*nom/o VdE

*nomo

1.
=komuna nomo2 Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj VdE ; fiziko estas la nomo de la scienco mem [1]; nomoj de la literoj [2]; la baza duelementa metodo, kiun la fama sveda natursciencisto Carl Linnæus iniciatis en la 18a jarcento, estas konservata: substantiva genronomo (kun majusklo) plus adjektiva karakterizo (sen majusklo) [3]. VD:esprimo, termino, kategorio
2.
GEN=propra nomo Diru al mi vian nomon [4]; la nomoj de landoj kaj ŝtatoj [5]; La nomoj de diversaj organizaĵoj kaj institucioj estas donitaj aŭ komplete, ofte kun la mallongigo en parentezoj, aŭ, se ili estas tre konataj, nur per la respektivaj mallongigoj: Universala Esperanto-Asocio (UEA) aŭ nur UEA; Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ nur UN, ktp. [6]; pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn [7].
3.
Vorto tradicie uzata estkiel individua nomo: Oni donis al ŝi la nomon Helga [8].
Rim.: La sufikso -in/ servas ankaŭ por inigi virajn antaŭnomojn: Johano → Johanino; Stefano → Stefanino; Francisko → Franciskino; Paŭlo → Paŭlino.
4.
LIN En la skolastika tradicio, supernocio por substantivo, adjektivo, numeralo; la gramatikaj klasoj, kiuj en la klasikaj lingvoj posedas kazojn, kontraste al la verboj kaj adverboj: komunaj substantivoj: nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; virino, valo, varo, virto, ktp. [9].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §32.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1
3. Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, Monato, 2007/05, p. 16
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §18.
5. Klaus Schlüter: Kulturtago de EMAS, La Ondo de Esperanto, №110 (2003:12)
6. Esperanto en perspektivo, 1974, p. xxix
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvo Internacia, 1904, p. 216
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. Vikipedio, Substantivo
afrikanse:
naam
albane:
emri
amhare:
ስም
angle:
1. appellation, *имя 2. *name 3. *name 4. noun
arabe:
2. إِسْمٌ ج أَسْمَاءٌ
armene:
անունը
azerbajĝane:
adı
beloruse:
імя, назва
bengale:
নাম
birme:
နာမကို
bosne:
ime
bretone:
anv
ĉeĥe:
identifikační znak nebo soubor znaků, identifikátor, jméno
ĉine:
名 [míng], 名字 [míngzi]
dane:
navn
estone:
nimi
eŭske:
izena
filipine:
pangalan
france:
nom
galege:
nome
germane:
2. Name 4. Nomen
guĝarate:
નામ
haitie:
non
haŭse:
sunan
hinde:
नाम
hispane:
2. nombre 4. nombre
hungare:
2. név
igbe:
aha
indonezie:
nama
irlande:
ainm
islande:
nafn
itale:
2. nome (appellativo) 4. nome (nella Scolastica)
japane:
名前 [なまえ]
jave:
jeneng
jide:
נאָמען
jorube:
orukọ
kanare:
ಹೆಸರು
kartvele:
სახელი
kazaĥe:
ат
kimre:
enw
kirgize:
ысым
kmere:
ឈ្មោះ
koree:
이름
korsike:
cognome
kose:
igama
kroate:
naziv
kurde:
nav
latine:
nomen
latve:
nosaukums
laŭe:
ຊື່
litove:
pavadinimas
makedone:
име
malagase:
anarana
malaje:
nama
malajalame:
പേര്
malte:
isem
maorie:
ingoa
marate:
नाव
monge:
lub npe
mongole:
нэр
nederlande:
2. naam 4. naamwoord
nepale:
नाम
njanĝe:
dzina
okcidentfrise:
namme
panĝabe:
ਨਾਮ
paŝtue:
نوم
pole:
2. nazwa, nazwisko 4. rzeczownik
portugale:
nome
ruande:
izina
rumane:
2. denumire, nume 4. nume
ruse:
*имя 1. название, *имя 2. *имя, название
samoe:
igoa
sinde:
نالو
sinhale:
නම
skotgaele:
ainm
slovake:
identifikačný znak, identifikátor
slovene:
ime
somale:
magaca
ŝone:
zita
sote:
lebitso la mokgatlo
sunde:
nami
svahile:
jina
svede:
2. namn
taĝike:
ном
taje:
ชื่อ
tamile:
பெயர்
tatare:
исем
telugue:
పేరు
tibete:
མིང་
ukraine:
ім’я
urdue:
نام
uzbeke:
ism
vjetname:
tên
zulue:
igama

*nomi [10]

