1frakci/o JED

frakcio

VdE
1.
MAT Nombro, prezentita kiel kvociento de entjero `a` (la numeratoro) per nenula entjero `b` (la denominatoro); simb. a/b (legu: a sur bo): norma, vera MatVort aŭ propra frakcio (kies denominatoro estas pli granda ol la numeratoro en absoluta valoro: ½ ktp); nenorma PIV1 aŭ nepropra frakcio PIV2 (kies numeratoro estas ne malpli granda ol la denominatoro en absoluta valoro: 5/3, 7/7 ktp); reduktebla frakcio MatVort (kies numeratoro kaj denominatoro havas komunan divizoron pli grandan ol `1`: 4/12, 8/4 ktp); nereduktebla frakcio MatVort (kies numeratoro kaj denominatoro estas inter si primaj); miksa frakcio PIV1 frakcia nombro PIV2 (konsistanta el entjera kaj frakcia partoj, ekz-e ktp). SUB:onoSIN:kvocienta frakcioVD:pozicia frakcio
Rim.: Por ĉi tiu nocio Bricard [1] proponis la formon „fracio“, kiu ne enradikiĝis.
Rim.: La tradicia matematika lingvaĵo ne rigore distingas inter la skribaĵo montranta dividon de numeratoro per denominatoro, kaj la racionala nombro rezultanta el tia divido. Depende de la vidpunktoj eblas do diri, ke 1/2 kaj 2/4 estas identaj aŭ ne. En pli rigora lingvaĵo oni nomas frakcio la paron `(p,q)` kaj racionala nombro la ekvivalento-klason de ĉiuj tiaj frakcioj `(P,Q)`, ke `pQ=Pq`.
Rim.: La maniero, laŭ kiu oni kreis la korpon de racionalaj nombroj surbaze de la ringo de entjeroj, estas aplikebla ankaŭ al aliaj ringoj (ekz-e la polinomringoj): la tiel konstruita korpo nomiĝas frakcikorpo de la koncerna ringo.
2.
SCI Parto de materiaĵo, kiun analiza operacio apartigas pro iu ĝia propreco.
a)
KEM Substanco apartigita per ĥemia procedo: la acidaj, neŭtralaj kaj bazaj aminoacidoj, aperas ĉe la malsupra finaĵo de la kolono kaj kolektiĝas en aŭtomataj frakcio-kolektiloj [2].
b)
MIN Tuto de grundaj eroj, kiujn grajnanalizo apartigis en sama klaso de diametroj: oni difinas la sablofrakcion de grundo kiel la partiklojn, kies diametro varias de 2.0 ĝis 0.02 mm [3].
3.
POL Organizita grupo de samopiniantoj ene de politika partio aŭ parlamento: la Komunista Frakcio de SAT akceptas la tutan statuton kaj regularon de SAT [4]; ambaŭ influhavaj frakcioj malfidas kaj timas unu la alian [5]; elekto de ministroj el ambaŭ frakcioj en Nord-Irlando (la porbrita uniista kaj la irlanda respublikista) [6]; nur frakcio (ono1) de la esperantistaro disponas pri konoj de la germana [7].
1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
2. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
4. -: Regularo de la Komunista Frakcio, Sennaciulo, 1996-11, p. 112a
5. IRL: Monato, Irlando: Karuselo de seniluziiĝo
6. IRL: Monato, Irlando: Ĉu paŝoj al paco?, 2000/06, p. 7
7. Monato, Saĝa kapo duonvorton komprenas, 2000/06, p. 33
afrikanse:
breuk
albane:
fraksion
amhare:
ክፍልፋይ
angle:
fraction propra ~o: proper fraction. nepropra ~o: improper fraction. reduktebla ~o: cancellable fraction. nereduktebla ~o: reduced fraction. miksa ~o: mixed fraction. 3. faction
