*brak/o PV

*brako

1.
ANA La supra (resp. antaŭa) membro ĉe la homo kaj primatoj: grandan paperujon mi portas sub la brako [1]; brako en brako ili iris [2]; brako sub brako ili iris sur la altaĵon [3]; prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken [4]; ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro [5]; apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo Marta .
2.
ANA Parto de tiu membro ekde ŝultro ĝis kubuto. VD:humero
3.
(figure) Parto de objekto, kiu etendiĝas, flanke de ĝi kiel brako: brako de cirkelo, de gruo, de lustro, de helico, de levilo, de rivero; orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn Marta ; Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo (vd delto2) [6]; la mano, kuŝanta sur brako de la seĝo, tremetis [7]. VD:alo, branĉo
afrikanse:
arm
albane:
krah
amhare:
ክንድ
angle:
arm 2. upper arm
arabe:
الذراع
azerbajĝane:
qol
beloruse:
1. рука (цалкам) 2. рука (ад пляча да кісьці) 3. ручка, дзяржальна, плячо(рычага), рукаў (ракі)
bengale:
হাত
birme:
လက်
bosne:
ruku
bretone:
brec'h
bulgare:
1. ръка
ĉeĥe:
paže, rameno, ruka, rámě
ĉine:
2. 上臂 [shàngbì], 臑 [nào], 臂 [bì]
dane:
armen
estone:
arm
filipine:
braso
france:
bras
galege:
brazo
germane:
1. Arm 2. Oberarm 3. Arm
guĝarate:
હાથ
haitie:
bra
haŭse:
hannu
hebree:
זרוע
hinde:
बांह
hispane:
brazo
hungare:
1. kar 2. felkar 3. kar
igbe:
ogwe aka
indonezie:
lengan 2. lengan atas
irlande:
lámh
islande:
armur
itale:
braccio
japane:
アーム [あーむ]
jave:
lengen
jide:
אָרעם
jorube:
apa
kanare:
ಕೈ
kartvele:
ხელის
katalune:
braç
kazaĥe:
қол
kimre:
braich
kirgize:
кол
kmere:
ដៃ
koree:
korsike:
bracciu
kose:
ingalo
kroate:
ruka
kurde:
bask, mil, nig
latine:
brachium
latve:
roku
laŭe:
ແຂນ
litove:
ranka
makedone:
рака
malagase:
sandry
malaje:
lengan
malajalame:
ഭുജം
malte:
driegħ
maorie:
ringa
marate:
हाताने
monge:
caj npab
mongole:
гар
nederlande:
1. arm 2. bovenarm 3. arm
njanĝe:
mkono
okcidentfrise:
earm
okcitane:
braç
panĝabe:
ਆਰਮ
paŝtue:
مټ
pole:
1. ręka 2. ramię 3. ramię
portugale:
1. braço
ruande:
ukuboko
ruse:
1. рука (вся) 2. рука (от плеча до кисти) 3. ручка, рукоятка, плечо (рычага), рукав (реки)
samoe:
lima
sinde:
بجا
sinhale:
අත
skotgaele:
gàirdean
slovake:
1. paža 2. rameno
slovene:
ročica
somale:
gacanta
ŝone:
ruoko
sote:
letsoho la
sunde:
panangan
svahile:
mkono
svede:
1. arm 2. överarm
taĝike:
даст
taje:
แขน
tamile:
கை
tatare:
кул
telugue:
చేయి
tokipone:
luka
turke:
kol
ukraine:
рука
urdue:
بازو
uzbeke:
qo’l
vjetname:
cánh tay
volapuke:
lam
zulue:
ingalo

brakingo

TEKS Parto de vesto, per kiu oni fiksas ĝin ĉe la supra parto de la brako aŭ ŝultro: [li] formarŝis en sia longa kaftano kun flirtantaj larĝaj brakingoj kaj pendaĵoj VojaĝImp ; baleta jupo […] povas ankaŭ ligiĝi al supraj trikaĵoj, kutime kun longaj brakingoj [8]. VD:brakringo, maniko, ŝelko
angle:
shoulder straps
france:
bretelle
germane:
Träger (Kleid)
indonezie:
bretel, suspender, tali bahu, tali sandang

brakumi

(tr)
Ĉirkaŭbraki: ŝi tre vigliĝis [kaj] sin premis al mi brakumante min je la kolo [9]; mi vin kisis, kisis sur kanap', mi vin alpremis en brakumo muta [10].
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13
10. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XLVII
angle:
hug
beloruse:
абдымаць, абняць
bretone:
briata
ĉeĥe:
obejmout, objímat
france:
embrasser (enlacer), enlacer, étreindre (avec les bras) ~umo: accolade, embrassement, enlacement, étreinte.
germane:
umarmen
hebree:
לחבק
hispane:
abrazar
hungare:
megölel, átölel
indonezie:
memeluk, merangkul, mendekap
itale:
abbracciare
japane:
抱擁する [ほうようする], 抱きしめる [だきしめる]
nederlande:
omarmen
pole:
obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać
ruse:
обнимать, заключать в объятия
slovake:
objať, zovrieť do náručia
svede:
krama, omfamna
tibete:
ཐམ་འཁྱུད་བྱེད་
turke:
~umo: kucaklaşma, sarılma.
ukraine:
обіймати, обнімати, хапати в обійми

antaŭbrako

ANA Parto de la supera membro, de kubuto ĝis mano: [li] tordis lian antaŭbrakon, kaj nesciante direktis la tubon de l’ revolvero kontraŭ la bruston de sia malamiko ChL ; la konsulo levis la ŝultrojn ĝis la oreloj, kiam li diris tion, liaj brakoj samtempe leviĝis, kaj la antaŭbrakoj pendis perpendikulare kaj pendolis de la kubutoj MortulŜip ; la tria knabino dormas kun kapo apogita sur la antaŭbrakoj [11].
11. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
angle:
forearm
beloruse:
перадплечча
bretone:
arvrec'h
ĉine:
前臂 [qiánbì], 腋下 [yèxià]
france:
avant-bras
germane:
Unterarm
hebree:
בית השחי
hispane:
antebrazo
hungare:
alkar
indonezie:
hasta, lengan bawah
itale:
avanbraccio
nederlande:
onderarm
pole:
przedramię
ruse:
предплечье
slovake:
predlaktie
svede:
underarm
ukraine:
передпліччя

