* -um/

I.

-um

(sufikso)
1.
Sufikso uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza aŭ ne esprimebla per alia sufikso: la afero estas plenumita PrV ; la grenventumaĵon li bruligos [1]; butonumi iun malvaste PrV ; sapumi la okulojn PrV ; amindumi, foliumi, gustumi, kolombumi, komunumo, laktumo, linoleumo, provizumi, spikumi, ŝtelumi, malvarmumi, ventumi. Laŭ pli precizaj sencoj -um estas uzata por signifi interalie:
a)
Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo: brulumo, faldumi, kortumo, lokumi, mastrumi, mondumo, ombrumi, ondumi, plenumi, proksimuma, proprumi, sentumo, tendumi. VD:pri II 3
b)
TEKS Vestoparton aŭ korpogarnaĵon ĉirkaŭ aŭ proksime de la koncerna korpoparto: buŝumo, kolumo, manumo, nazumo, plandumo, kalkanumo.
c)
(tr)
Turmenton: dekumi, krucumi, kvaronumi, palisumi, pendumi, radumi, ŝtonumi.
d)
(x)
Agon per la koncerna korpoparto: brakumi, cerbumi, palpebrumi, ŝultrumi.
e)
(tr)
Provizadon, tegadon, ornamadon, per la koncerna materialo: akvumi, aerumi, florumi, orumi, sapumi.
f)
(tr)
LIN Alparolon per la koncerna titolo: ciumi, sinjorumi2, viumi.
2.
MAT
a)
[2]KOMP Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton de pozicia nombrosistemo, indikantan ĝian bazon: 11111001111, 3717, 1999, 7CF kaj 33_19 prezentas unu saman nombron en respektive duuma, okuma, dekuma, deksesuma kaj sesdekuma nombrosistemoj; la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume. VD:n-uma frakcio.
b)
[3] Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan ĝian bazon: dekuma logaritmo; logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas „logaritmo natura“.
Rim.: Por tiuj sencoj eblas uzi ankaŭ kunmetaĵojn kun radiko „baz“: dubaza [4], dekbaza [5]..., sed ni preferas la tradician manieron.
VD:ajn, je, ĵokero
Rim.: Zamenhof skribas en la Fundamento: la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn[6]. La signifo de la sufikso „-um“ foje estas tre proksima al sufikso „-ig“ aŭ prefikse uzata „ĉirkaŭ-“ aŭ „pri-“: kp. „ventumi“ kun „ventigi“, „sapumi“ kun „ĉirkaŭsapi“, „ŝtelumi“ kun „priŝteladi“ k.a.
Rim.: Por kelkaj vortoj la senco ne signife alias sen la sufikso. Tial la uzo hezitas inter sufiksa kaj nuda formo: akvi – akvumi; butoni – butonumi; loti – lotumi; okuli – okulumi. Ankaŭ ekzistas alternativoj kun aliaj afiksoj: akvumi – akvigi; lotumi – priloti; orumi – orizi. Evitinda estas troa uzado de la nedifinita sufikso um, ĉar ĉiun vorton per ĝi derivitan oni devas lerni kvazaŭ novan radikon. Oni aparte gardu sin uzi ĝin superflue tirante verbon el substantivo, kiam la senco sufiĉe klaras sen almeto: marteli; kroni; herezi.
germane:
be-, um-
hungare:
1.c -izé (határozatlan jelentésű képző), -izél (határozatlan jelentésű képző) 2.a -es (számrendszerképző), -as (számrendszerképző), -os (számrendszerképző), -ális (számrendszerképző) 2.b ... alapú (logaritmus)
ruse:
2.a -ичный (двоичный, десятичный), -еричный
II.
Samsignifa memstara vortero.

umi

(ntr)
Fari iujn nedifinitajn agadojn, movadi aĵojn, prilabori objektojn...: oni ne nur umis kaj pli konkrete amindumis [7]; profesoro, kiu ankaŭ umas pri muziko kaj verkado [8]; sidu kun la gastoj! ― kial vi umas en la kuirejo [9]?
Rim.: Oni povas uzi „umi“ ankaŭ kiel ĵokera verbo, se oni ja scias la precizan agon, sed ne scias momente nomi ĝin per la ĝusta agvorto.
7. La Ondo de Esperanto, Reinhard Fösssmeier: IS-2000
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rogener Pavinski: Jorge Montanari – Futbalo kiel universala lingvo
9. A. Ĉeĥov, trad. V. Melnikov: Friponoj kontraŭvole, La Ondo de Esperanto, 2012:1 (207)
ĉeĥe:
dělat "něco"
france:
farfouiller
germane:
rummachen, dingsen, herumlungern, werkeln, abhängen
hispane:
trastear
slovake:
robiť "niečo"

umilo

Aĵo, objekto, kies uzo aŭ utilo estas iom dubinda: mi aĉetis novan mp3an ludilon, kun tri-cola tuŝekrano, kaj kun ok gigabajtoj de memoro, por nur $75 [kaj]Tiger Woods PGA Tour 10“ ― do… malvarmeta vetero, kaj du novaj elektronikaj umiloj, estis bona semajno [10]. VD:afero1, bagatelo, ilo, objekto, senvaloraĵo
france:
gadget, truc
germane:
Schnickschnack, Gadget, Dingsbums
hispane:
chisme

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.