1baz/o PV

bazo

1.
Malsupra subportanta parto de objekto: bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de vegetaĵo; deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento [1]; ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto [2]; ĉiuj kolonoj [havu] bazojn el kupro [3]; arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj [4]; ĉe la bazo de la altaĵo, sub la ŝirmo de altaj arboj, staris malgranda domo [5]; el malnova bazo plantidoj novaj ĉarme kreskis supren Ifigenio . VD:fondo, fundo, fundamento, grundo, piedo3SUB:piedestalo, soklo
2.
(figure) Spirita fundamento de io; io, sur kiu estas konstruita verko, argumentado, organizo ktp: justeco estu la bazo de socio; Carl Jung […] uzis la filozofion de Kantio kiel bazon por Analiza Psikologio Rsp ; ne ekzistas […] fakto sen bazo PrV ; tiu parto […] en la dirita verko estas prenita kiel bazo PrV ; rakontitaj faktoj – oni scias neniam, kion oni aldonis kaj deprenis – ne prezentas sufiĉan bazon por seneraraj konkludoj IKr ; homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo VivZam ; konstanta komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo, neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj VivZam ; „unueco inter la esperantistoj“ […] ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio [6]; virino povas tiome perdi la moralan bazon, ke ŝi preferu la korpajn instinktojn al la animaj celoj VaK ; mi ne povas kompreni ĝis hodiaŭ, sur kiu bazo ili tamen povas diskuti pri ĝi dum tagoj VaK . SIN:esenco, fundo, kerno, kvintesenco
3.
MIL Fortikigita loko uzata kiel operacia centro en iu regiono: tie […] la usonaj trupoj havas sian bazon MortulŜip ; ne multaj ĉukĉoj loĝis en la bazo mem aŭ apude, sed ili ofte venis tien jen al la bazmalsanulejo, jen por ion aĉeti Ĉukĉoj . VD:fortikaĵo
4.
KEM Kombinaĵo, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido: molekuloj po unu de ribozo, de organika bazo kaj de fosfata acido kombiniĝas kemie por fari tiel nomatan nukleotidon [7]; ekzistas kvin nitrogenaj bazoj: adenino, guanino, timino, citozino kaj uracilo [8].
5.
MAT
a)
KOMPPIV1 (de pozicia nombrosistemo) Nombro de eblaj valoroj por ĉiu cifero, uzata en prezentado de nombro: la bazo de nia kutima nombrosistemo estas 10 (la ciferoj alprenas unu el la dek valoroj de 0 ĝis 9); la komputikistoj uzas la nombrosistemojn kun la bazoj 2, 8, 16 (duuman, okuman kaj deksesuman nombrosistemojn). VD:-um.
b)
PIV1 (de logaritmoeksponencialo) La nombro, kies logaritmo egalas 1, aŭ la bildo de 1 per eksponencialo: la nombro `e`, bazo de naturaj logaritmoj MatVort . VD:-um.
c)
[9] (de geometria figuro) Konvencie elektita laterofaco, kiu limas la figuron; la longo de tia latero aŭ la areo de tia faco: ĉi tiu triangulo, nomata Delta de Nilo, havas kiel bazon la bordon de Mediteraneo [10]; bazo de triangulo, piramido, cilindro, konuso; bazoj de prismo (ĉiu el ĝiaj du paralelaj kaj samareaj facoj); areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto.
d)
[11] (de modulovektora spaco) Libera subaro, kiu naskas la tutan spacon: se vektora spaco havas finian bazon, ĉiuj ĝiaj bazoj havas samtiom da elementoj; se naskanta subaro `bb N` de vektora spaco inkluzivas liberan subaron `bb L`, ekzistas bazo inkluzivanta `bb L` kaj inkluzivata de `bb N`; bazvektoro (ĉiu elemento de la bazo).
