*spac/o PV

*spaco

1.
Tio, kio enhavas ĉiujn fenomenojn kaj objektojn, ordinare dividita laŭ ĝis tri dimensioj: oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj […] en la vastega spaco [1]; la vizito al abatejoj estas neforgesebla vojaĝo en la spaco kaj tempo [2].
a)
Difinita mezurebla parto de tiu ĉi: la lito okupas grandan spacon; homa amaso, kiu kovris la tutan spacon de la palaco [3]; krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo Marta ; fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko, malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi [4]; la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado [5]; la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo [6]; eĉ ne piedspaco [7]; en la spaco de mil sescent stadioj [8]; malmulte da spaco estis tie ĉirkaŭ nia domo [9]; tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj [10]; li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero [11]; ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon [12]; sablaj dunoj […] etendiĝis sur granda spaco [13]. VD:areo, tereno.
b)
Interspaco, parto de la spaco kiu disigas du lokojn aŭ punktojn: sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko ĉirkaŭ la tendaro [14]; tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto [15]; la spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj [16]; kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo [17]; senĉese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco fariĝis pli kaj pli malvasta [18]; per rapidaj paŝoj […] ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo IK ; (figure) en tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj [19].
c)
(evitinde) Kosmo: la kosmosondiloj Pioneer X kaj XI estis du el la unuaj sondiloj de la programo pri esplorado de la spaco [20].
VD:senlimaĵo, vastego, etendaĵo
2.
FIL Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (vd tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla: la spaco-tempo kontinuaĵo [21].
3.
La disponebla kapacito aŭ parto de ĝi: RET iom da TTT-spaco [22]; KOMP iom da spaco sur via disko ja necesas [23]; EKON la simila programo Internet Explorer de Microsoft […] akiris 85 % de la merkato de tiaj programoj, lasante malmulte da spaco por konkurantoj [24].
4.
MAT[25] Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco. PRT:punkto;SUB:afina spaco, banaĥa spaco, eŭklida spaco, hermita spaco, hilberta spaco, metrika spaco, mezurhava spaco, normohava spaco, probablospaco, vektora spaco, topologia spaco.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
2. Marc Gassion: Aude, Monato, 2003/12, p. 18
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:16
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 43:12
7. La Nova Testamento, La agoj 7:5
8. La Nova Testamento, Apokalipso 14:20
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:31
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:14
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:12
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
20. Vikipedio, Tabulo de la kosmosondiloj Pioneer, 2013-11-18
21. Garbhan MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27
22. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
23. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
24. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
afrikanse:
ruimte
albane:
hapësirë
amhare:
ቦታ
angle:
4. space
arabe:
الفضاء
armene:
տարածք
beloruse:
прастора, месца
bengale:
স্থান
birme:
အာကာသ
bosne:
prostora
ĉeĥe:
mezera, místo, oblast, prostor
dane:
rum
estone:
ruumi
eŭske:
espazioa
filipine:
puwang
france:
espace
galege:
espazo
germane:
1.a Raum, Platz 1.b Abstand 1. Raum 2. Raum 3. Platz 4. Raum
guĝarate:
જગ્યા
haitie:
espas
haŭse:
sarari
hinde:
अंतरिक्ष
hispane:
espacio
hungare:
1.a hely, tér 1.b távolság, térség 1. tér, űr 2. tér 4. tér
igbe:
ohere
irlande:
spás
islande:
rúm
japane:
スペース
jave:
papan
jide:
פּלאַץ
jorube:
aaye
kanare:
ಸ್ಪೇಸ್
kartvele:
ფართი
katalune:
espai
kazaĥe:
ғарыш
kimre:
gofod
kirgize:
мейкиндик
kmere:
ចន្លោះ
koree:
공간
korsike:
u spaziu
kose:
isithuba
kroate:
prostor
kurde:
dem
latine:
locus
latve:
telpa
laŭe:
ຊ່ອງ
litove:
vietos
makedone:
простор
malagase:
toerana
malaje:
ruang
malajalame:
ഇടം
malte:
ispazju
maorie:
wᗑhi
marate:
जागा
monge:
qhov chaw
mongole:
орон зай
nederlande:
ruimte 1.b afstand
nepale:
अन्तरिक्ष
njanĝe:
danga
okcidentfrise:
rûmte
panĝabe:
ਸਪੇਸ
paŝtue:
فضا
pole:
przestrzeń 4. przestrzeń
ruande:
umwanya
rumane:
spațiu
ruse:
пространство
samoe:
avanoa
sinde:
خلا
sinhale:
අවකාශය
slovake:
medzera, miesto, oblasť, priestor
slovene:
prostor
ŝone:
nzvimbo
sote:
sebaka
sunde:
angkasa
svahile:
nafasi
taĝike:
фазо
taje:
พื้นที่
tamile:
விண்வெளி
tatare:
киңлек
telugue:
స్పేస్
ukraine:
простір
urdue:
خلائی
uzbeke:
maydon
vjetname:
không gian
zulue:
isikhala

