*akv/o UV

*akvo

1.
Fluaĵo, el kiu konsistas la riveroj, lagoj kaj maroj: akvo estas fluidaĵo [1]; prenu mem akvon, se vi volas trinki [2]; [ŝi] ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto [3]; [en] la kaldrono […] sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo [4]; eniris Noa […] en la arkeon, pro la akvo de la diluvo [5]; [ili] fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo [6]; [ili] ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn [7]; la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare [8]; barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV ; akvo silenta subfosas la bordon (iu silenta aŭ senaga povas subite iĝi danĝera) PrV .
2.
Ia amaso de tia fluaĵo rigardata kiel tuto, ekz-e lago, rivero ks; akvujo2: granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi [9]; la nuboj rulfalis de la alteco, saltis sur la akvojn kaj la teron [10]; la vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis [11].
3.
Kombinaĵo de hidrogeno kaj oksigeno (H2O), precipe la likva stato: hidrogeno ne estas energifonto, nur energistokilo: senmiksan hidrogenon oni tiras el akvo per energikosta procezo [12]. VD:glacio, vaporo
4.
Ia klara fluaĵo similanta akvon: boteloj da kolonja akvo [13]; hiperklorita akvo [14].
afrikanse:
water
albane:
ujë
amhare:
ውሃ
angle:
water
arabe:
ماء
armene:
ջուր
azerbajĝane:
su
beloruse:
вада
bengale:
জল
birme:
ရေ
bosne:
vode
bretone:
dour
bulgare:
вода
ĉeĥe:
aqua, voda
ĉine:
水 [shuǐ]
dane:
vand
estone:
vesi
eŭske:
ura
filipine:
tubig
france:
eau ~o silenta subfosas la bordon: il faut se méfier de l'eau qui dort.
galege:
auga
germane:
Wasser
guĝarate:
પાણી
haitie:
dlo
haŭse:
ruwa
hebree:
מים
hinde:
पानी [pᗑnᗻ]
hispane:
agua
igbe:
mmiri
indonezie:
air, tirta
irlande:
uisce
islande:
vatn
itale:
acqua
japane:
[みず]
jave:
banyu
jide:
וואַסער
jorube:
omi
kanare:
ನೀರಿನ
kartvele:
წყლის
katalune:
aigua
kazaĥe:
су
kimre:
dŵr
kirgize:
суу
kmere:
ទឹក
koree:
korsike:
acqua
kose:
amanzi
kroate:
voda
kurde:
av
latine:
aquam
latinece:
aqua
latve:
ūdens
laŭe:
ນ້ໍາ
litove:
vanduo
makedone:
вода
malagase:
rano
malaje:
air
malajalame:
വെള്ളം
malte:
ilma
maorie:
wai
marate:
पाणी
monge:
dej
mongole:
ус
nederlande:
water
nepale:
पानी
njanĝe:
madzi
okcidentfrise:
wetter
okcitane:
aiga
panĝabe:
ਪਾਣੀ ਦੀ
paŝtue:
د اوبو د
perse:
آب
pole:
woda
portugale:
água
ruande:
amazi
rumane:
apă
ruse:
вода
samoe:
vai
sinde:
پاڻي
sinhale:
ජල
skotgaele:
uisge
slovake:
voda
slovene:
vode
somale:
biyaha
ŝone:
mvura
sote:
metsi a
sunde:
cai
svahile:
maji
svede:
vatten
taĝike:
об
taje:
1. น้ำ
tamile:
தண்ணீர்
tatare:
су
telugue:
నీటి
tibete:
ཆུ་
tokipone:
telo
turke:
su
ukraine:
води
urdue:
پانی
uzbeke:
suv
vjetname:
nước
zulue:
kwamanzi

akva

1.
El akvo aŭ enhavanta akvon: akva fonto en la dezerto [15]; akvaj marĉoj [16]; arbo plantita apud akvaj torentoj [17]; kruĉo […] da akva vino [18]; kelkajn oni jam vidis etendantajn nur al manojn en la akva ĥaoso [19]; ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [20]; akva supo, spicita per […] ranca oleo [21]; la akva kolono brilis kiel oro FdO ; kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj [22]; la usona lago Erio [estas] akva landlimo inter Usono kaj Kanado [23]; la parko […] estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj vojoj [24].
2.
Funkcianta per akvo: la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj [25]; akva orgeno [26]; akva necesejo [27]; akvaj […] energifontoj [28].
3.
Vivanta en akvo: aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj [29]; akva serpento spiralis antaŭ ili [30]; klara ondo, plenigita da akvaj kreskaĵoj [31]; bronzaj statuetoj, prezentantaj akvajn birdojn [32].
4.
Alie rilata al akvo: mi malvarmumas [pro] tiu akva ekskurso [33]; kvar hidraŭlikaj ŝipliftoj […] ebligas venki la akvan niveldiferencon de 17 m [34]; sportaj programeroj akvaj [35].
angle:
1. watery 2. water 3. aquatic 4. water
beloruse:
водны, вадзяны
bretone:
1. dourek 3. -dour
ĉeĥe:
vodní
france:
1. d'eau, aqueux 3. aquatique
germane:
Wasser-
hebree:
מימי
hispane:
3. acuático
indonezie:
3. akuatik 4. akuatik
japane:
水の [すいの], 水生の [すいせいの]
katalune:
1. aquós, d'aigua 3. aquàtic
nederlande:
1. waterig 3. water-
pole:
wodny
portugale:
aquático
rumane:
acvatic, apătos
ruse:
1. водяной 3. водный
slovake:
vodný
svede:
1. vatten-

