*aranĝ/i PV
*aranĝi ↝
(tr)
establi,
instali
- 1. ↝
- Meti laŭ ĝusta ordo, ordigi oportune: li aranĝis […] sian tendon [1]; la Proverbaro Esperanta estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo PrV ; aranĝite, ordigite PrV ; li aranĝis […] vicon da panoj [2]; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia [3]; loĝejo […] aranĝita sur roko [4]; elegante aranĝita ĉambro FK ; li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj [5]; nia distrikta nobelestro […] aranĝis tian fizionomion, kian mi neniam ankoraŭ vidis [6]; kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta [7]?
- 2. ↝
- Pretigi, organizi, prepari, prizorgi, okazigi: aranĝi kongreson VivZam ; por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton [8]; en tiu bonaranĝita festeno mankis nenio FK ; li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn [9]; ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi, se ili volos venki la fajron [10].

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:25
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 24:21
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:9
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
9. L. Dilling, trad. E. Hall: La Porcio da GlaciaĵoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 24:21
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:9
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
9. L. Dilling, trad. E. Hall: La Porcio da GlaciaĵoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- arrange
- beloruse:
- уладжваць, уладкоўваць, упарадкоўваць
- france:
- 1. arranger, mettre en ordre, ranger 2. aménager, arranger, régler
- germane:
- 1. anordnen, einrichten, ordnen, richten (ordnen), zurecht machen, anlegen 2. vorbereiten, organisieren, veranstalten
- hispane:
- ordenar, arreglar (una habitación), colocar (cosas en su sitio) 1. ordenar 2. arreglar, preparar (dejar las cosas listas y en orden)
- katalune:
- adobar, arreglar
- okcitane:
- adobar
- portugale:
- 1. arranjar, arrumar, ordenar 2. arranjar, preparar, organizar
- ruse:
- устроить, устраивать
- slovake:
- 2. usporiadať
aranĝo ↝
- 1. ↝
-
Io aranĝita, maniero
aranĝi:
la aranĝo de radoj de veturilo
[11];
jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia
trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis
[12];
la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono
[13];
konvena aranĝo, kiu prezentis preskaŭ lukson
FK
;
mi iris kun la gemastroj en la duan ĉambron, kiu posedis […] belan
aranĝon
FK
;
de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
PrV
.
ordo
- 2. ↝
-
Organizita publika aŭ privata agado en formo de renkontiĝo,
vojaĝo, kongreso ktp:
kalendaro de Esperanto-aranĝoj;
diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso
VivZam
;
la aranĝo de regula […] voĉdonado
[14];
aranĝo de torĉa procesio
[15];
vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj
Marta
;
li, kiel mastr’, ekskurson en kampojn preparis /
kaj en domo aranĝojn por amuzo faris
[16].
evento
- 3.
Maniero aranĝi datumojn sur datumportilo: sur paperfolio oni povas ĝisrandigi la tekston dekstren, aŭ uzi alian tekstaranĝon; ĉe PDF-dosiero la tekstaranĝo […] estas jam fiksita [17].
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:33
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 8:4.
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:15
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
16. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1:844845.
17. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, 2011
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 8:4.
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:15
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
16. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1:844845.
17. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, 2011
- angle:
- 1. positioning, arrangement, composition 2. arrangement 3. layout, format, alignment
- beloruse:
- 2. мерапрыемства 3. расклад, лад, чын
- france:
- 1. aménagement, disposition, organisation 2. aménagement, disposition, organisation 3. disposer, mettre en page, formater (un texte)
- germane:
- 1. Anordnung, Einrichtung, Gestaltung 2. Veranstaltung, Ausrichtung 3. Layout, Gestaltung, Ausrichtung
- hispane:
- 2. distribución, disposición, organización 3. alineación, formato
- portugale:
- 2. arranjo, arrumação, disposição, ordem 3. formatação
- ruse:
- 1. порядок, размещение, расположение, устройство 2. мероприятие 3. размещение, компоновка, формат
aranĝaĵo
- 1. ↝
Io aranĝita rigardata kaj funkcianta kiel tuto: la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo [18]; oni deprenu la katafalkon nun uzatan por la pontifikaj funebraj ceremonioj, anstataŭigante ĝin per aranĝaĵo humila kaj digna [19]; instrumenta aranĝaĵo kun kant-akompanaĵo [20].
komponaĵo
- 2. ↝
[21] (de `p` el `n`, de `n` po `p`) Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi `p` objektojn el n-elementa aro: la nombron de ĉiuj aranĝaĵoj de `n` po `p` oni signas per `A_n^p=n(n-1)(n-2)...(n-p+2)(n-p+1)`; la ses aranĝaĵoj de du elementoj el la aro `{a,b,c}` estas `ab`, `ac`, `bc`, `ba`, `ca`, `cb`.
kombinaĵo, permutaĵo
- angle:
- 1. device 2. permutation (of n things taken p at a time)
- beloruse:
- 1. прылада 2. разьмяшчэньне
- france:
- 1. dispositif 2. arrangement (de n éléments pris p à p)
- germane:
- 1. Arrangement, Apparat 2. Variation (von n Elementen zur p-ten Klasse)
- hispane:
- 1. dispositivo 2. permutación (de n elementos tomados de p en p), combinación (de n elementos tomados de p en p)
- pole:
- 2. wariacja (p-elementowa zbioru n-elementowego)
- portugale:
- 1. dispositivo 2. permutação, arranjo
- ruse:
- 1. устройство 2. размещение (из n по p)
- slovake:
- 2. usporiadanie
alaranĝi ↝
antaŭaranĝi
(tr)
- Anticipe aranĝi: ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili [22]; apenaŭ dekdujara li edziĝas per antaŭaranĝita geedziĝo, laŭ la hinduisma tradicio [23]; konkurso estas antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj [24].
- france:
- arranger d'avance, disposer (en vue de), organiser d'avance
- germane:
- arrangieren
- hispane:
- organizar anticipadamente
hararanĝo ↝
- Arta meto de haroj, precipe de la kapharoj: ĉiam nete vestite en belaj vestaĵoj, ĉarma hararanĝo, ŝi konstante dum tiuj kunvenoj estis leganta iujn librojn [25]; ili argumentis, ke la hararanĝo konsistigas la ĉefajn propraĵojn de ilia ineco [26]; ĉu oni ŝanĝu eklezion, je la unua malfacilaĵo, kvazaŭ estus […] hararanĝo [27]?
25.
Monato, Dmitrij Cibulevskij: Turmentoj, 2010
26. Monato, Sagbadjelou Kokou: Disputo neniel harfenda, 2006
27. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
26. Monato, Sagbadjelou Kokou: Disputo neniel harfenda, 2006
27. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
- france:
- coiffure (manière de se coiffer)
- germane:
- Frisur
- hispane:
- peinado
- ruse:
- причёска
kunaranĝo
- france:
- ordonnancement
- germane:
- koordiniieren
- hispane:
- ordenación
- portugale:
- ordenação
malaranĝi ↝
- beloruse:
- разладзіць
- france:
- déranger
- germane:
- durcheinander bringen
- hispane:
- desordenar, desorganizar
- portugale:
- desarranjar, desarrumar, bagunçar, desordenar
- ruse:
- привести в беспорядок, разладить, расстроить (что-л.)