*ŝton/o UV
*ŝtono
- 1.
- Malmola pli malpli granda minerala maso: sur la tero kuŝas ŝtono [1]; ĵeti ŝtonon [2]; Jakob […] derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto [3]; meti […] ŝtonon sur ŝtonon (konstruante muron) [4]; oni metis la unuan ŝtonon de konstruaĵo sen via ĉeesto [5]; Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj [6]; alligi ŝtonon al ĵetilo [7]; saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj [8]; ĉiu povas alporti sian ŝtonon (kunlaboras) por la kreskanta konstruo [9]; trafi du celojn per unu ŝtono (per sama rimedo havi du profitojn) PrV ; per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras (por sukcesi oni ne devas samtempe celi plurajn atingotaĵojn; vd leporo) PrV .
- 2.
- Tia malmola mineralo rigardanta kiel materialo: el ŝtono oni fandas la kupron [10]; [ili] disŝiras arkaĵon el ŝtono [11]; muroj […] el griza sabloŝtono [12]; artaj verkoj el ŝtono aŭ el bronzo [13]; plato el ŝtono […] premis per la tuta pezo [14]; ekstraktado de nafto [el] kalkŝtono [15].
- 3.
- (figure) Ĝenaĵo, malhelpaĵo, rezistaĵo: ŝtono de falpuŝiĝo (falilo; kaŭzo de skandalo) [16]; la ideo de toleremo ricevis precipan signifon kaj iĝis angula ŝtono de la moralo [17]; gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto PrV . dorno4
- 4.
-
Malgranda malmola ludpeco de du aŭ pluraj koloroj, kiujn oni metas sur la
poziciojn de tabulludo:
goo, ankaŭ vejĉio estas tabulludo ludata sur tabulo kun […] 181
nigraj ŝtonoj el nigra ardezo kaj 180 blankaj ŝtonoj, tradicie faritaj el
konkoj
[18].
Rim.: Depende de la formo kaj tradicio, ludpecoj havas diversajn nomojn: disko, ludfiguro, briketo k.a.
- 5.
- Negranda ŝtoneca konkremento kiu fojfoje formiĝas en glandoj aŭ iliaj duktoj: havi ŝtonon en reno, galveziko, salivglando. galŝtona malsano, salivŝtona malsano, urinŝtona malsano
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:16
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 24a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:10
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:8
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:11
9. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:2
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 6a
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 11a
15. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:14
17. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
18. Vikipedio, Goo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:16
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 24a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:10
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:8
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:11
9. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:2
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 6a
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 11a
15. Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:14
17. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
18. Vikipedio, Goo
- afrikanse:
- klip
- albane:
- guri
- amhare:
- ድንጋይ
- angle:
- 1. stone 4. playing piece 5. calculus
- arabe:
- حجر
- armene:
- քար
- azerbajĝane:
- daş
- beloruse:
- камень ~o de falpuŝiĝo: камень спатыкненьня .
- bengale:
- পাথর
- birme:
- ကျောက်သည်
- bosne:
- kamena
- ĉine:
- 碃 [qìng], 礅 [dūn] 1. 石 [shí], 石块 [shíkuài], 石塊 [shíkuài], 石头 [shítou], 石頭 [shítou], 砄 [jué]
- dane:
- sten
- estone:
- kivi
- eŭske:
- harria
- filipine:
- bato
- france:
- 1. pierre trafi du celojn per unu ~o: faire d'une pierre deux coups. 4. pion 5. calcul (médecine)
- galege:
- pedra
- germane:
- Stein 4. Spielstein
- guĝarate:
- પથ્થર
- haitie:
- wòch
- haŭse:
- dutse
- hebree:
- אבן
- hinde:
- पत्थर
- hispane:
- piedra 1. piedra trafi du celojn per unu ~o: matar dos pájaros de un tiro. ~o de falpuŝiĝo: escollo. 5. cálculo (medicina)
- hungare:
- kő ~o de falpuŝiĝo: botránykő.
