*lok/o PV

*loko

1.
Parto de spaco okupata de io aŭ destinita por io: meti objekton sur ĝian lokon; ricevi lokon en la teatro; oni ne vendis al mi lokon en vira kupeo [1]; elekti bonan lokon por vidi; grimpi ĝis la plej alta loko de la arbo; tiu vorto ne estas en la ĝusta loko; li mezuris la larĝon deloke de la pordego ĝis la [...] interna korto [2]; estas tie ĉi nek loko nek tempo por priparoli la aferon; li devis serĉi lokon, kie li povas sidi sufiĉe komforte, ja li devos resti longan tempon [3]; mi serĉis lokon por min kaŝi [4]; trovi por si lokon sur la tero Marta ; kiun lokon (paragrafon) mi legu al vi? mi povus citi multajn lokojn pri tio en la verko; (figure) havi varman lokon (bonan postenon) PrV .
2.
Difinita etendaĵo de lando, regiono: loĝi en bela, apudmara, montara loko; li vojaĝis en multajn lokojn; la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj [5]; senloka vagisto.
3.
(figure) Situacio, posteno: kion vi farus se vi estus sur mia loko? se vi estus sur mia loko, mi konsolus vin per vortoj kaj balancus pri vi mian kapon [6]; ne estas tie loko por sufero [7]; atingi altan lokon en sia ofico, en la arto; havi altan lokon en la estimo, en la koro de iu.
4.
rango1; nombro laŭ sinsekvo1, ekz. atinganta la celon en konkurso: unua (venkinto), dua, tria loko; ĵuriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo [8].
5.
MATKOMP Numero aŭ rolnomo de argumento de funkcio, operacio, rilato, predikato ktp: en subtraho la unuan argumentan lokon okupas la malpliigato, kaj la loko de subtrahato estas post minuso. VD:loknombro
1. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:19
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:4
7. Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
8. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
afrikanse:
plek
albane:
vendi
amhare:
ቦታ
angle:
place
arabe:
مكان
armene:
տեղ
azerbajĝane:
yer
beloruse:
месца
bengale:
স্থান
birme:
နေရာ
bosne:
mjesto
ĉeĥe:
adresa, místo, umístění
ĉine:
[wèi], 位子 [wèizi], 位置 [wèizhi], 去处 [qùchù], 去處 [qùchù], 名次 [míngcì], 地方 [dìfang], 地点 [dìdiǎn], 地點 [dìdiǎn], 场地 [chǎngdì], 場地 [chǎngdì], 场所 [chǎngsuǒ], 場所 [chǎngsuǒ]
dane:
sted
estone:
koht
eŭske:
leku
filipine:
lugar
france:
1. emplacement, lieu 2. endroit (lieu) 3. place (à sa place...) 5. position (d'un argument)
galege:
lugar
germane:
1. Ort, Stelle, Platz 2. Stelle, Platz 3. Stelle, Platz 4. Platz (im Wettkampf) 5. Stelle
guĝarate:
સ્થળ
haitie:
plas
haŭse:
wuri
hinde:
जगह
hispane:
1. lugar, ubicación 2. sitio (lugar) 3. lugar 5. posición (de un argumento)
hungare:
hely
igbe:
ebe
indonezie:
lokasi, tempat
irlande:
áit
islande:
staður
japane:
場所 [ばしょ]
jave:
panggonan
jide:
אָרט
jorube:
ibi
kanare:
ಸ್ಥಾನ
kartvele:
ადგილი
kazaĥe:
орын
kimre:
lle
kirgize:
орун
kmere:
កន្លែង
koree:
장소
korsike:
postu
kose:
indawo
kroate:
mjesto
kurde:
cîh
latine:
pro eo
latve:
vieta
laŭe:
ສະຖານທີ່
litove:
vieta
makedone:
место
malagase:
toerana
malaje:
tempat
malajalame:
സ്ഥലം
malte:
post
maorie:
wahi
marate:
स्थान
monge:
qhov chaw
mongole:
газар
nederlande:
plaats
nepale:
ठाउँ
njanĝe:
malo
okcidentfrise:
plak
panĝabe:
ਸਥਾਨ
paŝtue:
ځای
pole:
miejsce, miejscowość, pomieszczenie
portugale:
lugar
ruande:
ikibanza
rumane:
loc, cameră
ruse:
место
samoe:
mea
sinde:
جاء
sinhale:
ස්ථානය
skotgaele:
àite
slovake:
adresa, miesto, umiestnenie
slovene:
kraj
somale:
meel
ŝone:
nzvimbo
sote:
habité
sunde:
tempat
svahile:
mahali
svede:
plats, ställe
taĝike:
ҷои
taje:
สถานที่, ที่
tamile:
இடத்தில்
tatare:
урын
telugue:
స్థలం
tibete:
ས་ཆ་
ukraine:
місце
urdue:
جگہ
uzbeke:
joy
vjetname:
nơi
zulue:
indawo