(tr)
1.
(unusolan) Enkonduki apartan distingigan nomon por iu aŭ io: li nomis sian filon Petro; filo naskiĝis al Naomi kaj ili nomis lin Obed [11]; Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto [12]; kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo [13]; la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis [14]; oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto [15]; Moseo prenis la tabernaklon, kaj […] nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno [16]. VD:bapti
2.
(kategorion) Indiki aŭ karakterizi iun aŭ ion per nomo: kiel oni nomas tiun ilon? la arbo sur kiu kreskas pomoj estas nomata pomujo aŭ pomarbo [17]; kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto [18]; estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino [19]; ne sufiĉas nomi lingvon internacia por ke ĝi estu tia [20]; nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas [21]; citi ĉiujn estas nun afero neebla, mi nomos nur kelkajn el ili [22]. VD:citi
beloruse:
называць, зваць
bretone:
envel
ĉeĥe:
jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce
ĉine:
标称 [biāochēng], 標稱 [biāochēng], 取名 [qǔmíng], 叫做 [jiàozuò], 已經命名 [yǐjīngmìngmíng], 已经命名 [yǐjīngmìngmíng], 有名字 [yǒumíngzì], 起名了 [qǐmíngliǎo], 定名 [dìngmíng]
france:
nommer
germane:
nennen 1. nennen, benennen
hispane:
1. llamar, nombrar 2. poner un nombre, nominar
hungare:
1. elnevez, megnevez 2. nevez, hív(nevez)
indonezie:
menamai
itale:
1. chiamare (dare nome) 2. nominare, chiamare (nominare)
japane:
命名する [めいめいする], 名付ける [なづける]
nederlande:
noemen
okcitane:
1. apelar
pole:
nazywać, mianować, wyliczać, zwać
portugale:
chamar, chamar-se
rumane:
numiți, numi, calculează, chema
ruse:
1. назвать, наречь 2. назвать, называть
slovake:
menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie
svede:
1. döpa (till namn) 2. kalla
taje:
ตั้งชื่อ
tibete:
མིང་འདོགས་
ukraine:
називати, звати, іменувати, указувати по імені, (шанобливо ще) величати

*nome [23]

1.
Laŭ la nomo: nun nia lingvo estas konata de la plejmulto de la publiko almenaŭ nomeZ . VD:neefektiva, nominala, ŝajna
2.
Pli precize difinante tion, kio estas antaŭe dirita sub ĝenerala formo: al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn EE ; ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? EE . VD:tio estas, tio signifas
3.
Adverbo servanta por anonci, ke tio, kio sekvas, estas pruvo, klarigo aŭ motivigo de tio, kio estas ĵus dirita; fakte: mi bedaŭrinde ne revidos vin, nome mi devas forveturi morgaŭ; ni neniel povis kompreni, en kio nome (efektive) konsistus la malfeliĉo por la homaro, se […] montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj EE ; oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia EE . VD:ĉar, efektive, konfirme, pruve
beloruse:
1. па імені, пайменна 2. менавіта 3. менавіта
ĉeĥe:
a to, jmenovitě, jmenovitě, totiž
ĉine:
[jí], 也就是 [yějiùshì], 即由 [jíyóu]
france:
à savoir, en effet, nommément
germane:
1. dem Namen nach 2. nämlich 3. und zwar
hispane:
1. nominalmente 2. específicamente 3. a saber, efectivamente
hungare:
1. névleg, névről 2. nevezetesen 3. ugyanis
itale:
1. nominalmente 2. cioè
japane:
すなわち, つまり, 名前で [なまえで], 名目上 [めいもくじょう]
nederlande:
namelijk
pole:
mianowicie, bowiem, imiennie
portugale:
1. de nome 2. isto é 3. a saber, isto é
rumane:
adică, deoarece, numele
ruse:
1. по имени, поимённо, понаслышке 2. именно 3. именно
slovake:
a síce, a to
svede:
1. till namnet 2. nämligen
ukraine:
по імені, (а) саме

nomiĝi

Havi kiel nomon, esti nomata: kiel ŝi nomiĝas? Ŝi nomiĝas Johanino (t.e. ŝi estas nomata Johanino). granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom [24]; en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj [25]; laŭ uzado ĝenerala, la „lingvo de Esperanto“ baldaŭ nomiĝis „Esperanto“ tute simple VivZam ; la Monto nomiĝas tre ĝuste La Blanka (miaj versoj ankaŭ nomiĝas blankaj, sed pro aliaj kaŭzoj) [26].
Rim.: Vidu ĉe predikativo.
24. La Nova Testamento, Apokalipso 11:8
25. La Nova Testamento, La agoj 11:26
26. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
angle:
be called
beloruse:
называцца, звацца
bretone:
bezañ graet anezhañ
ĉine:
叫做 [jiàozuò], 叫作 [jiàozuò], 名为 [míngwéi], 名為 [míngwéi]
france:
s'appeler, se nommer
germane:
heißen
hispane:
llamarse
hungare:
hívják, nevezik
indonezie:
bernama
japane:
~と名付けられる [となづけられる], ~と呼ばれる [とよばれる]
katalune:
dir-se
nederlande:
heten
okcitane:
s'apelar
pole:
nazywać się
portugale:
chamar-se
rumane:
se numi
ruse:
называться, зваться
svede:
heta, kallas
taje:
ชื่อ
ukraine:
називатися, носити ім’я