- igbe:
- nkume
- indonezie:
- batu
- irlande:
- cloch
- islande:
- steinn
- itale:
- 1. pietra, sasso 5. calcolo
- japane:
- 石 [せき]
- jave:
- watu
- jide:
- שטיין
- jorube:
- okuta
- kanare:
- ಕಲ್ಲು
- kartvele:
- ქვის
- kazaĥe:
- тас
- kimre:
- cerrig
- kirgize:
- таш
- kmere:
- ដុំថ្ម
- koree:
- 돌
- korsike:
- petra
- kose:
- ilitye
- kroate:
- kamena
- kurde:
- kevir
- latine:
- lapis
- latve:
- akmens
- laŭe:
- ກ້ອນຫີນ
- litove:
- akmuo
- makedone:
- камен
- malagase:
- vato
- malaje:
- batu
- malajalame:
- കല്ല്
- malte:
- ġebel
- maorie:
- kohatu
- marate:
- दगड
- monge:
- pob zeb
- mongole:
- чулуу
- nederlande:
- steen
- nepale:
- ढुङ्गा
- njanĝe:
- mwala
- okcidentfrise:
- stien
- panĝabe:
- ਪੱਥਰ ਨੂੰ
- paŝtue:
- ډبره
- pole:
- 1. kamień 5. kamień
- portugale:
- pedra
- ruande:
- ibuye
- ruse:
- камень ~o de falpuŝiĝo: камень преткновения .
- samoe:
- maʻa
- sinde:
- پٿر
- sinhale:
- ගල්
- skotgaele:
- cloiche
- slovene:
- kamen
- somale:
- dhagax
- ŝone:
- ibwe
- sote:
- lejoe
- sunde:
- batu
- svahile:
- jiwe
- svede:
- sten
- taĝike:
- санг
- taje:
- หิน
- tamile:
- கல்
- tatare:
- таш
- telugue:
- రాయి
- tibete:
- 1. རྡོ་
- tokipone:
- kiwen
- ukraine:
- камінь
- urdue:
- پتھر
- uzbeke:
- tosh
- vjetname:
- đá
- zulue:
- tshe
ŝtona
- 1.
- El ŝtono: vazoj ŝtonaj [19]; ŝtonaj tabeloj [20]; ŝtona tranĉilo [21]; ŝtona planko [22]; mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo [23].
- 2.
- (figure) Fortika, nevenkebla: ĉi tiuj sonoj […] rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco Marta ; ŝtona silento regis en la ĉambro [24]; dormanta ŝtone profundan dormon [25]. fera 2, ŝtala 3
- 3.
- (figure) Ne mildigebla, senkompata, senindulga, senama: (figure) ŝtona koro [26]. marmora
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 7:19
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 24:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:2
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 16:17
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
24. Monato, Ziyu: Per patrina amo, 2005
25. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:26
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 24:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:2
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 16:17
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
24. Monato, Ziyu: Per patrina amo, 2005
25. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:26
- angle:
- 1. stone 2. iron, cast-iron 3. hard, stone
- beloruse:
- каменны
- ĉine:
- 1. 石質 [shízhì], 石质 [shízhì], 石状 [shízhuàng], 石狀 [shízhuàng] 3. 固 [gù], 石 [shí]
- france:
- lithique, de pierre
- germane:
- 1. steinern, aus Stein 2. wie ein Stein 3. aus Stein
- hispane:
- lítico, de piedra 1. de piedra, pétreo 2. de piedra 3. de piedra
- hungare:
- kő-, kőkemény, kőből való
- itale:
- litico, di pietra
- japane:
- 石の [いしの], 石でできた [いしでできた], 石のような [いしのような], かたくなな
- nederlande:
- stenen, van steen
- pole:
- 1. kamienny 2. kamienny 3. kamienny
- ruse:
- каменный
- tokipone:
- kiwen
- ukraine:
- кам’яний, камінний
ŝtonego
- Granda nemovebla ŝtono: tombo […] elhakita el ŝtonego [27]; sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj [28]; (figure) tiu patreco leĝa kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa ŝtonego [29]; li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi [30]. roko
27.
