*hav/i PV
*havi ↝
(tr)
- 1.
- Porti: havi bastonon ĉe la mano kaj ĉapelon sur la kapo; arbo havanta foliojn, fruktojn.
- 2. ↝
- Posedi, disponi ion kiel propraĵon: havi domon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn; havi panon freŝan, plumon por skribi; ne rifuzu al via proksimulo, se vi havas (tion, kion li bezonas) ĉe viZ ; vi ne havos per kio pagi [1]; havi (ricevi) ion de iu; (figure) havi ion dirotan, ion por diri; havi respondon tute pretan.
- 3.
- Posedi, prezenti ian konkretan karakterizaĵon, ian propran aspekton: havi barbon, dikan korpon, ĉiujn dentojn; domo havanta tri etaĝojn; Parizo havas belajn monumentojn; tiu libro havas sesdek paĝojn [2]; la diamanto havas belan brilon [3]; havi rompitan brakon, la manojn malpuraj(n); havi fortan fundamenton; parko havanta muron.
- 4.
- Posedi apartan abstraktan econ; esti ...a; esti en ia stato; sperti iun senton: ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron; havi afablecon, kapablon, indon, meriton, mankon, saĝan spiriton, bonan apetiton; havi ĝojon, ĉagrenon, esperon, malamon, febron, kapdoloronB , bonan intencon, timon, honton, la forton fari; havu fidon!; havi tridek jarojnB ; havu ĝojon de la edzino [4]; tablo havanta unu metron da longo; tiu vorto havas signifon de mezuro [5]; nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj [6].
- 5.
- Esti en interrilato, en kunestado kun: havi patron, du filojn, servistojn, gastojn, kamaradon, estron; havi iun kiel amikon.
- 6.
- Ĝenerale interrilati kun io: (frazaĵo) kiun daton ni havas hodiaŭ?; (frazaĵo) kian veteron ni havas hodiaŭ?; havi proceson kun iu; havi plenumotajn devojn; havi multe da amikoj; havi sufiĉe por trinki.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
6. Zamenhof: Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
6. Zamenhof: Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
- angle:
- have 1. wear, carry 2. own
- beloruse:
- мець
- bulgare:
- имам (por 'ne' vidu nehavi)
- ĉeĥe:
- mít, vlastnit
- ĉine:
- 有 [yǒu]
- france:
- avoir, avoir (sur soi), posséder, contenir, porter (avoir sur soi) kiun daton ni ~as: quelle date sommes-nous? kian veteron ni ~as: quel temps fait-il?
- germane:
- haben
- greke:
- έχω
- hispane:
- tener
- hungare:
- van neki, bír (van neki) kian veteron ni ~as: milyen az időjárás?
- indonezie:
- punya, mempunyai
- itale:
- avere 1. avere addosso, portare 2. avere, possedere
- katalune:
- tenir
- nederlande:
- 1. dragen 2. hebben 3. hebben 4. hebben 5. hebben 6. hebben
- okcitane:
- aver
- pole:
- mieć
- portugale:
- ter, haver, possuir 1. ter 2. possuir
- ruse:
- иметь
- slovake:
- mať, vlastniť
- tokipone:
- jo
- volapuke:
- labön
havaĵo, havo

- Tio, kion oni posedas: li malŝparis grandan parton de sia hav(aĵ)o; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj [7]; pri havo najbara oni estas malavaraPrV .
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:14
- angle:
- asset, possession, property
- beloruse:
- маёмасьць
- ĉeĥe:
- jmění, majetek
- france:
- avoir (ce que l'on a), bien (ce que l'on a), fortune (ce que l'on a)
- germane:
- Habe
- hispane:
- posesión
- hungare:
- vagyon, jószág (vagyon)
- nederlande:
- bezit
- pole:
- majątek, dobytek, mienie
- portugale:
- bem (propriedade)
- rumane:
- proprietate
- ruse:
- имущество
- slovake:
- majetok
- tokipone:
- jo
havebla
havema ↝
9.
trad. P. Oudejans:
La Vojaĝo de Ĉihiro, 2009
- france:
- jaloux, possessif
havigi ↝
- Helpi al iu, por ke li ricevu aŭ atingu ion, alporti, doni, liveri: havigi al infano belajn bildojn; havigi al iu situacion, konfidon; havigi al si monon, plezuron.