spaceto

KOMPTIP Signo kies bildigo sur ekrano aŭ papero estas vaka signopozicio: la plej ofta spaceto estas la Unikoda kaj askia signo 32 [26]; antaŭira spaceto; vosta spaceto; nerompebla spaceto (kie linifaldo estas malpermesita); por havi nur la cirkumflekson, tajpu la senpaŝan cirkumflekson sekvatan de spaceto [27].
angle:
space (character) antaŭira ~eto: leading space. vosta ~eto: trailing space. nerompebla ~eto: no-break space.
beloruse:
прабел
ĉeĥe:
mezera mezi písmeny, mezera mezi slovy
france:
blanc (typogr.), espace (typogr.) nerompebla ~eto: espace insécable.
hispane:
espacio
hungare:
szóköz, betűköz nerompebla ~eto: nem törhető szóköz.
japane:
スペース
katalune:
espai (tip.)
pole:
spacja
ruse:
пробел (в тексте) antaŭira ~eto: ведущий пробел. vosta ~eto: конечный пробел. nerompebla ~eto: неразрывный пробел.
slovake:
medzera, miesto, oblasť, priestor
ukraine:
проміжок, пробіл

enspaciZ

(tr)
Ampleksi, enteni ene de si: nuntempe kuracloko de Belokuriĥa povas enspaci samtempe pli [ol] 5 mil ripozantoj [28]; ni havas tiom da gastoj, tiom da gastoj... la ĉambroj, ŝajne ne enspacos ĉiujn [29].
28. Vikipedio, Belokuriĥa
29. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
beloruse:
умяшчаць, утрымліваць, мець месца для…
ĉeĥe:
být v prostoru
france:
contenir, envelopper (contenir)
germane:
einnehmen
hungare:
elfoglal (teret), betölt (teret)
japane:
包含する [ほうがんする]
katalune:
contindre, incloure
pole:
zamieścić
slovake:
priestor; rozprestrieť sa, zaujať miesto
ukraine:
вміщувати, включати

interspaco

Spaco inter du aferoj: de la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco PrV ; David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili [30]; oni povis vidi la reĝan kastelon en interspaco de trihora vojo [31]; la interspaco inter la kolosaj konstruaĵoj atingas apenaŭ kelkcenton da paŝoj [32]; tipa estas la neregulaj interspacoj inter la kaheloj [33]. VD:distanco1
beloruse:
прамежак, інтэрвал, дыстанцыя
ĉeĥe:
mezera, odstup, prostor mezi, rozestup, spára
france:
écart, écartement, éloignement, intervalle
germane:
Zwischenraum
hungare:
térköz, hézag
japane:
間隔 [かんかく], 間隙 [かんげき], すき間 [すきま]
katalune:
separació, distància
pole:
odstęp
ruse:
промежуток, интервал
slovake:
medzera, odstup, rozpätie
ukraine:
проміжок, інтервал, дистанція