La Nova Testamento, S. Marko 15:46
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
29. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
29. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI
- angle:
- boulder
- beloruse:
- уцёс, скала, валун, камлыга
- ĉine:
- 磐石 [pánshí], 砬 [lá], 圆石头 [yuánshítou], 圓石頭 [yuánshítou], 岩石 [yánshí]
- france:
- roc
- germane:
- Fels
- hispane:
- roca
- hungare:
- kőszikla
- itale:
- masso
- japane:
- 巨石 [きょせき], 岩 [いわ], 岩石 [がんせき]
- nederlande:
- rotsblok
- pole:
- głaz, skała, kamol (pot.)
- ruse:
- утёс, скала
- ukraine:
- стрімчак, бескид, скеля
ŝtoneto
- Tre malgranda ŝtono: ne restos tie eĉ ŝtoneto [31]; en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj [32]; unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin [33]; forpreni ŝtoneton el la ŝuo [34]; ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj [35]; (figure) lia buŝo […] estos plena de ŝtonetoj [36] (li malklare prononcas). gruzo, sablo
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:13
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
34. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 32
35. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:17
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
34. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 32
35. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:17
- angle:
- pebble
- beloruse:
- каменьчык
- ĉine:
- 砾 [lì], 礫 [lì]
- france:
- caillou
- germane:
- Steinchen, Kiesel
- hispane:
- guijarro, chino, canto rodado
- hungare:
- kavics
- indonezie:
- kerikil
- itale:
- pietruzza, sassolino
- japane:
- 小石 [こいし], 砂利 [じゃり]
- nederlande:
- kiezelsteen
- pole:
- kamyk, kamyczek
- ruse:
- камешек
- ukraine:
- камінець
ŝtonejo, ŝtonrompejo, ŝtonminejo
- Loko kie oni ekspluatas ŝtonojn: granda bruo regis super la ŝtonminejoj [37]; mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo [38]; fosilio de la mondvaste konata „pra-birdo” arkeopterigo […] devenas el ŝtonrompejo proksime al Solnhofen [39]; [de] ŝtonrompejo situanta ĉe Kloech […] oni povas aĉeti bazaltajn ŝtonojn de diversa grandeco [40]; senzorgajn horojn […] mi pasigadis en la malnova ŝtonminejo, sola kun la naturo [41].
37.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
38. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 30a
39. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
40. Monato, Walter Klag: Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro, 2014
41. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
38. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 30a
39. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
40. Monato, Walter Klag: Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro, 2014
41. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
- angle:
- stone quarry, stone mine
- beloruse:
- каменяломня
- ĉine:
- 採石場 [cǎishíchǎng], 采石场 [cǎishíchǎng]
- france:
- carrière de pierre
- germane:
- Steinbruch
- hispane:
- cantera de piedra
- hungare:
- kőtörő, kőfejtő, kőbánya
- itale:
- cava di pietra
- japane:
- 採石場 [さいせきじょう]
- nederlande:
- steengroeve
- pole:
- kamieniołom, wyrobisko kamieni
- portugale:
- pedreira
- ruse:
- каменоломня
- svede:
- stenbrott
- ukraine:
- каменеломня
ŝtonigi
- 1.
- Transformi en ŝtonon, masive aŭ supraĵe: la sorĉistino [...] tuŝis per la vergo ankaŭ la reĝon kaj ŝtonigis lin [42] ; Marta […] sidis kelke da minutoj kiel ŝtonigita Marta ; (figure) miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen [43]; Meduzo […] kun serpentaj haroj kaj rigardo ĉion ŝtoniganta [44]; (figure) mi komencos ⫽ Rompadi vian koron, […] se ankoraŭ ⫽ Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute ⫽ Ŝtonigis [45].
- 2.
- (figure) Haltigi, senaktivigi: Aleksandro, ŝtonigita de mirego [46]; subita ekkrio fendis la silenton, mi staris ŝtonigita [47].
42.
