1redakt/i

redakti

(tr)
1.
Skribe esprimi en definitiva kaj laŭcela formo: redakti artikolon, raporton, cirkuleron, leteron, oficialan aktonB , siajn memoraĵojn, siajn pensojnB . VD:verki, formuli, vortigi.
2.
Direkti publikigon de gazeto, artikolaro ktp, elektante publikigotajn erojn, reviziante kaj korektante ilin: en la fino de tiu jaro li venis al Ŝanhajo por fiksloĝi kaj redaktis la literaturajn gazetojn Ju Si kaj Ben Liŭ [1]; distingita pro ... la Hejma vortaro, redaktita de li [2].
3.
KOMP Enigi, movi, kopii, forigi, ŝanĝi partojn de teksto, bildo aŭ alia datumaro, ŝanĝi ĝian aranĝon aŭ prezenton: redakti unikodan tekstodosieron, programon; forredakti (forigi per redaktado) la HTML-markojn.
1. Ĉina Antologio (1919-1949), p. 3-14 (Noto pri Lusin)
2. La Esperantisto de la Jaro 2000, La Ondo de Esperanto, 2001:1(75)
angle:
edit
beloruse:
рэдагаваць
ĉeĥe:
modifikovat, redigovat, upravovat
france:
rédiger
germane:
redigieren
hispane:
redactar, editar
hungare:
szerkeszt
japane:
書く [かく], まとめる, 編集する [へんしゅうする]
katalune:
redactar
nederlande:
redigeren, opstellen
pole:
edytować, redagować
ruse:
редактировать
slovake:
redigovať
ukraine:
редагувати

redaktejo

Loko kie gazeto estas redaktata: bona verkisto penas por eviti penon al la leganto ‐ kaj plie ne forgesas, ke la unua troviĝas en la redaktejo [3]; gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon por verki nekrologon [4].
beloruse:
рэдакцыя
ĉeĥe:
redakce (místnost)
france:
rédaction (bureau de)
germane:
Redaktion
hispane:
redacción (oficina)
hungare:
szerkesztőség
japane:
編集部 [へんしゅうぶ], 編集室 [へんしゅうしつ]
katalune:
redacció (oficina)
nederlande:
redactie
pole:
redakcja
ruse:
редакция
slovake:
redakcia (úradovňa)
ukraine:
редакція (приміщення)

redaktilo

KOMP Programaro por redakti 3: teksta redaktilo (por redakti tekstajn dosierojn); grafika redaktilo (por redakti bildojn, grafikajn dosierojn); tiparredaktilo (por redakti tiparojn, ekz-e por aldoni la ĉapelitajn literojn). UniRed estas redaktilo de simpla unikoda teksto [5]. Simredo 3.3 ‐ Unikoda redaktilo verkita per Ĝavo [6]. VD:literumilo, verkilo.
angle:
editor teksta ~ilo: text editor. grafika ~ilo: graphics editor. tipar~ilo: font editor.
beloruse:
рэдактар (праграма) teksta ~ilo: тэкставы рэдактар. grafika ~ilo: графічны рэдактар. tipar~ilo: рэдактар шрыфтоў.
ĉeĥe:
editor, počítačový program pro úpravu dat
france:
éditeur (de texte)
germane:
teksta ~ilo: Textverarbeitungsprogramm. grafika ~ilo: Bildbearbeitungsprogramm. tipar~ilo: Zeichensatzbearbeitungsprogramm.
hispane:
editor, programa de edición teksta ~ilo: procesador de textos. grafika ~ilo: editor gráfico. tipar~ilo: editor de tipos de letra.
hungare:
szerkesztőprogram teksta ~ilo: szövegszerkesztő. grafika ~ilo: képszerkesztő. tipar~ilo: betűcsomag-szerkesztő.
japane:
エディタ, テキストエディタ
katalune:
editor, programa d'edició
nederlande:
tekstverwerker
pole:
edytor teksta ~ilo: edytor tekstu. grafika ~ilo: edytor graficzny. tipar~ilo: edytor czcionek.
ruse:
редактор (программа) teksta ~ilo: текстовой редактор. grafika ~ilo: графический редактор. tipar~ilo: редактор шрифтов.
slovake:
editor, počítačový program na úpravu dát
ukraine:
редактор (у комп’ютері)

redaktisto

Persono, kiu profesie redaktas, ekz-e gazeton.
beloruse:
рэдактар (прафэсія)
ĉeĥe:
redaktor
france:
rédacteur
germane:
Redakteur
hispane:
redactor
hungare:
szerkesztő
japane:
編集者 [へんしゅうしゃ], 編集部員 [へんしゅうぶいん]
katalune:
redactor
pole:
redaktor, edytor (pracownik)
ruse:
редактор (профессиональный)
slovake:
redaktor
ukraine:
редактор

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.