arabe:
جزء
armene:
կոտորակ
azerbajĝane:
fraksiya
beloruse:
1. дроб propra ~o: дроб правільны. nepropra ~o: дроб няправільны. reduktebla ~o: дроб скарачальны. nereduktebla ~o: дроб нескарачальны. miksa ~o: дроб мяшаны. 2. фракцыя 3. фракцыя
bengale:
ভগ্নাংশ
birme:
အစိတ်အပိုင်း
bosne:
frakcija
ĉeĥe:
díl z množství, zlomek
ĉine:
3. 議會黨團 [yìhuìdǎngtuán], 餾分 [liùfēn], 組分 [zǔfèn], 派別 [pàibié]
dane:
fraktion
estone:
fraktsioon
eŭske:
frakzio
filipine:
maliit na bahagi
france:
1. fraction propra ~o: fraction propre. nepropra ~o: fraction impropre. reduktebla ~o: fraction réductible. nereduktebla ~o: fraction irréductible. miksa ~o: nombre fractionnaire composé. 3. faction (politique), groupe (politique), courant (politique), fraction (politique)
galege:
fracción
germane:
1. Bruch propra ~o: echter Bruch. nepropra ~o: unechter Bruch. reduktebla ~o: kürzbarer Bruch. nereduktebla ~o: gekürzter Bruch. miksa ~o: gemischter Bruch. 3. Fraktion, Kreis
guĝarate:
અપૂર્ણાંક
haitie:
fraksyon
haŭse:
murabba’i
hinde:
अंश
hispane:
fracción propra ~o: fracción propia. nepropra ~o: fracción impropia.
igbe:
akụkụ
irlande:
chodán
islande:
brot
japane:
分数 [ぶんすう]
jave:
sekedhik
jide:
בראָכצאָל
jorube:
ida
kanare:
kartvele:
ფრაქცია
katalune:
fracció, porció 1. fracció matemàtica propra ~o: fracció pròpia. nepropra ~o: fracció impròpia. reduktebla ~o: fracció reductible. nereduktebla ~o: fracció irreductible. miksa ~o: nombre mixt. 3. grup, moviment
kazaĥe:
фракциясы
kimre:
ffracsiwn
kirgize:
бөлчөк
kmere:
ប្រភាគ
koree:
분수
korsike:
fraction
kose:
iqhezu
kroate:
razlomak
latine:
fractionem
latve:
daļa
laŭe:
ແຕ່ສ່ວນຫນຶ່ງ,
litove:
frakcija
makedone:
дел
malagase:
ampahany
malaje:
pecahan
malajalame:
അംശം
malte:
frazzjoni
maorie:
hautanga
marate:
अपूर्णांक
monge:
feem
mongole:
хэсэг
nederlande:
1. breuk (wisk.) propra ~o: echte breuk. nepropra ~o: onechte breuk. 3. fractie (pol.)
nepale:
अंश
njanĝe:
kachigawo
okcidentfrise:
fraksje
panĝabe:
ਬਾਗ
paŝtue:
کسر
pole:
1. ułamek propra ~o: ułamek właściwy. nepropra ~o: ułamek niewłaściwy. reduktebla ~o: ułamek skracalny, ułamek przywiedlny. nereduktebla ~o: ułamek nieskracalny, ułamek nieprzywiedlny. miksa ~o: ułamek mieszany, liczba mieszana.
portugale:
propra ~o: fração. 3. facção
ruande:
agace
ruse:
1. дробь propra ~o: правильная дробь. nepropra ~o: неправильная дробь. reduktebla ~o: сократимая дробь. nereduktebla ~o: сокращённая дробь. miksa ~o: смешанная дробь. 3. фракция
samoe:
vaega
sinde:
تعريف
sinhale:
භාගය
skotgaele:
bloigh
slovake:
zlomok, časť z množstva
slovene:
frakcija
somale:
jajab
ŝone:
hacho
sote:
karoloana
sunde:
fraksi
svahile:
sehemu
taĝike:
њиссаи
taje:
ส่วน
tamile:
பகுதி
tatare:
фракция
telugue:
భిన్నం
ukraine:
частка
urdue:
حصہ
uzbeke:
kasr
vjetname:
phần
zulue:
ingxenyenamba