Fratoj Grimm, trad. Kabe: Elektitaj Fabeloj; Du Fratoj
43. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
44. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
45. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
46. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro dua
47. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
43. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
44. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
45. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
46. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro dua
47. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
- beloruse:
- 1. пераўтвараць у камень 2. спыняць, зьнерухомліваць
- france:
- pétrifier
- germane:
- 1. versteinern lassen 2. erstarren lassen
- japane:
- 石化させる [いしかさせる]
- pole:
- przemienić w kamień, zamienić w kamień
ŝtoniĝi
- 1.
- Iĝi ŝtona, simila al ŝtono: la grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili […] kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj [48]; la leviĝantaj mallumaj nuboj [aspektis] kiel ŝtoniĝinta renversita maro [49]; paleontologoj trovis ŝtoniĝintajn restaĵojn de arĥeopterikso [50]; ŝtoniĝinta argilo, kiu enhavas kelkajn procentojn da organika materialo [51]; ekzistas landoj, kie la akvo ŝtoniĝas kaj la vaporo fariĝas blanka lanugo [52].
- 2.
- (figure) Rigidiĝi, senmovigi, iĝi neprogrespova: la princo ŝtoniĝis de surprizo [53]; fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo [54]; ŝia vizaĝo […] aspektis kiel ŝtoniĝinta Marta ; ŝi tute ne estis ŝtoniĝinta interne [55]; mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono [56]; pro siaj ŝtoniĝintaj antikvaj lingvoformoj tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado en la ordinara senco de la vorto [57]; la voĉo ŝtoniĝis en mia stomako kramfe [58].
48.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
50. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
51. Monato, last: Revoj pri skistogaso, 2011
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
54. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
55. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
56. R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen, ĉapitro 1a
57. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
58. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
50. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
51. Monato, last: Revoj pri skistogaso, 2011
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
54. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
55. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
56. R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen, ĉapitro 1a
57. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
58. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- 1. to become petrified, to petrify 2. to become petrified, to turn to stone, to become inert
- beloruse:
- акамянець
- ĉine:
- 1. 变成化石 [biànchénghuàshí], 變成化石 [biànchénghuàshí]
- france:
- se pétrifier
- germane:
- 1. versteinern 1. erstarren
- hispane:
- fosilizarse 1. fosilizarse 2. quedarse de piedra
- hungare:
- 1. elkővesedik, kővé válik; 2. kővé dermed
- indonezie:
- membatu
- itale:
- pietrificarsi, pietrificare (intr.)
- japane:
- 石化する [いしかする], 化石化する [かせきかする], 茫然とさせる [ぼうぜんとさせる], 身動きできなくする [みうごきできなくする]
- nederlande:
- verstenen
- pole:
- 1. skamienieć, obracać się w kamień, zmieniać się w kamień 2. skamienieć
- ruse:
- окаменеть
- svede:
- förstenas
- ukraine:
- (с)кам’яніти, окам’яніти
ŝtonumi
(tr)
- Ŝtonmortigi: li observadis la profetinon, la disĉiploj forlasis ŝin meze de tumulto […] tiun ĉi virinon oni senkiale ŝtonumis [59]; sur tiu loko la judoj ŝtonumis Stefanon la Unuan Martiron [60].
- angle:
- to stone, to throw stones at
- beloruse:
- забіць каменьнямі (да сьмерці)
- france:
- lapider
- germane:
- steinigen
- hispane:
- lapidar
- hungare:
- megkővez
- itale:
- lapidare
- japane:
- 石を投げて殺す [いしをなげてころす]
- nederlande:
- stenigen
- pole:
- kamieniować
- portugale:
- lapidar (matar)
- ruse:
- побивать камнями
- svede:
- stena (till döds)
- ukraine:
- каменувати, бити камінням
senŝtonigi
- Senigi je ŝtonoj, ekzemple kampon por faciligi kultivon: vinberĝardenon havis mia amiko […] li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn [61].