akvi

Akvumi: plugadu plue la senfruktan grundon kaj akvu ĝin [36]; ŝi prenas akvokarafon de la bufedo kaj akvas la floron [37].
36. Pavel Országh Hvězdoslav, trad. Miloŝ Lukaŝ: Ĉeĥa kaj slovaka antologio, Unua Parto, La fina parto el la drama eposo "Kain"
37. August Strindberg, trad. Stellan Engholm: Pasko, unua akto
angle:
flush, rinse, irrigate, water
beloruse:
паліваць, арашаць
ĉeĥe:
zavlažovat
ĉine:
[pū], 鑄 [zhù], 铸 [zhù], 浇 [jiāo], 澆 [jiāo]
france:
arroser
germane:
gießen, wässern
hebree:
להשקות
hispane:
regar
indonezie:
mengairi
japane:
水を注ぐ [すいをそそぐ]
katalune:
regar
perse:
آب دادن، آبیاری کردن
pole:
podlewać wodą, zaopatrzyć w wodę
rumane:
pui apă, furnizarea de apă
slovake:
poliať, zavlažiť, zavodniť
svede:
vattna
ukraine:
зрошувати, поливати, збризкувати водою

akvejo

Loko, kie kolektiĝas akvo: fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj [38]; sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo [39]; duono de la homaro loĝas en landoj, en kiuj oni devas dividi akvejojn kun siaj najbaroj [40]; la akvejoj, kie ĝi restadis, estis fosoj kun malprofunda klara akvo [41]; trinki akvon el malpurigitaj akvejoj [42].
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:36
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:13
40. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
41. A.-C. M. Meeske, K. J. Rybczyński: Telemetriaj studoj pri la marĉa testudo Emys orbicularis en suda Litovio, Scienca Revuo, 2006:2
42. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, 2010
angle:
watering hole, waterhole, watering place
beloruse:
вадазборнік
france:
cours d'eau, point d'eau
germane:
Wasserstelle, Wasserloch
indonezie:
lubang air, tempat minum hewan
pole:
akwen, jednolita część wód
portugale:
corpo de água
rumane:
ape, corp de apă
taje:
แหล่งน้ำ

akvero

Tre malgranda kvanto da akvo, ordinare en formo de guto: tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia [43]; varmegaj akveroj gutadis al li rekte en la vizaĝon [44]; simile al malseka kato [li] forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj Metrop ; fontano de brilantaj akveroj Metrop ; el malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj (per multaj malgrandaj faroj estiĝas grandaj faraĵoj) PrV .
angle:
water drop, water droplet
beloruse:
кропля вады
ĉeĥe:
kapka vody
france:
goutte d'eau el malgrandaj ~eroj fariĝas grandaj riveroj: les petits ruisseaux font les grandes rivières.
germane:
Wassertropfen
indonezie:
tetes air
japane:
水滴 [すいてき]
katalune:
gota
nederlande:
waterdruppel
perse:
قطرهٔ آب
pole:
kropla wody
rumane:
picătură de apă
ruse:
капля воды
slovake:
kvapka vody
svede:
vattendroppe

Akvisto PIV2 (Aqr) (♒︎)

AST Ekvatora stelfiguro kaj signo de la zodiako (Aquarius: Aglo [...] situas dekstre de la Akvisto, kiu fakte estas Ganimedo [45]; NGC 6985-1 [...] estas galaksio en konstelacio Akvisto [46]. SIN:Verŝisto
angle:
Aquarius (constellation)
beloruse:
Вадалей, Вадаліў
ĉine:
宝瓶座 [bǎopíngzuò], 寶缾座 [bǎopíngzuò]
france:
Verseau (constellation)
germane:
Wassermann (Sternbild)
hebree:
מזל דלי
hungare:
Vízöntő
indonezie:
Akuarius, Delu, Kumba
japane:
宝瓶宮 [ほうへいきゅう]
katalune:
Aquari
latinece:
Aquarius
nederlande:
Waterman (sterrebeeld)
perse:
دلو (صورت فلکی)
pole:
Wodnik (gwiazdozbiór)
portugale:
Aquário (constelação, signo zodiacal)
rumane:
Vărsătorul (constelație)
ruse:
Водолей
slovake:
Vodnár
taje:
กลุ่มดาวคนแบกหม้อน้ำ