- angle:
- provide with, get for, procure
- beloruse:
- ~igi al si: займець
- ĉeĥe:
- dosáhnout, obstarat, opatřit, poskytnout, pořizovat, pořídit, zjednat
- france:
- fournir, faire obtenir, procurer, pourvoir (de), conférer ~igi al si: acquérir, obtenir, se procurer
- germane:
- verschaffen, geben, aushändigen
- hispane:
- proporcionar
- hungare:
- szerez (ad), juttat (ad), ad ~igi al si: szerez magának
- itale:
- fornire, procurare, far avere
- nederlande:
- verschaffen, bezorgen, leveren
- pole:
- dostarczać, udzielać, użyczać, dawać, pomagać w uzyskaniu
- portugale:
- obter, arranjar
- ruse:
- предоставить
- slovake:
- nadobudnúť, získať
enhavi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Havi en si:
tiu vortaro enhavas ĉiujn komune uzatajn vortojn;
mia ĵurnalo enhavis artikolon pri Esperanto;
la vilaĝo enhavas kvindek domojn;
la palaco enhavas (entenas) trezorojn de arto;
la praa hindeŭropa nacio kredeble enhavis rasojn
diversajn.
ampleksi, enfermi, enkalkuli, enteni, envolvi
- 2. ↝
MatVort (pri aro) Havi en si kiel elementon : la malplena aro enhavas neniun elementon; la aro de naturaj entjeroj ne enhavas ĉiujn diferencojn de du ajnaj elementoj de ĝi.
aparteni, inkluzivi.
- angle:
- 1. contain, comprise, hold 2. contain (elements)
- beloruse:
- зьмяшчаць, трымаць, утрымліваць
- ĉeĥe:
- obsahovat
- france:
- 1. contenir (renfermer, avoir une certaine capacité), renfermer (contenir), comporter, comprendre (contenir) 2. contenir (comme éléments, math.)
- germane:
- 1. enthalten 2. enthalten (Elementen)
- greke:
- περιέχω, περιλαμβάνω
- hispane:
- contener (en sí)
- hungare:
- 1. tartalmaz, van benne 2. tartalmaz (elemet)
- itale:
- contenere
- katalune:
- cabre
- nederlande:
- bevatten
- okcitane:
- claure
- pole:
- zawierać
- portugale:
- conter, encerrar em si
- ruse:
- 1. содержать 2. содержать (элементы)
- slovake:
- obsahovať
- tokipone:
- jo
enhavo ↝
-
Tio, kio estas enhavata:
la enhavo ne povas esti pli ampleksa ol la
enhavantaĵo;
tabelo de enhavo, enhavtabelo.
- angle:
- assets, contents, property
- beloruse:
- зьмест, зьмесьціва
- ĉeĥe:
- objem, obsah
- france:
- contenu, teneur (contenu) en~antaĵo: contenant en~tabelo: table des matières
- germane:
- Inhalt
- greke:
- περιεχόμενο
- hispane:
- contenido
- hungare:
- tartalom en~tabelo: tartalomjegyzék
- itale:
- contenuto
- nederlande:
- inhoud
- pole:
- zawartość, treść
- portugale:
- conteúdo
- ruse:
- содержание
- slovake:
- náplň, obsah
enhavecoZ ↝
-
Kvanto, kiun enhavas aŭ povas enhavi io:
enhaveco de botelo, de ŝipo.
kapacito
- angle:
- capacity, tonnage
- beloruse:
- умяшчальнасьць, ёмістасьць
- ĉeĥe:
- kapacita
- france:
- capacité, contenance
- germane:
- Inhalt (Volumen), Fassungsvermögen
- hispane:
- capacidad
- hungare:
- befogadóképesség, kapacitás
- nederlande:
- inhoud (volume)
- pole:
- zawartość, pojemność
- portugale:
- capacidade
- ruse:
- вместимость
- slovake:
- kapacita
forhavi
(malofte) PV
- Ne posedi kaj ne bezoni: oni povas forhavi linZ .