61.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:1-2
- angle:
- to clear of stones
- beloruse:
- ачышчаць ад каменьня
- france:
- épierrer
- germane:
- entsteinen, von Steinen bereinigen
- hispane:
- desempedrar, despedregar
- itale:
- dissodare
- japane:
- 石を取り除く [いしをとりのぞく]
- nederlande:
- van steen ontdoen
- pole:
- okdamieniowywać, odgruzowywać
- ukraine:
- очищувати від каміння
aerŝtono
- angle:
- meteor, aerolite
- beloruse:
- мэтэарыт
- bretone:
- aerolitenn
- ĉine:
- 大气现象 [dàqìxiànxiàng], 大氣現象 [dàqìxiànxiàng]
- france:
- aérolithe
- germane:
- Meteorstein, Meteor, Aerolith, Sternschnuppe
- hispane:
- meteorito, aerolito
- itale:
- meteorite
- japane:
- 隕石 [いんせき]
- nederlande:
- aëroliet
- pole:
- aerolit, meteoryt, meteor
- portugale:
- aerólito
- ruse:
- аэролит, метеорит
- slovake:
- meteorit
- ukraine:
- аероліт
akrigoŝtono, akriga ŝtono
- Akrigilo farita el subtile grajneta ŝtono: farinte kelkajn turnojn per la ŝtono [62]; li elprenis du buĉtranĉilojn ... metis ilin apud si sur la liton, prenis akrigan ŝtonon de sur breto, kraĉis sur ĝin [63]; li prenis grandan tranĉilon kaj, veninte al tiuj povraj infanoj, akrigis ĝin per granda akrigoŝtono kiun li tenis per sia maldekstra mano [64]; (figure) ĉi tiu estas tro por mia povra dicerbuma kapablo, precipe kun peco de akrigŝtono enkape [65].
62.
trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
63. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
64. red. A. Lang, trad. D. Beoadribb: La Blua Felibro, 2005
65. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
63. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
64. red. A. Lang, trad. D. Beoadribb: La Blua Felibro, 2005
65. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
- beloruse:
- брус (для вастрэньня), асялок
- ĉine:
- 厎 [zhǐ], 硎 [xíng], 碬 [xiá]
- france:
- pierre à aiguiser
- germane:
- Schleifstein, Wetzstein
- pole:
- osełka
angulŝtono
- Ŝtono ĉe la eĝo inter du muroj de konstruaĵoj; aparte tia metita kiel fondoŝtono kun surskribo: kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon, dum komuna glorkantado de la matenaj steloj [66]; oni ne prenos el vi angulŝtonon, nek ŝtonon por fundamento [67].
66.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:6
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:26
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:26
- angle:
- corner stone, quoin
- france:
- pierre angulaire, écoinçon
- germane:
- Eckstein
fajroŝtono
- Siliko, uzata kiel fajrilo: la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [68]. lafo, skorio
68.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
- angle:
- flint
- beloruse:
- крамень, скалка
- ĉine:
- 砮 [nǔ], 燧石 [suìshí], 火石 [huǒshí], 极硬的东西 [jíyìngdedōngxi], 極硬的東西 [jíyìngdedōngxi]
- france:
- silex
- germane:
- Feuerstein
- japane:
- 火打ち石 [ひうちいし]
- pole:
- skałka, krzemyk
fermŝtono, ŝlosoŝtono, vertoŝtono
- angle:
- keystone
- france:
- clé de voûte
- germane:
- Schlusstein
filozofia ŝtono, ŝtono de filozofoj, ŝtono de saĝuloj
- Celo de alĥemio, laŭvorte elemento kapabla ŝanĝi ordinarajn metalojn al oro: li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj [71]; li elkore preĝis […], ke la atendata miraklo estu nek la eltrovo de la filozofia ŝtono, nek la liberigo de la metal-viviga blovo [72]; mi ektrovis la ŝtonon de la filozofoj [73]; (figure) li solvos la eternan problemon, li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon — la plej mallongan vojon al Hindujo [74]; li ne elpensis la filozofian ŝtonon PrV .