Rim.: Kelkaj aŭtoroj preferas difini bazon kiel familion. Tio fontas el la fakto, ke por kelkaj aplikoj estas oportune uzi indican skribaĵon de la tipo `sum alpha_i*e_i` kaj tio ebligas ordigi la bazvektorojn.
VD:dimensio, orta, ununorma.
e)
(de topologio `bb T`) Tia subaro de `bb T`, ke ĉiu elemento de `bb T` estas kunaĵo de elementoj el la bazo: en metrika spaco, la aro da ĉiuj malfermitaj globoj estas bazo.
afrikanse:
basis
albane:
bazë
amhare:
መሠረት
angle:
base 5.a radix 5.b base (of logarithm) ~o de naturaj logaritmoj: base of natural logarithms. 5.c base (of a polygon) 5.d basis ~vektoro: base vector, basis vector. 5.e basis
arabe:
قاعدة
armene:
բազա
azerbajĝane:
baza
beloruse:
база, базыс, падстава, аснова
bengale:
ঘাঁটি
birme:
အခြေစိုက်စခန်း
bosne:
baza
ĉeĥe:
báze, opěrný bod, panel, základna
ĉine:
1. [bǐ], 底 [dǐ] 2. 根底 [gēndǐ], 本 [běn], 基础 [jīchǔ], 根柢 [gēndǐ], 底線 [dìxiàn]
dane:
basen
estone:
alus
france:
base 5.a base (de numération) 5.b base (d'un logarithme) ~o de naturaj logaritmoj: base des logarithmes naturels. 5.c base (d'un polygone) 5.d base ~vektoro: vecteur de base. 5.e base
germane:
1. Fuß, Basis 2. Grundlage, Basis 3. Stützpunkt 4. Base 5.a Basis 5.b Basis ~o de naturaj logaritmoj: Basis der natürlichen Logarithmen. 5.c Basis (von einem Vieleck) 5.d Basis ~vektoro: Basisvektor. 5.e Basis
guĝarate:
આધાર
haitie:
baz
haŭse:
tushe
hebree:
בסיס
hinde:
आधार
hispane:
base
hungare:
1. alap, tő, bázis, talp 2. alap 4. bázis, lúg 5.a alapszám 5.b alap (logaritmusé) ~o de naturaj logaritmoj: természetes logaritmus alapja. 5.c alap (sokszögé) ~vektoro: alapvektor.
igbe:
isi
irlande:
bonn
islande:
stöð
japane:
ベース
jave:
dasar
jide:
באַזע
jorube:
mimọ
kanare:
ಮೂಲ
kartvele:
ბაზა
kazaĥe:
база
kimre:
sylfaen
kirgize:
база
kmere:
មូលដ្ឋាន
koree:
기본
korsike:
suttastratu
kose:
isiseko
kroate:
baza
kurde:
bingeh
latine:
basi
latve:
bāze
laŭe:
ຖານ
litove:
bazė
makedone:
база
malagase:
fototra
malaje:
asas
malajalame:
അടിത്തറ
malte:
bażi
maorie:
turanga
marate:
बेस
monge:
paus
mongole:
үндсэн
nederlande:
1. basis 2. basis 4. base 5.a basis
nepale:
आधार
njanĝe:
m’munsi
okcidentfrise:
basis
panĝabe:
ਅਧਾਰ
paŝtue:
اډه
pole:
1. baza, podstawa 2. podstawa 4. zasada 5.a podstawa (systemu liczbowego) 5.b podstawa (logarytmu lub potęgi) ~o de naturaj logaritmoj: podstawa logarytmu naturalnego. 5.c podstawa (wielokąta) 5.d baza (przestrzeni wektorowej) ~vektoro: wektor bazowy. 5.e baza (topologii)
ruande:
shingiro
rumane:
1. bază 2. bază 5.a bază
ruse:
1. основание, основа, подножие, база 2. основа 4. основание (хим.) 5.a основание (системы счисления) 5.b основание (логарифма) ~o de naturaj logaritmoj: основание натуральных логарифмов. 5.c основание (многоугольника) 5.d базис (линейный) ~vektoro: базисный вектор. 5.e база
samoe:
muli
sinde:
بنيادي طور
sinhale:
පදනම
skotgaele:
bunait
slovake:
podklad, základ
slovene:
baza
somale:
saldhig
ŝone:
hwaro
sote:
botlaaseng
sunde:
dasar
svahile:
msingi
taĝike:
база
taje:
ฐาน
tamile:
அடிப்படை
tatare:
нигез
telugue:
బేస్
tibete:
རྨང་གཞི་
ukraine:
база
urdue:
بنیاد
uzbeke:
asos
vjetname:
cơ sở
zulue:
isiza