nomado

Ago aŭ maniero nomi: la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando [27]; en 2009 Litovio celebros mil jarojn de post sia nomado [28]; oni kreas la superhomon – per simpla alinomado [29].
Rim.:Ne konfuzu kun samnoma ano de migranta popolo: nomado.
27. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5
28. last: Jarmila odiseado, Monato, 2008/12, p. 13
29. Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio, Monato, 2012/08, p. 33
angle:
nomenclature, denomination
bretone:
anvadur
ĉeĥe:
jmenování (podle jména)
ĉine:
命名 [mìngmíng], 名称 [míngchēng], 名稱 [míngchēng], 任命 [rènmìng], 提名 [tímíng], 名 [míng], 賽馬出場登記 [sàimǎchūchǎngdēngjì], 赛马出场登记 [sàimǎchūchǎngdēngjì]
france:
appellation, dénomination, nommage
germane:
Nennung, Benennung, Benennen
hispane:
nomenclatura, denominación
hungare:
megnevezés, elnevezés
indonezie:
penamaan
japane:
命名 [めいめい]
nederlande:
benaming
pole:
nazewnictwo
portugale:
denominação
rumane:
nomenclatură, denumirea
ruse:
именование
slovake:
menovanie (podľa mena)
tibete:
འབྲོག་པ་
ukraine:
кочівник, номад

nomaro

Tabelo, listo da nomoj: komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia DL ; la redakta komitato konsistas el 15 personoj plus la redaktoro, la plej altprestiĝa nomaro en la esperantlingva mondo: pli ol dek membras en la Akademio de Esperanto, la aliaj estas ĉiuokaze renomaj siaflanke [30].
30. Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas, Monato, 2006/04, p. 24
beloruse:
намэнклятура
bretone:
anvadurezh
ĉeĥe:
jmenný seznam
ĉine:
名单 [míngdān], 名單 [míngdān], 榜 [bǎng], 花名冊 [huāmíngcè], 花名册 [huāmíngcè], 名录 [mínglù], 名錄 [mínglù]
france:
liste de noms, nomenclature
germane:
Namensliste, Namensregister, Namenstabelle, Nomenklatura
hispane:
lista de nombres, directorio
hungare:
névjegyzék
indonezie:
daftar nama, direktori
japane:
名簿 [みょうぶ], 名表 [なおもて]
nederlande:
naamlijst
pole:
spis
portugale:
lista de nomes, diretório
rumane:
listă, index
ruse:
именник, номенклатура
slovake:
menný zoznam, menoslov
taje:
รายชื่อ
ukraine:
список, перелік імен, назв, прізвищ

nomumi

(tr)
POL Difini iun por iu posteno, ofico, rango: la ministro nomumis lin juĝisto; 800 personoj, el kiuj estos nomumitaj ĵurianoj [31]; la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido […] zorgu ke […] [32]; la arkeologia loko Kernavė, ĉ. 30 km nord-okcidente de la litova ĉefurbo Vilnius, estas nomumita monda heredaĵo [33]. VD:elekti, enoficigi, fari
31. IRL: Lando de malsanktuloj, Monato, 2000/04, p. 10
32. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
33. last: Trezoroj de la pasinteco, Monato, 2004/10, p. 14
angle:
nominate
beloruse:
прызначыць
bretone:
envel da
ĉeĥe:
jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce
ĉine:
[rèn], 提名 [tímíng], 任命 [rènmìng], 命名 [mìngmíng], 聘任 [pìnrèn], 委任 [wěirèn], 荐举 [jiànjǔ], 薦舉 [jiànjǔ]
france:
nommer (à une fonction)
germane:
ernennen, nominieren
hispane:
nombrar (designar a alguien para un puesto), nominar (designar a alguien para un puesto)
hungare:
kinevez
indonezie:
menamai
japane:
指名する [しめいする], 任命する [にんめいする]
nederlande:
benoemen
pole:
mianować, przydzielać
portugale:
nomear
rumane:
numiți, alocă
ruse:
назначить
slovake:
menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie
svede:
utnämna
taje:
เสนอชื่อ
ukraine:
призначати (на посаду)

alnomo, kromnomo

GEN Nomo aldonita al la nomo de iu por pli bone diferencigi lin: venigu Simonon, kies alnomo estas Petro [34]; kvankam li mem ricevis la alnomon la bona, li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon [35]; la oficiala doktrino de la nove formiĝinta ŝtato Ĉeĥoslovakio en 1918 estis bazita sur la ideoj de Hus, la tiam fondita ĉeĥoslovaka eklezio poste akceptis la kromnomon „la husana“ [36]; „Malemuloj” estas la kromnomo de familio, loĝanta en tre malgranda itala vilaĝo, en Sicilio [37].
34. La Nova Testamento, La agoj 11:13
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
36. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
37. Donald Broadribb: Bele prezentita romano, Monato, 2007/11, p. 25
angle:
nickname, alias
beloruse:
мянушка
bretone:
lesanv, moranv lesanv, moranv
ĉeĥe:
přízvisko
ĉine:
別名 [biémíng], 别名 [biémíng], 別號 [biéhào], 别号 [biéhào]
france:
surnom
germane:
Beiname, Zuname, Nebenbezeichnung
hispane:
apodo, alias
hungare:
ragadványnév
indonezie:
alias, nama lain
japane:
異名 [いみょう], 添え名 [そえめい]
nederlande:
bijnaam
pole:
przydomek, referencja, symbol zastępczy, odwołanie do
portugale:
alcunha, cognome, apelido
rumane:
adăugarea, referință, simbol de înlocuire, anularea la
ruse:
прозвище, прозвание
slovake:
prímeno
ukraine:
прізвисько, кличка