71.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
72. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
73. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
74. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
72. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
73. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
74. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- philosopher's stone
- beloruse:
- філязофскі камень
- ĉine:
- 魔法石 [mófǎshí], 哲人石 [zhérénshí], 点金石 [diǎnjīnshí], 點金石 [diǎnjīnshí], 点金石 [diǎnjīnshù], 點金術 [diǎnjīnshù], 賢者之石 [xiánzhězhīshí], 贤者之石 [xiánzhězhīshí], 幸福之石 [xìngfúzhīshí]
- france:
- pierre philosophale
- germane:
- Stein der Weisen
- hispane:
- piedra filosofal
- itale:
- pietra filosofale
- nederlande:
- steen der wijzen
- pole:
- kamień filozoficzny
fondoŝtono
- Ŝtono ceremonie metita komence de nova konstruo, ofte kun surskribo, aktualaj dokumentoj, moneroj k.s.: la Piramido Karlsruhe situanta en la centro […] estis starigita en la jaroj 1823–1825 sur la tombejo de la urbofondinto, Margravo Karolo la 3-a Vilhelmo […], interne estas ankaŭ la fondoŝtono de la urbo [75]; (figure) la studentoj de Ferdinand de Saussure aperigis lian Cours de linguistique générale, kutime konsideratan la fondoŝtono de la strukturismo, nur en 1916 [76].
- angle:
- head stone
- france:
- première pierre
- germane:
- Grundstein
juvelŝtono
- Multekosta ŝtono uzata por fari juvelojn: kupraj zonoj, de kiuj pendis brilantaj, bluaj juvelŝtonoj [77]; mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi [78]. gemo1
77.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
78. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 4
78. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 4
- angle:
- gemstone, precious stone, semi-precious stone
- beloruse:
- каштоўны камень
- ĉine:
- 宝石 [bǎoshí], 寶石 [bǎoshí], 璨 [càn], 琛 [chēn], 琉 [liú], 璥 [jǐng], 琰 [yǎn]
- france:
- gemme
- germane:
- Edelstein
- hispane:
- gema
- hungare:
- ékkő
- indonezie:
- berlian, permata
- itale:
- pietra preziosa
- japane:
- 宝石 [ほうせき]
- nederlande:
- edelsteen
- pole:
- kamień szlachetny, kamień drogocenny
- ruse:
- драгоценный камень
- svede:
- ädelsten
lazurŝtono
- Speco de juvelŝtono lazurkolora: ĉirkaŭ tiu ĝardeno […] estas muro el oro kaj lazurŝtono [79]; kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj [80]. lazurito
79.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
- angle:
- lapis lazuli
- beloruse:
- лязурыт
- ĉine:
- 天青石 [tiānqīngshí], 青金石 [qīngjīnshí]
- france:
- lapis lazuli
- germane:
- Lapislazuli, Lasurstein
- hispane:
- lapislázuli
- hungare:
- lazúrkő
- itale:
- lapislazzuli
- japane:
- 青金石 [せいきんせき], ラピスラズリ, 瑠璃 [るり]
- nederlande:
- azuursteen, lapis lazuli
- pole:
- lazuryt, lapis-lazuli
- portugale:
- lazurita, lápis-lazúli
- ruse:
- лазурит
- ukraine:
- лазурит
limŝtono
- angle:
- border stone, boundary stone, border marker, boundary marker
- beloruse:
- межавы камень, кілямэтровы слуп
- ĉine:
- 界碑 [jièbēi]
- france:
- repère (borne), borne (repère)
- germane:
- Grenzstein
- hungare:
- határkő
- indonezie:
- patok pembatas, penanda batas
- japane:
- 境界標 [きょうかいひょう], 境界石 [きょうかいいし]
- nederlande:
- grenspaal
- pole:
- kamień graniczny
- portugale:
- marco
- ruse:
- пограничный камень, километровый столб
- ukraine:
- межовий стовп, прикордонний стовп
mejloŝtono
- 1.
- Iu el la starŝtonoj metitaj laŭ mejla aŭ alia distanco laŭ landvojo: truo granda post formovita mejloŝtono [83]; Paŭlo sidas sur la muska soklo de la malnova mejloŝtono [84].
- 2.
