*17valor/i
*valori ↝
(x)
- 1.
- Esti juĝata kiel havanta ian kvaliton aŭ meriton: ĉu tiu lernanto valoras? via hieraŭa parolado ne multe valoris; „Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!“ ― „Jes, sed tiaj fabeloj […] nenion valoras“ [1]; valoras ne la vesto, valoras la enesto PrV .
- 2.
- Esti juĝata kompare kun iu aŭ io: Vergilio ne valoras Homeron; unu pasero alian valoras PrV ; la sukceso ne ĉiam (egal)valoras la laboron; pli valoras oro ol arĝento; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Prv ; unu amiko malnova pli valoras ol du novaj PrV ; pli valoras io ol nenio.
- 3.
- Esti juĝata kiel inda, merita je io: ne valoras paroli pri tio; ĝi estis ŝerco, kiun ne valoras aŭskulti [2]; vi konsolis min [...], kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj [3]; la profito ne valoras la penojn; via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al miB ; la ludo kandelon ne valoras Prv ; la felo tanadon ne valoras Prv ; la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi [4].
- 4.
Esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro kvankam ĝi kostas duoble; kio multe kostas, multe valoras PrV .
- 5.
- Esti konsiderata kiel egala je ia kvanto: unu metro valoras 100 centimetrojn; unu germana marko valoris proksimume 6 francajn frankojn.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
- angle:
- worth
- beloruse:
- 1. быць вартым, быць каштоўным, мець значэньне 2. быць вартым, каштаваць 3. быць вартым 4. каштаваць, быць вартым, мець вартасьць 5. раўняцца (чамусьці)
- bretone:
- talvezout, talvout
- ĉeĥe:
- mít hodnotu, něco znamenat, platit, platit, stát za něco
- france:
- valoir
- germane:
- 1. wert sein, gelten 2. für wert halten, schätzen 3. wert sein, lohnen, rentieren 4. wert sein 5. entsprechen, sein, wert sein
- hebree:
- 1. להיות בעל ערך 2. להיות שווה ערך ל- 3. להיות כדאי, להצדיק 4. להיות שווה 5. להיות שווה
- hispane:
- 1. valer 2. valorar 3. merecer la pena 4. valer 5. valer
- hungare:
- ~as ne la vesto, ~as la enesto: nem a ruha teszi az embert 1. ér (vmennyit) unu pasero alian ~as: az egyik tizenkilenc, a másik egy híján húsz 2. felér (vmivel), megér (vmennyit) 3. érdemes (vmire) 4. megér (pl. pénzt) 5. megfelel (értéknek)
- nederlande:
- waard zijn
- portugale:
- 1. ter valor 2. valer 3. valer 4. valer 5. valer
- ruse:
- 1. иметь ценность, иметь значение, стоить 2. стоить 3. стоить 4. стоить 5. равняться (чему-л.)
- slovake:
- byť hodnotný, mať cenu, mať hodnotu
- turke:
- değmek(değer)
*valoro
↝ 
- 1.
- Grado de ŝatebleco; grado, je kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj kaj tiamaniere neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon [5] kia estas via laboro tia estas via valoro PrV ; se iu trovis kapablan edzinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj [6]; scienculo de alta valoro; esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj [7]; ambaŭ floroj de samaj valoroj PrV ; tiu argumento nenion perdis el sia valoro; koni la valoron de la vortoj.
- 2.
- Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas neniun valoron en la dezertoB ; la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj; la prezo de tiu maŝino estas de 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500.
- 3.
Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava: laŭ ili, „la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn“ [8].
- 4. ↝
- Io iel valoranta: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro PrV ; ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo; valorpapero.
- 5. ↝
Individua elemento de studata aro aŭ datumtipo, indikita per variablo, konstanto aŭ esprimo (formulo, ekvacio): determini la valoron de nekonato.
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:10
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
8. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detalojMonato
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:10
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
8. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detalojMonato
- angle:
- value
- beloruse:
- 1. каштоўнасьць, вартасьць 2. цана, кошт, вартасьць ~papero: каштоўная папера 4. каштоўнасьць 5. значэньне, велічыня
- bretone:
- 1. talvoudegezh 2. gwerzh (talvoud), talvoud 5. talvoud
- ĉeĥe:
- cena, hodnota, valor, vnitřní hodnota, význam
- france:
- valeur
- germane:
- Wert
- hebree:
- ערך 1. שווי
- hispane:
- valor
- hungare:
- érték ~papero: értékpapír
- nederlande:
- waarde
- pole:
- 5. wartość
- portugale:
- valor
- ruse:
- 1. ценность, значение 2. ценность, цена 3. ценность ~papero: ценная бумага 4. ценность 5. значение
- slovake:
- cena, hodnota
- turke:
- değer
valora
- 1.
- Havanta ian konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: mi ne estas malpli valora ol vi [9]; posedo de saĝo estas pli valora ol perloj [10]; la malgranda „Plena vortaro de esperanto“, kune kun sia „Suplemento“ [...] estas tre valora normiga vortaro [11]; por skribi fantaziaĵojn la tempo estas tro mallonga kaj tro valora; mezvalora lernanto; la ideo de evoluo estas valora ankaŭ en la astronomio.