frakcia

Rilata al frakcio:
2:
ĝi facile produkteblas per frakcia distilado de esencoleoj trovataj en multaj plantoj [8].
3:
en la Eŭropa Parlamento […] ekzistas tri ĉefaj kampoj: unue la komisionaj kunsidoj, due la frakciaj kunsidoj kaj fine la plenkunsidoj [9].
8. Vikipedio, Nerila acetato
9. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, 2004
angle:
fractional

frakciigi

(tr)
Dividi en frakciojn:
2:
ĉe la pacientoj de la unua grupo estis aplikita frakciigita gama-terapio, celita sur la areon de lieno [10].
3:
politikaj principoj […] frakciigas la laboristojn je la nomo de nova flago de la emancip[ado] [11].
VD:apartigi, fragmenti, rafini1
10. E. Drezen (tr. N. Hohlov, N. Nekrasov): Ĉeĥa Esperanto-Asocio Medicinistaj informoj (Num. 3), 1980, Aktinoterapio ĉe Kronikaj Medololeŭkozoj
11. Internacia Laborist-asocio Informa Bulteno (II-a jaro, Num. 11, 10 Dec 1937), Nur la Sindikatoj Venkos la Faŝismon
angle:
fraction (tr), fragment (tr)
beloruse:
фракцыяніраваць, вылучаць фракцыі
ĉeĥe:
frakcionovat, vytvářet frakce (v pol. straně)
ĉine:
分餾 [fēnliú], 瓜分 [guāfēn]
germane:
fragmentieren
hispane:
fraccionar
katalune:
fraccionar, dividir, segmentar
slovake:
vytvárať frakcie

frakciiĝi

Apartiĝi en frakciojn: la malforta movado frakciiĝis je progresemuloj […] kaj konservativuloj [12]. VD:apartiĝi, dividiĝi, fragmentiĝi
12. E. Drezen (tr. N. Hohlov, N. Nekrasov): Historio de la Mondolingvo (dua eldono, 1931), p 199
angle:
become fragmented
germane:
sich fragmentieren

frakcistreko

PIV2 KOMPMAT
Signo uzata por apartigi la numeratoron disde la denominatoro en frakcio: la taktindiko staras je la komenco de muzikaĵo [...] kiel matematika frakcio kun numeratoro kaj denominatoro, tamen sen frakcistreko [13].
Rim.: Ĝi povas esti horizontala aŭ oblikva; la oblikva (nomata „oblikvo“) estas parto de Askio.
angle:
forward slash, fraction bar
beloruse:
рыса дробу
ĉeĥe:
zlomková čára
ĉine:
分数线 [fēnshùxiàn], 分線 [fènxiàn]
france:
barre de fraction
germane:
Bruchstrich
katalune:
barra
nederlande:
breukstreep
pole:
kreska ułamkowa
ruse:
черта дроби
slovake:
zlomková čiara

algebra frakcio

MATMatVort
Skribaĵo, prezentanta dividon de du algebraj esprimoj kunigitaj per frakcistreko: `f(1-2i)/(n+1!)` estas algebra frakcio.
angle:
algebraic fraction
beloruse:
дроб альгебраічны
ĉeĥe:
algebraický zlomek
france:
fraction algébrique
germane:
algebraischer Bruch
hebree:
שבר אלגברי
hispane:
fracción algebráica
katalune:
fracció algèbrica
nederlande:
algebraïsche breuk
pole:
ułamek algebraiczny
ruse:
алгебраическая дробь
slovake:
algebrický zlomok

ĉenfrakcio PIV1 , ĉena frakcio PIV2

MAT
Vico `u` de nenulaj pozitivaj entjeroj, konsiderata kune kun la vico `v`, kies `n`-a termo estas `v_n=u_0+(u_1+(...+(u_n)^-1...)^-1)^-1`: ĉenfrakcion oni ofte signas per skribaĵo de la tipo `u_0+(u_1+(u_2+...)^(-1))^(-1)`, tipografie prezentata kiel „pluretaĝa“ frakcio; por ĉiu racionalo ekzistas unika elvolvaĵo en finian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la lasta termo de la responda vico `v`); ĉiuj reelaj nombroj estas prezenteblaj kiel regularaj ĉenaj frakcioj, racionalaj nombroj estas prezenteblaj per finiaj frakcioj, neracionalaj per nefiniaj [14]. por ĉiu transcenda reelo ekzistas unika elvolvaĵo en nefinian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la limeso de `v`); la ĉenfrakcio `1+(1+(1+...)^-1)^-1` „egalas“ al la ora dispartigo.
Rim.: La termino jam ekzistas ĉe Bricard [15], sed sub la formo „ĉenfracio“.