- (figure) Grava atingo en ankoraŭ ne finita afero: La Enciklopedio de Esperanto […] aperis duvolume en 1933-35: ĝi estas mejloŝtono sur la vojo de la ekkono de la Esperanta kulturo [85]; verko majstra, kun mejloŝtona signifo por la postaj tiaspecaj aperaĵoj [86]; la 25-a IJK fariĝis do mejloŝtono en la historio de TEJO [87]; la nova ekumena preĝ- kaj kantlibro […] estas mejloŝtono survoje al la unueco de la kristanoj [88].
83.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
84. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Sandgren
85. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
86. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
87. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
88. U. Matthias: Recenzo pri „Adoru“, soc.culture.esperanto, 2001-07-02
84. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Sandgren
85. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
86. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
87. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
88. U. Matthias: Recenzo pri „Adoru“, soc.culture.esperanto, 2001-07-02
- angle:
- 1. milestone 2. milestone
- ĉine:
- 2. 里程碑 [lǐchéngbēi]
- france:
- 1. borne (kilométrique), pierre milliaire 2. étape importante
- germane:
- 1. Meilenstein, Kilometermarke 2. Meilenstein
- hispane:
- 1. mojón (kilométrico) 2. etapa importante
- itale:
- pietra miliare
- japane:
- 里程標 [りていひょう], 一里塚 [いちりづか]
- nederlande:
- mijlpaal
- pole:
- 1. kamień milowy, kamień przydrożny, znacznik drogowy 2. kamień milowy
- ukraine:
- кам’яний стовп, верстовий стовп, дорожній знак, кілометровий стовп
muelŝtono
- Platronda ŝtono servanta por mueli: la popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo [89]; neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon [90]; estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro [91].
89.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:8
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:6
91. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 48
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:6
91. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 48
- beloruse:
- жорны
- ĉine:
- 碎器 [suìqì], 磑 [wèi], 磨盘 [mòpán], 磨盤 [mòpán], 磨石 [móshí], 过度担忧 [guòdùdānyōu], 過度擔憂 [guòdùdānyōu], 重負 [zhòngfù], 重负 [zhòngfù]
- france:
- meule
- germane:
- Mühlstein, Mahlstein
- hispane:
- piedra de molino
- japane:
- うす石 [うすいし]
- nederlande:
- molensteen
- pole:
- kamień młyński
- portugale:
- mó
- ruse:
- жёрнов
rulŝtono
- Malgranda, glata ŝtono, kiu tiel formiĝis pro longatempa ruliĝo, pelate de rivera aŭ mara akvo: estas rulŝtonoj, glacitempa rivero rulis kaj tornis ilin [92]; rondeco kaj plateco de rulŝtonoj indikas ĉefe sedimenton de riveraj rubodeltoj en varma kaj sufiĉe seka klimato [93]; kvin granitaj rulŝtonoj, inter kiuj brulas fajro, aranĝitaj kiel olimpikaj ringoj [94].
92.
Stellan Engholm: Vivo vokas, IV.
93. J. M. Mabesoone: Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p. 31a-180a]
94. Monato, Julius Hauser: Monumento olimpika, 2014
93. J. M. Mabesoone: Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p. 31a-180a]
94. Monato, Julius Hauser: Monumento olimpika, 2014
- angle:
- river rock, beach pebble, landscape stone
- beloruse:
- галачка, аточак
- france:
- galet (caillou)
- germane:
- Kieselstein, Rundling (Stein), Geröllstein
- japane:
- 玉石 [たまいし]
- pole:
- otoczak
- ukraine:
- валун, галька
salŝtono
- Roko, el kiu oni ekstraktas salon. ŝtonsalo, minsalo
- angle:
- halite, rock salt, evaporite
- beloruse:
- галіт
- ĉine:
- 岩盐 [yányán], 岩鹽 [yányán], 矿盐 [kuàngyán], 礦鹽 [kuàngyán]
- france:
- halite
- germane:
- Salzstock, Steinsalz, Evaporit
- hispane:
- halita
- hungare:
- kősó
- japane:
- 岩塩 [がんえん], 塩岩 [しおいわ]
- nederlande:
- zoutsteen
- pole:
- sól kamienna
tomboŝtono, tombŝtono
- Ŝtono, per kiu oni kovras aŭ prisignas tombon: pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo [95]; disĵetitaj tombŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko [96]; tomboŝtonoj kun krucoj kaj antikvaj ĉizliteroj [97]. tombomonumento
95.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
96. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
97. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 3a, p. 21a
96. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
97. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 3a, p. 21a
- angle:
- tombstone
- beloruse:
- надмагільны камень
- ĉine:
- 墓碑 [mùbēi]
- france:
- pierre tombale
- germane:
- Grabstein
- hispane:
- piedra del sepulcro
- indonezie:
- batu nisan
- itale:
- lapide, pietra tombale
- japane:
- 墓石 [ぼせき], 墓標 [ぼひょう]
- nederlande:
- grafsteen
- pole:
- nagrobek, płyta nagrobna
- ukraine:
- надгробний/надмогильний камінь, надгробна/надмогильна плита
ŝtonhakisto, ŝtonministo
- Metiisto, kies laboro estas tiri ŝtonojn el ŝtonejo: oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo [98]; vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro [99].