akvumi

AGRHOR Malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo: vi estas kiel ĝardeno akvumata [47]; la plantanto kaj la akvumanto […] ĉiu ricevos sian propran rekompencon [48]; tirbestoj akvumis sin en la rivero [49]; kelkloke aperis […] akvummaŝinoj, pumpiloj [50]; (figure) lia patro  kaj nutras la kreskon de racio en sia filo [51].
angle:
flush, rinse, irrigate, water
beloruse:
паліваць, арашаць
bretone:
doura [akvoprovizi], dourañ
ĉeĥe:
zavlažovat
ĉine:
[pū]
france:
arroser, irriguer
germane:
gießen, wässern
hebree:
להשקות
hispane:
regar
indonezie:
mengairi, menyiram
japane:
水で割る [すいでわる], 水を注ぐ [すいをそそぐ]
katalune:
regar
nederlande:
gieten, begieten, spoelen
perse:
آب دادن، آبیاری کردن
pole:
nawadniać, podlewać, zraszać, irygować
portugale:
banhar, molhar, regar
rumane:
iriga, uda, stropi
ruse:
поливать
slovake:
poliať, zavlažiť, zavodniť
svede:
vattna, bevattna
taje:
รดน้ำ, สาดน้ำ, พรมน้ำ
ukraine:
зрошувати, поливати, збризкувати водою

akvumilo

HOR Ilo por akvumi, ordinare konsistanta el akvujo, anso kaj verŝotubo: ŝi prenas akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn Metrop ; plasto kaj metalo estas taŭgaj materialoj por bonkvalita ĝardenista akvumilo [52].
angle:
watering can, watering pot
beloruse:
палівачка, лейка, брызкаўка
ĉine:
喷壶 [pēnhú], 噴壺 [pēnhú], 喷水壶 [pēnshuǐhú], 噴水壺 [pēnshuǐhú], 洒水壶 [sǎshuǐhú], 灑水壺 [sǎshuǐhú]
france:
arrosoir
germane:
Gießkanne
indonezie:
penyiram (tanaman)
pole:
konewka
rumane:
stropitoare

akvujo

1.
Ĉia ujo por ricevi kaj konservi akvon, ĉu portebla ĉu konstruita en iu loko: mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn [53]; la ĝardenisto poste venis kun sia akvujo kaj superverŝis la […] florbedon [54]; oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [55]; [tie] troviĝis ma[r]mora akvujo, en kiu ŝprucis fontano [56]; oni uzis normalan fajroestingan veturilon de la viena fajrobrigado, sed ties akvujo entenas nur 1000 litrojn da akvo [57]; la akvujo de la lokomotivoj enhavas 1200 litrojn [58]. VD:akvario, baseno1, cisterno
2.
GEOG Terkavo kie kolektiĝis natura akvo, t.e. lago, akvofosaĵo ks: ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo, ni ne povas transiri, diris Haĉjo, mi ne vidas ponton [59]; mi promenadis ĉi tie, strebante atingi proksime troviĝantan akvujon kun pura akvo [60]. VD:akvo2, baseno2
angle:
1. basin 2. water body, reservoir
beloruse:
1. рэзэрвуар, цыстэрна 2. рэзэрвуар (натуральны), вадаём
ĉeĥe:
vodojem
ĉine:
1. [táng], 坦克車 [tǎnkèchē], 坦克车 [tǎnkèchē], 储藏器 [chǔcángqì], 儲藏器 [chǔcángqì] 2. 地面水 [dìmiànshuǐ], 婴儿围巾 [yīngérwéijīn], 嬰兒圍巾 [yīngérwéijīn]
france:
1. citerne (d'eau), réservoir (d'eau)
germane:
Wasserbecken 1. Wasserbehälter 2. Gewässer
hebree:
מיכל מים
indonezie:
2. badan air, reservoir
japane:
水槽 [すいそう], 水瓶 [すいびょう], 貯水池 [ちょすいち]
katalune:
1. cisterna, aljub 2. massa d'aigua
nederlande:
1. watervat 2. bekken (waterbekken), waterbekken
perse:
1. آب‌انبار، مخزن آب 2. آبگیر
pole:
1. zbiornik wodny, basen z wodą, cysterna z wodą, rezerwuar
portugale:
1. cisterna, caixa d'água, reservatório
rumane:
1. apă stătătoare, piscină cu apă, cisternă de apă, rezervor
ruse:
1. цистерна, резервуар 2. водоём
slovake:
vodojem
taje:
1. อ่างเก็บน้ำ

elakviĝi

(ntr)
Eliri, aperi el akvo: kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka [61]; en la mezo de Nilo oni renkontadis insulojn, kiuj, ŝajnis, hieraŭ elakviĝis [62]; la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, […] sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas [63]; ili trempas sin en la akvon kaj rondnaĝas dum kelkaj minutoj, poste ili elakviĝas fieraj kaj feliĉaj [64].
angle:
leave the water, emerge (out of water)
beloruse:
усплыць, выйсьці на паверхню вады, паказацца з вады
france:
émerger
indonezie:
muncul (ke permukaan air)
japane:
水から出る [すいからでる], 浮き上がる [うきあがる]
katalune:
emergir
nederlande:
uit het water komen
pole:
wynurzać się z wody, wyłaniać się z wody
rumane:
ridicându-se dinapă, iese dinapă
ruse:
всплыть
taje:
ขึ้นมาจากน้ำ, โพล่มาจากน้ำ

