*produkt/i
*produkti ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Estigi per natura evoluado vivaĵojn aŭ senvivaĵojn:
marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj
kaj kelke da kriplaj arboj
[1];
la grenon, […] la moston, […] la oleon,
[…] kion produktas la tero
[2];
la pluvo […] malsoifigas la teron kaj […]
produktigas ĝin
[3];
dum li semis, iuj semoj […] falis en la bonan teron,
kaj donis frukton,
kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj
sesdekoble
[4];
[ili] produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo
[5];
ventumiloj konstruitaj tiamaniere, ke ili produktas malpli da
bruo
[6].
elkreskigi, naski
- 2. ↝
-
Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la
homo:
batado de lakto produktas buteron
[7]
(oni ne devas miri pri la neeviteblaj konsekvencoj de siaj
faroj);
produkti komercaĵojn;
la fabriko produktas bonan tolonB
;
produktejo de sukero;
la ses plej gravaj bierfabrikoj […] pasintjare
produktis 166 milionojn da litroj
[8];
la lignoŝuojn ja oni produktas el poploligno
[9];
en la regiono oni produktas multe da vino
[10];
necesas nur lanĉi la lastajn programojn, kiuj produktas ĉiajn
eblajn tabelojn kaj diagramojn
[11];
la nuklea centralo ne plu produktas elektroenergion
[12].
eligi, eltiri, fabriki
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa
reĝo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
4. La Nova Testamento, Marko 4:8
5. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
6. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
8. Monato, Last: Litovio: Biero populariĝas
9. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
10. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
11. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj
12. Monato, last: Adiaŭ al la nuklea ŝtato
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
4. La Nova Testamento, Marko 4:8
5. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
6. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
8. Monato, Last: Litovio: Biero populariĝas
9. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
10. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
11. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj
12. Monato, last: Adiaŭ al la nuklea ŝtato
- angle:
- produce
- beloruse:
- вырабляць, прадукаваць, ствараць
- ĉeĥe:
- plodit, produkovat, rodit, vyrábět
- france:
- produire
- germane:
- produzieren 1. hervorbringen
- hispane:
- producir
- hungare:
- 1. szül, terem (pl. almát) 2. termel, gyárt
- katalune:
- produir 1. criar, donar 2. fabricar
- nederlande:
- produceren
- pole:
- produkować
- portugale:
- produzir
- ruse:
- производить
- slovake:
- dorábať, produkovať, vyrábať
produkto 
- 1. ↝
- La rezulto de la ago produkti: ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago [13]; produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco [14]; ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni [15]; ĉu […] nur produkto de mia ekscitita fantazio [16]? tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko FK ; la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj [17]; konsumproduktoj [18].
- 2.
- La tuto de produktaĵoj: malneta enlanda produkto (MEP); malneta nacia produkto (MNP); la komparo de la malneta enlanda produkto (MEP) de diversaj landoj inter 1989 kaj 1999 restas la sola plej certa indikaĵo de progreso aŭ de ties manko [19]; laŭ sia nacia produkto Slovenio jam superas Grekion [20].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:11
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:17
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
16. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
18. Monato, Marteno Ecott: Invadas la angla
19. Monato, Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?
20. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita ‐ dekstren maldekstren
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:17
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
16. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
18. Monato, Marteno Ecott: Invadas la angla
19. Monato, Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?
20. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita ‐ dekstren maldekstren
- angle:
- 1. product malneta enlanda ~o: gross domestic product, GDP malneta nacia ~o: gross national product, GNP
- beloruse:
- 1. прадукт, выраб malneta enlanda ~o: валавы ўнутраны прадукт, ВУП malneta nacia ~o: валавы нацыянальны прадукт, ВНП
- ĉeĥe:
- produkt, výrobek, výtvor, zplodina
- france:
- 1. produit malneta enlanda ~o: produit intérieur brut, PIB malneta nacia ~o: produit national brut, PNB
- germane:
- 1. Produkt
- hispane:
- 1. producto malneta enlanda ~o: producto malneta nacia ~o: producto
- hungare:
- 1. termény, termék, gyártmány malneta enlanda ~o: bruttó hazai termék, GDP malneta nacia ~o: bruttó nemzeti termék, GNP
- katalune:
- malneta enlanda ~o: PIB malneta nacia ~o: PNB (producte nacional brut)
- nederlande:
- 1. product malneta enlanda ~o: bruto binnenlands product, BBP malneta nacia ~o: bruto nationaal product, BNP
- pole:
- 1. produkt malneta enlanda ~o: produkt krajowy brutto, PKB malneta nacia ~o: produkt narodowy brutto, PNB
- portugale:
- 1. produção (coisa produzida) malneta enlanda ~o: produto interno bruto, PIB malneta nacia ~o: produto nacional bruto, PNB
- ruse:
- 1. продукт malneta enlanda ~o: валовой внутренний продукт, ВВП malneta nacia ~o: валовой национальный продукт, ВНП
- slovake:
- produkt, splodina, výrobok, výtvor
produktado 
- Natura aŭ arta estigo: stimuli la produktadon per doganimpostoj; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi [21]; la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto FK ; litovaj bierfarejoj lastatempe transiris al produktado de pli fortaj bieroj [22]; la alkemiistoj sensukcese strebis al la produktado de oro el malmultekostaj materialoj [23]; energiproduktado [24]; elektroproduktado [25]; militproduktado [26].