loka

1.
Ne ĉiea, ne transiranta la limojn de iu loko, koncernanta nur parton de iu tuto: Taylor asertis ke oni devas koncentri sian klopodon al la venko en lokaj militoj per konvenciaj armiloj [9]; „Ĉi tio nur piketos vin“, avertis […] d-ro Vejkli, donante al Ned lokan anestezilon apud arterio supre de lia dekstra femuro [10]. ANT:malloka
2.
Apartenanta al suba nivelo teritoria, kontraste al io centra, tutlanda, aŭ tutasocia ktp; necentra, periferia: la loka komitato (kontraste al la centra); lokaj gazetoj (kontraste al la tutlandaj); la Ĉeĥa E-Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn [11]; ekstere la IF de UEA prizorgas la informadon […] per helpo al la informado sur la landa, loka kaj faka niveloj [12]; en la aviaj biletoj la tempoj estas lokaj (tiuj de la koncernaj horzonoj).
3.
Speciala al iu loko: estas loka kutimo, ke en tiu sezono antaŭ la domo pendas kuko [13]; loka dialekto [14]; lerni lokan lingvon aŭ konatiĝi kun tieaj kutimoj [15]; la loka esperantista asocio konas nur unu Esperanto-parolanton en tiu urbo [16].
4.
Rilata al situo, spaco, loko: la aktuala mond-evoluo devigas nin pensi tutmondece, preter loka diverseco, direkte al universaleco, eĉ se ni devas agi loke [17]; tion ni konas en Esperanto nur ĉe la lokaj prepozicioj, kun la nominativo por indiki pozicion (en la ĝardeno) sed kun la akuzativo por indiki almovon (en la ĝardenon) [18].
Rim.: Ofte ĉi tiun sencon pli klare esprimas kunmetaĵo, ekz-e lokadverbo ktp.
9. Yamasaki S.: Dek tri tagoj, Monato, 2001/10, p. 22
10. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
11. Starto
12. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
13. Michael Lennartz: Ĉu demokratio aŭ ne?, Monato, 2009/03, p. 6
14. John Gobourne: Dialekto flegata, Monato, 2014/08, p. 12
15. Garbhan MacAoidh: El flamo en fajron, Monato, 2000/06, p. 6
16. Robert Leleu: Kiuj voĉdonis por EDE?, Monato, 2009/10, p. 6
17. Gilbert Ledon: Diverseco: granda minaco, Monato, 2002/07, p. 8
18. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989
angle:
local
beloruse:
мясцовы, лякальны
ĉeĥe:
lokální, místní
ĉine:
当地 [dāngdì], 當地 [dāngdì], 本地 [běndì], 局地 [júdì], 局部 [júbù], 土 [tǔ], 在地 [zàidì], 地方 [dìfāng], 地方性 [dìfāngxìng]
france:
local (adj.)
germane:
örtlich, lokal
hispane:
local (adj.), del lugar
hungare:
helyi, lokális
indonezie:
lokal
japane:
場所の [ばしょの], 地方の [ちほうの], その土地の [そのとちの], 地元の [じもとの]
nederlande:
plaatselijk
pole:
lokalny, miejscowy, terenowy
portugale:
local
rumane:
local, indigen, câmp
ruse:
1. местный, локальный 2. местный, региональный 3. местный, туземный 4. местный, места (род. пад.)
slovake:
lokálny, miestny
svede:
1. lokal 2. lokal 3. lokal
taje:
ท้องถิ่น
ukraine:
місцевий