alinomo

Alia nomo ol jam konata, kiu celas la saman homon aŭ aferon: Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro [38]; mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn) [39]; rara alinomo de Alfa Centaŭro estas Toliman el la araba vorto por „strutoj“ [40]; KOMP se vi ofte bezonas jen vian nacian, jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde difini alinomon en .bashrc: „alias eterm='xterm -fn fixed-l3'[41].
38. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
39. S. Johansson: Spegulo ridiga aŭ ĝustiga, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
40. Vikipedio, Alfa Centaŭro
41. Wolfram Diestel: Linux-Esperanto-HOWTO, 8. Xterm
ĉine:
代名 [dàimíng], 代用名 [dàiyòngmíng], 曾用名 [céngyòngmíng]
france:
alias (subst.)
germane:
Alias
hispane:
alias
indonezie:
alias, nama lain
japane:
別名 [べつめい]
nederlande:
bijnaam, alias (zn.)
pole:
alias, kryptonim
rumane:
alias
ruse:
другое имя, прозвище, кличка

antaŭnomo

GEN Persona nomo, laŭkonvencie en multaj landoj metita antaŭ la familia nomo por distingi ĉiun familianon: la antaŭnomo de Zamenhof estis Lazaro [42]; mi uzis la vortumon „individua nomo“ anstataŭ „antaŭnomo“ [43]; viroj junaj el eksterlanda deveno ne trovas laboron, ne trovas loĝejon, ne povas eniri dancejon ... pro la antaŭnomo (MohamedNarcisse) [44]; li aldonis la inicialojn de la antaŭnomoj (J kaj J) [45].
42. Angelos Tsirimokos: Senmita biografio de Zamenhof, Monato, 2011/04, p. 23
43. Yamasaki Seikô: Familia nomo, Monato, 2005/09, p. 22
44. Christian Pinard: Signalo – ankoraŭ ne revolucio, Monato, 2006/01, p. 9
45. Franz-Georg Rössler: JJB-breco, Monato, 2010/11, p. 21
angle:
first name
beloruse:
імя (асабістае)
bretone:
anv bihan, kentanv
ĉine:
[míng], 佳明 [jiāmíng], 教名 [jiàomíng], 涛 [tāo], 濤 [tāo], 璐 [lù]
france:
prénom
germane:
Vorname
hispane:
nombre
hungare:
utónév, keresztnév
indonezie:
nama depan
nederlande:
voornaam
pole:
imię
portugale:
nome, prenome, nome de batismo
rumane:
nume
ruse:
имя (личное)
svede:
förnamn
taje:
ชื่อกลาง
ukraine:
ім’я, хресне ім’я

baptonomo

1.
GENHISKRI Persona nomo donita ĉe bapto: por ili estas komunaj la individuaj nomoj, plejparte kristanaj (la nombro de baptonomoj estas limigita) [46].
2.
=antaŭnomo
Rim.: Eĉ inter kristanoj ne ĉiam kaj ne ĉie baptonomo koincidas kun antaŭnomo. Ekzemple la Kieva ĉefprinco Vladimiro Monomaĥo havis la laikan „princan antaŭnomon“ Vladimiro kaj la baptonomon Bazilo. Kutime oni ŝanĝas la antaŭnomon ĉe monaĥiĝo aŭ papiĝo ktp.
46. Yamasaki Seikô: Familia nomo, Monato, 2005/09, p. 22
angle:
1. baptismal name 2. first name
bretone:
anv-badez
ĉeĥe:
křestní jméno, rodné jméno
france:
prénom, nom de baptême
germane:
Taufname
hispane:
nombre 1. nombre de pila 2. nombre
hungare:
1. keresztnév 2. utónév
indonezie:
nama baptis
japane:
洗礼名 [せんれいめい]
nederlande:
1. doopnaam 2. voornaam (doopnaam)
pole:
imię chrzestne
rumane:
prenume, nume de botez
ruse:
личное имя 1. крёстное имя
slovake:
krstné meno
svede:
förnamn
ukraine:
хресне ім’я

