translaci/o PIV1

translacio

1.
FIZ(kinematiko) (de solido) Tia movo, ke ĉiu punktoparo de ĝi restas ekvipolenta al si mem.
2.
MAT (en afina spaco, laŭ vektoro `tau`) Afina bildigo, kiu ĵetas punkton `M` al `tau+M`; alidire: operacio de vektoro `tau` super la koncerna afina spaco: per translacio la longoj, areoj kaj anguloj restas egalaj.
3.
JUR Transigo de rajto.
4.
AST Rivoluo de planedo, la ŝajna moviĝo de alia planedo antaŭ la stela fono: la translacia (rivolua) periodo de Urano daŭras 84 terajn jarojn [1].
5.
TEL(arkaismo) Transsendo: ili venis por saluti esperantlingve aŭskultantojn de radiotelefonaj esperanto-lecionoj, sed ĉi tage pro eksperimenta translacio de opero el Granda Oper-Teatro la leciono ne okazis [2]; sur la tera surfaco oni uzas multajn translaciojn por dissendi la televidan programon sur pli granda distanco [3].
1. Alves de Moura: Tago egala al 42 jaroj kaj nokto egala same al 42 jaroj
2. Interparolo kun K-dino E.Suchardova, Sennaciulo n.ro 33, 14a maj. 1925, p. 5
3. La Telekomunikado kaj la Kosmo en Servo de Vasta Informado, Internacia Jurnalisto, n-ro4, okt-dec 1968
angle:
2. translation (math.)
beloruse:
трансьляцыя, перадача, перанос
ĉeĥe:
posuvný pohyb po přímce, přenos, translace
ĉine:
2. 平移 [píngyí]
france:
translation (méc., math., droit)
germane:
1. Translation 2. Translation, Parallelverschiebung 4. siderische Umlaufzeit
hungare:
1. transzláció (fizika) 2. eltolás (matematika) 3. átruházás (jogé)
japane:
並進 [へいしん], 平行移動 [へいこういどう]
katalune:
translació
nederlande:
1. verplaatsing (fys.) 2. verplaatsing (wisk.) 3. overdracht (recht)
pole:
2. przesunięcie, translacja
portugale:
1. translação
ruse:
1. трансляция, параллельный перенос 2. трансляция, параллельный перенос 3. передача (прав)
slovake:
premiestnenie, prenesenie, translácia
ukraine:
передача, трансляція, паралельний перенос

translacii

1.
Fari translacion.
2.
(arkaismo) Transigi, transsendi: la radio senzorge translacias (sendas) charlestown’on Metrop ; la sola solvo estas – filmi eventon per videokamero, munti la filmon kaj translacii ĝin sur la ekranon [4].
4. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
beloruse:
трансьляваць, перадаваць

administraj notoj