baza

1.
Rilata al bazo: la baza tavolo de epidermo [12]; en la baza komunmanĝejo ili staradis kontraŭ ni kaj fikse rigardante niajn buŝojn Ĉukĉoj . VD:funda1, fundamenta1, malsupra
2.
Kiu konsistigas bazon, unuan ŝtupon, kiu estas elementa: la bazaj principoj de la lingvo [13]; la gramatiko konsistas el 16 mallongaj bazaj reguloj EeP ; bazaj motivoj LGA ; lia baza tezo sonis jene […] VaK ; la animo estas la baza kaŭzo de la senĉesa rabado kaj batalo VaK . VD:esenca, fundamenta2, kerna, origina, radika2
12. Vikipedio: Efelido
13. Ivo Lapenna: Por pli efika informado
afrikanse:
basiese
albane:
themelore
amhare:
መሰረታዊ
angle:
2. basic
arabe:
الأساسية
armene:
հիմնական
azerbajĝane:
əsas
beloruse:
базавы, асноўны, ключовы
bengale:
মৌলিক
birme:
အခြေခံပညာ
bosne:
osnovni
ĉeĥe:
bazální, bázový, elementární, klíčový, kmenový, základní
ĉine:
1. 基层 [jīcéng] 2. 基本上 [jīběnshàng], 根本 [gēnběn], 基 [jī], 枢 [chū]
dane:
grundlæggende
estone:
põhi
eŭske:
oinarrizko
filipine:
pangunahing
france:
de base 1. basal 2. basique
galege:
básico
germane:
1. Basis- 2. grundlegend
guĝarate:
મૂળભૂત
haitie:
debaz
haŭse:
na asali
hebree:
בסיסי
hinde:
बुनियादी
igbe:
isi
irlande:
bunúsach
islande:
undirstöðu
japane:
基本 [きほん]
jave:
dhasar
jide:
יקערדיק
jorube:
ipilẹ
kanare:
ಮೂಲ
kartvele:
ძირითადი
kazaĥe:
негізгі
kimre:
sylfaenol
kirgize:
негизги
kmere:
មូលដ្ឋាន
koree:
기본
korsike:
funnamintali
kose:
ezisisiseko
kroate:
osnovna
kurde:
bingehîn
latine:
prima
latve:
bāzes
laŭe:
ຂັ້ນພື້ນຖານ
litove:
pagrindinis
makedone:
основните
malagase:
fototra
malaje:
asas
malajalame:
അടിസ്ഥാനപരമായ
malte:
bażiku
maorie:
taketake
marate:
मूलभूत
monge:
yooj yim
mongole:
үндсэн
nepale:
आधारभूत
njanĝe:
zoyambirira
panĝabe:
ਬੁਨਿਆਦੀ
paŝtue:
د اساسي
pole:
bazowy, elementarny, kluczowy
ruande:
shingiro
rumane:
cheie
samoe:
faavae
sinde:
بنيادي
sinhale:
මූලික
skotgaele:
bunaiteach
slovake:
kľúčový, základný
slovene:
osnovni
somale:
aasaasiga ah
ŝone:
zvinokosha
sote:
tsa motheo tsa
sunde:
dasar
svahile:
msingi
taĝike:
асосӣ
taje:
ขั้นพื้นฐาน
tamile:
அடிப்படை
tatare:
төп
telugue:
ప్రాథమిక
ukraine:
основний
urdue:
بنیادی
uzbeke:
asosiy
vjetname:
cơ bản
zulue:
eziyisisekelo

bazi, surbazigi

(tr)
Apogi sur, fundamenti sur, doni kiel bazon al io: ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon QuV ; grekaj astronomoj ne sukcesis interakordigi lun-bazitan kaj sun-bazitan kalendarojn Rsp ; mia scio estas bazita sur mia propra pensado [14]; la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento [15]; religia ŝovinismo […] bazita sur malvero [16]; la religioj sin bazas sur fabeloj porinfanaj Lanti ; la mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio QuV ; ili ne konas la ordon, do mi bazis sur tio miajn kalkulojn, kaj mi ne eraris VaK ; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito [17]. VD:fondi, starigi3
angle:
base
beloruse:
асноўваць, базаваць, грунтаваць
ĉeĥe:
nechat založit, podložit, podstavit
france:
baser
germane:
gründen (auf), basieren (auf)
hebree:
לבסס
hungare:
alapoz
japane:
基礎をおく [きそをおく]
nederlande:
zich baseren op
pole:
bazować (na czymś), opierać (coś na czymś), brać (za podstawę)
rumane:
baza
ruse:
основать, основывать, базировать
slovake:
nechať založiť, postaviť, založiť
ukraine:
засновувати, базувати