loki

(tr)
1.
Meti1: li […] lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon […] por gardi la vojon al la arbo de vivo [19]; [ŝi] lokis ilin en la ĉambro de litoj [20]; ili lokis la sarkofagon en malvasta ĉambro kaj rapide masonis la truon [21]; loki la invititojn ĉe la tablo; loki infanon sur lian seĝon; oni lokis ilin en la saman ĉambron; loki statuon sur piedestalon; loki librojn sur bretaro, tukojn en ŝranko, barelon en kelo, lampon sur la tablo; vorto malĝuste lokita en la frazo.
2.
Meti iun aŭ ion en difinitan situacion: li estas alte lokita en mia estimo; en ĉiu okazo mi dankas la diojn, ke ili lokis min apud la flanko de l' faraono [22]; oni devas loki ilin inter la grandaj filozofoj; oni lokos tiun eltrovaĵon inter la plej utilajn.
3.
Trovi lokon3 kaj aranĝi prizorgon por iu aŭ io: Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro Marta ; oni lokis lin sur la tronon de liaj prapatroj; loki iun en superan oficon, rangon.
SIN:enlokigi
angle:
1. put, set, place 2. place 3. instal, place
beloruse:
мясьціць, зьмясьціць, разьмяшчаць, ставіць
ĉeĥe:
přeadresovat, přemístit, přesunout
ĉine:
安放 [ānfàng], 放置 [fàngzhì], 置于 [zhìyú], 置放 [zhìfàng]
france:
mettre 1. disposer, placer
germane:
1. platzieren 2. stellen
hispane:
situar, ubicar, colocar, poner en
hungare:
helyez, elhelyez, tesz (vhová), mozgat
indonezie:
menempatkan meletakkan
japane:
置く [おく], 据える [すえる], 配置する [はいちする], つける
nederlande:
plaatsen
pole:
lokować, posadzić, usadowić, ustawiać
portugale:
colocar, pôr
rumane:
localizați, plantați, așezați, instalați
ruse:
1. поместить 2. поставить, посадить 3. поместить, пристроить
slovake:
preadresovať, premiestniť, presunúť
svede:
placera

lokaĵo

KOMP Ĉiu el la konvencioj por prezenti datumon, validaj por koncerna kulturo (lando, etno) kaj necesa por ĝuste asimili programaron: la lokaĵoj por tempoindika sintakso, pri la ordo de literoj en la alfabeto, monunua signo ktp.
angle:
locale category
france:
paramètre régional (inf.)
hispane:
parámetro de configuración regional (inf.)
hungare:
helyi beállítás
pole:
lokacja
rumane:
locație
ruse:
национальная настройка

lokaĵaro

KOMP Grupo da lokaĵoj kolektitaj en dosiero aŭ dosierujo, kies priskribojn oni povas kune aktivigi konforme al la lokaj kutimoj: la uzanto povas ŝalti la deziratan lokaĵaron por asimili sian labormedion al siaj preferoj [23].
angle:
locale
france:
paramètres régionaux
germane:
Gebietsschema
hispane:
conjunto de parámetros de configuración regional (inf.)
hungare:
helyi beállítások
pole:
lokalizacja
rumane:
loc

