1aparat/o PV

aparato

1.
TEK Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi ion: telegrafa aparato; radioaparato; elektraj aparatoj mankas en la kamparo [1]; aŭtomata disdona aparato; aparato por distili vinon; kiam oni posedis familie nur unu telefonon, la aparato troviĝis en komuna ĉambro [2].
a)
(figure) POL Aro da oficaj organizoj por plenumi socian aŭ societan funkcion: la ŝtataj administraj aparatoj; la polica aparato [3]; devus formiĝi tiaspeca reguliga aparato, kiu ebligus la ekonomian disvolviĝon, sed samtempe limigus ties negativajn manifestiĝojn [4]; mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la taktikon de politika partio en SAT ... nia organizo devas esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de sia partio aŭ sindikato [5].
b)
(figure) (evitinde) ANABIO Organaro: la digesta aparato; pens- kaj sentaparato (de bestoj kaj plantoj) [6]. VD:organaro, sistemo 1.e
2.
TIPBIB Kromteksto (notoj, bibliografio ktp) en scienca libro: la kritika aparato de EneadoPIV1 .
1. Monato, MU Binghua: Elektraj aparatoj mankas en la kamparo, 2000/12, p. 11
2. HORI Jasuo: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 15
3. Guido van Damme: Eks-ĉefministro malaperas, Monato, 1989/04, p. 12
4. Mondaj finacoj: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto...
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas animo?
angle:
apparatus, machine 1.b system
beloruse:
апарат
ĉeĥe:
aparát, přístroj, zařízení
ĉine:
1. 仪器 [yíqì], 儀器 [yíqì], 仪 [yí], 儀 [yí]
france:
appareil
germane:
Apparat (bibliogr.) 1.a Apparat (polit.) 1. Gerät, Trakt, Apparat, System
hebree:
מתקן, מכשיר, מנגנון
hispane:
aparato
hungare:
1.a apparátus, hivatali gépezet 1.b szervrendszer emésztőrendszer. 1. készülék, szerkezet, eszköz 2. apparátus
itale:
apparato
japane:
装置 [そうち], 機械一式 [きかいいっしき], 器官 [きかん], 機関 [きかん], デバイス
katalune:
1.a aparell, aparat 1.b aparell, sistema 2. aparat
malaje:
2. alat
okcitane:
aparelh
ruse:
аппарат
slovake:
prístroj, zariadenie
tibete:
འཁྲུལ་འཁོར་
ukraine:
у різн. знач. апарат

aparataro

1.
Aro da aparatoj: aparato, telefona kaj komputila [7]; plej modernaj aparatoj kaj armilo [8]. SIN:ekipaĵo
2.
KOMP La tuta materia ekipaĵo de komputilo, inklude la datumportilojn, ofte kontraste al programaro.
7. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
8. Ionel Oneț: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
angle:
2. hardware
beloruse:
апаратура, апаратнае забесьпячэньне
ĉeĥe:
hardware, počítač, výpočetní zařízení
ĉine:
1. [bèi], 备 [bèi]
france:
appareillage, matériel
germane:
1. Ausrüstung, Technik 2. Hardware, Ausrüstung
hispane:
equipo (conjunto de aparatos)
hungare:
2. hardver
itale:
1. equipaggiamento (insieme di apparati) 2. hardware
japane:
ハードウェア
katalune:
1. equip, equipament 2. maquinari
ruse:
аппаратура
slovake:
prístrojové vybavenie
turke:
2. donanım

flugaparato

AVI Aparato por flugi, voji en aero, ekzemple balono, paraŝuto, avio: en flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj [9].
9. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/02, p. 4
angle:
flying machine
beloruse:
лятальны апарат
ĉeĥe:
letadlo
ĉine:
[qiū]
france:
vaisseau aérien
germane:
Flugapparat, Fluggerät
hispane:
aeronave
hungare:
repülőeszköz
itale:
aeromobile, macchina volante
katalune:
aeronau
slovake:
lietadlo

sonaparato

MUZTEK Ĉia aparato por ricevo, aŭdigo, registro, aŭ prilaboro de sonoj: la aŭda parto de la aŭdvida signalo ... estas ankaŭ uzebla de simpla amplifikilo, kiel tiu de via magnetofono aŭ ia ajn alia sonaparato [10].
Rim.: Hejma Vortaro HejmVort proponas pli malvastan sencon: „aparato, plej ofte stereofonia, kiu estas samtempe radioricevilo, magnetofono kaj gramofono.“
beloruse:
гукавы апарат
france:
appareil audio
germane:
Tonwiedergabegerät, Tonaufzeichnungsgerät, Musikanalge, Hi-Fi-Geräte, Tontechnik
hispane:
equipo de sonido
japane:
音響機器 [おんきょうきき]

administraj notoj