enakviĝi

Eniĝi en akvon: la jaĥto enakviĝis [65]; ekipinte vin per banmantelo kaj mantukoj, senvestiĝu rapide kaj enakviĝu tuj [66]; ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo [67]; la hipopotamo […] grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi [68]. VD:mergiĝi, plonĝi1
65. Monato, Jean-Yves Santerre: Persistemo donis plezuron!, 2003
66. Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012
67. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
68. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝua blekado, 2013
angle:
enter the water, splashdown, dive
beloruse:
апусьціцца ў ваду, зайсьці ў ваду
germane:
wassern, ins Wasser gehen
indonezie:
mencebur, memasuki air, menyelam
japane:
水に浸る [すいにひたる]
pole:
zanurzać się
rumane:
să se scufunde
ukraine:
заходити у воду, занурюватися

subakvigi

(tr)
Kovri per akvo, meti sub la akvosurfacon: li subakvigu ŝin trifoje, […] tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi [69]; Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron [70]; la senvandaj palafitoj de Naba-koi situis inter forhakitaj branĉoj en subakvigita marĉa grundo [71]; unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn [72]; (figure) vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion „internacian“ sub ondego ŝovinista [73].
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
70. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
71. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
72. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
73. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
angle:
submerge
beloruse:
патапіць, апусьціць (у ваду)
bretone:
beuziñ (tr.), soubañ (en dour)
ĉeĥe:
ponořit, potopit do vody
ĉine:
下潛 [xiàqián], 下潜 [xiàqián], 使充满 [shǐchōngmǎn], 使充滿 [shǐchōngmǎn]
france:
immerger, plonger (tr.), submerger
germane:
untertauchen, überschwemmen
hispane:
sumergir
indonezie:
menenggelamkan
japane:
水没させる [すいぼつさせる], 水に沈める [すいにしずめる]
katalune:
submergir
nederlande:
onder water zetten
perse:
زیر آب بردن، غرق در آب کردن
pole:
zanurzać w wodzie, utopić
portugale:
submergir, mergulhar, afogar
rumane:
se scufundă în apă, îneca
ruse:
потопить
slovake:
potopiť, potopiť vo vode, zaplaviť vodou
taje:
ทำให้จมน้ำ, ทำให้อยู่ใต้น้ำ

subakviĝi

(ntr)
Profundiĝi sub akvosurfacon: komencante subakviĝi, li ekkriis […] „savu min“ [74]; (figure) kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon [75]; estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon [76]; nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu [77]; ili scivole rigardis la lutrojn, kiuj naĝis kaj subakviĝis de la bordo sen laciĝi [78].
74. La Nova Testamento, Mateo 14:30
75. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
77. Danielo Defoe, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto I
78. Astrid Lindgren, trad. Runo Stridell: Ronjo, rabista filino, ĉapitro 8a
angle:
become submerged
beloruse:
затануць, апусьціцца (у ваду)
bretone:
splujañ (dindan an dour)
ĉine:
创立者 [chuànglìzhě], 創立者 [chuànglìzhě], 创办人 [chuàngbànrén], 創辦人 [chuàngbànrén]
france:
plonger (intr.), s'immerger
germane:
untergehen, untertauchen
indonezie:
tenggelam
japane:
水没する [すいぼつする], 水に沈む [すいにしずむ]
katalune:
submergir-se
nederlande:
ondergaan (onder water)
perse:
در آب فرو رفتن، غوطه‌ور شدن
pole:
zanurzać się w wodzie, zatonąć
portugale:
submergir-se, mergulhar-se, afogar-se
rumane:
să intre în apă, scufunda
ruse:
затонуть, уйти под воду
slovake:
potopiť sa
taje:
ดำน้ำ, อยู่ใต้น้ำ

subakviĝo

Profundiĝo sub akvon por sportaj aŭ profesiaj celoj: iam lia hobio estis subakviĝo [79]; krom skoltismo la geknaboj en [la klubo] okupiĝas pri subakviĝo kaj paraŝutismo [80]; pro subakviĝo de la naftoŝipo […] denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj [81]; tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ dia subakviĝo [82].
79. Anne Tilmont: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998/04, p. 9
80. Vera Matvejeva: Esperanto kaj kazaĥstanaj skoltoj, La Ondo de Esperanto, 2004:4
81. Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, Monato, 2003/06, p. 13
82. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La falsa aŭguro
angle:
submerging, immersion
beloruse:
апусканьне (у ваду)
france:
immersion
germane:
Eintauchen, Untergang (im Wasser)
indonezie:
selam
katalune:
immersionisme
nederlande:
duiken (zn.)
pole:
zanurzenie, zalew
rumane:
pescaj, afluență
taje:
การดำน้ำ

