*mank/i PV
*manki
(ntr)
- Tute malesti, foresti aŭ ne esti en sufiĉa kvanto aŭ grado laŭ la bezono: ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto [1]; mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj [2]; mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco [3]; ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun [4]? al lia maŝkiraso mankis unu maniko [5]; ne multe mankis, ke ili elparolu [tion kvankam] ili ne estas permesite protesti [6]; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco [7]; al junuloj povas manki takto ChV ; mankas al ili la ĝusta komprenado [8]; beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga [9]; ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio [10]; al posedanto de metio mankas nenio PrV ; al malriĉulo infanoj ne mankas PrV ; se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas PrV ; al la papero ne mankas tolero PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 23:14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:30
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:15
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:30
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:15
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
- angle:
- be lacking
- beloruse:
- бракаваць, неставаць, не хапаць, адсутнічаць
- bretone:
- mankout, ober diouer
- bulgare:
- липсвам, отсъствам, не достигам
- ĉeĥe:
- chybět, chybět
- france:
- faire défaut, manquer (faire défaut)
- germane:
- fehlen, mangeln se la sorto vin batas, mokantoj ne ~as: wer den Schaden hat braucht für den Spott nicht sorgen. al la papero ne ~as tolero: Papier ist geduldig.
- hispane:
- faltar, carecer
- hungare:
- hiányzik
- latine:
- al la papero ne ~as tolero: epistula non erubescit.
- nederlande:
- ontbreken
- pole:
- brakować, być nieobecnym, niedostawać
- portugale:
- faltar
- rumane:
- lipsi
- ruse:
- недоставать, не хватать, отсутствовать
- slovake:
- chýbať, postrádať
- ukraine:
- бракувати, не вистачати, бути відсутнім
manke de
(prepoziciaĵo)
- Sen sufiĉa dispono de: ŝi apenaŭ povis paroli, manke de spiro ChB ; manke de pruvo, [ŝi] ne povis tion publikigi ChV ; mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj CKv ; la tradukistoj ĝin imagas laŭ la publikigaĵoj, manke de kontaktoj kun la vivanta […] lingvo [11].
11.
Claude Piron: La bona lingvo, p. 88a
- bretone:
- dre ziouer a
- france:
- en l'absence de, à défaut de
- hispane:
- en ausencia de, a falta de
- hungare:
- hiányában
- pole:
- przy braku, w związku z brakiem
- rumane:
- în absenţa, datorită lipsei
- ruse:
- за неимением, не имея
manko
- 1.
-
Malesto aŭ nesufiĉo de tio, kio estas bezonata:
manko de pano
[12];
la popolo tie suferis pro manko de akvo
[13];
malsato kaj soifo kaj […] manko de ĉio
[14];
manko de eduko
[15];
multaj pereas pro manko de justeco
[16];
absoluta manko de singardo
Hamlet
;
manko de respekto
ChL
;
viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de
pripenso
[17];
infano havas limigitajn bezonojn [kaj tial ĝin] indiferentigas multaj
aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo
ChL
;
plej danĝera malsano estas manko de saĝo
PrV
.
bezono, breĉo
- 2.
- (abs)
Malesto de necesa kvalito, malperfektaĵo, malhavaĵo,
difekto:
[ili] malgraŭ siaj mankoj (kiu ne havas ilin!) faras al la lando
grandegajn servojn
[18];
mi esperas, ke nia trupo estas libera de tiaj
mankoj
Hamlet
;
liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate
ViV
;
prezentu liajn mankojn en tia lumo, ke ili aperu kiel makuloj
Hamlet
;
iliaj mankoj preskaŭ estis meritoj
HsT
;
[tiajn] mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas
neniajn
FK
.
makulo2
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:29
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:48
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:23
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:23
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:48
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:23
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:23
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
- beloruse:
- 1. недахоп, нястача 2. недахоп, загана
- bretone:
- diouer, mank
- bulgare:
- 1. липса, отсъствие, недостиг 2. недостатък
- ĉeĥe:
- deficit, nedostatek
- france:
- carence, manque
- germane:
- Mangel 1. Fehlen 2. Makel, Manko, Fehler (Mangel)
- hispane:
- falta, carencia 1. escasez, ausencia 2. deficiencia
- hungare:
- 1. hiány 2. hiányosság
- nederlande:
- gebrek
- pole:
- brak, niedobór, defekt
- rumane:
- lipsă
- ruse:
- 1. недостача, нехватка 2. недостаток
- slovake:
- deficit, nedostatok
- tibete:
- མ་འདངས་པ་
- ukraine:
- відсутність, нестача, недостача, брак, недолік
mankigi
(tr)
- Fari ke io mankas, preterlasi: li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis [19]; ne mankigu (preterlasu) eĉ unu vorton [20]; la embargo pri armiloj mankigas ĉiajn modernajn armilojn MD17 .
