1bild/o PV
bildo
↝ 
- 1. ↝
-
Videbla aspekto de la objektoj:
tiu montara pejzaĝo prezentos plej plaĉan bildon.
- a)
- Vidaĵo resendata de akvo aŭ spegulo: ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo [1]; mil bildoj speguliĝis en la okuloj [2]; la rivero spegulas la bildon de la luno.
- b) ↝
- Vidaĵo prezentita per desegno, pentraĵo, skulptaĵo, fotaĵo: libro kun belaj bildoj; la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo. [3]; la sarkofago […] estis kovrita per surskriboj kaj bildoj de preĝantaj homoj, sanktaj birdoj kaj skaraboj [4]; kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo? [5]; skulptitaj sanktulbildoj [6].
- c)
- Tio, kio similas, imitas, simbolas: kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni [7]; al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco [8]; ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo [9]; tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo [10]; la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero [11]; rakonti ion klarbilde [12] (plastike).
- d) ↝
- Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en la imago: staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton [13]; lia bildo ĉiam vivis en mi [14]; revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon [15]; ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco Marta ; mi ĉiam revidas en spirito la bildon de tiu terura tago; mi bildigis al mi lian plezuron.
figuro1, figuro2
- 2. ↝
- Metaforo: bildoplena stilo; tiu bildo (Esperanto kiel ponto inter samlingvanoj) venis en mian kapon, kiam mi re-legis la poemojn [16].
- 3. ↝
- a) ↝
- (de subaro `bb A sub bb E` per rilato `bb R sub bb E xx bb F`) La subaro de ĉiuj tiaj elemento de `bb F`, ke ekzistas almenaŭ unu paro en `bb R`, kies dua termo ĝi estas kaj kies unua termo apartenas al `bb A`: la bildon de `bb A` per `bb R` oni signas per `bb R(bb A)`.
- b) ↝
- [19]
(de elemento `a in bb E` per
bildigo `f` de
`bb E` al `bb F`)
La elemento `f(a)` en
`bb F`.
Rim.: Laŭ la difina eco de bildigoj la bildo de `a` estas ankaŭ la nura elemento de la bildo de subaro `{a}`.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 16:10
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 5:3
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:4
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:16
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. Monato, Gerrit Berveling: Li instruis la flandrojn legi poezion, 2012
17. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
18. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, kurbo
19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 16:10
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 5:3
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:4
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:16
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. Monato, Gerrit Berveling: Li instruis la flandrojn legi poezion, 2012
17. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
18. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, kurbo
19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
- angle:
- 1. image, picture 2. image, picture 3. image (by a mapping)
- bulgare:
- картина
- ĉeĥe:
- obraz
- france:
- 1. image 3. image (directe)(par une application)
- germane:
- 1. Abbild, Ansicht, Bild 3. Bild 1.a Abbild, Spiegelbild 1.b Abbildung 1.c Abbild, Abziehbild, Nachbildung 1.d Bild, Abbild
- hispane:
- imagen
- hungare:
- kép
- indonezie:
- gambar
- katalune:
- imatge
- nederlande:
- 2. beeld 1.a speigelbeeld 1.b afbeelding 1.c beeltenis 1.d beeld
- pole:
- 1. obraz, wizerunek 2. obraz, wizerunek 3.a obraz (podzbioru przez funkcję) 3.b obraz (elementu przez funkcję) , wartość funkcji (w punkcie)
- rumane:
- imagine
- ruse:
- 1. картина, изображение , образ 3. образ
- slovake:
- obraz
- volapuke:
- 1. mag
bildaro 
- 1.
- Aro da bildoj: komiksbildaro [20]; jen la bildaro, kiun mi faris kaj kaŝis en la komputilon [21].
- 2. ↝
[22] (de bildigo `f`) La bildo de ĝia fonto-aro.
20.
Monato, Donald Broadribb: Komiksoj
bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
21. Mezorienta kunveno 2009, Jutubo
22. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
21. Mezorienta kunveno 2009, Jutubo
22. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §139
- angle:
- 2. image set (of a mapping)
- ĉeĥe:
- souhrn obrazů, zobrazení
- france:
- 2. image (d'une application)
- germane:
- Bildsammlung, Bildgeschichte 2. Bildmenge (einer Abbildung)
- hungare:
- 2. képhalmaz
- katalune:
- 1. conjunt d'imatges, banc d'imatges, fototeca 2. conjunt imatge
- nederlande:
- 1. album
- pole:
- 1. album 2. zbiór wartości (funkcji)
- ruse:
- 2. множество образов (отображения)
- slovake:
- súhrn zobrazení
bildigi ↝
(tr)
- 1.