laborspaco

KOMP Transŝaltebla aspekto de komputila ekrano vidiganta elektitan subgrupon de aktivaj programoj (kaj kaŝanta aliajn): laborspaco-ŝaltilo [34]. VD:labortablo2.a
34. -: GNOME 3.2 Eldon-notoj, [vidita en 2008]
beloruse:
працоўны стол (віртуальны)
france:
bureau virtuel, écran virtuel, espace de travail

afina spaco

MAT[35]
Tia algebra strukturo `(bb E,+)`, ke + estas ekstera operacio de iu vektora spaco `bb V` super `bb E`, kun la sekvaj ecoj: (1) la kunligaĵo de (eksteraj) operacioj de `tau` kaj `tau′` estas la operacio de `tau+tau′`; (2) la operacio de la nulo estas la idento-bildigo kaj, reciproke, nur la nulo operacias tiel; (3) por ĉiuj ajn du punktoj, ekzistas vektoro, kies operacio ĵetas unu punkton al la dua: la vektoran spacon `bb V` oni kvalifikas direkto de la afina spaco; oni diras ankaŭ, ke la afina spaco estas „direktata de `bb V`“; la vektoron, kies operacio ĵetas `x` al `y`, oni kutime signas per `y-x`; ĉiu vektora spaco havas kanonan strukturon de afina spaco, direktate de si mem. PRT:punkto;VD:afina; SUB: Bildigoj super afina spaco, kun specifaj ecoj: afina, konkava, konveksa; rimarkindaj bildigoj: homotetio, projekcio, simetrio, translacio; SUB: Ekzemploj de afina spaco: afina ebeno, afina hiperebeno, afina rekto.
angle:
affine space
beloruse:
прастора афінная
france:
espace affine
germane:
affiner Raum
hungare:
affin tér
katalune:
espai afí
pole:
przestrzeń afiniczna
ruse:
аффинное пространство
ukraine:
афінний простір

afina subspaco

MAT
(de afina spaco `(bb E,+)`, direktata de `bb V`) Bildo per la operacio + de `bb W xx {a}`, kie `bb W` estas vektora subspaco de `bb V` kaj `a in bb E`, aŭ la malplena aro: tian subspacon oni foje signas per `bb W+a`; la koncerna afina subspaco estas afina spaco, enhavanta la punkton `a` kaj direktata de vektora subspaco `bb W`; aro konsistanta el nur unu punkto estas afina subspaco, direktata de {0}.
angle:
affine variety
france:
variété affine
germane:
affine Mannigfaltigkeit
hungare:
affin altér
katalune:
varietat afí
pole:
podprzestrzeń afiniczna
ruse:
аффинное многообразие

banaĥa spaco

angle:
Banach space
beloruse:
прастора банахава
france:
espace de Banach
germane:
Banach-Raum
hungare:
Banach-tér
katalune:
espai de Banach
pole:
przestrzeń Banacha
ruse:
банахово пространство
ukraine:
банахів простір

eŭklida spaco

MAT[36]
Reela vektora spaco E, konsiderata kune kun skalara produto super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. VD:Eŭklido. SUB: Bildigoj super eŭklida (afina) spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, delokigo; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (afina) spaco: projekcio, rotacio, simetrio, simileco; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (vektora) spaco: rotacio, simileco.
angle:
Euclidean space
beloruse:
прастора эўклідава
france:
espace euclidien
germane:
Euklidischer Raum
hungare:
euklideszi tér
katalune:
espai euclidià
pole:
przestrzeń euklidesowa
ruse:
евклидово пространство
ukraine:
евклідів простір

hermita spaco

MAT
Kompleksa vektora spaco E, konsiderata kune kun hermita produto super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. VD:Hermito.
angle:
Hermitian space
beloruse:
прастора эрмітава
france:
espace hermitien
germane:
Hermitescher Raum
hungare:
hermetikus tér
katalune:
espai hermmitià
pole:
przestrzeń unitarna
ruse:
эрмитово пространство