subakviĝanto

Persono, kiu subakviĝas por sportaj aŭ profesiaj celoj: en la litova urbo Trakai estas klubo de subakviĝantoj Amfibija [83].
83. last: Subakvaj emocioj, Monato, 2002/11, p. 16
angle:
diver
beloruse:
нырэц (чалавек)
france:
plongeur
germane:
Taucher
indonezie:
penyelam
katalune:
immersionista
nederlande:
duiker
pole:
nurek
rumane:
scufundător
taje:
นักประดาน้ำ, นักดำน้ำ

subakvisto

Homo trejnita por naĝi sub la akvosurfaco, kutime uzante spiraparaton aŭ -tubon kaj piednaĝilojn: li rakontis al ŝi pri […] mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis [84]; ŝia fianĉo estis subakvisto ĉe la maristaro [85]; la zoologo kaj subakvisto Tadas Laurinavičius […] zorgas pri akvariaj vivuloj en […] la litova urbo Kaunas [86]. SIN:plonĝisto
angle:
diver
beloruse:
вадалаз
france:
plongeur
germane:
Taucher
indonezie:
penyelam
japane:
潜水夫 [せんすいふ], ダイバー
pole:
pracownik podwodny
rumane:
muncitor subacvatic
ukraine:
підводник, водолаз

*superakvi [87]

(tr)
Kovri per nenormala superfluo da akvo, inundi: la tuta vilaĝo estis superakvita, kaj oni remis per kanoto inter la domoj [88]; granda akvo ne povas estingi la amon, kaj riveroj ne povas superakvi ĝin [89].
87. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, super'akv'
88. S. Bergman, trad. B. Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko, 1932
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 8:7
angle:
flood, inundate
beloruse:
затапіць
bretone:
liñvañ
ĉeĥe:
vytopit, zaplavit, zatopit (povodeň)
ĉine:
使充满 [shǐchōngmǎn], 使充滿 [shǐchōngmǎn], 沒 [mò], 没 [mò], 淹 [yān], 淹沒 [yānmò], 淹没 [yānmò]
france:
inonder
germane:
überschwemmen
indonezie:
membanjiri
japane:
あふれる, 水浸しにする [みずびたしにする]
katalune:
inundar, negar
nederlande:
overstromen
perse:
غرق در آب کردن
pole:
zalewać wodą, zatapiać
portugale:
inundar, alagar
rumane:
toarnă apă, afunda
ruse:
затопить
slovake:
vytopiť, zaplaviť, zatopiť
taje:
น้ำท่วม
ukraine:
затоплювати, заливати, наводняти

superakvo

MET Superfluo de akvo, kiu kovras la teron, inundo: por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn [90].
angle:
flood
beloruse:
навадненьне
ĉine:
大水 [dàshuǐ], 水患 [shuǐhuàn], 水災 [shuǐzāi], 水灾 [shuǐzāi], 沔 [miǎn], 洚 [jiàng], 津水 [jīnshuǐ], 洪涝 [hónglào], 洪澇 [hónglào]
france:
crue, inondation
germane:
Überschwemmung
hungare:
áradás, árvíz
indonezie:
banjir
japane:
洪水 [こうずい], 浸水 [しんすい]
pole:
powódź, wylew
rumane:
inundație, revărsa
ruse:
наводнение

superakvego

MET Granda superakvo abunde kovranta tutan regionon, diluvo: la fino de la mondo povas esti kaŭzita de superakvego [91]; superakvego forportis kelkajn el la tabuloj [de la ponto] [92]; ili riskas sian vivon […], ni falos sur ilin kiel superakvego [93].
angle:
flood, deluge
beloruse:
навадненьне, патоп
bretone:
liñvadenn, dour-beuz
ĉeĥe:
záplava, zátopa
ĉine:
洪災 [hóngzāi], 洪灾 [hóngzāi], 水災 [shuǐzāi], 水灾 [shuǐzāi], 汛 [xùn], 沆 [hàng], 洪水 [hóngshuǐ]
france:
déluge
germane:
Hochwasser
indonezie:
banjir bandang
japane:
大洪水 [だいこうずい]
katalune:
barrumbada, xàfec
nederlande:
overstroming
perse:
سیل
pole:
powódź, potop
portugale:
dilúvio
rumane:
inundație, potop
ruse:
потоп
slovake:
biblická potopa, potopa
taje:
น้ำท่วมใหญ่
ukraine:
потоп

surakvigi

Meti sur akvan surfacon: laŭ mia kapablo [mi] ĉarpentis ŝipeton, per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin kaj komencis la enmunton de la motoro [94]; alvenis franca patrolŝipo, ĝuste kiam la ŝipestro jam kun gaja humoro kaj sen hasto lasis surakvigi la boatojn [95].
angle:
splash down, launch (put on water)
beloruse:
ставіць на ваду
germane:
zu Wasser lassen, wassern, vom Stapel lassen