lokaro

1.
Aro de lokoj: paleontologia lokaro [24].
2.
MAT[25](arkaismo) Aro de punktoj, verigantaj iun econ: la lokaro de kurbecocentroj de iu kurbo nomiĝas ties elvolvato; parabolo[n oni] povas difini kiel la lokaro de punktoj, kiuj estas egaldistancaj de donita punkto (la fokuso) kaj donita linio (la direktanto) [26].
Rim.: Kvankam tiu ĉi termino estas aŭtoritata, bone formita kaj arĥaika, ĉar ĉiam anstataŭigebla per „aro“, oni ial enkondukis por ĝi novan, nerekomendindan formon „lokusoPIV1.
angle:
2. geometric locus
ĉeĥe:
geometrické místo
ĉine:
2. 位点 [wèidiǎn], 位點 [wèidiǎn]
france:
1. emplacements 2. lieu géométrique
germane:
2. geometrischer Ort
hispane:
1. ubicaciones 2. espacio geométrico
hungare:
2. ponthalmaz
japane:
軌跡 [きせき]
pole:
1. lokalizacje 2. miejsce geometryczne
rumane:
2. loc geometric
ruse:
2. геометрическое место
slovake:
geometrické miesto
ukraine:
геометричне місце точок

lokumiZ

1.
Loki3: la bebon vi povas lokumi en infanvartejon [27]; sin lokumi (dungigi) kiel motoriston; EKON lokumi (procente pruntedoni) monon en bankon (vd investi1).
2.
Trovi1; sondi1, malkovri la ekzaktan lokon de io: la fiŝkaptaj ŝipoj uzas la sonaron ankaŭ por lokumo de fiŝaro, […] eĉ ankaŭ por lokumi unuopajn fiŝojn [28].
27. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, 2003
28. Vikipedio, Eĥosondilo
angle:
1. place (in school or in office), lend (at interest), invest 2. locate
ĉeĥe:
umístit
ĉine:
1. [gē], 擱 [gē], 厝 [cuò], 置 [zhì]
france:
1. placer (dans un emploi, une fonction)
germane:
1. parken, stellen, platzieren 2. lokalisieren
hispane:
1. colocar (en un empleo, un cargo)
hungare:
1. elhelyez (átv.)
japane:
預ける [あずける], 入れる [いれる], つける
pole:
1. umiejscowić, lokować 2. ograniczyć do małego obszaru
rumane:
2. se limitează la o zonă mică
ruse:
1. поместить, пристроить
slovake:
umiestniť
ukraine:
поміщати, розміщати, розміщувати, розташовувати

deloke de

(prepoziciaĵo)
(malofte)
De1: li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden [29].
angle:
from (the location of)
hispane:
desde
hungare:
vminek a helyétől számítva
pole:
przesiedlone z
rumane:
reinstalat din

deloki

Meti en alian lokon: la mebloj delokiĝis [30]; la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo inkluzivas leviĝon de la mar-niveloj kaj delokiĝojn de loĝantaroj el unu regiono al alia [31]; la substanco de la terkrusto estas premata de kontinent-delokiĝoj en la profundo kaj tie fandiĝas [32].
30. Monato, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda
31. Monato, Lenio Marobin: Klimata ŝanĝiĝo kaj konfliktoj: kia interrilato?
32. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
angle:
displace, dislocate
beloruse:
зрушыць
ĉeĥe:
odstavit, odsunout, odsunovat
ĉine:
移位 [yíwèi], 媻 [pán], 挪动 [nuódòng], 挪動 [nuódòng]
france:
déplacer
germane:
verschieben
hispane:
desplazar, mover de sitio
hungare:
elmozdít, áthelyez
nederlande:
verplaatsen
pole:
przesuwać, przemieścić ze swojego miejsca
rumane:
întîrzia, deplasați-vă din loc
ruse:
сместить
slovake:
odstaviť, odsunúť
ukraine:
зміщати, зміщувати, переміщати, переміщувати, усувати з місця, пересувати, переставляти

