*plen/a UV

*plena

1.
Enhavanta la tutan enhaveblan kvanton: glaso plena je vino [1]; jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj [2]; niaj grenejoj estas plenaj [3]; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, […] kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso [4]; plenblovi sin [5], la lipojn PrV ; ni fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo [6]; apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla PrV ; (figure) koro tro plena ― buŝo parolas PrV .
Rim.: La radiko plen estas ofte uzata kiel prefikso kun la signifo, ke la montrata entenantaĵo estas konsiderata kiel mezurunuo: plenbuŝo ChL , plenmano da [io] [7]; prenu […] plenmanon el la faruno [8]; plenkulero; plenbrako PatrojFiloj ; plengorĝo KPr , plenbuŝo da lakto; dudek kvar horoj faras unu plentagon DL .
2.
Kompleta; al kiu mankas nenia necesa parto aŭ eco: la pli juna filino […] estis la plena portreto de sia patro [9]; sabato de plena ripozo [10]; kalkulu al vi de post la morgaŭa tago […] sep plenajn semajnojn [11]; la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo DL ; lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo [12]; malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo, sed plena pezo plaĉas al Li [13]; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo Marta ; plena malriĉeco [14]; plenkuiru la viandon, bone spicu [15]; mi jam estas plenaĝa kaj sendependa IK ; plenkreska knabino [16]; mastreco […] en tuta pleneco [17]; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV .
3.
Enhavanta grandan kvanton: Nilo, plena de ŝipetoj [18]; la domo estis plena de viroj kaj virinoj [19]; teksto plena de eraroj; (figure) ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo [20]; (figure) kapo plena je ideoj, projektoj; (figure) inter plene da kadavroj [21]; (figure) matena horo estas plena de oro PrV . VD:sata, saturita, sufiĉa.
4.
MATMatVort (p.p. angulo) Situanta ekster du egalaj lateroj, do ampleksanta la tutan ebenon; kies mezuro egalas al 360˚.
afrikanse:
volle
albane:
plotë
amhare:
ሙሉ
angle:
full 1. full 2. complete 3. full 4. perigon, full (angle)
arabe:
كامل
armene:
լրիվ
azerbajĝane:
dolğun
beloruse:
поўны ~aĝa: паўналетні, дарослы, сталы.
bengale:
পূর্ণ
birme:
ပြည့်သော
bosne:
punu
ĉeĥe:
celý, naplněný, plenární, plný, vrchovatý, úplný 4. plný
ĉine:
[kǔn], 充分 [chōngfèn], 满 [mǎn], 滿 [mǎn], 盈 [yíng], 飽滿 [bǎomǎn], 饱满 [bǎomǎn], 一肚皮 [yīdùpí], 飫 [yù], 饫 [yù]
dane:
fuld
estone:
täis
eŭske:
osoa
filipine:
ganap
france:
plein 2. complet, entier 4. plein, total
galege:
completo
germane:
voll ~aĝa: volljährig. 4. Voll-(winkel), voll (-er Winkel)
guĝarate:
સંપૂર્ણ
haitie:
plen
hinde:
पूर्ण
hispane:
1. lleno 2. completo, entero 3. lleno 4. lleno, perigonal
hungare:
1. teli ~blovi: felfúj. ~buŝo: teli száj. ~mano da: maroknyi. ~brako: ölnyi. 2. teljes, egész 3. tele 4. teljes (szög)
igbe:
zuru
indonezie:
penuh 2. genap, komplet, lengkap 3. sarat 4. sudut penuh
irlande:
lán
islande:
fullur
japane:
フル
jave:
lengkap
jide:
פול
jorube:
ni kikun
kanare:
ಪೂರ್ಣ
kartvele:
სრული
katalune:
1. ple 2. complet, enter 4. ple (angle)
kazaĥe:
толық
kimre:
llawn
kirgize:
толук
kmere:
ពេញលេញ
koree:
전체
korsike:
chinu
kose:
ngokupheleleyo
kroate:
puna
kurde:
tije
latine:
pleni
latve:
pilns
laŭe:
ຢ່າງເຕັມທີ່
litove:
pilnas
makedone:
целосна
malagase:
feno
malaje:
penuh
malajalame:
നിറഞ്ഞ
malte:
sħiħa
maorie:
tonu
marate:
पूर्ण
monge:
tag nrho
mongole:
бүрэн
nederlande:
1. vol 2. volledig 3. vol
nepale:
पूर्ण
njanĝe:
zonse
okcidentfrise:
fol
panĝabe:
ਪੂਰੇ
paŝtue:
بشپړ
pole:
pełny 1. pełny 2. kompletny 4. pełny
portugale:
pleno, cheio, completo, total, cabal, inteiro
ruande:
byuzuye
rumane:
plin, deplin
ruse:
полный ~aĝa: взрослый, совершеннолетний. 4. полный
samoe:
tumu
sinde:
مڪمل
sinhale:
පූර්ණ
skotgaele:
làn
slovake:
plný, ucelený, úplný
slovene:
polno
somale:
buuxa
ŝone:
azere
sote:
feletseng
sunde:
pinuh
svede:
1. full 2. fullständig 3. full
taĝike:
пур
taje:
เต็ม
tamile:
முழு
tatare:
тулы
telugue:
పూర్తి
tibete:
ཁེངས་
ukraine:
повний
urdue:
مکمل
uzbeke:
to’liq
vjetname:
đầy đủ
zulue:
egcwele

