*prezent/i
*prezenti ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Meti ion antaŭ iu, por ke li ĝin prenu, vidu aŭ juĝu:
prezenti tason al invitito, ŝtofojn al aĉetonto;
prezenti proponon al voĉdonado, por esplorado;
prezenti (direkti) peton al iu;
prezenti (proponi) ion al la publika kritiko;
(figure)
vasta panoramo prezentiĝis al ili;
la afero prezentiĝas bone, malbone;
praktike prezentiĝas la afero tute alimaniere;
la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj, kiun
la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia
proksimulo
[1];
la reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la
knabinoj
[2];
la reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la
knabinoj
[3];
ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn
[4];
li prezentis ŝin vivanta
[5];
ĉe la Bulonja Kongreso estis prezentita projekto de
ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro
[6].
antaŭmeti;
proponi, doni, liveri.
- 2.
-
Konduki iun antaŭ aliajn personojn, precipe superuloj:
- a) ↝
- Montri, nomi, rekomendi por konatigi: prezenti iun al la mastro; permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon [7]; mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro Ŝpekin [8]; la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo [9]; vesto homon prezentas PrV .
- b)
- Submeti iun al konsidero de koncerna estro aŭ instanco: la princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco [10]; sin prezenti, prezentiĝi antaŭ iu, antaŭ ies okuloj; sin vole prezenti por arestiĝo; prezentiĝi al inspektoro; prezentiĝi al ekzameno.
- 3. ↝
-
Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io:
prezentu al vi mian embarason;
vi, kiun malsame ni prezentas, sed same ni sentas
[11]
[12];
ni prezentu al ni efektive, ke
EE
;
kiu povas prezenti (al si) ŝian miregon: meze de la
floro sidis malgranda viro
[13];
la registaro prezentas la batalon kontraŭ si kiel
batalon kontraŭ la ŝtaton;
la projektistoj prezentas al si la aferon tre facila
(konsideras kiel tre facilan).
imagi.
- 4. ↝
-
Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo,
pentrado aŭ alia arto:
ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn
kun flirtantaj
standardoj
[14];
la pentraĵo prezentas la kongreson
[15];
super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro, ĝi
prezentis pejzaĝon
[16];
li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero
[17];
ŝi volis havi […] nur unu belan statuon, kiu
prezentis tre belan knabon
[18];
peco da spegula vitro […] devis prezenti lagon
[19];
peco da spegula vitro […] devis prezenti lagon
[20];
la danco prezentis marŝon
[21];
la aktoro, kiu prezentis Hamleton;
la dekoracio prezentas placon;
prezenti (ludi sur teatro) dramon.
reprodukti.
- 5. ↝
-
Montri specialan aspekton de si mem; liveri okazon al io; estigi:
la kongreso prezentis grandiozan spektaklon;
la afero prezentas grandan intereson,
belan aspekton, profitojn;
la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon
FK
;
tiu propono prezentas bonan okazon por diskuti pri la afero;
kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan
vidaĵon
[22];
la tuta oro, kiu estis uzita […], prezentis
la kvanton de dudek naŭ kikaroj […] laŭ la mezuro
[23];
ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar
mil kvarcent
[24];
tiu metodo prezentas du grandajn avantaĝojn.
naski, kaŭzi, liveri, rezultigi.
- 6.
- Montri la formon karakterizan de io; formi, konsistigi: tiu simpligo prezentis la plej malfacilan parton de la laboro FK ; lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo FK ; ŝia konduto prezentis nur vicon de nekonsekvencaj agoj PatrojFiloj ; la brutaroj prezentas la ĉefan riĉecon de la lando; nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas, kaj ŝuldoj turmentas PrV ; ĉiuj tiuj provoj prezentis per si sistemon da signoj por interkomunikiĝo FK ; por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ estu toleremaj [25]; tiam la tuta homaro prezentos nur unu genton [26].
- 7. ↝
Fari el informo trakteblan datumon: prezenti la valorojn inter 0 kaj 255 per bitokoj; en Esperanto ĉiu litero prezentas unusolan sonon.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:9
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. La Nova Testamento, Mateo 2:11
5. La Nova Testamento, La agoj 9:41
6. Zamenhof: Parolado ĉe la malferma kunveno de UEA, dum la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona, 1909-09-07
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 2
8. N. Gogol tr. Zamenhof: Revizoro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 19
11. L. L. Zamenhof: Preĝo Sub La Verda Standardo
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:1
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
21. Hans Christian Andersen, trad. K. Bein(?): Danco de la derviŝoj(?)
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:24
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:43
25. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, „La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155‑156, 175‑176.
26. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, „La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155‑156, 175‑176.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. La Nova Testamento, Mateo 2:11
5. La Nova Testamento, La agoj 9:41
6. Zamenhof: Parolado ĉe la malferma kunveno de UEA, dum la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona, 1909-09-07
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 2
8. N. Gogol tr. Zamenhof: Revizoro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 19
11. L. L. Zamenhof: Preĝo Sub La Verda Standardo
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:1
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
21. Hans Christian Andersen, trad. K. Bein(?): Danco de la derviŝoj(?)
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:24
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:43
25. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, „La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155‑156, 175‑176.
26. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, „La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155‑156, 175‑176.
- angle:
- present 4. represent 7. represent
- bulgare:
- 1. поднасям, предлагам 5. представям
- ĉeĥe:
- nabídnout, navrhnout, představit, předvést, prezentovat, provést, předkládat, předložit, přednášet, představit, představovat, předvést, ukázat, uvádět, úředně podat
- france:
- 1. présenter
- germane:
- 1. anbieten 2. vorstellen 3. vorstellen 4. präsentieren, darstellen 5. präsentieren 6. darstellen 7. darstellen, repräsentieren
- hispane:
- presentar, representar
- hungare:
- 1. elébe rak, kínál, benyújt, beterjeszt, előterjeszt, előad 2. bemutat (vkit vkinek) 3. elképzel 4. ábrázol 5. mutat 6. jelent 7. ábrázol, képvisel
- katalune:
- presentar (mostrar, representar, constituir)
- nederlande:
- 1. aanbieden 2. voorstellen 3. voorstellen 4. voorstellen 5. tonen 6. voorstellen
- portugale:
- apresentar, oferecer
- ruse:
- представить, представлять sin ~i, ~iĝi: предстать, явиться
- slovake:
- nastoliť, predložiť, predniesť, predostrieť, predstaviť, predviesť, prezentovať, ukázať
prezento 
-
Ago prezenti (prezentado) aŭ ties rezulto (prezentaĵo):
iru […] morgaŭ vi donos prezenton […]
ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el
dekdu
ĝis dekses versoj […]
Hamlet
?
la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej
bona
prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio
FK
;
Esperanto jam de sia eknasko celis al adekvata prezento de
literaturo kaj poezio
[27];
prezentoprojekto de germanaj artistoj
[28];
prezento de malaj opinioj pri la problemo
[29];
prezento de la homoj kiel bestoj en folkloro estas fenomeno
tutmonda
[30];
`f(u,v)` estu parametra prezento de derivebla kurbo.
27.
Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo
duonvorton komprenas
28. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
29. Monato, Alex Gofen: Dio, benu Usonon!
30. Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj
28. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
29. Monato, Alex Gofen: Dio, benu Usonon!
30. Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj
- angle:
- representation, presentation
- ĉeĥe:
- podání, prezentace, předložení, představení, uvedení
- germane:
- Präsentation
- hungare:
- kínálás, előadás, beterjesztés, benyújtás, ábrázolás
- katalune:
- presentació, representació
- ruse:
- представление
- slovake:
- podanie, predloženie, predstavenie, uvedenie
prezentado ↝
- Ago prezenti: li finis la prezentadon de la donacoj [31]; la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon (pozis) [32]; komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo [33]; la senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio FK ; ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj, kiuj […] nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo FK .
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- ĉeĥe:
- podání, prezentace, předložení, představení, uvedení
- germane:
- Präsentation
- hungare:
- kínálás, előadás, beterjesztés, benyújtás, ábrázolás
- nederlande:
- voorstelling
- ruse:
- представление
- slovake:
- podanie, predloženie, predstavenie, uvedenie
prezentaĵo ↝
- Io, kio prezentas: ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj […] li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj, [kies] prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero BdV ; la respektiva scienca aŭ teĥnika nivelo de ĉiu kontribuaĵo estas varia […] duono de la prezentaĵoj estas enhave jam ege antikviĝinta, ege nekompleta [34]; mirinda distraĵo el muziko, dancoj kaj aerprezentaĵoj [35]; vi tamen plu deziras tekokomputilon […] ĉu por laborado per tekstoprogramo aŭ tabelkalkulilo, ĉu por prezentaĵoj, ĉu por legado de TTT [36].
34.
Monato, Porke
la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
35. Monato, William Simcock: Britio: Jarmila kupolo en Londono
36. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon
35. Monato, William Simcock: Britio: Jarmila kupolo en Londono
36. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon
- germane:
- Darstellung, Präsentation
prezentejo
- 1. ↝
- Scenejo: mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon [37].
- 2. ↝
- Ekspozicio: oni povas vidi kaj aĉeti la iam premiitajn produktojn en prezentejo en la najbara vilaĝo [38].
37.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
38. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso
38. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso
- angle:
- 1. stage
- germane:
- 1. Bühne 2. Ausstellung
misprezenti
(tr)
- Malĝuste, false prezenti: aŭ pro nescio aŭ pro pasio li misprezentis la decidojn de la AkademioPIV1 ; vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj; plejparte forestis provoj moki aŭ misprezenti la vidpunktojn de la indiĝenoj [39]; tio permesas al la legantoj dise tra la mondo pli bone kompreni la belgan problemaron, kiu estas ofte misprezentita de alilandaj informfontoj [40]; mi esperas, ke tiajn misprezentojn oni ne plu aperigos [41].
39.