- (komune) Prezenti en indikita formo: Konstantinoplo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron [23]; piktogramoj estas bildetoj de konkretaj objektoj, ideogramoj estas pli abstraktaj kaj bildigas ankaŭ certajn nociojn [24]; mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn TermKurs ; ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas la prepozicion „en“ PMEG ; la grafikaĵo kiu bildigas la elspezojn de UEA [25].
- 2. ↝
Datumprilabora procedo celanta surpaperigi, surekranigi aŭ alimaniere vidigadi komputile traktatajn datumojn, ekzemple signokodojn per signobildoj: Ni kiom-ajn-koste strebu bildigi la „ĉapelojn“ sur komputila ekrano [26].
23.
E. Lanti: Leteroj el Turkio
24. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Klasifikado kaj konstukriterioj de planlingvoj
25. La Ondo de Esperanto, 1999, numero 6:56
26. Pri gramatiko
24. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Klasifikado kaj konstukriterioj de planlingvoj
25. La Ondo de Esperanto, 1999, numero 6:56
26. Pri gramatiko
- angle:
- 2. render, visualize
- ĉeĥe:
- zobrazit
- france:
- représenter, rendre (reproduire), visualiser
- germane:
- abbilden
- hungare:
- ábrázol, megjelenít, vizualizál
- katalune:
- 1. representar 2. visualitzar
- nederlande:
- 1. uitbeelden 2. visualiseren
- pole:
- obrazować, reprezentować, renderować 1. obrazować, kreować wizerunek, malować, przedstawiać
- ruse:
- 1. изобразить 2. отобразить, визуализировать
- slovake:
- zobraziť
bildigo 
- 1.
- Ago bildigi: pro tiaj trafaj bildigoj, la leganto eble identiĝos kun kelkaj roluloj [27]; ret-modernaj bildigoj de nia mondo [28].
- 2. ↝
MatVort (de aro `bb E` al aro `bb F`) Tia rilato `f` de `bb E` al `bb F`, ke por ĉiu elemento `a` en `bb E` ekzistas en `f` nur unu paro, kies unua termo estas `f`: se ĉiuj paroj en `f` havas la saman duan termon, oni kvalifikas la bildigon konstanta; la aron de ĉiuj bildigoj de `bb E` al `bb F` oni foje signas per `bb F^(bb E)`.
ĵeto, familio;
Specifaj bildigoj: formo, funkcio, funkcionalo, operacio, operatoro, transformo, subbildigo, vico; bildigoj kun specifaj ecoj: enjekcio, surjekcio, bijekcio;
Atributoj de bildigo: fonto-aro, celo-aro, bildaro; specifaj ecoj de iuj bildigoj: konstanta, simetria.
Rim.: Anstataŭ diri, ke `(a,b)` apartenas al bildigo `f` , oni preferas diri, ke `f` ĵetas (aŭ transformas, aŭ bildigas) `a` al `b` , ke `f` asocias `b` kun `a` , ke `f` alprenas valoron `b` ĉe `a` , ke `b` estas la valoro de `f` ĉe `a` , ke `b` estas la bildo de `a` per `f` ... kaj oni signas `b` per `f(a)` (legu: fo de a, aŭ fo ĉe a). La nocio bildigo estas formaligo de la pli komuna nocio funkcio, ankaŭ por kiu valoras similaj dirmanieroj.
27.
Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj
de niaj frustriĝoj, 2006
28. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
28. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
- angle:
- 2. mapping
- ĉeĥe:
- zobrazení, zobrazování
- france:
- 2. application (math.)