- angle:
- do without
- france:
- se passer (de)
- germane:
- entbehren
- hungare:
- nélkülöz
- nederlande:
- missen (ontberen), ontberen
- pole:
- nie posiadać, nie potrzebować
kunhavi
(tr)
- 1. ↝
-
Posedi komune:
Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara
[10];
ili rediras ke ni kunhavas kun la ĉimpanzo 98,5% de la DNA
[11].
dividi4, partumi1
- 2.
- Havi preta ĉe la mano, kune kun si, sur si: kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon [12]; Mi kunhavas mian malnovan maristodokumenton [13].
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
11. Le Monde diplomatique en Esperanto
12. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 11a
13. Mortula ŝipo, Ĉap. 37a
11. Le Monde diplomatique en Esperanto
12. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 11a
13. Mortula ŝipo, Ĉap. 37a
- ruse:
- 1. совместно владеть, разделять 2. иметь с собой, иметь при себе
malhavi ↝
(tr)
- Ne posedi ion bezonatan, kies manko povas suferigi: tiun vortaron neniun praktika esperantisto povas malhavi; la franĝoj, kiujn malhavis la trosimpla, trosobra, purega, blanka bluzo, ŝajnis svingpendi ĉe la lango de la [lispanta] virino [14]; li restis ĉe la opinio, ke li povas perfekte malhavi virinon [15].
- angle:
- lack, miss, be wanting
- ĉeĥe:
- nemít, postrádat
- france:
- manquer (de), se passer (de), se dispenser (de)
- germane:
- entbehren, missen
- hispane:
- carecer de
- hungare:
- nélkülöz (nincs neki) , nincs neki
- nederlande:
- missen
- pole:
- nie posiadać, być pozbawionym
- portugale:
- não ter
- ruse:
- не иметь
- slovake:
- núdzou, trpieť nedostatkom
nehavi
(tr)
-
Ne havi.
Rim.: Uzata en derivaĵoj: nehavo, nehavado, pro nehavado de (manke de), [16], nehavanto.
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:8
- angle:
- lack, miss, be wanting
- bulgare:
- няма (aparta negativa formo de i)
- ĉine:
- 没有, tr. 沒有 [méiyǒu]
- france:
- pro ne~ado de: faute de
- hungare:
- nélkülöz (nincs neki) , nincs neki pro ne~ado de: hiányában
- pole:
- nie mieć
- portugale:
- não possuir
- ruse:
- не иметь
nemalhavebla ↝
- Treege bezonata, nepra, nemankigebla: ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio [17].
17.
L. Beaucaire:
La milito de la ĉapeloj, en: Fabeloj de la verda pigo, 1981
- angle:
- indispensable
- ĉeĥe:
- nepostradatelný
- france:
- indispensable
- hispane:
- indispensable
- hungare:
- nélkülözhetetlen
- slovake:
- nepostrádateľný
senhavulo ↝
- Homo sen havo, mizerulo: ŝia vizaĝo ne estis tiel pala kaj maldika kiel ĉe la plimultaj el la senhavuloj [18].
18.
Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- angle:
- indigent, pauper, poor person
- beloruse:
- незаможны (наз.)
- ĉeĥe:
- nemajetný čl.
- france:
- indigent (subst.), nécessiteux (subst.)
- germane:
- Habenichts, Besitzloser
- hispane:
- desposeído
- hungare:
- nincstelen, vagyontalan
- itale:
- nullatenente, indigente
- nederlande:
- armoedzaaier
- pole:
- biedak, nędzarz
- portugale:
- pobre, indigente
- ruse:
- неимущий, нищий (сущ.)
- slovake:
- nemajetný
senenhava ↝
-
Malplena (plej ofte figursence), malgrava, sensenca, vanta:
senenhava diskuto, argumento;
ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava
PrV
;
kial do vi parolas senenhavaĵon
[19]?.