hilberta spaco

MAT[37]
Kompleta hermita spacoeŭklida spaco. VD:Hilberto.
Rim.: Oni ankaŭ parolas pri „antaŭhilbertaj spacoj“, por kiuj oni postulas nek kompletecon, nek ke la normo de nenula vektoro estu nepre nenula.
angle:
Hilbert space
beloruse:
прастора гільбэртава
france:
espace hilbertien
germane:
Hilbert-Raum
hispane:
espacio de Hilbert
hungare:
Hilbert-tér
katalune:
espai de Hilbert
pole:
przestrzeń Hilberta
ruse:
гильбертово пространство
ukraine:
гільбертів простір

metrika spaco

MAT[38]
Aro `bb M`, konsiderata kune kun metriko `d` en `bb M`: tian metrikan spacon oni signas per `(bb M,d)`. PRT:punkto;SUP:topologia spaco;PRT: Specifaj subaroj: globo, malfermita subaro; VD: Specifaj ecoj de metrika spaco aŭ subaro de ĝi: barita, antaŭkompakta, kompakta, kompleta; SUB: Bildigoj super metrika spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, kontinua, kontinuega.
angle:
metric space
beloruse:
прастора мэтрычная
ĉeĥe:
metrický prostor
france:
espace métrique
germane:
metrischer Raum
hispane:
espacio métrico
hungare:
metrikus tér
katalune:
espai mètric
pole:
przestrzeń metryczna
ruse:
метрическое пространство
slovake:
metrický priestor

mezurhava spaco

MAT
Aro `bb Omega`, konsiderata kune kun σ-algebro `bb A` super ĝi kaj mezuro `mu` super `bb A`: mezurhavan spacon oni kutime signas per triopo `(bb Omega,bb A,mu)`.
angle:
measure space
france:
espace mesuré
germane:
Maßraum
hungare:
mérhető tér
katalune:
espai de mesura
pole:
przestrzeń z miarą
ruse:
пространство с мерой

normohava spaco, normita spaco

MAT
Normohava vektora spaco: eŭklida vektora spaco estas ankaŭ normohava spaco, konsiderante la naturan normon `||x||=sqrt(:x|x:)`; ĉiu normohava spaco estas ankaŭ metrika spaco kaj topologia vektora spaco; la topologia dualo de normohava spaco estas normohava (la normo de lineara formo `phi` difiniĝas kiel la supremo de `||phi(x)||`, kiam `||x|| le 1`) kaj kompleta.
angle:
normed space
beloruse:
прастора ўнармаваная
france:
espace normé
germane:
normierter Raum
hungare:
normált tér
katalune:
espai normat
pole:
przestrzeń unormowana
ruse:
нормированное пространство

probablospaco

MAT
Tia mezurhava spaco `(bb Omega,bb A,P)`, ke `P` estas probablo. VD: Koneksaj nocioj: okazo, okazalgebro, hazarda variablo.
angle:
probability space
beloruse:
прастора імавернасная
france:
espace de probabilité, espace probabilisé
germane:
Wahrscheinlichkeitsraum
hispane:
espacio probabilístico
hungare:
valószínűségi mező
katalune:
espai de probabilitat
pole:
przestrzeń probabilistyczna
ruse:
вероятностное пространство

