
tvorba, tvoření
france:
création (acte)
germane:
Erschaffung
japane:
創造 [そうぞう], 創作 [そうさく]
nederlande:
creatie (daad), schepping (daad)
pole:
kreacja, stworzenie, tworzenie
rumane:
creare, creativitate, făptură
ruse:
создание (действие), творение (действие)
slovake:
tvorba, tvorenie
ukraine:
творення, створення

kreaĵo

1.
Io, kion iu kreis: la kreaĵo de Zamenhof estas nun mirinda lingvo [11]; la plej utila kaj plej vaste akceptita kreaĵo sendube estas poŝtelefono [12]; en la plej nova kreaĵo de Zigmas Krakys estas muntita motoro de motorciklo [13].
2.
REL Io, kion dio kreis; kreitaĵo: kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la vivolongon de ĉiuj kreaĵoj, la azeno venis kaj demandis […] [14]; neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo [15]; stranga kreaĵo estas la homo PatrojFiloj ; la dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj [16].
Rim.: Ekster la religia kunteksto tiu senco estas foje uzata insulte, malaltige: maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo! la diablo rekompencu vin [17]!
Rim.: Pro malnoviĝo de la koncepto per la teorio de Darvino, en scienca kunteksto oni preferas aliajn esprimojn kiel vivaĵo, organismo.
angle:
creation (result), creature
beloruse:
стварэньне (нешта), твор
ĉine:
2. 生灵 [shēnglíng], 创造物 [chuàngzàowù]
france:
création (chose créée), créature
germane:
1. Schöpfung 2. Kreatur, Geschöpf
hungare:
alkotás, teremtés(teremtett dolog)
japane:
創造物 [そうぞうぶつ], 創作物 [そうさくぶつ]
nederlande:
creatie (resultaat), schepping (resultaat), schepsel
pole:
twór, wytwór, wyrób, stworzenie
rumane:
produs, creație, muncă, lucru
ruse:
создание (нечто), творение (нечто)
ukraine:
твір, витвір, утвір творіння, створіння

kreema

PSI Havanta impulson kaj kapablon por krei: gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio [18]; cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo BonaLingvo ; petola kreemo [19]; dum sia tuta vivo lia kreema spirito elpensis tre diversajn ekstravagancaĵojn [20]; la malnova lernejo havigas nur unuflankan kleron; ĝi precipe formas, disvolvas memoron kaj intelekton; ĝi malzorgas pri la produktemo, kreemo de l' infano [21]; Eŭropo bezonos inspiriĝi, kun kreema fideleco, el la kristanaj radikoj, kiuj difinis la eŭropan historion [22].
18. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
19. Monato, Raita Pyhälä: Kesto de viveroj, 2005
20. Monato, W. M. A. de Smet: Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto, 2004
21. [P.?] Trarbach: La laborolernejo, Esperanto Triumfonta, 1922-11-05 (109)
22. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
angle:
creative
beloruse:
творчы, крэатыўны
ĉine:
戛戛独造 [jiájiádúzào], 有独创性 [yǒudúchuàngxìng]
france:
créatif
germane:
kreativ
japane:
創造的な [そうぞうてきな]
ukraine:
творчий

kreiĝi

(ntr)
Estiĝi per iu (aŭ eventuale per evoluo), komenciĝi, aperi: Li ordonis, kaj ili kreiĝis [23]; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo [24]; kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo Fab3 ; kreiĝis tuta fabelo, kreiĝis multaj, ilin rakontu aliaj [25]; brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj Marta ; la lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi [26]; kreiĝis internacia movado VivZam .
angle:
be created, come into being
beloruse:
стварацца, утварацца, паўставаць, узьнікаць, зьяўляцца
ĉine:
出现 [chūxiàn], 呈现 [chéngxiàn], 形成 [xíngchéng], 成型 [chéngxíng], 泛起 [fànqǐ]
france:
apparaitre, apparaître, se créer, se former
germane:
erschaffen werden, entstehen
japane:
創造される [そうぞうされる], 創作される [そうさくされる]
nederlande:
ontstaan
pole:
stać się, stworzyć się
rumane:
întâmpla, petrece
ruse:
создаться, создаваться, появиться, появляться, возникнуть, возникать

kreinto

1.
Tiu, kiu kreis ion: mi ne volas esti kreinto de l' lingvo, mi volas nur esti iniciatoro DL ; Linus Torvalds, la kreinto de Linukso [27]. SUB:verkisto, aŭtoro, inventisto
2.
REL Dio, kiu kreis la tutan universon: Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero [28]; la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn kreitaĵojn kaj konstruojn de la homo FK .
beloruse:
творца, стваральнік, аўтар
ĉine:
締造者 [dìzàozhě]
germane:
Erschaffer
japane:
創設者 [そうせつしゃ], 創始者 [そうししゃ], 創作者 [そうさくしゃ]
ukraine:
творець

kreismo

REL Laŭvorta kompreno de la religiaj, precipe bibliaj rakontoj pri komenciĝo de la mondo: tiuj inkluzivas „kreismon“, nome malakcepton de darvinismo [29]; mi aŭdis ke en Usono en multaj lernejoj oni instruas kreismon [30].
29. Garbhan MacAoidh: Lingva obstaklo, Monato, 2017/10, p. 8
30. G. Castelli: Katolikismo..., soc.culture.esperanto, 1999-09-23
angle:
creationism
beloruse:
крэацыянізм
ĉine:
神造論 [shénzàolùn]
france:
créationnisme
germane:
Kreationismus
nederlande:
creationisme
pole:
kreacjonizm
rumane:
creaționism
ruse:
креационизм

kreito

Kreita vivulo: ni ĉiuj kontemplas la mirigan mondon, ĉu la komplikan rapidecon de etaj kreitoj, ĉu la vastecon de la nokta ĉielo [31]; sed vi estas kreitoj de Fantaziujo, mi estas homo [32].
31. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
32. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
angle:
creature
beloruse:
стварэньне (жывое)
ĉeĥe:
tvor
ĉine:
创造物 [chuàngzàowù]
france:
créature
germane:
Geschöpf, Wesen, Gestalt
hungare:
teremtmény
japane:
被造者 [ひつくしゃ], 人間 [じんかん]
nederlande:
schepsel
pole:
istota
rumane:
ființă
ruse:
существо, создание (живое), творение (живое), тварь
slovake:
tvor

kreitaĵo

Kreaĵo2: Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj [33]; ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta [34]? kia majstra kreitaĵo estas la homo Hamlet ! la kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj [35]; la konstruo de tiuj ĉi bestoj kaj maraj kreskaĵoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj ĉi kreitaĵoj devas porti sur si [36]; kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero [37]? SIN:vivaĵo
angle:
creation, creature
beloruse:
стварэньне, твор
germane:
Geschöpf, Kreatur
japane:
被造物 [ひぞうぶつ], 生きもの [いきもの]
nederlande:
schepsel, creatuur
pole:
istota, stworzenie
rumane:
creatură, ființă
ruse:
создание (нечто), творение (нечто), тварь
ukraine:
твір, витвір, утвір творіння, створіння

administraj notoj