ĉirkaŭbraki

(tr)
Ĉirkaŭigi per ambaŭ brakoj, plejofte kun samtempa amema premo al la ĉirkaŭigata objekto aŭ persono: estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado [12]; preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris [...] [13]; mi ricevis sufiĉegan dankon, dolĉan kison kaj ĉirkaŭbrakon [14]. SIN:brakumi
angle:
hug
beloruse:
абдымаць, абняць
bretone:
briata
ĉine:
紧抱 [jǐnbào], 紧紧拥抱 [jǐnjǐnyōngbào], 搂 [lǒu], 抱 [bào], 拥抱 [yōngbào], 抱拥 [bàoyōng], 揽入怀中 [lǎnrùhuáizhōng]
france:
embrasser (enlacer), enlacer, étreindre (avec les bras) ĉirkaŭ~o: accolade, embrassement, enlacement, étreinte.
germane:
umarmen
hebree:
לחבק
hispane:
abrazar
hungare:
megölel, átölel
indonezie:
memeluk, merangkul, mendekap
itale:
abbracciare
nederlande:
omarmen, omhelzen ĉirkaŭ~o: omhelzing.
pole:
obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać
ruse:
обнимать, заключать в объятия
slovake:
objať
svede:
krama, omfamna
turke:
kucaklamak, sarılmak

enbrakigi

(tr)
1.
Ĉirkaŭbraki: post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon [15]; kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino kaj enbrakigi ne apartenantan al vi [16]? la interfrapiĝo estas senbrida: la unua viro en la vico alfrontanta la taŭron enbrakigas ĝian kapon, kaj forte-firme eltenas sin inter ties kornoj [17].
2.
Levi, surpreni sur siajn brakojn: Marta [...] genuiĝinte volis enbrakigi la filineton Marta .
angle:
hug
bretone:
2. kemer en e zivrec'h
ĉeĥe:
obejmout
ĉine:
1. [lǎn], 抱抱 [bàobào]
france:
2. prendre sur ses bras
germane:
in die Arme nehmen
indonezie:
1. memeluk, merangkul, mendekap
itale:
2. inbracciare, prendere in braccio
japane:
抱く [うだく]
nederlande:
omhelzen
pole:
1. obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać 2. brać na ręce
slovake:
objať, zovrieť do náručia
svede:
1. krama, omfamna

subbrako

Akselo: la neĝo […] altiĝis kelkfoje ĝis la subbrakoj VRA ; alliginte ĉirkaŭ sia zono kaj sub siaj subbrakoj firmajn ŝnurojn, li sin ŝovis laŭlonge de la muro KPr ; la korpotemperaturo – mezurita ofte en la buŝo aŭ en la subbrako (akselo) [18].
angle:
armpit, underarm
beloruse:
падпаха
bretone:
kazel
ĉeĥe:
podpaždí, podpaží
ĉine:
[gē], 肩部的部份 [jiānbùdebùfen], 肩枪姿势 [jiānqiāngzīshì], 裉 [kèn], 夹肢窝 [gāzhiwō]
france:
aisselle
germane:
Achsel
hispane:
sobaco
hungare:
hónalj
indonezie:
ketiak
itale:
ascella
japane:
腋の下 [わきのした]
pole:
pacha
ruse:
подмышка
slovake:
pazucha
svede:
armhåla
turke:
koltuk altı

brakenbrake

Brakon intermetitan kun brako de apudulo: [li] promenas brakenbrake kun amikino, antaŭ ol reiri al la laboro [19]; oni ameme gvidas lin, brakenbrake, laŭ la stratetoj de la provinca urbo [20].
19. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
20. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
angle:
arm in arm
ĉine:
交臂 [jiāobì], 把臂 [bǎbì]
france:
bras-dessus bras-dessous
germane:
Arm in Arm, untergehakt
indonezie:
bergandeng tangan, bergandengan tangan
nederlande:
arm in arm
pole:
pod rękę
ruse:
под ручку, (взявшись) под руку

administraj notoj

pri ~o 2.:
Mankas ekzemploj por pruvi tian uzon [WD]
pri ~ingo :
  Dubinda derivaĵo. Ĝi estas malklara; por la signifo kiun donas la
  tradukoj ni havas la fundamentan «ŝelko»n; kaj la ekzemplo pri
  «longa kaftano kun flirtantaj larĝaj brakingoj» estas absurda (ĉu
  vere tie temas pri ŝelkoj?). Necesas kontroli la sencon, kaj se ĝi
  efektive estas «ŝelko», ni prefere marku tiun derivaĵon per EVI.
  [Sergio Pokrovskij]
pri en~igi:
     Interesa estas ankaŭ la ekzemplo el Sentencoj
     "se vi [la saĝon] enbrakigos", kun la ŝajna senco
     "alpreni", "akcepti kiel gvidregulon"... (kiel la
     franca "embrasser (une opinion)"), sed eble ankaŭ
     "protekti".
     [MB]