delokigo

1.
Ago delokigi.
2.
MAT[33] Pozitiva afina izometrio: ĉiu delokigo en eŭklida ebeno estas kunligaĵo de translacio kaj rotacio. VD:koincidigebla.
Rim.: Pluraj naciaj lingvoj sugestas, ke „movo“ povus esti bona anstataŭanto, sed ĝia ebla interpretado per „movado“ aŭ „moviĝo“ (en kinematiko) iom malhelpas, dum „delokigo“ havas aŭtoritatajn fontojn (Bricard, Werner). Plie, en la koncernaj lingvoj, kaj ankaŭ en PIV2, la termino „movo“ ofte fariĝas nura sinonimo de „afina izometrio“ kaj oni sentas bezonon aldoni precizigan adjektivon de la tipo „pozitiva“, „propra“ aŭ simile.
angle:
1. displacement, action of moving 2. translation, (proper) motion, (proper) movement
ĉeĥe:
přemístění
ĉine:
偏移 [piānyí], 移动量 [yídòngliàng], 移動量 [yídòngliàng], 位移 [wèiyí]
france:
1. déplacement (transfert), transfert 2. déplacement, isométrie directe, isométrie positive
germane:
Verschiebung 2. (eigentliche) Bewegung
hispane:
1. acción de mover 2. desplazamiento, isometría directa, isometría positiva
hungare:
1. elmozdítás, áthelyezés 2. mozgás
pole:
1. dyslokacja, przemieszczenie 2. izometria parzysta
rumane:
1. dislocare, mișcare 2. chiar izometrie
ruse:
2. (собственное)движение
slovake:
premiestnenie

disloki

(tr)
Meti dise en iun lokon: disloki kelkajn meblojn en la ĉambron; la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto [34]; vendejoj egale dislokitaj en la tuta teritorio de Slovakio [35].
angle:
disperse, spread about, propagate
beloruse:
разьмяшчаць, дыслякаваць
ĉeĥe:
dislokovat, rozestavit, rozestavit, rozmístit, rozmísťovat
ĉine:
驅散 [qūsàn], 驱散 [qūsàn], 散 [sàn]
france:
disséminer, disperser
germane:
verteilen
hispane:
dispersar, diseminar, propagar
hungare:
széthelyez, szétrendez, széttesz, diszlokál
japane:
配置する [はいちする], 分散して置く [ぶんさんしておく]
nederlande:
verdelen
pole:
rozmieszczać, rozlokować
portugale:
deslocar
rumane:
aranja, implementa
ruse:
разместить, дислоцировать
slovake:
rozmiestniť
ukraine:
розміщати, розміщувати, розставляти, розташовувати

duloka

KompLeks
1.
Havanta du lokojn1: li ŝin sidigas sen demand' ĉe tablo nur duloka [36].
2.
MATKOMP Kies loknombro estas du: subtraho estas duloka operacio; „superi“ estas duloka rilato; ofte temas pri operacioj kaj rilatoj dulokaj kaj unulokaj, en la programlingvo C la kondiĉa esprimo `x?y:z` formas operacion trilokan [37].
36. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
37. Vikipedio, Loknombro
angle:
2. binary, dyadic
ĉeĥe:
dvojmístný
france:
2. à deux arguments, binaire (à deux arguments)
germane:
1. zweisitzig 2. dyadisch, zweistellig, zweiwertig
hispane:
2. de dos argumentos, binario (de dos argumentos)
hungare:
2. diadikus, binér, két operandusú
indonezie:
2. biner
pole:
dwumiejscowy 1. dwuosobowy 2. binarny, dwumiejscowy
rumane:
dubla
ruse:
2. двуместный (об операции), бинарный
slovake:
dvojmiestny

enlokigi

angle:
put, place, instal
ĉeĥe:
umístit
ĉine:
装机 [zhuāngjī], 裝機 [zhuāngjī]
germane:
platzieren, stellen
hispane:
ubicar
hungare:
behelyez, betesz
pole:
lokować, pomieszczać, umieszczać
rumane:
localiza, plasa
slovake:
dosadiť