familinomo, familia nomo

GEN Kuna nomo de samfamilianoj: sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj Marta ; nomo familia [47]; antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, ĝi rajtas „establi“ bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino [48]; la rusa ministro Miĥail Ŝvidkoj ne estas etna ukraino, sed nur havas ukrainecan familinomon [49].
47. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
48. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
49. Grigorij Arosev: Filmo ukraina, Monato, 2003/02, p. 7
beloruse:
прозьвішча
bretone:
anv familh, anv-tiegezh
ĉeĥe:
příjmení, rodové jméno
ĉine:
姓氏 [xìngshì], 姓 [xìng]
france:
nom de famille
germane:
Familienname
hispane:
apellidos
indonezie:
nama keluarga
japane:
[かばね]
nederlande:
familienaam
pole:
nazwisko
rumane:
nume de familie, patronim
ruse:
фамилия
slovake:
priezvisko, rodové meno
taje:
นามสกุล
ukraine:
прізвище

fornomi

(tr)
Malkonfesi; rifuzi iun nomon al iu: se vi tion faros, mi fornomos vin mia amiko.
angle:
disown
beloruse:
не называць болей (кімсьці), не ўважаць болей (за кагосьці), не лічыць болей (кімсьці)
bretone:
dizanzav
ĉeĥe:
odmítat jmenovat
france:
désavouer
germane:
verleugnen
hispane:
renegar
hungare:
megtagad
indonezie:
mengingkari, memungkiri, menyangkal
japane:
~を~であると認めない [を~であるとみとめない]
pole:
przestawać nazywać, odmawiać
portugale:
não chamar de
rumane:
încetează să numească, nega, refuza
ruse:
не считать больше (кого-л. кем-л.), не называть больше (кого-л. как-л.)
slovake:
odmietať menovať
ukraine:
відрікатися, відмовлятися

misnomi

Nomi malĝuste aŭ erarige: eble ni misnomis la ‚amikon‘ kaj la ‚malamikon‘ Rsp ; dum lastaj jarcentoj la ĉiutaga lingvo de la loĝantoj iĝis la misnomita skotangla, nun pli ofte nomata Scots, „skota“ [50]; en 1918 kaj 1919 disvastiĝis tia terura gripvirusa pandemio (misnomita „hispana gripo“) [51]; la titolo de la libreto estas misnomo, implicanta, ke ja pravigeblas filologia kungrupigo de la keltaj lingvoj kune kun la semidaj lingvoj [52].
50. Garbhan MacAoidh: Lingva atavismo, Monato, 2005/03, p. 17
51. Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, Monato, 2009/10, p. 21
52. Ed Robertson: Lingvofamilio, kiu ne ekzistas, Monato, 2009/06, p. 26
angle:
misname
germane:
unzutreffend benennen
pole:
źle nazwać
rumane:
numiți-l greșit

laŭnoma

1.
Per ĝia nomo; uzanta ĝian nomon: la ĉefoj de patrodomoj […] laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro [53]; laŭnoma voĉdonado [54]; laŭnoma alfabeta katalogo [55].
2.
Kiel deklarita; nominala: en 1962 TEJO faris grandan paŝon al tutmondeco, ĝis tiam nur laŭnoma [56]; demokratio, en kiu regantoj kaj regatoj ne plu fidas unu la alian, estas nur laŭnoma, apenaŭ laŭfakta demokratio [57]. VD:formala1.c, oficiala, regula1
angle:
1. by name 2. nominal
ĉine:
2. 名义 [míngyì], 名義 [míngyì], 有名无实 [yǒumíngwúshí], 有名無實 [yǒumíngwúshí], 名义上 [míngyìshàng], 名義上 [míngyìshàng], 按票面价值 [ànpiàomiànjiàzhí], 按票面價值 [ànpiàomiànjiàzhí], 非常小 [fēichángxiǎo]
germane:
1. namentlich 2. nominell
ruse:
1. поимённый 2. номинальный

laŭnome

1.
Per ĝia nomo; uzante ĝian nomon: laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti [58]; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se […] ŝi estis vokita laŭnome (persone) [59]; ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj [60]; la apotekistinon laŭnome ŝi ne konis [61]; li povas citi la Sanktajn Librojn laŭnome kaj laŭverse [62]. VD:mem
2.
Kiel deklarite; nominale (kontraste al efektive): la revuo meritas tiel larĝan mencion, ĉar ĝi ne nur laŭnome sed ankaŭ laŭfakte estis kaj restis ligilo [63]; de 1939 ĝis 1959 TEKA ekzistis preskaŭ nur laŭnome [64]; tia konceptado de universaleco […] ebligis transformiĝon de UEA en multe pli universalan organizaĵon ne nur laŭnome, sed ankaŭ laŭ la teritoria etendiĝo kaj konsisto [65]. VD:oficiale
angle:
1. by name 2. nominally
ĉine:
2. 应名 [yīngmíng], 應名 [yīngmíng]
germane:
1. namentlich, beim Namen 2. nominell
ruse:
1. поимённыо, по имени, по именам 2. номинально