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 11:15
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 26:2
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 26:2
- beloruse:
- упусьціць, прапусьціць, прамінуць
- ĉeĥe:
- opomenout, vynechat
- france:
- négliger, oublier (négliger)
- germane:
- (an etwas) fehlen lassen, auslassen, weglassen
- hispane:
- omitir
- hungare:
- kihagy, nélkülöz (nem vesz figyelembe)
- nederlande:
- achterwege laten
- pole:
- opuścić, pominąć, powodować brak
- rumane:
- abandona, omite, cauza penurie
- ruse:
- упустить, пропустить
- slovake:
- vynechať, zabudnúť
- ukraine:
- пропускати, упускати
malmanka
- bretone:
- fonnus (stank), stank (fonnus)
- bulgare:
- изобилен, предостатъчен
- france:
- abondant, copieux
- germane:
- reichlich, übermäßig
- hispane:
- abundante, copioso, cuantioso
- hungare:
- bőséges
- nederlande:
- overvloedig
- pole:
- dostatni, obfity, w dostatecznej ilości
- rumane:
- abundent, suficient
nemankigebla
- france:
- indispensable
- germane:
- unentbehrlich, unerlässlich
- hispane:
- indispensable
- pole:
- niezbędny
- rumane:
- necesar
senmanka
- 1.
- Kompleta, plena: neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn QuV ; la vivo estas vivebla nur laŭ sia senmanka kompleteco, ĉar kia ajn ĝia elemento mankas, ĉesas la vivo VaK .
- 2.
- Sendifekta, tute bona, perfekta: filologie senmanka redakto EeP ; impreso pri senmanka solidareco de la albanaj laboristoj ChB ; vi ne trovas mian rezonon senmanka ChV ; oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun […] senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas CKv .
- beloruse:
- 1. поўны, камплектны 2. беззаганны, бездакорны
- bretone:
- 1. klok 2. hep mank
- bulgare:
- 1. пълен, завършен 2. безупречен
- ĉeĥe:
- bezvadný, celý, dokonalý, kompletní, neporušený, zachovalý
- france:
- 1. intégral 2. irréprochable, parfait
- germane:
- 1. vollständig, komplett 2. tadellos, makellos, fehlerfrei
- hispane:
- 1. integral, completo 2. impecable, irreprochable
- hungare:
- 1. hiánytalan 2. kifogástalan
- nederlande:
- volkomen, volmaakt
- pole:
- 1. całkowity, kompletny, pełny 2. bezbłędny, perfekcyjny
- rumane:
- 1. tot, complet 2. corect, perfect
- ruse:
- 1. полный, комплектный 2. безупречный
- slovake:
- celý, dokonalý, kompletný
- ukraine:
- повний, викінчений, досконалий, бездоганний
senmanke
- Ne estigante mankon, agante skrupule, senforgese; nepre: la miraklo de la senmanke homa optimismo LGA ; la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos CKv ; la homaro ... senmanke baldaŭ realigos sian unuecon [25].
25.
O. d'Argenlieu, trad. A. Albault: La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj, 2012
- bulgare:
- напълно
- france:
- sans faute
- germane:
- tadellos, makellos
- hispane:
- sin falta, completamente
- pole:
- nienagannie
- rumane:
- ireproșabil
senintermanka
-
Seninterrompa,
kontinua:
li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan
KPr
;
senintermita, senrompa
- beloruse:
- бесьперапынны, працяглы
- france:
- ininterrompu
- germane:
- ununterbrochen
- hispane:
- ininterrumpido, sin interrupción
- hungare:
- szakadatlan, folyamatos
- nederlande:
- ononderbroken
- pole:
- ciągły, nieprzerwany
- rumane:
- neîntrerupt, continuu
- ruse:
- непрерывный
- ukraine:
- безперервний, послідовний
mankloko
- bulgare:
- празнота, кухина, лакуна
- france:
- défaut (manque)
- germane:
- Fehlstelle
- hispane:
- grieta, brecha
- hungare:
- hiányosság, megszakadás, folyamatossági hiány, hiátus
- nederlande:
- hiaat
- pole:
- brakujące miejsce
- rumane:
- locul lipsă
- ruse:
- пропуск (отсутствующее место), лакуна