havi lokon

(arkaismo) (frazaĵo)
Okazi: ŝi alproksimiĝis al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado Marta ; post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro[38].
angle:
take place
beloruse:
мець месца, адбывацца, здарацца
ĉine:
发案 [fāàn], 發案 [fāàn]
germane:
stattfinden
hispane:
tener lugar
hungare:
végbemegy, lejátszódik
japane:
催される [もよおされる], 起きる [おきる]
pole:
mieć miejsce
rumane:
a se întâmpla

hejmloko

Loko, vilaĝo, malgranda regiono, kiun iu rigardas hejmo, ĉar li tie naskiĝis, aŭ longe, plezure tie vivis: mi pensas pri nia hejmloko, pri la tombo de la patrino [39].
39. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
homestead, birthplace
ĉeĥe:
místo bydliště
ĉine:
故乡 [gùxiāng], 故鄉 [gùxiāng], 家园 [jiāyuán], 家園 [jiāyuán], 居所 [jūsuǒ], 乡 [xiāng], 鄉 [xiāng], 故里 [gùlǐ], 來的國家 [láidìguójiā], 来的国家 [láidìguójiā], 老家 [lǎojiā], 本乡 [běnxiāng], 本鄉 [běnxiāng]
france:
village natal
germane:
Heimstatt, Heimat
hispane:
pueblo, lugar de nacimiento
japane:
故郷 [こきょう]
pole:
miasto rodzinne, macierz
rumane:
oraș natal, patrie
slovake:
miesto bydliska
taje:
บ้านเกิด
ukraine:
рідні місця, батьківщина

malloka

Ĉiea, rilata al la tuto, al diversaj aŭ ĉiuj lokoj: malloka radioaktiva infektado pro testadoj de nukleaj armiloj [40]; KOMP malloka variablo, metodo, komputila reto; en malloka reto, la komputiloj estas malproksimaj geografie, Interreto estas la plej fama malloka reto [41]; MAT estas facile trovi lokajn minimumojn — aldonaj faktoj pri la problemo (ekzemple scio de tio ke la funkcio estas konveksa) estas postulitaj por certiĝi, ke la solvo fundamente estas malloka minimumo [42]. ANT:loka1
angle:
global
beloruse:
глябальны
ĉeĥe:
celkový, globální
ĉine:
全球 [quánqiú], 全球性 [quánqiúxìng], 全局性 [quánjúxìng]
france:
global
germane:
global, weit, allgemein
hispane:
global
hungare:
globális
indonezie:
global
nederlande:
globaal
pole:
globalny
rumane:
global
ruse:
глобальный
slovake:
celkový, globálny
svede:
global

misloka

Kiu estas en malĝusta loko, en malĝusta funkcio, aŭ eble embarasa: nuanc' mistere misloka en la lumospektro [43]; meze de tiu terur[o] ekfloras unua amo, kvazaŭ misloka rozo rekte apud la sterkejo [44].
43. L. N. Newell: La Astronomo, Literatura Mondo, 1947 (11-12)
44. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
angle:
misplaced, out of place
ĉine:
不伦不类 [bùlúnbùlèi], 不倫不類 [bùlúnbùlèi]
france:
déplacé (à la mauvaise place), pas à sa place
germane:
falsch platziert, deplatziert, störend
hispane:
movido (fuera de su lugar)
pole:
zawieruszony, zaprzepaszczony, zapodziany
rumane:
rătăcit, pierdut

misloki

Meti en malĝustan lokon: [mi] mislokis miajn okulvitrojn ChV ; kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo CKv ; poste deklaris la Centra Elekta Komisiono, ke, surbaze de la mislokitaj balotiloj, fakte venkis per 84 voĉoj Basha [45].
angle:
misplace, mislocate
ĉine:
掖咕 [yēgu]
germane:
verlegen
japane:
置き違える [おきちがえる]
pole:
zawieruszyć, umieścić w złym miejscu, zaprzepaścić, zapodziać
rumane:
rătăci, pus într-un loc greșit
ukraine:
розставляти, розпихати, розміщати абиде/абияк