Monato, Donald Broadribb: Pri
indiĝenaj meksikanoj
40. Monato, Marc Demonty: Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (2)
41. Monato, Gerrit Berveling: La gepatra de Zamenhof (2)
40. Monato, Marc Demonty: Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (2)
41. Monato, Gerrit Berveling: La gepatra de Zamenhof (2)
- angle:
- misrepresent
- ĉeĥe:
- nesprávně přeložit, překroutit, zkomolit smysl, zkreslit
- germane:
- verzerren, falsch darstellen
- hungare:
- félreértelmez, tévesen ismertet
- katalune:
- deformar, tergiversar
- ruse:
- представить в ложном свете, исказить
- slovake:
- skomoliť zmysel, skresliť
*reprezenti [42] ↝
(tr)
reprezent·i
- Denove, ree prezenti: ne reprezentu vin de nun antaŭ mi; reprezenti malakceptitan proponon; ili ankoraŭ trifoje reprezentis tiun teatraĵon; ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti [43].

42.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
re'prezent'
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- ĉeĥe:
- představovat, reprezentovat, zastupovat
- germane:
- wiederholen, wieder vorlegen
- hungare:
- újra bemutat, ismét beterjeszt, ismét bead
- katalune:
- presentar (representar) de nou
- nederlande:
- vertegenwoordigen
- slovake:
- predstavovať, reprezentovať, zastupovať, znovu predniesť
grafika prezento ↝
- 1.
- Prezentado per grafiko: pro la grafika prezento de la releviĝinta Jesuo la eklezio malpermesis mesojn en la kapelo [44]; jen plia disko el Kolekto 2000, kun la kutime elstara prezento teknika kaj grafika [45].
- 2. ↝
Prezento de matematika rilato, ekz. funkcio, per koordinatsistemo: la grafika prezento de funkcio `x^2` estas parabolo; grafika prezento de la kubaj radikoj de 1 sur la kompleksa ebeno [46].
Rim.: Ne ekzistas esenca diferenco inter ĉi tiu nocio kaj grafikaĵo3.
44.
Monato, Walter Klag: Marŝi kun
mortontoj
45. Monato, Bona leĝera rokmuziko
46. Vikipedio, Kompleksa nombro
45. Monato, Bona leĝera rokmuziko
46. Vikipedio, Kompleksa nombro
- angle:
- graphic representation (of a function), plot (of a function), image curve (of a function)
- ĉeĥe:
- grafické vyjádření (reálné funkce)
- france:
- représentation graphique (d'une fonction), graphe (d'une fonction)
- germane:
- graphische Darstellung (z.B. einer Funktion), Abbild
- hungare:
- grafikus ábrázolás (függvényé), grafikon (függvényé)
- katalune:
- representació gràfica, diagrama
- pole:
- wykres (funkcji)
- ruse:
- графическое изображение (функции), график (функции)
- slovake:
- grafické vyjadrenie (reálnej funkcie)
n-uma prezento ↝

-
- a)
- (de entjero laŭ bazo 4.a `n`) Skribaĵo de la tipo `c_p...c_1c_0`, konsistanta el ciferoj `c_i` inter 0 kaj `n-1`, kaj prezentanta la nombron `c_p n^k +...+c_2 n^2 + c_1 n +c_0`: la dekuma prezento de la nombro cent estas 100, kaj ĝia okuma prezento estas 144.
- b)
-
(de reelo laŭ
bazo 4.a
`n`)
Skribaĵo de la tipo
`c_p...c_1c_0,c_(-1)c_(-2)...c_(-k)...`,
aŭ
`c_p...c_1c_0.c_(-1)c_(-2)...c_(-k)...`,
konsistanta el ciferoj `c_i`
inter 0 kaj `n-1`, kaj
prezentanta
la nombron
`c_p n^k+...+c_2 n^2+c_1 n+c_0+c_-1//n+c_-2//n^2+...+c_-k//n^k...`:
la triuma prezento de ⅓ estas 0,1, sed
ĝia dekuma prezento estas senfina 0,3333...;
la duuma prezento de π estas
11,0010010000111111011010101000...
pozicia frakcio.
Rim.: La rangon de cifero `c_i` aŭ `c_-i` oni kutime referencas pere de la nombro `n^i` aŭ `1//n^i`, kiun ĝi multiplikas. Ekz-e en la dekuma prezento oni havas la sekvan sistemon: cifero de la milonoj (`c_-3`), centonoj (`c_-2`), dekonoj (`c_-1`), unuoj (`c_0`), dekoj (`c_1`), centoj (`c_2`), miloj (`c_3`)...
- angle:
- representation (of a number in base n)
- ĉeĥe:
- zápis čísla
- france:
- représentation (d'un nombre en base n), écriture (d'un nombre en base n)
- germane:
- Zahlendarstellung
- hungare:
- n-alapú számábrázolás
- katalune:
- representació numèrica en base n (d'un enter o un fraccionari)
- pole:
- rozwinięcie (liczby podstawie n)
- ruse:
- представление (числа в n-ичной системе)
- slovake:
- zápis čísla