*esenc/o
*esenco ↝
- 1. ↝
(komune) Tio, kio konsistigas la propran naturon de io, la interna kaj nevaria bazo de eksteraj aperaĵoj (fenomenoj): bruo potenca, nula esencoPrV ; homo estas laŭ sia esenco sociema estaĵo; mi ne tute klare komprenis la esencon de via demandoZ ; la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsentoZ la esenco kaj celo de niaj kongresojZ .
ŝanĝi.
- 2. ↝
-
Ĉefaj, plej gravaj ecoj de io:
al homo, kiu ne konas la esencon de la muziko, ŝajnas ke
nenio
estas pli facila ol ludi fortepianonZ
;
la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco
de la naciojZ
bazo, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco, principo
- 3.
- Densigita eltiraĵo el iuj substancoj ordinare bonodoraj aŭ aromaj: naturaj (roza, citrona ktp) aŭ artefaritaj esencoj.
- 4. ↝
Tio, kio konsistigas la unuecon de la tri personoj de la Triunuo.
- angle:
- 4. substance, essence
- ĉeĥe:
- esence, meritum, podstata, tresť
- france:
- essence (phil., rel.), substance (phil.)
- germane:
- Wesen, Inhalt, Wesentlichesn, Essenz
- hispane:
- esencia
- hungare:
- bruo potenca, nula ~o: sok hűhó semmiért 1. lényeg, szubsztancia 2. lényeg 3. eszencia 4. lényeg
- katalune:
- essència
- malnovgreke:
- 4. οὑσία
- pole:
- esencja 1. esencja, sedno, meritum, treść 2. esencja, sedno, meritum 3. esencja, wywar
- portugale:
- essência
- ruse:
- 1. сущность 2. существо (дела и т.п.) 3. эссенция 4. существо
- slovake:
- esencia, výťažok
esenca ↝
- 1.
- Konsistiganta la propran naturon de io: esencaj karakteroj de ia speco; esencaj elementoj de ŝtono.
- 2. ↝
-
Estanta plej grava en io:
la esenca devo de homo estas vivi
laŭ la racio;
problemo neesencaZ
;
estas esence agi kun rapideco
precipa, fundamenta.
- ĉeĥe:
- esenciální
- france:
- essentiel
- germane:
- wesentlich, essenziell, wichtig
- hebree:
- חִיוּנִי
- hispane:
- esencial
- hungare:
- 1. lényeges 2. lényegi
- katalune:
- essencial
- pole:
- 1. esencjonalny, istotny 2. esencjonalny, istotny
- ruse:
- 1. существенный 2. основной, главный
- slovake:
- esenciálny
esencismo ↝
Doktrino, kiu prefere rigardas iujn ecojn de aĵoj kiel esencajn, ne dependajn je situacio: Aviceno elstarigis la esencon per la deklaro, ke la ekzisto alvenas al ĝi kiel akcidenco. Jen radikala esencismo [1]; la rasismo kaj la seksismo estas la plej oftaj subspecoj de la esencismo [2].
ekzistismo
1.
E. Pauli:
Enciklopedio simpozio, artikolo „esencismo“, 2000-04
2. P. Daŝgupto: La rasismo kaj specifaj esperoj, libera folio, 2004-08-05
2. P. Daŝgupto: La rasismo kaj specifaj esperoj, libera folio, 2004-08-05
- france:
- essencialisme
samesenca ↝
Kunhavanta la saman esencon kiel iu alia (uzata pri la personoj de la Triunuo): ni kredas unu solan Dion kaj unu solan Sinjoron Jesu-Kriston, ununuran filon de Dio, generitan de la Patro kaj kreitan, samesencan kiel la Patro [3].
similesenca
3.
G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. p. 188a
- angle:
- consubstantial
- france:
- consubstantiel
- hungare:
- egylényegű, homousziosz
- malnovgreke:
- ὁμοούσιο ς
- ruse:
- единосущный