surloke

En iu difinita loko, kie io okazas: turniĝinte surloke, ŝi forkuris [46]; li efektive ne povas resti surloke [47]; [ĉu] surloke vi trovis neniun indikaĵon, neniun postsignon [48]? la Raciula Societo bombaste anoncis, ke ĝi organizos kunvenon surloke, por ke [ĉiuj] povu mem vidi, ke pri la ĉeesto de kosmoŝipanoj troviĝas eĉ ne unu minimuma spuro [49]. VD:tie
angle:
on the spot, in place, on site
ĉine:
就地 [jiùdì], 踏 [tà], 实地 [shídì], 實地 [shídì], 当即 [dāngjí], 當即 [dāngjí], 席地 [xídì], 现场 [xiànchǎng], 現場 [xiànchǎng], 生产现场 [shēngchǎnxiànchǎng], 生產現場 [shēngchǎnxiànchǎng]
germane:
auf der Stelle, vor Ort, an Ort und Stelle
japane:
現地で [げんちで]

transloki

(tr)
Meti transen en alian lokon: transloki siajn meblojn en alian loĝejon; por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa VivZam .
angle:
move/transfer/place (something) elsewhere, bring over
beloruse:
перамяшчаць, перасоўваць
ĉeĥe:
překládat (zboží), přemístit, přestěhovat
france:
déplacer, transporter
germane:
umsetzen
hispane:
desplazar, trasladar, transportar
hungare:
áthelyez, áttesz
japane:
移す [うつす], 移動させる [いどうさせる]
nederlande:
overbrengen
pole:
translokować, przenieść, przemieszczać
rumane:
translocați, muta
ruse:
переместить
slovake:
premiestniť, presťahovať
svede:
flytta (något), transportera
taje:
ย้าย
ukraine:
переміщати, переміщувати, переставляти, пересувати

translokiĝi

Iri en alian lokon: li faris sian lastan translokiĝon (al la tombejo, t.e. mortis) PrV ; tiuj translokiĝas kun ili el la malnova loĝejo en la novan [50]; ĉirkaŭ la 16a jarcento translokiĝis ĉi tien fiŝkaptistoj kaj tiuj, kiuj volis eskapi militservadon kaj servuton [51]; multaj kapitaloj translokiĝis el Eŭropo al Ameriko.
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
51. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
angle:
be moved/transferred/relocated
beloruse:
перамяшчацца, перасоўвацца
ĉine:
[xǐ], 迁移 [qiānyí], 遷移 [qiānyí]
france:
se déplacer, se transférer
germane:
umziehen, abwandern
hispane:
moverse, trasladarse
hungare:
áthelyeződik, átköltözik
indonezie:
memindahkan
japane:
移転する [いてんする], 移動する [いどうする], 引っ越す [ひっこす]
nederlande:
verhuizen
pole:
przemieszczać się
rumane:
muta, călători
ruse:
переместиться
taje:
ย้าย