fantazia, sensignifa, vanta
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:12
- angle:
- empty, hollow, vacant
- beloruse:
- безьзьмястоўны
- france:
- inconsistant (sans contenu), creux (fig., sans contenu), vain (sans contenu), vide (fig., sans contenu)
- germane:
- gehaltlos
- hispane:
- sin contenido
- hungare:
- tartalmatlan
- nederlande:
- inhoudsloos
- pole:
- bez zawartości, pusty, próżny
- portugale:
- vazio, vão
- ruse:
- бессодержательный
senhavigi ↝
- angle:
- impoverish, deprive
- beloruse:
- пазбавіць
- ĉeĥe:
- zbavit majetku
- france:
- dépouiller (déposséder) , déposséder
- germane:
- berauben, beschlagnahmen
- hispane:
- desposeer
- hungare:
- megfoszt, kisemmiz
- nederlande:
- beroven
- pole:
- pozbawiać
- portugale:
- desapossar, privar
- ruse:
- лишить имущества
- slovake:
- zbaviť majetku
senhaviĝi ↝
-
Perdi sian havon:
pro tiu terura brulego li tute senhaviĝis.
ruiniĝi
- angle:
- become destitute, lose everything
- beloruse:
- пазбавіцца, страціць
- france:
- être ruiné, se retrouver sur la paille
- hispane:
- desposeerse
- hungare:
- tönkremegy, elszegényedik
- nederlande:
- zijn bezit verliezen
- pole:
- pozbywać się
- ruse:
- лишиться имущества
surhavi
(tr)
- 1.
- Havi, porti sur si: la koverto surhavis multajn poŝtmarkojn; nia domo surhavas ardezan tegmenton.
- 2. ↝
-
Havi kiel veston;
porti1.b:
la unusolan ringon, kiun Krasomila surhavis,
ŝi oferis por la vivtenado
[20].
demeti2, surmeti2.
20.
B. Němcová, trad. J.
Vondroušek: Punita
orgojlo, [2009?]
- angle:
- have on, wear
- beloruse:
- насіць (адзеньне)
- ĉeĥe:
- mít na sobě, nosit
- france:
- porter (avoir sur soi), avoir (sur soi)
- germane:
- anhaben, tragen
- hispane:
- llevar, portar, llevar puesto (algo)
- hungare:
- visel, hord
- nederlande:
- aan hebben, dragen (aan hebben)
- pole:
- mieć na sobie, nosić, ubierać
- ruse:
- носить (одежду)
- slovake:
- mať na sebe, nosiť (šaty)
bonhava
- Posedanta sufiĉan havon; povanta vivi komforte.
- angle:
- well off, well to do
- ĉeĥe:
- majetný, zámožný
- france:
- aisé (riche)
- hungare:
- vagyonos, jómódú
- pole:
- sytuowany, dostatni
- portugale:
- próspero
- ruse:
- состоятельный, имущий
- slovake:
- zámožný
bonhavo
- 1.
- Eco de iu bonhava.
- 2.
Disponebla havaĵo ĉe konto aŭ bilanco.
- ĉeĥe:
- kredit, pohledávka na kontě
- france:
- 1. aisance (richesse) 2. avoir (fin.)
- germane:
- 1. Wohlstand 2. Guthaben
- hungare:
- 1. jólét, jómód 2. követelés, betét, aktíva
- nederlande:
- 1. welstand 2. tegoed
- pole:
- 1. dostatek 2. majątek
- ruse:
- 1. благосостояние, достаток 2. авуары
- slovake:
- účtovná pohľadávka
administraj notoj
pri
en~i 2.:
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~o: Mankas dua fontindiko.
en~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~eco: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~a: Mankas dua fontindiko.
bon~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~o: Mankas dua fontindiko.
bon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Laŭ mi tiu senco ne diferencas de la antaŭa kaj do eble sufiĉus meti la ekzemplon kun fakindiko sub la antaŭa senco. [Wolfram Diestel] Ĝi tamen estas baza faka senco. La identeco kun la laika senco estas nur ŝajna. [MB]pri for~i:
Tiu vorto ne plu estas en PIV1. Indus precizigi la nuancon disde mal~i. [MB]pri mal~i:
La ekz-oj de mal~i ofte subkomprenigas, ke la manko fakte ne suferigas, ĉar ili ofte kombiniĝas kun la ideo "povi", "facile", "-ebla" ks. La trd fr "se passer", "se dispenser" validas nur ĉi-kuntekste. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~o: Mankas dua fontindiko.
en~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~eco: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~a: Mankas dua fontindiko.
bon~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~o: Mankas dua fontindiko.
bon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.