*ŝtel/i UV

*ŝteli

(tr)
Kaŝe forkapti kaj proprigi al si posedaĵon de aliulo: kie vi ŝtelis la belan hundon [1]? unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono [2]; vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj [3]; en la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco [4]; se iu ŝtelas homon por vendi lin […], li devas esti mortigita [5]; jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn [6]; [li] ŝtelas en temploj kaj tomboj [7]! soldatoj […] revenante en sian patrujon en la komenco petis almozon, poste ŝtelis kaj fine komencis rabi [8]; sciureto aŭdace venis ŝteli nukson falintan el sako piknika [9]; (figure) vi ŝtelis de mi karan horon [10]; (figure) jen vi ŝtelas (detruas) ilian estontecon antaŭ iliaj propraj okuloj [11]; (figure) tiuj, kiuj edukiĝis dum la diktaturo […] sentas, ke oni ŝtelis ilian historion, kaj volas reakiri ĝin [12]; tiuj fiprogramoj […] ŝtelas pasvortojn [13]; li ŝtelas de najbaro por doni al altaro PrV ; groŝon ŝtelis, ho ŝtelisto, milojn ŝtelis, financisto PrV . VD:forkaptipreni2, rabi
angle:
steal
beloruse:
красьці, украсьці, выкрасьці, сьцягнуць
bulgare:
крада, открадвам
ĉine:
[tōu], 窃 [qiè]
france:
voler (dérober), dérober
germane:
stehlen
hispane:
robar, hurtar
hungare:
lop
indonezie:
mencuri, mencolong, memaling
itale:
rubare, sottrarre (rubare)
japane:
盗む [ぬすむ], こっそり奪う [こっそりうばう]
katalune:
furtar, sostreure, sostraure, robar, pispar, fotre
nederlande:
stelen, pikken, jatten
pole:
kraść, buchnąć (ukraść pot.)
portugale:
furtar, roubar
ruse:
воровать, красть, украсть, похищать, похитить
svede:
stjäla
tibete:
རྐུ་བ་
ukraine:
красти, викрадати

ŝtelo

JUR Ago ŝteli: faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon PrV .
angle:
theft
beloruse:
крадзёж, зладзейства
ĉine:
失窃 [shīqiè], 失竊 [shīqiè], 盗案 [dàoàn], 盜案 [dàoàn], 偷盗 [tōudào], 偷盜 [tōudào], 偷窃 [tōuqiè], 偷竊 [tōuqiè], 窃取 [qièqǔ], 竊取 [qièqǔ]
france:
vol (du bien d'autrui)
germane:
Diebstahl
hispane:
robo
hungare:
lopás
indonezie:
pencurian, pencolongan, pemalingan
itale:
furto, sottrazione (furto)
japane:
窃盗 [せっとう], 盗み [ぬすみ]
katalune:
furt, sostracció, robatori
nederlande:
diefstal
pole:
kradzież, grabież
portugale:
furto, roubo
ruse:
кража
svede:
stöld
ukraine:
крадіжка, злодійство, викрадення

ŝtele

1.
Per ŝtelo: ŝtele proprigi ion al si; li fuĝis, ŝtele donacinte al si iom de la gepatra mono [14].
2.
Kaŝe kaj sekrete, kvazaŭ ŝtelisto: Karlo ŝtele rigardis ŝian vizaĝon [15]; [ŝi] ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo [16]; du larmoj ŝtele elfluis el liaj okuloj [17]; la demando aperis ŝtele Metrop ; la rabeno […] ŝtelmove eliris tra la pordon [18].
angle:
furtively, stealthily
beloruse:
1. па-зладзейску 2. крадком, крадучыся, употай, употайкі, цішком
france:
2. furtivement, à la dérobée
germane:
1. durch Diebstahl 2. unbemerkt, heimlich
hispane:
2. ladronamente, a hurtadillas
hungare:
1. lopással 2. lopva
indonezie:
2. curi-curi, diam-diam, sembunyi-sembunyi
itale:
2. furtivamente
japane:
盗んで [ぬすんで], こっそりと, ひそかに
katalune:
2. d'amagat, d’amagatons, d’amagatotis, d’estranquis, furtivament, clandestinament
nederlande:
1. steels 2. heimelijk
pole:
1. złodziejsko 2. niepostrzeżenie, ukradkiem
ruse:
1. воровски 2. крадучись, украдкой
svede:
2. i smyg
ukraine:
по-злодійськи, крадькома, потайки

ŝtelaĵo

Io ŝtelita: ŝakrado de ŝtelaĵoj [19]; konscie aĉeti ŝtelaĵon estas ricelado, kaj ankaŭ ricelado estas krimo [20].
19. Monato, Christian Pinard: Signalo ankoraŭ ne revolucio, 2006
20. Monato, Jomo Ipfelkofer: Melkante la ŝtaton, 2010
angle:
loot, plunder, stolen goods ŝakrado de ~aĵoj: fencing.
beloruse:
крадзенае
ĉine:
贓物 [zāngwù], 赃物 [zāngwù], 贓 [zāng], 赃 [zāng]
france:
butin ŝakrado de ~aĵoj: recel.
germane:
Diebesgut ŝakrado de ~aĵoj: Hehlerei.
hungare:
lopott holmi
indonezie:
curian, colongan
itale:
refurtiva, maltolto
japane:
盗品 [とうひん]
katalune:
roberia, botí
nederlande:
buit
pole:
łup, zdobycz
ruse:
краденое
svede:
stöldgods
ukraine:
крадене (у знач.ім.)