vektora spaco, vektorspacoMatStokTerm

MAT[39]
(super korpo K) Modulo super K: reela, kompleksa vektora spaco (t.e. super la korpo de reeloj, kompleksoj). PRT:vektoro;VD: Koneksaj nocioj: skalaro, bazo, dimensio, lineara kombinaĵo, (lineare) nedependa; SUB: Specifaj vektoraj spacoj: vektora ebeno, vektora hiperebeno, vektora rekto; banaĥa spaco, eŭklida spaco, hermita spaco, hilberta spaco, lineara algebro, banaĥa algebro; VD: Bildigoj super vektora spaco, kun specifaj ecoj: homomorfio, endomorfio, izomorfio, aŭtomorfio, homogena; rimarkindaj bildigoj: projekcio, rotacio, simetrio, simileco.
Rim.: En ĉi tiu vortaro ni kutime subkomprenas, ke la korpo estas komuteca.
angle:
vector space
beloruse:
прастора вэктарная
ĉeĥe:
lineární prostor, spojitý prostor
france:
espace vectoriel
germane:
Vektorraum
hispane:
espacio vectorial
hungare:
vektortér
katalune:
espai vectorial
pole:
przestrzeń wektorowa, przestrzeń liniowa
ruse:
линейное пространство, векторное пространство
slovake:
lineárny priestor

vektora subspaco

MAT
(de vektora spaco) Submodulo de tiu spaco: vektora subspaco estas mem vektora spaco.
angle:
vector subspace
beloruse:
падпрастора вэктарная
ĉeĥe:
vektorový podprostor
france:
sous-espace vectoriel
germane:
Untervektorraum
hungare:
lineáris altér
katalune:
subespai vectorial
pole:
podprzestrzeń liniowa
ruse:
линейное подпространство, векторное подпространство
slovake:
vektorový podpriestor

topologia spaco

MAT[40]
Aro `bb E`, konsiderata kune kun topologio `bb T` super `bb E`: tian topologian spacon oni signas per `(bb E,bb T)`. PRT:punkto;VD: Specifaj ecoj de topologia spaco: apartiga, apartigebla, koneksa, simple koneksa, vojkoneksa, kompakta; VD: Derivitaj subaroj: adheraĵo, fermaĵo, malfermaĵo, interno, rando; VD: Specifaj subaroj: ĉirkaŭaĵo, densa subaro, fermita subaro, kvazaŭkompakta subaro, malfermita subaro; VD: Epitetoj pri punktoj en topologia spaco: adhera, akumuliĝa, interna, izolita, randa; SUB: Bildigoj super topologia spaco, kun specifaj ecoj: homeomorfio, kontinua.
angle:
topological space
beloruse:
прастора тапалягічная
france:
espace topologique
germane:
topologischer Raum
hispane:
espacio topológico
hungare:
topologikus tér
katalune:
espai topològic
pole:
przestrzeń topologiczna
ruse:
топологическое пространство

topologia subspaco

MAT
(de topologia spaco `(bb E,bb T)`) Tia topologia spaco `(bb A,bb T_A)`, ke `bb A sub bb E` kaj `bb T_A` konsistas el ĉiuj komunaĵoj de elemento de `bb T` kun `bb A`.
angle:
topological subspace
beloruse:
падпрастора тапалягічная
france:
sous-espace topologique
germane:
topologischer Unterraum
hungare:
topologikus altér
katalune:
subespai topològic
pole:
podprzestrzeń topologiczna
ruse:
топологическое подпространство

administraj notoj

pri topologia sub~o:
    Kontroli trd de/en/ru. Mi ne trovis fonton por ili. Povas esti, ke
    esprimoj de la tipo "subaro, provizita per relativa topologio" estas
    pli kutimaj ol tiu kun "subspaco". [MB]
  
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
afina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
afina sub~o: Mankas dua fontindiko.
afina sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
banaĥa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eŭklida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hermita ~o: Mankas dua fontindiko.
hermita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hilberta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
metrika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mezurhava ~o: Mankas dua fontindiko.
mezurhava ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
normohava ~o, normita ~o: Mankas dua fontindiko.
normohava ~o, normita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
probablo~o: Mankas dua fontindiko.
probablo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora ~o, vektor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora sub~o: Mankas dua fontindiko.
vektora sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
topologia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
topologia sub~o: Mankas dua fontindiko.
topologia sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.