pleno

1.
La tuta, kompleta enhavo de io: En brusto kuraĝo kaj forto bolanta, // Espero kaj kredo en pleno FK ; mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la plenon de la vivo [22]; la paĝoj en interreto ofte estas valoraj, sed en pleno ne plu travideblaj, ne elĉerpe utiligeblaj [23]; antaŭ ducent-tricent jaroj oni flate nomis la popolon fonto de potenco, la demagogoj modestmiene petis ĝin delegi al ili peceton el la pleno de siaj rajtoj [24]. VD:ĉio, kompleto2
2.
JURPOL Speciale, kunsido aŭ alia aranĝo kiun partoprenas ĉiuj anoj de organizaĵo aŭ ties supera instanco: la laboro […] nun efektiviĝas en la kunvenoj de la pleno, en sekcioj aŭ en apartaj laborkunsidoj, depende de la karaktero de la traktotaj demandoj EeP ; antaŭ la pleno estas proklamataj la gajnintoj de diversaj konkursoj EeP ; specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ĝia agado [25]. VD:konvento1
22. Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:1
23. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo, 2010
24. Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2004:2
25. Statuto de la Akademio de Esperanto, Art. 17a: Komisionoj
angle:
fullness
beloruse:
1. паўната, поўнасьць 2. пленум
ĉeĥe:
všechno (v něčem obsažené)
germane:
1. Fülle, Gänze 2. Plenum
indonezie:
1. kegenapan, kekompletan, kelengkapan 2. rapat pleno
japane:
全体会 [ぜんたいかい]
pole:
pełnia, całość, komplet
rumane:
deplin, întreg, set
ruse:
1. полнота 2. пленум
slovake:
všetko