elvolvaĵo de reelo α en ĉenfrakcion
angle:
continued fraction
beloruse:
дроб ланцуговы, дроб непарыўны
france:
fraction continue
germane:
Kettenbruch, kontinuierlicher Bruch
hebree:
שבר שרשרת
katalune:
fracció contínua
pole:
ułamek łańcuchowy, ułamek ciągły
ruse:
цепная дробь, непрерывная дробь
ukraine:
ланцюговий дріб

kvocienta frakcio

MAT
Frakcio prezentita per numeratoro kaj denominatoro (kontraste al pozicia frakcio): al la dekuma 0,75 respondas la duuma 0,11 (samkiel la dekuma kvocienta frakcio ¾) [16].
angle:
common fraction, vulgar fraction
beloruse:
дроб просты
ĉeĥe:
podílový zlomek
france:
fraction ordinaire
germane:
gewöhnlicher Bruch
katalune:
fracció (nombre fraccionari), nombre trencat
nederlande:
gewone breuk
pole:
ułamek zwykły
ruse:
простая дробь
slovake:
podielový zlomok

n-uma frakcio

MAT
Pozicia frakcio laŭ bazo `n`: `"0,349"=349/1000` estas dekuma frakcio; `356/512`, prezentebla en duuma nombrosistemo per la numeralo 0,1011001, estas duuma frakcio.
angle:
n-ary fraction, n-adic fraction dekuma ~o: decimal fraction, decimal number, decimal. duuma ~o: dyadic fraction.
beloruse:
dekuma ~o: дроб дзесятковы. duuma ~o: дроб двайковы.
france:
dekuma ~o: nombre décimal, fraction décimale. duuma ~o: nombre dyadique, nombre binaire à virgule.
germane:
dekuma ~o: Dezimalbruch, Dezimalzahl. duuma ~o: binärer Bruch.
katalune:
dekuma ~o: nombre decimal, fracció decimal. duuma ~o: nombre fraccionari binari.
nederlande:
dekuma ~o: tiendelige breuk, decimale breuk.
pole:
dekuma ~o: ułamek dziesiętny. duuma ~o: ułamek dwójkowy.
ruse:
dekuma ~o: десятичная дробь. duuma ~o: двоичная дробь.

pozicia frakcio

MATKOMP
(laŭ bazo `n`) n-uma prezento de reelo, precipe se ĝi ne estas entjero: en la komputiloj estas uzataj duumaj [...] poziciaj frakcioj, tiel al la dekuma 0,75 respondas la duuma 0,11 [17]; se pozicia frakcio konsistas el finia nombro `p` de ciferoj `c_i`, ĝi prezentas racionalon, prezenteblan ankaŭ per kvocienta frakcio kun denominatoro `n^p`; perioda pozicia frakcio (senfina pozicia frakcio, kies „vosto“ konsistas el unu sama cifergrupo senfine ripetiĝanta). TUT:reelo;SUB:n-uma frakcio. VD:ono.
angle:
systematic fraction perioda pozicia ~o: periodic fraction.
beloruse:
perioda pozicia ~o: дроб пэрыядычны.
ĉeĥe:
poziční zlomek
france:
fraction systématique (à base b) perioda pozicia ~o: fraction périodique.
germane:
systematischer Bruch (zur Basis b) perioda pozicia ~o: periodischer Bruch.
katalune:
nombre decimal (amb una part entera i una fraccionària)
pole:
perioda pozicia ~o: ułamek okresowy.
ruse:
систематическая дробь perioda pozicia ~o: периодическая дробь.
slovake:
pozičný zlomok

racionala frakcio

MAT
Elemento en la frakcikorpo de polinomringo: la racionala frakcio `bb 1 / bb X` estas la ekvivalento-klaso de ĉiuj tiaj polinom-paroj `(bb P,bb Q)`, ke `bb P xx bb X=bb Q`.
Rim.: La epiteto „racionala“ resendas al la maniero konstrui la aron de racionalaj nombroj, sed tiun nocion oni povus nomi ankaŭ „polinoma frakcio“. Same kiel oni ofte ne distingas inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj, oni en nerigora lingvaĵo identigas racionalajn frakciojn kun racionalaj funkcioj.
angle:
rational fraction
beloruse:
дроб рацыянальны
france:
fraction rationnelle
germane:
rationaler Bruch
katalune:
fracció racional
ruse:
рациональная дробь

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Mi ne trovis pravigon por la terminoj "propra ~o" kaj
      "nepropra ~o" krom en PIV2. MatVort havas
      "vera" kaj "nenorma", PIV1 havas nur "nenorma", sen
      konsideri „partumo“, kiu ankaux signifas „norma frakcio“.
      Tiom granda hxaoso por absolute senutila nocio sxajnas troa.
      [MB]
    
pri ~igi:
    PIV1 uzas ~i cxi-sence. Cetere tia senco bazigxas sur alia
    senco de ~o, nome „parto“. [MB]
  
algebra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-uma ~o: Mankas dua fontindiko.
n-uma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
racionala ~o: Mankas dua fontindiko.
racionala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.