sidloko

TRA Okupebla loko por sido ekzemple en veturilo, en atendejo...: oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon [52]; sidloko apud la muro [53]; ses ŝtupojn havis la trono […] kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko [54]; li […] sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado [55]; ĉiu pasaĝero rajtas okupi nur unu sidlokon [56].
afrikanse:
sitplek
albane:
vend
amhare:
መቀመጫ
angle:
seat (in a legislature), sitting place
arabe:
مقعد
armene:
օջախ
azerbajĝane:
oturacaq
bengale:
আসন
birme:
ထိုင်ခုံ
bosne:
sjedište
ĉeĥe:
místo k sezení
ĉine:
[zuò], 位子 [wèizi], 座位 [zuòwèi], 席位 [xíwèi]
dane:
sæde
estone:
iste
eŭske:
eserlekua
filipine:
upuan
france:
place (siège)
galege:
asento
germane:
Sitzplatz
guĝarate:
બેઠક
haitie:
chèz
haŭse:
wurin zama
hinde:
सीट
hispane:
asiento
igbe:
oche
indonezie:
tempat duduk
irlande:
suíochán
islande:
sæti
japane:
座席 [ざせき]
jave:
jog
jide:
אַוועקזעצן
jorube:
ijoko
kanare:
ಸ್ಥಾನವನ್ನು
kartvele:
ადგილს
kazaĥe:
орын
kimre:
sedd
kirgize:
отургуч
kmere:
កៅអី
koree:
좌석
korsike:
pusatoghju
kose:
isihlalo
kroate:
sjedište
kurde:
rûniştek
latine:
cathedra
latve:
sēdeklis
laŭe:
ບ່ອນນັ່ງ
litove:
sėdynė
makedone:
седиште
malagase:
seza
malaje:
tempat duduk
malajalame:
ഇരിപ്പിടം
malte:
sedil
maorie:
nohoanga
marate:
आसन
monge:
rooj zaum
mongole:
суудал
nepale:
सीट
njanĝe:
mpando
okcidentfrise:
sit
panĝabe:
ਸੀਟ
paŝtue:
څوکۍ
pole:
siedzenie, miejsce siedzące
ruande:
intebe
rumane:
scaun
samoe:
nofoa
sinde:
مسند
sinhale:
ආසන
skotgaele:
suidheachan
slovake:
miesto na sedenie, sedadlo
slovene:
sedež
somale:
kursiga
ŝone:
chigaro
sote:
setulo
sunde:
kalinggihan
svahile:
kiti cha
taĝike:
курсии
taje:
ที่นั่ง
tamile:
இருக்கை
tatare:
урын
telugue:
సీటు
ukraine:
сидіння
urdue:
نشست
uzbeke:
o’rin
vjetname:
ghế
zulue:
esihlalweni

unuloka

KompLeks
MATKOMP Kies loknombro estas 1: signumŝanĝo estas unuloka operacio; „pozitiva“ estas unuloka predikato; aro `S` kun unuloka operacio, kio estas funkcio `S to S` [57].
angle:
unary, monadic
ĉine:
单值 [dānzhí], 單値 [dānzhí]
france:
à un argument, unaire
germane:
einstellig, einwertig
hispane:
de un argumento, unario
hungare:
unáris, monadikus, egy operandusú
pole:
jednomiejscowy, jednoargumentowy
rumane:
scaun unic, unar
ruse:
одноместный (об операции), унарный
ukraine:
одномісний

loksidiĝi

Restade loĝiĝi.
angle:
be/remain fixed (in abode)
beloruse:
асесьці
ĉine:
定居下來 [dìngjūxiàlái], 定居下来 [dìngjūxiàlái]
france:
se fixer (pour loger)
germane:
sich niederlassen
hungare:
asentarse, establecerse megtelepszik, letelepedik
japane:
住みつく [すみつく]
pole:
usadowić się, osiedlić się, osiąść
rumane:
a se stabili, depune
ruse:
осесть

loknombro

MATKOMP
Nombro indikanta kiom da argumentoj akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp ‐ aŭ simbolo indikanta operacion ktp: la operacisignoj pluso kaj minuso havas po du loknombrojn, ili povas esti unulokaj aŭ dulokaj; unu el avantaĝoj de pola skribmaniero estas tiu ke se loknombro de ĉiu operatoro estas sciata, […] parentezoj estas nebezonataj [58].
angle:
arity, adicity
france:
nombre d'arguments (math., inf.)
germane:
Stellenzahl
hispane:
numero de argumentos (mat., inf.), rango
hungare:
aritás, argumentumszám, operandusszám
pole:
numer miejsca
rumane:
numărul locului
ruse:
местность (операции и т.п.), число аргументов

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas verkindiko en fonto.
de~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~igi: Mankas dua fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sidiĝi: Mankas dua fontindiko.
~sidiĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.