*mastr/o PV
*mastro, *gemastroj [1] ↝
-
Tiu, kiu posedas, ordonas kaj disponas:
bona servisto de bona mastro;
li estas sia propra mastrino
(li vivas fraŭle)
PrV
;
hundo fidela al sia mastro;
mastro en vojo, servantoj en ĝojo
(vd kato)
PrV
trezoro sen mastro;
li fariĝos mastro super la trezoroj de oro, arĝento, kaj ĉiuj
grandvaloraĵoj de Egiptujo
[2];
Romo fariĝis mastro de la mondo;
materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo
[3];
la spiritaj mastroj de la lingvo
[4];
la tutan mastrecon pri Esperanto [Zamenhof] transdonis al
la
esperantistoj mem
[5].
- a)
- Estro de hotelo gastejo, komercejo: li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri [6]; la gasto pagis sian kalkulon kaj kuŝiĝis, la mastro nokte ŝteliris en la stalon, elkondukis la […] azenon [7]; la knabo eniris en gastejon kaj demandis la mastron, ĉu li povas akcepti la bestojn por la nokto [8]; la loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn, malsupre estis drinkejo kaj restoracio [9].
- b)
- Estro de fabriko aŭ laborejo: la teksa industrio submetiĝis al la postuloj de la britaj mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn en nord-okcidenta Anglio [10].
- c)
- Gemastroj = mastro kaj mastrino kune.

1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
ge'
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:43
3. Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo de la 9-a de Aŭgusto 1905
4. Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo de la 9-a de Aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
10. Monato, Paul GUBBINS: Ĉe-telefone ... kiu?

- angle:
- master
- beloruse:
- гаспадар
- bretone:
- mestr
- ĉeĥe:
- hospodář, hospodář, majitel, pán, vlastník, zaměstnavatel
- france:
- maitre 1.c maitres
- germane:
- Meister, Chef, Herr 1.a Wirt, Ladeninhaber 1.b Geschäftsführer, Betriebswirt, Fabrikant
- hispane:
- amo (señor), capataz
- nederlande:
- heer, meester 1.a baas 1.b baas
- pole:
- gospodarz, zarządca, szef
- portugale:
- amo, senhor, dono, patrão, proprietário
- ruse:
- хозяин
- slovake:
- hospodár, majiteľ, pán, vlastník
mastri ↝
(tr)
- Esti mastro super, agi kiel mastro de; regi, administri: nia nova grafikisto […] mirinde rapide ekmastris la novan taskon [11]; en tiuj bone strukturitaj landoj oni relative bone mastris la problemojn, ankaŭ ne mankis helpiloj kaj helpantoj [12]; iun tagon, kiam li jam bone mastris la uzadon de la maŝineto, li vizitis min por danki min pro mia helpo [13].
11.
Monato, Stefan Maul: Akurateco
12. Monato, Stefan Maul: Ĉu kulpas nur la naturo?
13. Monato, G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono
12. Monato, Stefan Maul: Ĉu kulpas nur la naturo?
13. Monato, G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono
- angle:
- be master over
- beloruse:
- валодаць, быць гаспадаром
- bretone:
- bezañ mestr (war), mestroniañ
- ĉeĥe:
- ovládat, řídit
- france:
- diriger (administrer)
- germane:
- leiten, führen, verwalten
- hispane:
- ser amo, ser capataz
- nederlande:
- heersen
- pole:
- szefować, rządzić
- ruse:
- владеть, обладать, быть хозяином
- slovake:
- ovládať, riadiť
*mastrumi [14] ↝
(tr)
- Zorgi pri ĉio, kio koncernas la ekonomion de hejmo: ŝi mastrumis kaj zorgis pri la ordo en la domo [15]; li mastrumis en la princa domo, kvazaŭ en sia IK ; mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis ĉiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita FK ; mastruma progreso de la kapitalismo nenion donas al la laboristaro; vilaĝmastruma kolektivo.
14.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
mastr'um'
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
- angle:
- keep house
- beloruse:
- гаспадарыць
- ĉeĥe:
- hospodařit, obhospodařovat
- france:
- tenir (administrer)
- germane:
- haushalten, wirtschaften
- nederlande:
- huishouden
- pole:
- zarządzać, gospodarzyć
- ruse:
- хозяйничать, хозяйствовать, вести хозяйство
- slovake:
- gazdovať, hospodáriť, viesť domácnosť
mastruma sistemo
↝ 
Operaciumo: En Monato de februaro 1999 aperis artikolo pri la milito de Microsoft, posedanto de la mastruma sistemo Vindozo, kontraŭ la libera sistemo Linukso [16]; li ne atendis, ke mondklasa mastruma sistemo kunfandiĝus kvazaŭ magie el la partatempa programado de miloj da programistoj dise ĉirkaŭ la mondo [17]; la mastruma sistemo kaj programoj havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo [18].
16.
Monato, Roland Rotsaert: Programaro
17. Monato, D. E. ROGERS: Libera programaro: nova rimedo komerci
18. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ‐ ĉu revolucio aŭ evolucio?
17. Monato, D. E. ROGERS: Libera programaro: nova rimedo komerci
18. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ‐ ĉu revolucio aŭ evolucio?
- angle:
- operating system
- beloruse:
- апэрацыйная сыстэма
- bretone:
- sistem oberiañ
- ĉeĥe:
- operační systém, systém hospodaření
- france:
- système d'exploitation
- germane:
- Betriebssystem
- hispane:
- operador de sistemas
- hungare:
- operációs rendszer
- pole:
- system operacyjny
- ruse:
- операционная система
- slovake:
- systém hospodárstva
- svede:
- operativsystem
memmastrumado
Regado de firmao, societo ktp fare de ĉiuj ĝiaj anoj egalrajte: laboristo defendas pli ampleksan percepton de memmastrumado, eble pli modernan: „Necesas komenci demokratiigi la entreprenon“ [19]; en Jugoslavio funkciis ekonomia memmastrumado kombinita kun politika unupartieco [20].
19.
C. Raimbeau, trad. V. Lutermano:
Ĉu memmastrumado havas estontecon?, le Monde diplomatique, 2007-12
20. Monato, Zlatko Tišljar: Tolaro ne plu tolerata
20. Monato, Zlatko Tišljar: Tolaro ne plu tolerata
- angle:
- self-governance
- ĉeĥe:
- vedení domácnosti bez cizí pomoci
- france:
- autogestion
- germane:
- Selbstverwaltung
- pole:
- samozarząd
- slovake:
- vedenie domácnosti bez cudzej pomoci