plenigi

(tr)
1.
Meti ion en ujon ĝis ĝi estas plena: ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon [26]; krakas veturilo, plenigita de garboj [27]; plenigi trezorejon [28]; nubo plenigis la internan korton [29]; provi plenigi la barelon de la Danaidinoj (vane klopodi, kvazaŭ iu, kiu provas plenigi senfundan barelon); plenigi sian domon per rabaĵo [30]; unu sola (fina) guto la glason plenigas PrV ; sakon kun truo vi neniam plenigos PrV ; plendoj stomakon ne plenigas PrV . VD:saturi, trasorbigi, penetriVD:spiri
2.
Kompletigi ion, eksvarmigi ie: multiĝu, kaj plenigu la teron [31]; liaj korespondaĵoj plenigas 12 volumojn EeP ; li plenigis la ĉambron per pipfuma nebulspiralo KKr ; plenigi mankon. VD:manko, neniigi
3.
(figure) Igi iun plena je sentoj ks: ili pleniĝis de mirego [32]; Joĉjo aĝas 21 jarojn, kaj […] du pasioj plenigas lian vivon ChV ; espero ŝin plenigis ChV ; melankolia etoso plenigis la ĉambron ChR ; nevidebla forto puŝis lin antaŭen kaj sendube plenigis lin per plezuro KKr .
afrikanse:
vul
albane:
populloj
amhare:
የህዝብ ብዛት
angle:
fill
arabe:
أهل
armene:
բնակեցնել
azerbajĝane:
yaşayır
beloruse:
напоўніць, запоўніць
bengale:
পূরণ
birme:
နေထိုင်စေ
bosne:
naseliti
ĉeĥe:
naplnit, naplňovat, plnit, vyplnit, vyplňovat, zaplňovat
ĉine:
[bó], 礴 [bó], 满 [mǎn], 滿 [mǎn], 灌 [guàn], 充 [chōng], 填写 [tiánxiě], 填寫 [tiánxiě], 装满 [zhuāngmǎn], 裝滿 [zhuāngmǎn], 闐 [tián], 阗 [tián], 添补 [tiānbu], 添補 [tiānbu], 填补 [tiánbǔ], 填補 [tiánbǔ]
dane:
befolke
estone:
asustada
eŭske:
populatu
filipine:
mapuno
france:
emplir, remplir
galege:
cubrir
germane:
füllen
guĝarate:
રચના
haitie:
peple
hinde:
आबाद
hispane:
llenar
hungare:
tölt, megtölt, feltölt, kitölt, telít, telerak
indonezie:
memenuhi
islande:
byggja
japane:
投入する [とうにゅうする]
jide:
באַפעלקערן
jorube:
bado
kanare:
ಜನಪ್ರಿಯಗೊಳಿಸುವುದಕ್ಕೆ
kartvele:
მოეყვანა
katalune:
emplenar, omplir
kazaĥe:
толтыру
kimre:
boblogi
kirgize:
толтуруш
kmere:
ផ្ទុក
koree:
웁니다
korsike:
ghìnchinu
kose:
bazalise
kroate:
naseliti
kurde:
latine:
frequentare
latve:
apdzīvot
laŭe:
າລະນາ
litove:
užpildyti
makedone:
доверат
malagase:
hameno
malaje:
mempopulasikan
malajalame:
ജനപ്രിയമാക്കുന്നതിന്
malte:
timla
maorie:
huri
marate:
वसाहत
mongole:
нутагшуулах
nederlande:
vullen
nepale:
आबाद
njanĝe:
azikakhala
panĝabe:
ਤਿਆਰ
paŝtue:
شئچې
pole:
napełnić, wypełnić, tankować
ruande:
gutura
rumane:
umple, lua benzină, alimenta
ruse:
наполнить, пополнить, заполнить
samoe:
faaʻainᗑina
sinde:
ڀري
sinhale:
පිරවිය
skotgaele:
dh’fhuireach ann
slovake:
naplniť, vyplniť, zaplňovať
slovene:
zapolnijo
somale:
dad
ŝone:
vazadze
sote:
tlatse
svahile:
idadi ya
svede:
fylla
taje:
เติม
tamile:
விரிவுப்படுத்த
tatare:
халык
telugue:
జనసాంద్రత
tibete:
ཁེངས་
ukraine:
аповнення
urdue:
آباد
uzbeke:
aholining
vjetname:

*plenumi

(tr)
1.
Plene, konsekvence efektivigi tion, kion oni devas fari: mi volonte plenumis lian deziron [33]; plenumi ordonon [34], promeson [35]; plenuminte mian ŝuldon (devon?) Hamlet ; oni plenumis la […] leĝon [36]; mi ne rajtas drinki dum mi plenumas oficialan funkcion ChB ; taŭge plenumi siajn instrukciojn ChV ; efike plenumi sian rolon EeP ; la plej malagrablajn taskojn […] ŝi plenumis kun pedanta perfektemo ChV ; la decido estis firma en li, sed nun, kiam la tempo ĝin plenumi alvenis, speco de ŝtopa bulo formiĝis engorĝe, kaj li sentis sin senhelpa ChV ; kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo CKv ; la afero estas plenumita PrV ; multe komencite, malmulte plenumite PrV . SIN:realigi
2.
MUZTEA Vidigi aŭ aŭdigi artan verkon (muzikpecon, poeziaĵon, dancon ktp): Kelkajn el la muzikaĵoj sur la disko Jacques Yvart ne nur plenumis (kante kaj gitar-akompane), sed ankaŭ aŭtoris [37]; eksonis mallaŭta, sed bela muziko, dum kiu ĥoro de pastrinoj plenumis solenan dancon [38]. SIN:interpreti3, ludi2
angle:
1. accomplish, fulfil 2. perform, execute
beloruse:
1. выконваць, выканаць, зьдзяйсьняць, зьдзейсьніць 2. выконваць, граць (музычны, тэатральны твор)
ĉeĥe:
1. provést, realizovat, splnit, vykonat, vyplnit
ĉine:
2. 執行 [zhíxíng], 执行 [zhíxíng], 进行 [jìnxíng], 進行 [jìnxíng]
france:
1. accomplir, effectuer
germane:
1. ausführen, leisten, erfüllen, umsetzen, Genüge tun la afero estas ~umita: es ist vollbracht. 2. aufführen, geben
hispane:
1. cumplir
hungare:
1. teljesít, megcsinál, végrehajt multe komencite, malmulte ~umite: sokat akar a szarka, de nem bírja a farka.
indonezie:
1. memenuhi
japane:
果たす [はたす], 遂行する [すいこうする], 実行する [じっこうする], 執行する [しっこうする]
katalune:
1. complir, dur a terme
nederlande:
1. vervullen
pole:
1. dokonać, dotrzymać, popełniać, wypełniać
rumane:
1. reuși, păstra, executa, îndeplini
ruse:
1. выполнить, исполнить, выполнять, исполнять 2. исполнить, исполнять
slovake:
1. previesť, splniť, vykonať, vyplniť
ukraine:
виконувати

plenumiĝi

(ntr)
Realiĝi konforme al plano, intenco, antaŭdiro: ĉio plenumiĝis [39]; tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo [40]; la plano sukcese plenumiĝis ChV ; ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, […] sed ĉio estis falsa, nenio estis reale efektivigita CKv ; plenumiĝis la profetaĵo Kon11 . SIN:efektiviĝi
beloruse:
выконвацца, зьдзяйсьняцца
france:
advenir, s'accomplir
germane:
sich erfüllen
hispane:
cumplirse
hungare:
teljesül, megvalósul
indonezie:
terpenuhi
japane:
果たされる [はたされる], かなう, 実現する [じつげんする]
katalune:
complir-se, dur-se a terme
pole:
wypełnić się, zachodzić, ziścić
rumane:
să se umple, apune, realiza
ruse:
исполниться, выполниться
ukraine:
сповнюватися

antaŭplenumi

(tr)
Plenumi antaŭ la planita aŭ normala tempo, ekzemple ies deziron antaŭ ol ĝi estas esprimita: ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn BdV ; li ŝin flegis kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li antaŭplenumis delikate VivZam . VD:antaŭveni, anticipi
beloruse:
выконваць загадзя
france:
devancer (un désir)
germane:
(einen Wunsch) vorwegnehmen
hungare:
előre teljesít
pole:
spełniać, wypełniać, wykonać
rumane:
împlini, executa, garanta
ruse:
предупредить (желание)
ukraine:
виконувати заздалегідь, виконувати наперед