- 2. ↝
- Grandvalora: tre valora trezoraĵo VivZam ; la korespondado forrabas valoran tempon.
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:18
11. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kelkaj specialaj verkoj
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:18
11. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kelkaj specialaj verkoj
- beloruse:
- каштоўны, значны
- bretone:
- talvoudek, talvoudus
- ĉeĥe:
- cenný, hodnotný
- france:
- couteux, de valeur
- germane:
- 2. wertvoll
- hebree:
- בעל ערך, מוערך
- hispane:
- valioso
- hungare:
- értékes
- nederlande:
- waardevol
- portugale:
- valioso
- ruse:
- ценный, значительный
- slovake:
- cenný, hodnotný
- turke:
- değerli(eşya)
valoraĵo ↝
- Valoro4: la valoraĵoj de la Borso; mian arĝenton kaj mian oron vi prenis, kaj miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn [12]; Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj, arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo [13]; la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata [14].
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 3:5
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:12
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:12
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- beloruse:
- каштоўнасьць
- france:
- bien (objet de valeur)
- germane:
- Wertgegenstand
- hispane:
- valor
- hungare:
- értéktárgy
- nederlande:
- waarde (op beurs)
- portugale:
- objeto precioso
- ruse:
- ценность
altvalora ↝
- Grandvalora: ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj [15]; ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj [16];
15.
La Nova Testamento, Apokalipso 17:4
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
- beloruse:
- каштоўны
- bretone:
- a dalvoudegezh vras
- ĉeĥe:
- cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
- france:
- précieux
- germane:
- wertvoll
- hebree:
- רב ערך, יקר ערך
- hispane:
- valioso
- hungare:
- nagy értékű
- nederlande:
- waardevol
- portugale:
- valioso, precioso
- ruse:
- ценный
- slovake:
- vysokohodnotný
- turke:
- çok değerli
grandvalora ↝
-
Havanta grandan valoron:
kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio
[17]!
ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo
[18];
grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis
Marta
.
kara 3, perlo, trezoro 2
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 36:7
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:11
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:11
- beloruse:
- каштоўны
- bretone:
- a dalvoudegezh vras
- ĉeĥe:
- cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
- france:
- précieux
- germane:
- wertvoll
- hebree:
- רב ערך, יקר ערך
- hispane:
- valioso
- hungare:
- nagy értékű
- nederlande:
- waardevol
- portugale:
- valioso, precioso
- ruse:
- ценный
- slovake:
- veľkej hodnoty, vysokohodnotný
interŝanĝvaloro
Interŝanĝrilato de laŭdezire reprodukteblaj varoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo, en ili entenata: interŝanĝvaloro ekzistas nur en varojn produktanta socio.
- beloruse:
- абменная вартасьць
- bretone:
- talvoud eskemm
- france:
- valeur d'échange
- germane:
- Tauschwert
- hungare:
- csereérték
- nederlande:
- ruilwaarde
- portugale:
- valor de troca
- ruse:
- меновая стоимость
multvalora, multevalora ↝
- Grandvalora: trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin [19]; buŝo prudenta estas multevalora ilo [20]; multvaloraj ŝtonoj [21]; ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio [22].
19.
La Nova Testamento, S. Mateo 13:46
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:15
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:15
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
- beloruse:
- каштоўны
- bretone:
- talvoudus-bras
- ĉeĥe:
- cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
- france:
- précieux
- germane:
- wertvoll
- hebree:
- רב ערך, יקר ערך
- hispane:
- valioso
- hungare:
- nagy értékű
- nederlande:
- waardevol
- portugale:
- valioso, precioso
- ruse:
- ценный
- slovake:
- cenný, hodnotný, vysoko hodnotný
samvalora
- Havanta saman valoron kiel: samvaloraj esprimoj; ofte la homoj supozas, ke „spirita” kaj „religia” estas samvaloraj [23]; la IRK restis ĉiam validaj kaj ĉie estis proksimume samvaloraj (nome afranko de internacia letero) [24].
23.
Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?
24. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?
24. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?
- beloruse:
- раўнацэнны, раўназначны
- bretone:
- kendalvoud, kenkoulz
- ĉeĥe:
- rovnocenný
- france:
- équivalent
- germane:
- gleichwertig
- hebree:
- שווה ערך
- hispane:
- equivalente
- hungare:
- egyenértékű
- nederlande:
- gelijkwaardig
- portugale:
- equivalente
- ruse:
- равноценный
- slovake:
- rovnocenný
- turke:
- eşdeğer
senvalora ↝
- Havanta neniun valoron, sensignifa2: literature senvaloraj romanoj [25]; ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon [26].
25.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, la esperanta verkisto: izolo,
malprofito, fido
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
- beloruse:
- няварты, некаштоўны, нікчэмны
- bretone:
- didalvez
- ĉeĥe:
- bezcenný, nehodnotný
- france:
- sans valeur sen~ulo: vaurien, rien-du-tout
- germane:
- wertlos
- hebree:
- חסר ערך
- hispane:
- sin valor
- hungare:
- értéktelen sen~ulo: senkiházi
- nederlande:
- waardeloos
- portugale:
- nulo (adj.), sem valor (adj.)