ŝtelisto

Homo, kiu serĉas vivrimedojn en ŝtelado: ŝteliston neniu lasas en sian domon [21]; mi pensis, ke li estas ŝtelisto kaj mi faligis lin de la ŝtuparo [22]; ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas PrV .
angle:
thief
beloruse:
злодзей
bulgare:
крадец
ĉine:
小偷 [xiǎotōu] 窃钩者诛 [qiè gōu zhě zhū], 窃国者侯 [qièguó zhě hóu].
france:
voleur
germane:
Dieb
hispane:
ladrón, ratero, chorizo
hungare:
tolvaj
indonezie:
pencuri, maling, pencolong, tukang curi, tukang colong
itale:
ladro
japane:
盗人 [ぬすびと], 泥棒 [どろぼう]
katalune:
lladre
nederlande:
dief
pole:
złodziej, andrus, rzezimieszek, włamywacz
portugale:
ladrão
ruse:
вор
svede:
tjuv
tibete:
རྐུ་མ་
ukraine:
злодій

ŝtelumi

(ntr)
(malofte)
=ŝteliri
angle:
steal (go stealthily), sneak
beloruse:
красьціся, падкрадацца
hungare:
lopakodik
indonezie:
pergi diam-diam
itale:
sgattaiolare, muoversi furtivamente
japane:
こっそり行く [こっそりいく]
katalune:
esmunyir-se, esquitllar-se, moure's d’amagat
nederlande:
sluipen
pole:
zakradać się
ruse:
красться, подкрасться, подкрадываться
svede:
smyga

elŝteliĝi

Nerimarkite eliri: kiam fariĝis nokto, ŝi elŝteliĝis el la domo [23].
angle:
steal away (leave quietly)
beloruse:
вышмыгваць, уцякать (крадком)
france:
s'éclipser (partir)
germane:
sich hinausstehlen
hispane:
irse a hurtadillas, irse sigilosamente
hungare:
kilopakodik
itale:
sgattaiolare fuori, uscire furtivamente, squagliarsi (uscire senza essere visto)
japane:
忍び出る [しのびでる], こっそり抜け出す [こっそりぬけだす]
katalune:
escapolir-se, esquitllar-se (escapolir-se), esmunyir-se (escapolir-se), escolar-se (escapolir-se)
nederlande:
wegsluipen
pole:
wymykać się

enŝteliĝi

Nerimarkite enŝoviĝi: ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron [24]; (figure) en lian animon enŝteliĝis necerteco, kaj eĉ teruro [25]; (figure) en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro [26]; (figure) la glacia frosto de la vento enŝteliĝis sub mian veston [27].
angle:
sneak in (come in stealthily)
beloruse:
украсьціся, закрасьціся, уцерціся
ĉine:
潛入 [qiánrù], 潜入 [qiánrù]
france:
se glisser (furtivement)
germane:
sich einschleichen
hispane:
colarse
hungare:
belopakodik
itale:
infiltrarsi, entrare furtivamente, sgattaiolare dentro, penetrare (entrare furtivamente), intrufolarsi
japane:
忍び込む [しのびこむ], ひそかに入り込む [ひそかにはいりこむ]
katalune:
esquitllar-se (a dins), esmunyir-se (a dins), escolar-se (a dins), infiltrar-se, colar-se
nederlande:
binnensluipen
pole:
wkradać się, zakradać się
ruse:
вкрасться

priŝteli

(tr)
Senigi iun aŭ ion de io per ŝtelo: li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis [28]; la priŝtelito nenion perceptis [29]; [li] estis priŝtelita de sia edzino [30]; priŝtelita mortinto [31]; oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon PrV .
angle:
steal from someone
beloruse:
абрабаваць, абкрасьці
france:
dévaliser, dépouiller (dévaliser)
germane:
bestehlen
hungare:
meglop
indonezie:
merampas, merebut
itale:
derubare, svaligiare
japane:
盗みを働く [ぬすみをはたらく], 荒らす [あらす]
katalune:
atracar, robar (a)
nederlande:
bestelen
pole:
okraść
ruse:
обокрасть
ukraine:
обкрадати

domŝtelisto

JUR Ŝtelisto kiu eniras domojn por tie ŝteli: domŝtelistoj […] fariĝas pli kaj pli sentimaj [32].
32. C. Piron: Dankon, amiko!, 1990
angle:
burglar
beloruse:
узломшчык
france:
cambrioleur
indonezie:
perampok
katalune:
lladre de pisos, rebentapisos, saltaterrats
pole:
włamywacz

poŝoŝtelisto

JUR Ŝtelisto kiu prenas el poŝoj kaj sakoj en publikaj lokoj: poŝoŝtelisto sukcese faris lertaĵon, kaj la priŝtelito senretene sputis koleregajn blasfemojn [33].
33. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
angle:
pickpocket
beloruse:
кішэнны злодзей
ĉine:
[shǒu], 作总结发言的人 [zuòzǒngjiéfāyánderén], 作總結發言的人 [zuòzǒngjiéfāyánderén], 偷錢包的人 [tōuqiánbāoderén], 偷钱包的人 [tōuqiánbāoderén], 小偷兒 [xiǎotōuér], 小李 [xiǎolǐ], 扒手 [páshǒu], 扒窃分子 [páqièfēnzǐ], 扒竊分子 [páqièfēnzǐ], 扒窃犯 [pāqièfàn], 扒竊犯 [pāqièfàn], 偷 [tōu]
france:
pickpocket
germane:
Taschendieb
hispane:
carterista
indonezie:
pencopet, copet, tukang copet
japane:
すり
katalune:
carterista, escurabutxaques, escurabosses, pispa, lladremaner, lladregot
pole:
kieszonkowiec
ukraine:
кишеньковий злодій

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.