malplena

Enhavanta nenion: la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi [41]; ne forsendu lin kun malplenaj manoj [42]; malplena ĉambro, kie estis nur malgranda tablo [43]; ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena [44]; plena de kolero li eltiris sian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi [45]; la skribo ofte aperas tiel pala, […kvazaŭ] oni havas antaŭ si malplenan folion [46]; almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena PrV ; barelo malplena sonas plej laŭte PrV . VD:kava, senenhava
angle:
empty
beloruse:
пусты, парожні, парожны
ĉeĥe:
prázdný
ĉine:
[kòng], 枵 [xiāo], 肙 [yuān], 虚 [xū], 虛 [xū], 空荡荡 [kōngdàngdàng], 空蕩蕩 [kōngdàngdàng], 空虚 [kōngxū], 空虛 [kōngxū], 空空 [kōngkōng], 虚空 [xūkōng], 虛空 [xūkōng], 空落落 [kōngluòluò], 寥 [liáo], 瘪 [biě], 癟 [biě]
france:
vide (adj.)
germane:
leer
hispane:
vacío
hungare:
üres
indonezie:
kosong
japane:
からの, 空いている [あいている], 欠けた [かけた]
katalune:
buit
nederlande:
leeg
pole:
pusty, próżny, czczy
rumane:
gol, golit, zadarnic
ruse:
пустой
slovake:
prázdny
svede:
tom
tibete:
སྟོང་པ་
ukraine:
порожній, пустий

malplenaĵo

Mankloko en (aŭ rande de) solida materialo: Frederiko etendis la brakojn por sin alkroĉi al la ŝnuro: sed liaj manoj ekkaptis nur la malplenaĵon [47]; rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplenaĵon [48]; (figure) via foresto lasus ĉirkaŭ la tablo tro vastan malplenaĵon [49]; (figure) en mia koro faŭkas malplenaĵo Metrop ! SIN:malplenoSUB:abismo1, kavo, nenio1, SIN:profundo2, truo, vakuo
Rim.: Preskaŭ samesenca kun „malpleno“, oni preferas „malplenaĵo“ por konkretaj manklokoj, dum „malpleno“ iom pli konvenas por abstraktaj mankoj.
beloruse:
пустата, паражня, пустка
ĉine:
[xì], 空位 [kòngwèi], 空白位置 [kòngbáiwèizhi], 档 [dàng], 檔 [dàng], 母音连续 [mǔyīnliánxù], 母音連續 [mǔyīnliánxù], 空缺額 [kōngquēé], 空缺额 [kōngquēé], 零散空地 [língsànkōngdì], 縫隙 [fèngxì], 缝隙 [fèngxì]
germane:
Lücke, Leerstelle, Fehlstelle

malpleno

Manko de enhavo, manko de ĉiaj atendeblaj aĵoj: li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon [50]; ili grimpis sur la supron de alta amaso de disrompitaj ŝtonegoj […] kaj rigardis al la malpleno de la oceano Lasta ; pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon LSB ; animo […] plena de malpleno DKM ; la manko de tiu al ŝi fremda vivenhavo kaŭzis la malgajon kaj senton de malpleno, kiuj regis en lia interno HsT . VD:abismo, dezerto, profundo, truo, vakuo
angle:
emptiness
beloruse:
пустата, паражня
ĉine:
空白 [kòngbái], 空性 [kōngxìng], 空虚 [kōngxū], 空虛 [kōngxū], 枵 [xiāo]
france:
vide (subst.)
germane:
Leere
indonezie:
kekosongan
japane:
からっぽ, 空虚 [くうきょ]
pole:
pustka, próżnia
rumane:
vid, vacuum
ukraine:
порожнеча, пустота

malplenigi

Igi malplena, senigi je ĝia enhavo: kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako [51]; por la sano de la fianĉigita pareto! diris la patro, kaj ĉiu glaso estis malplenigita ĝisfunde [52]; Grenjo malplenigis sian antaŭtukon kaj la disŝutitaj perloj kaj multekostaj ŝtonoj saltis en la ĉambro [53]; sur la tablo staris ankoraŭ […] duone malplenigitaj fruktujoj IKr ; la cezaro […] ordonis malplenigi ĉiujn malliberejojn QuV ; (figure) iom post iom oni malplenigas mian estaĵon, ĉiutage oni elĉerpas mian animon, guton post guto ChL .
angle:
empty
beloruse:
спусташыць, спаражніць
ĉine:
清空 [qīngkōng], 空 [kòng], 沒用過 [méiyòngguò], 没用过 [méiyòngguò]
france:
vider
germane:
leeren
indonezie:
mengosongkan
japane:
からにする, 空ける [うつける]
pole:
opróżniać
rumane:
goli
ukraine:
спорожняти, спустошувати