- ruse:
- нестоящий, не имеющий никакой ценности
- slovake:
- bezcenný, nehodnotný
- turke:
- değersiz
senvaloraĵo ↝
-
Afero sen valoro, sen graveco,
bagatelo,
sensignifaĵo:
ĉiuj nacioj […] estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo
[27].
elĵetaĵo, feĉo, forbalaaĵo, ventumaĵo
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja, 40:17
- france:
- broutille, rien (broutille)
- hungare:
- kacat, értéktelen holmi
senvalorigi ↝
(tr)
- Senigi je valoro, vanigi: senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
- france:
- déprécier, dévaloriser, dévaluer
- germane:
- entwerten, entkräften
- hungare:
- elértéktelenít, devalvál
plivaloro
- 1.
Diferenco inter la fakta vendvaloro kaj la valoro rezultanta el la fiksado sur merkato.
- 2.
- Atingita prezdiferenco en vendado inter reala valoro kaj vendoprezo.
- beloruse:
- маржа
- france:
- plus-value (écon.)
- germane:
- Mehrwert, Marge
- hebree:
- מרווח, מתח רווחים
- hispane:
- plusvalía
- hungare:
- értéktöbblet
- nederlande:
- overwaarde
- portugale:
- ágio
- slovake:
- nadhodnota
plusvaloro
↝ 
- 1.
- Aldona valoro: ĉu tio ekscese ekspluatas aŭtoro-rajtojn? la posteuloj neniel alportas krean plusvaloron al la artprodukto [28]; ne venis multaj klientoj, kiuj pretus pagi la „artan plusvaloron” aldone al la materiala [29].
- 2.
(en Marksismo) Laboro, kiun kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo „laborforto“: kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron [30]; klasika teorio diras, ke mono estas „realigita plusvaloro”, pli simple dirante, oni devas produkti varon kaj vendi ĝin [31].
- beloruse:
- даданая вартасьць
- ĉeĥe:
- nadhodnota
- france:
- plus-value (marx.)
- germane:
- Mehrwert 1. Mehrwert
- hungare:
- értéktöbblet
- nederlande:
- meerwaarde
- portugale:
- mais-valia
- ruse:
- прибавочная стоимость
- slovake:
- nadhodnota
plivalorigi
- Pligrandigi valoron: agrablaj paroloj plivalorigas la instruon [32]; respektante la fundamentajn celojn de francaj regionaj naturparkoj, la briera parko celas protekti kaj plivalorigi sian naturan kaj kulturan heredaĵojn [33].
32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:21
33. Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbarasMonato
33. Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbarasMonato
- angle:
- promote, make [sth] attractive
- ĉeĥe:
- zvýšit hodnotu
- france:
- valoriser
- ruse:
- увеличить ценность, развить
- slovake:
- zvýšiť hodnotu
uzvaloro 
- Utilo de iu objekto: posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro [34].
- beloruse:
- спажывецкая вартасьць
- ĉeĥe:
- užitná hodnota
- france:
- valeur d'usage
- germane:
- Gebrauchswert
- hungare:
- használati érték
- nederlande:
- gebruikswaarde
- portugale:
- valor de uso
- ruse:
- потребительская стоимость
- slovake:
- úžitková hodnota
vervaloro ↝

- (de propozicio) La valoro „vera“ aŭ „falsa“, al ĝi asociita: la vervaloro de propozicio oni ofte signas per simbolo `V` aŭ `F` (alternative: 1 aŭ 0).
- angle:
- truth value
- france:
- valeur de vérité
- germane:
- Wahrheitswert
- hungare:
- igazságérték
- pole:
- wartość logiczna
- ruse:
- значение истинности
absoluta valoro
↝ 

- angle:
- absolute value
- beloruse:
- абсалютная велічыня, абсалютнае значэньне
- bretone:
- talvoud absolut
- ĉeĥe:
- absolutní hodnota
- france:
- valeur absolue (math.)
- germane:
- Absolutwert
- hebree:
- ערך מוחלט
- hungare:
- abszolút érték
- nederlande:
- absolute waarde
- pole:
- wartość absolutna, wartość bezwględna, moduł
- portugale:
- valor absoluto, módulo
- ruse:
- абсолютная величина
- slovake:
- absolútna hodnota
administraj notoj
pri
~aĵo:
~o: Mankas verkindiko en fonto.
interŝanĝ~o: Mankas fontindiko.
interŝanĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~aĵo : Mankas dua fontindiko.
sen~igi : Mankas fontindiko.
sen~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli~o: Mankas fontindiko.
pli~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
uz~o: Mankas dua fontindiko.
ver~o: Mankas fontindiko.
ver~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
PIV1 ne samopinias. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
interŝanĝ~o: Mankas fontindiko.
interŝanĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~aĵo : Mankas dua fontindiko.
sen~igi : Mankas fontindiko.
sen~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli~o: Mankas fontindiko.
pli~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
uz~o: Mankas dua fontindiko.
ver~o: Mankas fontindiko.
ver~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.