- germane:
- 2. Abbildung
- hispane:
- 2. función
- hungare:
- 1. ábrázolás, megjelenítés 2. ábrázolás, leképezés
- katalune:
- 1. representació 2. funció, aplicació
- nederlande:
- 1. uitbeelding
- pole:
- 1. obrazowanie, kreowanie wizerunek, malowanie, przedstawianie 2. odwzorowanie, funkcja
- ruse:
- 1. отображение 2. отображение
- slovake:
- zobrazenie
bildolibro
↝ 
-
Libro, kies ĉefa enhavo estas bildoj anstataŭ teksto:
grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj
[29];
en la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj
plenforme
eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj,
sed kiam ŝi
transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu
malordo
[30].
atlaso3
- germane:
- Bilderbuch
malbildo
↝ 
- ĉeĥe:
- inverzní obraz
- katalune:
- antiimatge
- slovake:
- inverzný obraz
lumbildo
↝ 
Bildo sur diafana folio, kiun oni povas rigardi pere de tralumo aŭ grandige projekcii sur ekranon: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj […] montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro […] iras laŭ la dorna vojo de la honoro [32]; mi bezonos projekciilon por lumbildoj [33]; ni aŭdis diversajn informajn paroladojn kun lumbildaj ilustraĵoj [34].
projekciaĵo 2
32.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, dorna vojo de la honoro
33. V. Lutermano: Amikeca Konferenco en KUBO 24/12/1999 - 2/1/2000, soc.culture.esperanto, 1999-12-24
34. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
33. V. Lutermano: Amikeca Konferenco en KUBO 24/12/1999 - 2/1/2000, soc.culture.esperanto, 1999-12-24
34. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
- angle:
- slide, transparency
- ĉeĥe:
- zobrazovaný diapozitiv
- france:
- diapositive, transparent (subst.)
- germane:
- Lichtbild, Dia
- hispane:
- diapositiva
- katalune:
- transparència, diapositiva, projecció
- nederlande:
- lichtbeeld
- pole:
- przezrocze, slajd, diapozytyw
- rumane:
- diafilm
- ruse:
- диапозитив, слайд
- slovake:
- zobrazovaný diapozitív
membildo ↝
Imago pri sia memo korpa kaj precipe mensa: inkuba membildo | de dikiĝo sen reveno [35]
memportreto
35.
G. Cappa: Amfruktoj, Beletra Almanako, 2016-10 (27), p. 46a
- angle:
- self-image
- france:
- image de soi
- germane:
- Selbstbild
- nederlande:
- zelfbeeld
mokbildo ↝
- Bildo de iu aŭ io kun mokigaj troigoj kaj malbeligoj; karikaturo, parodio: oni prezentas veran mokbildon de la kontraŭa ideologio [36]; post publikigo de mokbildoj pri azerioj en grava irana gazeto „Iran“, azerioj […] komencis protesti [37].
36.
M. Rauhamaa: Ĉu seksismaj lingvoj?,
soc.culture.esperanto, 2003-02-03
37. Vikipedio, Azerioj, 2011-11-21
37. Vikipedio, Azerioj, 2011-11-21
- france:
- caricature
- germane:
- Spottbild
- hispane:
- caricatura
mondbildo
↝ 
- Mondkoncepto: en sia verkaro „La Tria Testamento“ Martinus priskribis, logikan, koheran mondbildon [38]; temas ja vere pri nova paradigmo, t.e. nova mondbildo kiel siatempe la teorio de Copernicus, kiu ŝanĝis la mondpercepton kaj kune la homsocion [39].
38.
O. Therkelsen:
Video pri la dana intuicia filozofo Martinus, [vidita en 2018]
39. Monato, Ivo Durwael: Kosmologio de nia jarcento, 2010
39. Monato, Ivo Durwael: Kosmologio de nia jarcento, 2010
- ĉeĥe:
- světový názor
- france:
- conception du monde, vision du monde
- germane:
- Weltbild
- nederlande:
- wereldbeeld
- pole:
- światopogląd
- rumane:
- weltanschauung
- ruse:
- картина мира, мировосприятие
- slovake:
- svetonáhľad, svetonázor
movbildo
↝ 
Animaciaĵo: nun okazas foiro de bildrakontoj kaj movbildoj en Japanio [40]; ilia movbilda rakonto „Demandoj de Blua Kato al Petoleto“ estas ŝatata de ĉinaj geknaboj [41].
Rim.:
Movbildon iuj rigardas tro ĝenerala vorto
por la celata senco kaj ĝin malrekomendas, jen alia uzo:
la projekciado komencas montri sur la ekrano la unuajn
movbildojn de la filmo
[42].
40.
