*divers/a MT
*diversa ↝
- 1. ↝
-
Malsamspeca:
laŭ diversa maniero;
ŝtonoj de diversa grandeco;
monpaperoj de diversa valoro;
diverskoloraj vestoj
[1];
amaso da diversgentaj homoj eliris
[2];
la amaso […] kuras en diversajn flankojn
[3];
tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de
diversaj karakteroj
Marta
;
diverskonsista socio
Marta
;
tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa
maniero kaj en la plej diversaj gradoj
[4].
alia, diferenca, kalejdoskopa, mozaika
- 2. ↝
- (nur plurale)
Kelke da malsamaj:
diversaj muzikaj instrumentoj
[5];
fari diversajn aferojn
[6];
forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero
[7].
pluraj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:38
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:16
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:2
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:38
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:16
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:2
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
- angle:
- diverse
- beloruse:
- розны, разнастайны
- ĉeĥe:
- lecjaký, různý, rozdílný, rozličný, rozmanitý, různý, všelijaký, všeliký
- france:
- divers
- germane:
- 1. verschieden 2. verschiedene
- hispane:
- diverso
- hungare:
- különböző, különféle
- pole:
- 1. różny, przeróżny, rozmaity, urozmaicony 2. różne
- portugale:
- 1. diverso, vário 2. vários
- ruse:
- разный, различный, разнообразный
- slovake:
- rozličný, rôzny
diversi ↝
(ntr)
- Prezenti inter si malsamojn, diferencojn: la vico […] povas regione diversi [8]; la lokaj kondiĉoj tiel diversas, ke neniu kohera tapeto teksiĝas el tiuj fadenoj [9].
8.
Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingva Svislando ĉu pagebla lukso?, 2004
9. M. Fettes: Kuniga arto, 2010-06-10
9. M. Fettes: Kuniga arto, 2010-06-10
- ĉeĥe:
- provádět diverzní činnost
- france:
- diverger, présenter des différences
- germane:
- sich unterscheiden
- hispane:
- divergir
- slovake:
- prevádzať diverznú činnosť
diverseco, diverso ↝
- Malsameco: la diverseco de la klimatoj; ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama spirito [10]; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj [11]; la grandioza diverseco de niaj ideoj FK ; spite al la diverso de la devenoj de la internacia parolantaro de Esperanto, elkristaliĝis ankaŭ kelkaj originalaĵoj, unikaj nur al la Esperanto-komunumo [12].
10.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 12:4
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
12. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
12. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
- angle:
- diversity
- beloruse:
- разнастайнасьц ь
- ĉeĥe:
- diverzita, různost
- france:
- diversité
- germane:
- Verschiedenheit
- hispane:
- diversidad
- hungare:
- különbözőség, diverzitás
- pole:
- różnica, różność, różnorodność, urozmaicenie, dywersyfikacja
- ruse:
- разнообразие
- slovake:
- rôznosť
diversigi, diversecigi ↝
- Igi diversa, diferencigi, variigi, ŝanĝi: diversigita kolekto de korkoj [13]; estas grave sekvi sanan kaj diversigitan manĝomodelon [14]; ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi Marta .
13.
Monato, Roberto Pigro: Post tostado, korka recikligo, 2013
14. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
14. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
- beloruse:
- разнастаіць, рабіць разнастайным
- ĉeĥe:
- oddělit, rozlišovat, rozrůznit
- france:
- diversifier
- germane:
- ausdifferenzieren
- hispane:
- diversificar
- hungare:
- különbözővé tesz, diverzifikál
- pole:
- poróżniać, dywersyfikować
- ruse:
- разнообразить
- slovake:
- oddeliť, rozlišovať
diversiĝi
- Fariĝi diversa, varia: ili poste dividiĝis kaj diversiĝis [15]; [la] kolekto sufiĉe vastiĝis […] kaj tre diversiĝis [16]; multaj japanaj kompanioj fiaskis, kiam ili diversiĝis, neglektante sian propran aferon [17].
15.
Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion, 2012
16. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
17. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
16. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
17. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
- germane:
- sich ausdifferenzieren
maldiversa ↝
-
Unueca, unutona, nevaria:
pri la nutraĵo, mi povas diri ke ĝi estas bona sed
iomete maldiversa: ni ricevis senŝanĝe tomatojn, kukumojn
kaj kaprinan fromaĝon je la matenmanĝo
[18].
unuforma, monotona1, enuiga, teda
18.
C. Pierroux:
Ok tagoj en Kreto, Internacia Gazeto, 2005-07-13
- france:
- uni (sans variété)
- germane:
- einheitlich
- hispane:
- uniforme (sin variedad), monótono, similar
- pole:
- jednostajny, monotonny, niezróżnicowany
- rumane:
- uniform