surakviĝi

Atingi la akvan surfacon: maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton […], ni rapide surakviĝis kaj forremis, por ke ni evitu la kirlakvon [96]; la glacirompilo haltas en la maro por ellasi kuraĝemulojn, vestitajn per akvoimunaj varmokostumoj, enakviĝi aŭ pli precize surakviĝi, ĉar pro la speciala vesto ili nur flosas [97].
96. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
97. Saliko: Krozi en glacio, Monato, 2007/01, p. 15
angle:
emerge (out of water), surface
beloruse:
прывадняцца, дасягаць паверхні вады
germane:
auftauchen
japane:
浮かび上がる [うかびあがる], 着水する [ちゃくすいする]

traakvigi

(tr)
AGR Alkonduki akvon sur kulturatan terspacon, irigacii: Bambuo [...] tradicie utilis [por] traakvigi la kampojn per la ŝalmoj kaj rikolti per bamburastilo [98].
angle:
irrigate
beloruse:
абвадняць, ірыгаваць, арашаць
bretone:
dourañ (un dachenn douar)
ĉeĥe:
zavlažit
ĉine:
[pū]
france:
irriguer
germane:
bewässern
hispane:
irrigar
hungare:
öntöz
indonezie:
mengairi
japane:
水を引く [みずをひく], 灌漑する [かんがいする]
katalune:
irrigar
nederlande:
bevloeien, irrigeren
perse:
آبیاری کردن
pole:
irygować, nawadniać
portugale:
irrigar
rumane:
iriga, apă în jos
ruse:
обводнять, орошать
slovake:
zavlažiť, zvlažiť

falakvo

(arkaismo)
GEOG Akvofalo: li rakontis […] pri la falakvoj, kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro [99]. la ŝaŭmo el la maro […] ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo [100].
angle:
waterfall, cascade
beloruse:
вадаспад
bretone:
lamm-dour
bulgare:
водопад
ĉeĥe:
vodopád
ĉine:
悬泉 [xuánquán], 懸泉 [xuánquán]
france:
cascade, chute d'eau
germane:
Wasserfall
hispane:
cascada
indonezie:
air terjun
katalune:
cascada, saltant
nederlande:
waterval
perse:
آبشار
pole:
wodospad, siklawa
portugale:
cachoeira, cascata, queda-d'água
rumane:
cascadă
ruse:
водопад
slovake:
vodopád
svede:
vattenfall
ukraine:
водоспад

grundakvo

GEOL Ĉia akvo troviĝanta sub la tero, en la grundo, rigardebla kiel disponebla natura rezervo: apenaŭ pliboniĝis la stato de la grundakvo, esploroj daŭras [101]; ĉar la tunelo iros […] ankaŭ sub Danuba Kanalo, oni devos glaciigi la tiean grundakvon [102]; la Akva Servo de Siem Reap devas ĉerpi po ĉirkaŭe 27 900 kubajn metrojn da grundakvo tage [103]; se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas [104].
101. Walter Klag: Ĉu ri-vere kanalo?, Monato, 2000/096, p. 24
102. Monato, Walter Klag: Pli da metroo-metroj, 2005
103. Chamroeun Sok, trad. G.-P. Morin k. a.: Akva krizo en Angkor, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
104. Monato, Walter Klag: Tramo-amo, 2015
angle:
groundwater
beloruse:
падземныя воды
ĉine:
地下水 [dìxiàshuǐ]
france:
eaux souterraines
germane:
Grundwasser
indonezie:
air tanah
japane:
地下水 [ちかすい]
pole:
woda gruntowa
rumane:
apă subterană

klorakvo

Solvaĵo de natria hipoklorito en akvo, uzata kontraŭ mikroboj kaj por senkolorigo de ŝtofoj: mia avino […] plenigas tinon per akvo varma kun klorakvo [105].
105. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
angle:
chlorine water, chlorinated water
beloruse:
хляраваная вада
ĉeĥe:
chlorová voda
france:
eau de javel
germane:
Chlorwasser
indonezie:
air berklorin
katalune:
lleixiu
perse:
آب ژاول
pole:
woda chlorowana
rumane:
apă clorată
slovake:
chlórová voda