Iriza:
Japanaj vortoj en usona lingvo, 2008-04-05
41. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio disvolvas..., 2009-06-25
42. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, 2013
41. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio disvolvas..., 2009-06-25
42. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, 2013
- france:
- dessin animé
- germane:
- Bewegtbild
- hispane:
- animación
- katalune:
- animació (dibuixos animats, per ordinador, a intervals...)
- nederlande:
- tekenfilm
- pole:
- film rysunkowy, film animowany, kreskówka
- rumane:
- animație
sonbilda ↝
43.
-:
SPIP-helpo
, 2004-04
- france:
- audiovisuel (adj.)
- germane:
- audiovisuell
- hispane:
- audiovisual
- katalune:
- audiovisual
- nederlande:
- audiovisueel
- pole:
- audiowizualny
spegulbildo
- france:
- reflet
- germane:
- Spiegelbild
- hispane:
- reflejo
idento-bildigo ↝

-
(en aro `bb E`)
Bildigo, kiu
ĵetas ĉiun elementon al ĝi mem.
idento, idento-rilato.
Rim.: Troveblas „identa funkcio“ en [46].
- angle:
- identity mapping
- france:
- identité (application), application identique
- germane:
- identische Abbildung
- hispane:
- función identidad
- katalune:
- funció (aplicació, transformació) d'identitat
- pole:
- funkcja identycznościowa, przekształcenie tożsamościowe, identyczność
- ruse:
- тождественное отображение
subbildigo ↝

- (de bildigo) Malvastigaĵo de la bildigo laŭ iu subaro de ĝia fonto-aro.
- angle:
- restriction (of a mapping), partial mapping
- beloruse:
- звужэньне
- ĉeĥe:
- restrikce, zúžení
- france:
- restriction (d'une application), sous-application, trace (d'une application)
- germane:
- Einschränkung (einer Abbildung)
- katalune:
- restricció (del domini d'una funció)
- pole:
- funkcja częściowa
- ruse:
- сужение (отображения), ограничение (отображения)
- slovake:
- reštrikcia, zúženie
inversa bildigo
↝ 

-
(de bildigo
`f`)
Inversa rilato de
`f`,
se ankaŭ ĝi estas bildigo.
Oni diras ankaŭ: inverso de bildigo.
47.
Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 23,
„inversa funkcio“
48. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
48. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
- angle:
- inverse mapping
- ĉeĥe:
- inverzní zobrazení
- france:
- application réciproque
- germane:
- inverse Abbildung
- hispane:
- función inversa
- hungare:
- inverz leképezés
- katalune:
- funció inversa
- pole:
- funkcja odwrotna (do danej funkcji)
- ruse:
- обратное отображение
- slovake:
- inverzné zobrazenie
inversa bildo ↝

-
- a)
- (de subaro `bb B sub bb F` per rilato `bb R sub bb E xx bb F`) Subaro de ĉiuj tiaj elementoj de `bb E`, ke ekzistas almenaŭ unu paro en `bb R`, kies unua termo ĝi estas kaj kies dua termo apartenas al `bb B`: la inversan bildon de `bb B` per `bb R` oni signas per `bb R^(-1)(bb B)`.
- b)
- (de elemento `b in bb F` per bildigo `f` de `bb E` al `bb F`) La inversa bildo 1.a de subaro `{b}` per `f`.
- c)
- (de elemento `b in bb F` per bijekcia bildigo `f` de `bb E` al `bb F`) La bildo 3.b de `b` per la inversa bildigo de `f`.
malbildo.
Rim.: Ni ne trovis fonton por ĉi tiu termino, sed konsideras ĝin sufiĉe internacia kaj logika sekvo de „inversa bildigo“.
- angle:
- inverse image
- france:
- image réciproque (math.)
- germane:
- Urbild, inverses Bild
- katalune:
- imatge inversa, antiimatge
- pole:
- przeciwobraz (przez funkcję)
- ruse:
- прообраз
rekta bildo ↝

- Bildo (kontraste al inversa bildo): ĝia rekta bildo sur la argumentaro [49].
- katalune:
- imatge (≠ antiimatge)
administraj notoj
pri
idento-~igo:
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
idento-~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~igo: Mankas dua fontindiko.
sub~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Fonto trovenda. [MB]pri sub~igo:
Fonto trovenda. [MB]~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
idento-~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~igo: Mankas dua fontindiko.
sub~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.