baziĝi

(ntr)
Havi kiel bazon: viaj suspektoj baziĝas sur la diraĵoj de viro kun malpreciza memoro CKv ; la germana eldono el la jaro 1926 baziĝas sur tiu teksto MortulŜip ; Leibniz ankaŭ atentigis, ke la prilingvaj esploroj kaj teoriaj konkludoj devus baziĝi sur la faktoj Ret ; la rusa lingvo baziĝas sur la dialekto de Moskvo Ret ; tia akompano baziĝas ne nur sur simpatio, multe pli sur atendeblaj karameloj […] en la butiko KKr . la ŝogrena alfabeto baziĝis sur la cirila, sed enhavis plurajn specialajn simbolojn [18]. VD:apogiĝi
18. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/12, p. 24
angle:
be based (upon)
beloruse:
асноўвацца, базавацца, грунтавацца
france:
se baser
germane:
sich gründen (auf)
hebree:
להתבסס
hungare:
alapul
japane:
もとづく
pole:
bazować (na czymś), opierać się (coś na czymś)
ruse:
основаться, основываться, базироваться
slovake:
zakladať sa
ukraine:
ґрунтуватися на..., базуватися на..

senbaza

Al kiu mankas bazo, fundamento, pravigo: li sentis, ke lia opinio estis antaŭjuĝo kaj ke lia malamikeco estis senbaza [19]; piramido de kulpigoj […] senbazaj [20]; vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn [21]; sub influo de senbazaj kredoj Lanti . VD:aera, nepravigita, neserioza, senfonda, senkaŭza
angle:
baseless
beloruse:
беспадстаўны
ĉeĥe:
bez podkladu (být), bezdůvodný, neopodstatněný, planý
france:
en l'air, infondé, injustifié, immotivé
germane:
grundlos, unbegründet, ohne Grund
hungare:
alaptalan
japane:
根拠のない [こんきょのない]
pole:
bezpodstawny
ruse:
безосновательный
slovake:
neopodstatnený, nepodložený
ukraine:
безпідставний, необґрунтований, голослівний

surbaze de, baze de

(prepoziciaĵo)
Laŭ4, uzante kiel bazon, kiel modelon: vi havas etan terpecon kaj vi volas havi prunton baze de tiu, vi deziras hipotekon KKr ; surbaze de tiu ĉi dokumento, oni povus […] elverki specifajn planojn [22]; la meritplena lingvisto faris multajn vere sciencajn konkludojn surbaze de objektive esploritaj faktoj Ret ; certe troviĝis, baze de tiu reago, ia geedza konflikto BonaLingvo . VD:funde de
22. Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, 1988:10 (994), p. 168a
beloruse:
на базе, на аснове
ĉeĥe:
na základě (čeho)
ĉine:
依据 [yījù]
france:
à partir de (en prenant pour base), sur la base de
germane:
auf der Basis von, auf Grundlage von
japane:
~を基礎に [をきそに], ~を根拠に [をこんきょに]
slovake:
na základe
ukraine:
на базі, на підставі, згідно з

duala bazo

MAT
(de bazo `(e_i)` de vektora spaco E) Tia bazo 5.d `(e^i)` de la dualo de `bb E`, ke `bb e^i(bb e_j)` egalas al 1, se `i=j`, kaj al 0 aliokaze.
angle:
dual basis
beloruse:
базыс дуальны
france:
base duale
germane:
duale Basis
pole:
baza dualna
ruse:
дуальный базис, двойственный базис, сопряжённый [взаимный] базис

kanona bazo

MAT
(de vektora spaco `bb K^n`) Bazo konsistanta el la opoj, kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de `bb K`, krom unu, kiu egalas al ĝia unuo: la `p`-a komponanto de vektoro laŭ la kanona bazo egalas al ĝia `p`-a termo.
angle:
canonical basis
beloruse:
базыс кананічны
france:
base canonique
germane:
kanonische Basis
pole:
baza naturalna, baza kanoniczna
ruse:
канонический базис

administraj notoj

pri ~o 5.e:
         Mi ne trovis fonton por "~o de topologio",
         sed sxajnas, ke gxi estas suficxe internacia. [MB]
       
pri duala ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
   
pri kanona ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
   
duala ~o: Mankas dua fontindiko.
duala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kanona ~o: Mankas dua fontindiko.
kanona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.