karesnomo

GEN Nomo intima, karesa, uzata por iu ŝatata: per rusaj sufiksoj mi povas krei multajn karesnomojn de ĉiu virina nomo [...] ekzemple Rita, Ritoĉka, Ritusja, Ritusjka, Rituŝa [66]; hodiaŭ oni publike plejofte uzas anglajn nomojn: la keltaj restas karesnomoj [67]; germanoj, cetere, jam havas karesnomon por ŝi: Angie [68]; li senteme nomis [ŝin] per la bela pola karesnomo Aduŝka [69]. VD:ĉj, nj
66. Terurĉjo: Romantikaĵoj, lernu.net, 2008-01-16
67. Garbhan MacAoidh: Nomo egala, sed esenco mala, Monato, 2003/12, p. 15
68. Stefan Maul: Kancelierino, Monato, 2006/01, p. 5
69. Garvan Makaj: La neforgesebla Ada, Monato, 2008/02, p. 23
ĉeĥe:
zdrobnělina
france:
diminutif (petit nom), petit nom
germane:
Kosename
hispane:
apelativo cariñoso, hipocorístico
indonezie:
julukan
japane:
愛称 [あいしょう], ニックネーム
nederlande:
koosnaam
pole:
zdrobnienie imienia
rumane:
diminutiv al numelui, reducerea numelui
slovake:
zdrobnenina (mena)
taje:
ชื่อเล่น
tibete:
མིང་འདོགས་

kaŝnomo

Memelektita nomo de iu, malsama disde la kutima, oficiala nomo: Johán Valano, kaŝnomo de Claude Piron [70]; ili prezentis sin en la elektronika medio per kaŝnomoj kaj tiumaniere virtuale renkontiĝis [71]; ili nomis la bestegon per ducento da kaŝnomoj flataj, admiraj: bulo bela, bulbelulo, mielmano, arbara greno, orkukolo, […] [72]. SIN:pseŭdonimo, pseŭdonomo
70. Stefan Maul: Eminenta amiko, Monato, 2008/04, p. 5
71. Bardhyl Selimi: Ĉiamas iama amo, Monato, 2009/05, p. 15
72. Saliko: Praa religia temo, Monato, 2009/12, p. 23
angle:
pseudonym
beloruse:
псэўданім
bretone:
anv-pluenn
ĉine:
化名 [huàmíng], 笔名 [bǐmíng], 筆名 [bǐmíng]
france:
pseudonyme
germane:
Pseudonym, Deckname
hispane:
seudónimo
hungare:
álnév, fedőnév
indonezie:
nama samaran, pseudonim
japane:
変名 [へんめい], 偽名 [ぎめい], 仮名 [かな]
nederlande:
schuilnaam, pseudoniem
pole:
pseudonim, przybrane nazwisko
portugale:
pseudônimo, pseudónimo
rumane:
pseudonim
ruse:
псевдоним
ukraine:
псевдонім

loknomo

GEOG Nomo de geografia loko; toponimo: la fraŭlinoj kiuj [la informbultenojn] voĉlegas, malklare prononcas loknomojn [73]; plimulto de la malnovaj loknomoj estas gaelaj, sed kelkaj estas anglaj aŭ skotaj [74]; la loknomo Luostarinmäki signifas „monaĥeja altaĵeto” [75]; la loknomo de Minamata, samkiel Hiroŝima, Nagasaki kaj Fukuŝima, rememorigas al la homaro tragedion, kruelecon, misuzon de teknologio kaj homan arogantecon [76].
73. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22a
74. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
75. Saliko: Lerto admirenda, Monato, 2008/08, p. 24
76. Isikawa Takasi: Minamata, alia tragedio, Monato, 2013/06, p. 14
angle:
place name, toponym
beloruse:
геаграфічная назва, назва мясьціны, тапонім
ĉeĥe:
místní jméno
ĉine:
地名 [dìmíng]
france:
nom de lieu, toponyme
germane:
Ortsname, Toponym
hispane:
topónimo
indonezie:
nama tempat, toponimi
japane:
地名 [ちめい]
pole:
nazwa miejsca
rumane:
numele locului
ruse:
географическое название, топоним
slovake:
miestne meno
ukraine:
назва місцевості, топонім

moknomo

GEN Alnomo donita al iu kun moka intenco: „Kataluna light” estis moknomo uzata de la kontraŭuloj de la skriba uzado de varianto de la kataluna pli proksima al la parola uzo de la lingvo [77]; etimologie, Ibliso signifas „la urĝulon“ (de la kompato de Dio) en la araba, tiel, la nomo „Ibliso“ povas esti vidita kiel moknomo donita al Satano [78].
77. Reinhard Fössmeier: Neklara uzo de angla vorto, Monato, 2003/02, p. 8
78. Vikipedio, Satano
beloruse:
мянушка
ĉeĥe:
posměšná přezdívka
france:
sobriquet
germane:
Spottname, Neckname
hispane:
apodo
hungare:
gúnynév
indonezie:
nama ejekan
japane:
あだ名 [あだな]
nederlande:
spotnaam
pole:
przezwisko
portugale:
apelido
rumane:
poreclă
ruse:
кличка
slovake:
prezývka (výsmešná)
ukraine:
(глузливе) прізвисько, кличка