Kolonja akvo

Parfumo, kiun kreis la italo Johann (Giovanni) Maria Farina en 1709 en la germana urbo Kolonjo, kaj tie plu produktata de la firmao „4711“: boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo por la gastigintino [106]; Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo [107]; mia patro nur post duŝado odoras je sia kolonja akvo [108]. SIN:odekolono
angle:
cologne, eau de cologne, toilet water
beloruse:
адэкалён
ĉeĥe:
kolínská voda
france:
eau de Cologne
germane:
Kölnisch Wasser
hungare:
kölni, kölnivíz
indonezie:
kolonye, kelonyo
japane:
オーデコロン
nederlande:
eau de cologne
pole:
woda kolońska
portugale:
água-de-colônia, colônia, água-da-colônia, água-de-cheiro
ruse:
одеколон
slovake:
kolínska voda

marakvo

Sala akvo el maro, kontraste al nesala akvo pluva, rivera...: en marakvo oni ja ne povas lavi sin [109]; vi ne aspektas kvazaŭ vi hieraŭ glutis marakvon unuafoje [110]; tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem [111]; instalaĵoj por sensaligi marakvon [112]; pro pluvo marakvo estis neklara [113]; parto solviĝas en la marakvo, alia parto iras en la sedimenton, ĝis kiu grado kalcia karbonato solviĝas en la profunda oceano dependas de la premo (do profundo) kaj de la pH-valoro [114].
angle:
seawater
beloruse:
марская вада
ĉeĥe:
mořská voda
ĉine:
海水 [hǎishuǐ]
france:
eau de mer
germane:
Meerwasser
indonezie:
air laut
japane:
海水 [かいすい]
katalune:
aigua marina
nederlande:
zeewater
perse:
آب دریا
pole:
woda morska
rumane:
apă de mare
ruse:
морская вода
slovake:
morská voda
svede:
havsvatten
taje:
น้ำทะเล
ukraine:
морська вода

mielakvo

Trinkmielo, kutime fermentinta (vd mielvino): [ili] trinkis fortan vinon el la montoj de Elam kaj mielakvon pli libere ol prudente [115]; oni enportis la kruĉojn kun mielakvo [116]. VD:limonado, siropo
angle:
mead, hydromel, honey wine
beloruse:
медавуха, мядок (напітак)
germane:
Met, Honigwasser
indonezie:
mead, anggur madu
japane:
蜂蜜水 [はちみつすい], 蜂蜜酒 [はちみつしゅ]
pole:
miód pitny
rumane:
mied, hidromel

mineralakvo

KUI Trinkakvo el aparta fonto, kun konstantaj kvantoj de diversaj mineraloj: fraŭlino Emilio […] glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo [117]; la mineralakvo el ambaŭ fontoj estas tre utila por kuracado de diversaj malsanoj [118]; la elŝprucoj […] daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn kaj liveras 600 hektolitrojn da mineralakvo [119].
117. M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958 (3/3)
118. Monato, Dimitrije Janičić: Diabla urbeto, 2008
119. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
angle:
mineral water
beloruse:
мінэральная вада
ĉeĥe:
minerálka, minerální voda
ĉine:
带汽的矿泉水 [dàiqìdekuàngquánshuǐ], 帶汽的礦泉水 [dàiqìdekuàngquánshuǐ]
france:
eau minérale
germane:
Mineralwasser
indonezie:
air mineral
katalune:
aigua mineral
pole:
woda mineralna
portugale:
água mineral
rumane:
apă minerală
slovake:
kyselka, medokýš, minerálka
taje:
น้ำแร่

pluvakvo

Akvo falanta aŭ falinta en formo de pluvo: pluvakvo kolektiĝas sur la tegmento en cisternojn [120]; por irigacii oni uzas pluvakvon [121]; tiujn truojn, plenajn je varmeta pluvakvo, la knaboj nomas putoj [122]; la ŝtonoj estos aranĝitaj ŝtupare kaj la pluvakvo venos tra tuboj el la tegmento de la garaĝo, estigante dum pluvo akvofaleton [123].
120. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
121. Monato, Walter Klag: Bera paradizo, 2015
122. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
123. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
angle:
rainwater
beloruse:
дажджавая вада
france:
eau de pluie
germane:
Regenwasser
indonezie:
air hujan
japane:
雨水 [あまみず]
pole:
deszczówka (woda)
portugale:
água de chuva, água pluvial
rumane:
apă de ploaie
ukraine:
дощівка

rozakvo

KUI Akvo el distilado de rozpetaloj, laŭ la speco aŭ uzata kiel bonodoraĵo aŭ uzata kiel gustigilo de dolĉaĵoj: kuiru sur forta fajro 30 minutojn ĝis la miksaĵo estos tre malfluida, aldonu la roz-akvon kaj citronsukon, kaj zorge miksu [124].
124. -: Konfitaĵo el karotoj, en: Kuirlibro, 2005-02-25
angle:
rose water
beloruse:
ружавая вада
bulgare:
розова вода
france:
eau de rose
germane:
Rosenwasser
indonezie:
air mawar
japane:
バラ水 [バラすい]
katalune:
aigua de roses
nederlande:
rozenwater
perse:
گلاب
pole:
woda różana
rumane:
apă de trandafiri
ruse:
розовая вода
svede:
rosenvatten
taje:
น้ำดอกไม้เทศ