98.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:12
99. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro X
99. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro X
- angle:
- stonecutter
- beloruse:
- каменячос
- germane:
- Steinbrecher
- hispane:
- cantero
- hungare:
- kőfejtő (munkás), kőtörő, kőbányász
- itale:
- cavapietre, cavatore (in cave di pietra)
- japane:
- 採石工 [さいせきこう], 石切工 [いしきりこう]
- nederlande:
- steenhakker, steenhouwer
- pole:
- kamieniarz
- ruse:
- каменотёс
- ukraine:
- каменяр, каменотес, каменолом
ŝtontranĉisto
- Metiisto, kiu formtranĉas ŝtonojn por konstruo. skulptisto
- angle:
- stonemason
- beloruse:
- каменярэз
- ĉine:
- 石工 [shígōng], 石匠 [shíjiàng]
- france:
- tailleur de pierre
- germane:
- Steinmetz
- hispane:
- picapedrero
- hungare:
- kőfaragó
- itale:
- scalpellino, lapidario
- japane:
- 石工 [いしく], 石大工 [いしだいく]
- nederlande:
- steenhouwer
- pole:
- kamieniarz
- svede:
- stenhuggare
galŝtona malsano [100]
- angle:
- cholelithiasis
- beloruse:
- жоўцекамянёвая хвароба
- ĉine:
- 胆石症 [dǎnshízhèng], 膽石症 [dǎnshízhèng], 胆结石 [dǎnjiéshí], 膽結石 [dǎnjiéshí]
- france:
- cholélithiase, lithiase biliaire
- germane:
- Gallensteinleiden
- hispane:
- colelitiasis
- indonezie:
- batu empedu
- itale:
- colelitiasi
- japane:
- 胆石症 [たんせきしょう]
- nederlande:
- galsteenziekte, cholelithiasis
- pole:
- kamica żółciowa
- ruse:
- желчнокаменная болезнь
salivŝtona malsano [101]
- angle:
- sialolithiasis
- france:
- lithiase salivaire
- germane:
- Speichelsteinleiden
- hispane:
- cálculo de la glándula salival
- itale:
- scialolitiasi
- japane:
- 唾石症 [つばいししょう]
- nederlande:
- sialolithiasis, speekselsteenziekte
- pole:
- kamica ślinianek
- ruse:
- слюннокаменная болезнь
urinŝtona malsano [102]
- angle:
- urolithiasis
- france:
- lithiase urinaire
- germane:
- Harnsteinleiden
- hispane:
- litiasis urinaria
- indonezie:
- batu ginjal, kencing batu
- itale:
- urolitiasi
- japane:
- 尿路結石 [にょうろけっせき]
- nederlande:
- urolithiasis
- pole:
- kamica nerkowa
- ruse:
- мочекаменная болезнь
administraj notoj
aer~o:
Mankas dua fontindiko.
aer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sal~o: Mankas dua fontindiko.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tranĉisto: Mankas dua fontindiko.
~tranĉisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
aer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sal~o: Mankas dua fontindiko.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tranĉisto: Mankas dua fontindiko.
~tranĉisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.