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:15
22. Monato, Litovio: Fulma kolero
23. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
24. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
25. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
26. Monato, Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?
22. Monato, Litovio: Fulma kolero
23. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
24. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
25. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
26. Monato, Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?
- angle:
- production
- beloruse:
- прадукаваньне, вытворчасьць
- ĉeĥe:
- produkce, provoz, výroba
- france:
- production
- germane:
- Produktion
- hispane:
- producción
- hungare:
- termelés, gyártás
- katalune:
- producció
- nederlande:
- productie
- pole:
- produkcja
- portugale:
- produção (atividade)
- ruse:
- производство
- slovake:
- produkcia, výroba
produktaĵo ↝
-
Io produktita:
terproduktaĵoj
[27];
dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn
[28];
li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj
produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj
[29];
la romano estis tre interesa […] sinjorino Anneto nur
kun granda
malfacileco povis kompreni […] tiun ĉi mirindan
produktaĵon de la genia aŭtoro
FK
;
produktaĵo de lokaj manlaboristoj
[30];
reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao
[31];
la beroj, aŭ la produktaĵoj, faritaj el ili, estas eksportataj,
ekzemple mirtelekstrakto
[32].
frukto3
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:14
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:10
29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
30. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
31. MonatoLast
32. Monato, Saliko: Laboro kaj la bero
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:10
29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
30. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
31. MonatoLast
32. Monato, Saliko: Laboro kaj la bero
- angle:
- product
- beloruse:
- прадукт, выраб
- france:
- produit
- germane:
- Produkt
- hispane:
- producto
- hungare:
- termény, termék, gyártmány
- katalune:
- producte
- nederlande:
- product
- pole:
- produkt
- portugale:
- produção (coisa produzida)
- ruse:
- продукт
produktema ↝
-
Multe produktanta:
produktema tero;
li […] al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn,
produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran
imposton
[33];
sensaci-produktema ĵurnalistaro
[34].
fekunda, fruktoporta
33.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 6
34. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto
34. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto
- angle:
- productive
- beloruse:
- прадукцыйны, прадуктыўны
- france:
- productif
- germane:
- produktiv
- hispane:
- productivo
- hungare:
- termelékeny, termékeny, produktív
- katalune:
- productiu
- nederlande:
- productief
- pole:
- płodny, żyzny, produktywny
- portugale:
- produtivo
- ruse:
- производительный, продуктивный
plusprodukto
- Kvanto plusa, produktita trans la bezonata aŭ planita kvanto: ĉeesto de la konstanta plusprodukto en la socio klare videblas en la monumenta arkitekturo de Ĝurkutan [35].
35.
V. I. Ionesov:
Kulturo kaj socio de Norda Baktrio, Scienca Revuo, 1992:1 (43), p. 3a-8a
- france:
- surplus
reprodukti ↝
(tr)
- 1.
- Produkti novajn estaĵojn similajn al la antaŭaj: tiu vegetaĵo facile reproduktas sin; reprodukti rozujon per branĉplanto; reproduktiĝi [per] partenogenezo [36]; ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro [37].
- 2. ↝
-
Produkti objekton similan al alia:
reprodukti pentraĵon per gravurado, per fotografado;
reprodukti en sia revuo interesan artikolon;
la pentristo reproduktas la naturon;
reprodukti la sonojn de la influa angla estas aparte malfacile
[38];
en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de
reale vivintaj esperantistoj
[39];
pentraĵoj, reproduktitaj en la 21 bildopaĝoj ĉe la fino de la
libro
[40].
imiti, kopii, reprezenti
36.
Monato, Genroj
En La Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la
sekretario)
37. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?
38. Monato, Garbhan Macaoidh: Internacia fonetika alfabeto
39. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
40. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano
37. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?
38. Monato, Garbhan Macaoidh: Internacia fonetika alfabeto
39. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
40. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano
- angle:
- reproduce
- ĉeĥe:
- množit, reprodukovat, zplodit novou generaci
- france:
- reproduire
- germane:
- 1. reproduzieren 2. reproduzieren, nachbilden, kopieren, abdrucken
- hispane:
- reproducir
- hungare:
- 1. szaporít 2. reprodukál, újrateremt, újratermel
- katalune:
- reproduir
- nederlande:
- reproduceren
- pole:
- 1. reprodukować, rozmnażać 2. reprodukować, odtwarzać
- portugale:
- 1. reproduzir 2. reproduzir, copiar
- ruse:
- воспроизводить, воспроизвести, репродуцировать
- slovake:
- množiť, reprodukovať
subprodukto
- Produkto farata el alia produkto per ia procedo, ekzemple per rafinado: la subproduktoj povas ebligi pli grandan profiton ol la esencaj produktoj [41]; ureata acido […] formiĝas en la vivantaj superaj organismoj kiel subprodukto en la metabolo de aminoacido kaj de purinoj [42]; metil-benzoato ankaŭ estas subprodukto en la produktado de kokaina klorido [43].
41.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, enkonduko 2,
„mia romano – la mortula ŝipo”
42. Vikipedio, Ureata acido
43. Vikipedio, Metila benzoato
42. Vikipedio, Ureata acido
43. Vikipedio, Metila benzoato
- ĉeĥe:
- vedlejší výrobek
- france:
- produit dérivé, sous-produit
- germane:
- Nebenprodukt
- hispane:
- subproducto
- katalune:
- subproducte
- nederlande:
- bijproduct
- portugale:
- subproduto
- ruse:
- производный продукт, субпродукт
- slovake:
- vedľajší výrobok