plumnomo

BELE Kaŝnomo de verkisto aŭ artisto, kiu deziras ne konigi sian oficialan nomon: […] konatan per la plumnomo Laŭlum. [79]; Toraziroô estas lia civila nomo, Syôin, plumnomo kiel literatoro [80]; sub la plumnomo Henri Beaupierre aperis en 1968 Specimene, humura kolekto de parodioj kaj pastiĉoj [81].
79. D. Keefe: -, Esperanto, 2010-04, p. 80a
80. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
81. Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ..., Monato, 2013/06, p. 25
beloruse:
псэўданім (літаратурны)
ĉeĥe:
pseudonym
ĉine:
笔名 [bǐmíng], 筆名 [bǐmíng]
france:
nom de plume
germane:
Künstlername
hispane:
seudónimo
indonezie:
nama pena
japane:
筆名 [ひつめい], ペンネーム
pole:
pseudonim pisarski
rumane:
poreclă
slovake:
pseudonym
taje:
นามปากกา
ukraine:
літературний псевдонім

samnomulo

Havanto de samforma nomo: samnomulo kun sia patro estis baptata la knabeto [82]; en la oficejo de la heroo aperis lia samnomulo [83]; oni rajtas registri nur sian propran nomon, kaj inter samnomuloj la unua rajtas registri por si la nomon [84]; legendo asertas, ke unu el ili estis Josip Broz, la posta marŝalo Tito el Jugoslavio, tamen iuj opinias, ke temas pri samnomulo [85].
82. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
83. Anna kaj Mati Pentus: Penetrante en la profundon de la homanimo, Monato, 2004/06, p. 25
84. Jukka Pietiläinen: Interrete ankaŭ per naciaj literoj, Monato, 2006/12, p. 16
85. Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, Monato, 2005/04, p. 20
beloruse:
цёзка
ĉeĥe:
jmenovec
france:
homonyme (porteur du même nom)
germane:
Geichnamiger
hispane:
tocayo
pole:
imiennik
rumane:
numitorul, tiză
slovake:
menovec
ukraine:
однофамілець, однофамільник, тезко

uzantnomo

Salutnomo: kio estas via uzantnomo? [86]; la uzantnomo estos via retpoŝtadreso [87].
86. "Kio estas via uzantnomo?", Duolingo
87. Platformo - RETOSO 2021
angle:
username, user name, login name
beloruse:
імя (карыстальніка кампутарнай сістэмы, сеткі)
ĉeĥe:
jméno uživatele
ĉine:
用戶名 [yònghùmíng], 用户名 [yònghùmíng]
france:
login, identifiant d'utilisateur (login), nom d'utilisateur (login)
germane:
Benutzername
hispane:
nombre de usuario
hungare:
bejelentkezési név
indonezie:
nama pengguna
itale:
login (nome utente)
nederlande:
gebruikersnaam
okcidentfrise:
brûkersnamme
pole:
nazwa użytkownika, login, nazwa logowania
rumane:
nume de utilizator
ruse:
имя входа в систему
slovake:
meno používateľa
svede:
inloggningsnamn, användarnamn
taje:
ชื่อผู้ใช้

nome de, en la nomo de, je la nomo de

(prepoziciaĵo)
Agante laŭ komisio de, kiel reprezentanto de: salutu lin en mia nomo; paroli je la nomo de iu; en la nomo de la nuda logiko EE ; li cedis la tutan sian monon kaj bienojn je la nomo de Thubui [88]; la ambasadoro salutis la kongreson nome de sia registaro; nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas EE ; la indonezia armeo […] efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj […] nome de religiaj veroj kaj naciismo [89].
VD:komisie de
beloruse:
ад імя, імем
bretone:
en anv, a-berzh
ĉine:
名义 [míngyì], 名義 [míngyì]
france:
au nom de, de la part de
germane:
im Namen von
hispane:
en nombre de
indonezie:
atas nama
japane:
~の名において [のなにおいて], ~の代理で [のだいりで]
nederlande:
namens
pole:
w imieniu
rumane:
în numele
ruse:
от имени, во имя, именем
taje:
ในนามของ

karakteriza nomo

LIN (pp en verko fikcia aŭ religia) Propra nomo kies leksika signifo aludas karakteran trajton de la nomato: unu el la roluloj de „La Morto de la Delegito de U.E.A.“ portas la karakterizan nomon Bemol’: „Ferdinando Bemol, muzikisto de la loka opero, Subdelegito de U.E.A.“
Rim.: Similsence la programistoj parolas pri memklarigaj nomoj de variabloj, konstantoj kaj aliaj objektoj en programo.
angle:
charactonym
germane:
sprechender Name
pole:
nazwisko znaczące
ruse:
говорящее имя