malplenumi

(tr)
Ne fari tion, kion oni devus: malplenumi sian promeson; li malplenumas siajn patriotajn kaj soldatajn devojn SatirRak ; la instrusistemo grandparte malplenumis la atendojn de instruistoj [54]; Miajn decidojn ili malplenumos kaj Miajn ordonojn ili ne observos [55]. VD:malatenti, malrespekti, malobservi, rompi1
beloruse:
ня выканаць
ĉeĥe:
neplnit, porušit
ĉine:
违背人的责任 [wéibèiréndezérèn], 違背人的責任 [wéibèiréndezérèn], 忽略 [hūlu:è]
france:
omettre (une chose à faire), négliger (une chose à faire)
germane:
nicht erfüllen, brechen (Versprechen), verletzen (Pflicht)
hispane:
incumplir
hungare:
nem teljesít
indonezie:
mengabaikan
japane:
背く [そむく], 違反する [いはんする]
katalune:
incomplir
pole:
nie dopełnić, nie wypełnić, nie załatwić
rumane:
incomplet, nu umple, nu completați
ruse:
не выполнить
slovake:
neplniť, porušiť
ukraine:
не виконувати

neplenumebla

Kiun oni ne povas plenumi, fari, atingi: la afero proponata al ili estas neplenumebla EE ; via deziro estas absolute neplenumebla Marta ; [ili] starigas ŝajne neplenumeblajn postulojn VojaĝImp ; kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla [56]; multaj virinoj trovas tion neplenumebla tasko fari sian hejmon tia, ke ĝin prilumas rideto radianta, kien ajn oni rigardas [57]. VD:ĥimero3, iluziarevo
56. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
57. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
infeasible, unfeasible
beloruse:
невыканальны, незьдзяйсьняльны
ĉine:
办不到 [bànbudào], 辦不到 [bànbudào], 不能实现 [bùnéngshíxiàn], 不能實現 [bùnéngshíxiàn]
france:
impossible (à accomplir)
germane:
unerfüllbar
indonezie:
tak terpenuhi
pole:
niewykonalny
rumane:
impracticabil
ukraine:
нездійсненний, нездійснимий

esprimplena

Prezentanta fortajn kaj abundajn esprimojn; esprimoriĉa: sur la esprimplena vizaĝo de l' kronprinco estis videbla febra maltrankvilo [58]; per ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston Marta ; [de la portreto] trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto Marta ; el liaj esprimoplenaj, malhelaj okuloj brilis tia trankvila certeco [59]; li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken [60]; el ĉio ĉi estiĝis la mirinde esprimoplenaj lingvo, literaturo, muziko kaj danco de Brazilo [61]. VD:suka3
germane:
ausdrucksvoll, ausdrucksstark, lebhaft

plenplena, plenega, tro plena

Tro plenigita, ŝtopita: la stratoj de la urbo […] estas plenplenaj de balaaĵoj [62]; la guto, kiu troplenigis jam la plenegan pokalon QuV ; koro […] estas plenplena de malĝojo [63]; Adaha ĉesis paroli […] pro tropleneco de la koro Iŝtar ; ĉambro, plenplena de netakseblaj materioj [64]; ve al vi, murdisto! tropleniĝis via mezuro kaj proksimiĝas via horo QuV ! li […] eliris […] portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena [65]; ili estis amikoj plenplene HsT ; ĉar estis plenplene da proponoj dum tiuj jaroj, li ne rapidis HsT .
angle:
crammed, full
beloruse:
цалкам запоўнены, паўнюткі
ĉeĥe:
celý, naplněný, plenární, plný, vrchovatý, úplný
ĉine:
拥挤 [yōngjǐ], 擁擠 [yōngjǐ], 满满 [mǎnmǎn], 滿滿 [mǎnmǎn], 盈 [yíng], 浡 [bó]
france:
bondé, plein comme un œuf
germane:
übervoll
hispane:
atestado, atiborrado
japane:
あふれるばかりの, ぎっしり詰まった [ぎっしりつまった]
pole:
przepełniony
rumane:
aglomerat
slovake:
plný, ucelený, úplný
ukraine:
дуже повний, переповнений, повнісінький

administraj notoj