rubakvo

Akvo uzita, malpurigita, eventuale ankaŭ poluita de homoj: en la dua duono de la dudeka jarcento, oni interŝanĝis la antaŭan akvofonton de la lago per purigita rubakvo [125].
125. F. van Hertrooij: La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska, Scivolemo, 2018-10-03
angle:
wastewater
beloruse:
сьцёкавая вада, стцёкі
ĉine:
废水 [fèishuǐ], 廢水 [fèishuǐ], 污水 [wūshuǐ]
france:
eaux usées
germane:
Abwasser
indonezie:
air limbah
pole:
ściek
rumane:
apă uzată, apă reziduală

sanktakvujo

KRI En tradicia kristanismo, baseneto, de kiu oni fingroprenas akvon por krucosigni, memorige pri bapto: mi la koloron de la sanktakvujoj atribuis al la sanktigita akvo mem [126].
126. B. Vaha: Adolesko, 1987
angle:
holy water font, stoup
beloruse:
крапільніца
ĉeĥe:
kropenka, kropička (se svěcenou vodou)
france:
bénitier
germane:
Weihwasserbecken
indonezie:
aspersorium
japane:
聖水盤 [せいすいばん]
katalune:
beneitera, pica d'aigua beneita
pole:
kropielnica
rumane:
agheasmatar
slovake:
nádržka na svätenú vodu
ukraine:
посуд зі свяченою водою (у притворі храму), кропильниця

sodakvo

KUI Trinkaĵo el akvo entenanta karbondioksidajn veziketojn: jen viro eksoifas kaj aliras trinkaĵaŭtomaton por aĉeti skatolon da sodakvo [127].
127. R. Cash: Ŝercaro unua, 2006-01-01
angle:
soda water, carbonated water, bubbly water, sparkling water, fizzy water, club soda, water with gas, seltzer, seltzer water
beloruse:
содавая вада
ĉeĥe:
sodovka, sodová voda
france:
eau gazeuse, soda
germane:
Sodawasser, Selterswasser, Sprudel
indonezie:
air soda
japane:
ソーダ水 [ソーダすい]
katalune:
soda
kekĉie:
aaw, kaxlan haʼ
nederlande:
soda (water), spuitwater
pole:
woda sodowa
rumane:
apă gazoasă
ruse:
содовая вода, газированная вода
slovake:
limonáda, sódovka
taje:
โซดา
ukraine:
газована вода

trinkakvo

Akvo tia, ke ĝi estas trinkebla sen danĝero por homa sano: mankis nur la provizo de trinkakvo, sed mi ne havis konvenan ujon [128]; estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo [129]; akvodukto de la akvofontoj […] en suda Albanio provizos per trinkakvo la italan regionon de Puglia [130].
angle:
drinking water
beloruse:
пітная вада
ĉeĥe:
pitná voda
ĉine:
水淡 [shuǐdàn]
france:
eau potable
germane:
Trinkwasser
indonezie:
air minum
japane:
飲み水 [のみみず]
katalune:
aigua potable
nederlande:
drinkwater
perse:
آب آشامیدنی
pole:
woda pitna
rumane:
apă potabilă
ruse:
питьевая вода
slovake:
pitná voda, voda na pitie
svede:
dricksvatten
taje:
น้ำดื่ม
ukraine:
питна вода

tualetakvo

Parfumaĵo el akvo, alkoholo kaj bonodoraj substancoj: tualetakvo de marko „Aktivisto“ [131]; Gnetov […]alportis al Aglaja Petrovna flakonon da tualetakvo [132]. SUB:Kolonja akvo
131. Tiu Usono kiu voĉdonas por George W. Bush, Le Monde diplomatique en Esperanto, 02/2004
132. Jurij German, trad. Jurij Finkel: Mi responsas pri ĉio, Sed se mi mem ne komprenas?
beloruse:
туалетная вада
france:
eau de parfum
germane:
Duftwasser
indonezie:
air toilet (parfum), air aromatik, eau de toilette

akvoscienco

SCI Scienco pri akvo, pri ĝia konsisto kaj ĝia natura cirkulado tra tero, aero, maroj: pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando akiris la respekton kiun ĝi nun havas [133]. SIN:hidrologio
angle:
hydrology
beloruse:
гідралёгія
ĉine:
水文学 [shuǐwénxué], 水文學 [shuǐwénxué], 水文 [shuǐwén]
france:
hydrologie
germane:
Hydrologie
indonezie:
hidrologi
katalune:
hidrologia
nederlande:
waterbouwkunde, hydrologie
perse:
آب‌شناسی
pole:
hydrologia
rumane:
hidrologie
ruse:
гидрология
taje:
อุทกวิทยา

akvosciencisto

SCI Fakulo pri akvoscienco. SIN:hidrologo
angle:
hydrologist
beloruse:
гідроляг
france:
hydrologiste, hydrologue
germane:
Hydrologe
indonezie:
hidrolog, ahli hidrologi
itale:
idrologo
katalune:
hidròleg
nederlande:
waterbouwkundige, hydroloog
perse:
آب‌شناس
pole:
hydrolog
rumane:
hidrolog
ruse:
гидролог
taje:
นักอุทกวิทยา

administraj notoj

~osciencisto: Mankas dua fontindiko.
~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.