persona nomo

GEN Nomo de unuopa homo, aldonita al la familia nomo por distingi ĉiun familianon: kia estas via nomo persona? [90]; la persona nomo Björn (urso) estas ofta ĉe svedlingvanoj [91]; laŭ la angla palaca tradicio, „Sir” kun kavalireca signifo estas uzata nur kun la persona nomo, ne kun la persona kaj familia nomoj [92]; verŝajne la sola inversa konstruo estas la […] orda numeralo post persona nomo, ekzemple Reĝo Luizo la Dekkvara [93]. personaj nomoj
SUB:antaŭnomo
90. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
91. Saliko: Praa religia temo, Monato, 2009/12, p. 23
92. Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika, Monato, 2009/12, p. 25
93. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
angle:
first name
beloruse:
імя (асабістае)
bretone:
anv bihan, kentanv
ĉeĥe:
křestní jméno, rodné jméno
ĉine:
[míng], 佳明 [jiāmíng], 教名 [jiàomíng]
france:
prénom
germane:
Vorname
hispane:
nombre
hungare:
utónév, keresztnév
indonezie:
nama depan
japane:
[めい], 個人名 [こじんめい]
nederlande:
voornaam
pole:
imię
portugale:
nome, prenome, nome de batismo
rumane:
prenume, nume de naștere
ruse:
имя (личное)
slovake:
krstné meno
svede:
förnamn
taje:
ชื่อจริง

bona nomo

1.
Konvena, taŭga maniero nomi ion: Ŝajnas al mi, ke por „Wales“ la plej bona nomo estos „Kimrujo“ [94].
2.
(frazaĵo) Bona reputacio: Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo [95]; Tiel mi rezignis pri mia bona nomo kaj forĵuris ekde nun miajn familiajn ligojn MortulŜip .
angle:
good name 2. fair name
beloruse:
добрае імя
ĉine:
令名 [lìngmíng]
indonezie:
2. nama baik
ruse:
доброе имя 1. подходящее имя 2. доброе имя, честное имя

honesta nomo

(frazaĵo)
Bona nomo2: unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon PrV .
beloruse:
добрае імя
indonezie:
nama baik

komuna nomo

1.
Resuma, kuna nomo, per kiu oni indikas reprezentantojn de pluraj diversaj klasoj aŭ specoj: Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri ĉefaj gentoj de Britujo PMEG . ANT:propra nomo
2.
GRA Vorto aŭ vortgrupo indikanta ajnan anon de klaso, de speco da uloj aŭ aĵoj, ekz-e tablo, kato, urbo, virino: nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en EsperantoAdE ; La popolnomoj (franco, anglo, germano, svedo ktp.) estas ne propraj, sed komunaj nomoj [96]; Oni uzas la artikolon kiam en nia penso komuna nomo estas difinita [97].
Rim.: Per si mem, ekster kunteksto, komuna nomo2 prezentas nocion, alivorte ajnan objekton posedantan la tipajn ecojn de sia klaso.
96. H. Seppik: La tuta Esperanto, §11.
97. Pieter Jan DOUMEN: „La“, artikolo nur difinaMonato
angle:
common noun
beloruse:
1. агульнае імя, агульная назва 2. імя агульнае (грам.)
france:
nom commun
latinece:
2. appellativum
pole:
2. nazwa pospolita
ruse:
1. общее имя, общее название, общее наименование 2. имя нарицательное

propra nomo

GRA Vorto aŭ vortgrupo per kiu en koncerna lingvo oni indikas ion aŭ iun specifan — ekzempleron de iu klaso (i.a. personon, organizaĵon aŭ landon), manifestiĝon de fenomeno; titolo de verko aŭ gazeto: „Varsovio“, „Pitagoro“, „Laktovojo“, „UEA“, „Heroldo de Esperanto“, „la Dua Mondmilito“ estas propraj nomoj; Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto [98]; Artikolo devas stari antaŭ la nomaj nomoj, se ili havas adjektivan epiteton: La bona Dio; la perfida Efialtes; la kuraĝa Petro; Johano la Brava; Rikardo la Leonkora; Natan la Saĝa; la du fratoj van Buck; la brila Parizo; la potenca Britujo LSF . SUB:titolo2VD:esperantigo
Rim.: Kontraste al komuna nomo2, nomo propra indikas ne tiom nocion, kiom individuecon de la nomato.
ANT:komuna nomo2
angle:
proper name, proper noun
france:
nom propre
ruse:
имя собственное

administraj notoj

pri ~o 4.:
      PV havis ĉi tie "= substantivo"; tia uzo fakte ne ekzistas,
      kaj PIV ĝin ne registras.
      "Nomo" kiel supernocio por substantivo, pronomo
      kaj adjektivo ja ekzistas lingvistike, sed la ĉi-subaj
      tradukoj estas korektendaj (kaj kun la ref=dif ili estus
      simple forigendaj). Mi tamen korektis de, es.
      [Sergio]
    
pri for~i :
      Mi ne trovis iun ekzemplan uzon de tiu vorto. Ĉu ĝi vere uziĝas?
      [WD]
    
~e : Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas dua fontindiko.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komuna ~o: Mankas verkindiko en fonto.