*buton/o

*butono

Plata aŭ globforma elstaraĵeto.
a)
TEKS Peceto el korno, metalo aŭ plasto uzata por kunteni partojn de vestoj aŭ de aliaj objektoj, kaj kelkfoje nur por ornami: butono de jako, de sako, de manumo, de ŝuo; butontruo; la latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare [1]; maljuna viro […] portis […] surtuton kun grandaj latunaj butonoj [2]; livreo kun metalaj butonoj IK ; griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj Marta ; mi volas alkudri butonon al mia surtuto DL ; ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon [3].
b)
TEK Elstara, ordinare enpremebla komandilo: ELE ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo Marta ; KOMP maldekstra, meza, dekstra musbutono (prembutonoj de muso); per oficiala premado de butono la produktilo de materialo por nukleaj bomboj estis haltigita [4]; elektronike voĉdonis ŝajne 71 personoj sed fakte voĉdonis nur 67 ― kelkaj socialistoj premis la butonojn de mankantaj kolegoj [5]; estas iom malfacile teni la aparaton fiksa, dum oni puŝas la ekigan butonon [6]; li eniris la lifton […] la butono por la tera etaĝo jam lumetis, do li nur apogis je la malantaŭa muro, dum la pordoj fermiĝis [7]. VD:klavo
c)
KOMP Ekrana butono: la uzanto havas antaŭ si tre profesie aspektantan ekranon, kun pluraj pendomenuoj kaj amaseto da butonoj [8]; la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo forviŝu kiel rubpoŝton apud la butono forviŝu [9].
d)
BOT=florbutono
angle:
1.a button 1.b button mus~o: mouse button. 1.d bud
beloruse:
1.a гузік 1.b гузік, кнопка 1.c кнопка (экранная) 1.d бутон
bulgare:
1.a копче 1.b бутон
ĉeĥe:
gombík, knoflík, tlačítko
france:
bouton
germane:
1.a Knopf 1.b Knopf
hebree:
כפתור
hispane:
botón
hungare:
1.a gomb 1.b gomb 1.d bimbó, rügy
itale:
1.a bottone 1.b bottone, tasto 1.c bottone 1.d bottone (bot.), gemma (bot.)
japane:
ボタン [ぼたん], ボタン形のもの [ボタンかたのもの], つぼみ
katalune:
botó
latine:
1.d gemma, ae
nederlande:
1.a knoop 1.b knop 1.d knop
pole:
1.a guzik 1.b przycisk, guzik 1.d pąk, pączek
portugale:
1.a botão
rumane:
buton, nasture
ruse:
1.a пуговица 1.b кнопка (для нажимания), головка (какого-л. предмета) mus~o: кнопка мыши. 1.d бутон
slovake:
1.a gombík 1.b tlačidlo
svede:
1.a knapp 1.b knapp
tibete:
ཐེར་འཇུ་
ukraine:
ґудзик

*butonumi, butoni

(tr)
Kunigi per butonoj, enigante ilin en la destinitajn fendetojn: butonumi surtuton pro malvarmo; la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre [10]; (frazaĵo) butonumi iun malvaste (severe obeigi) PrV .
beloruse:
зашпільваць (гузікі), зашпіліць (гузікі)
ĉeĥe:
zapínat na knoflíky
ĉine:
按住按鍵 [ànzhùànjiàn], 按下按鍵 [ànxiàànjiàn]
france:
boutonner ~umi iun malvaste: mener à la baguette.
germane:
zuknöpfen ~umi iun malvaste: maßregeln.
hebree:
לכפתר
hispane:
abotonar
hungare:
begombol
itale:
abbottonare ~umi iun malvaste: comandare a bacchetta.
japane:
ボタンをかける [ぼたんをかける]
katalune:
botonar
nederlande:
knopen
pole:
zapinać na guziki, zapinać guzik
ruse:
застёгивать (на пуговицы), застегнуть (на пуговицы)
slovake:
zapnúť (gombíky), zapnúť na gombíky
svede:
knäppa
tibete:
ཐེར་འཇུ་རྒྱག་
ukraine:
застібувати на ґудзики

malbutonumi, disbutonumi, malbutoni

(tr)
Disigi partojn de vesto eligante la butonojn el la fendoj: atendu iom, respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon [11]; rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano Marta ; malbutoninte la piĵamoĉemizon [12].
beloruse:
расшпільваць, расшпіліць
ĉeĥe:
rozepnout knoflík
ĉine:
解开 [jiěkāi]
france:
déboutonner
germane:
aufknöpfen
hispane:
desabotonar
hungare:
kigombol
itale:
sbottonare
japane:
ボタンをはずす [ぼたんをはずす]
katalune:
desbotonar
nederlande:
losknopen
pole:
rozpinać guzik
ruse:
расстёгивать, расстегнуть
slovake:
rozopnúť, rozopnúť gombík
svede:
knäppa upp
ukraine:
розстібати, відстібати

ekrana butono

KOMP Fenestraĵo, areo de komputila ekrano entenanta tekston kaj, kutime, desegnaĵon de butono — ortogramon aŭ rondeton, iam bildigitan per la Askiaj rektaj aŭ rondaj krampoj: [ ] ( ). La uzanto povas ŝanĝi la staton de la areo (kaj de la responda variablo — reĝimo, opcio) per la muso aŭ per la klavaro: oni distingas tri butonspecojn: prembutono, markobutono kaj radiobutono; en dialogujo kutime estas butonoj „Bone“, „Rezignu“, ofte ankaŭ „Jes“ kaj „Ne“.
angle:
screen button
beloruse:
кнопка экранная
ĉine:
[kòu], 鈕 [niǔ], 紐 [niǔ]
germane:
Bildschirmknopf, Knopf, Schaltfläche
hungare:
képernyőgomb
itale:
bottone grafico
pole:
przycisk interfejsu graficznego, pole wyboru interfejsu graficznego, pole zaznaczenia interfejsu graficznego
ruse:
экранная кнопка

florbutono

BOT Florkapeto, burĝono de floro; butono1.d: ruĝeta florbutono, entenanta ebriigan aromon [13].
13. Sopiro al Vilaĝa Knabino, Ĉina Radio Internacia, 2008-04-25
angle:
bud
beloruse:
бутон
france:
bouton (floral)
hungare:
bimbó, rügy
itale:
bottone (bot.), gemma (bot.)
latine:
gemma, ae
nederlande:
knop
pole:
pąk, pączek
ruse:
бутон

ĝubutono, plezurbutono

(komune)
Klitoro: li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto [14]; montriĝis, ke niaj plezur-butonoj estas tute aliaj: ŝia estas apenaŭ videbla, […] mia estas klare videbla [15].
14. C. Piron: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
15. trad. Frank kaj Paŭlin': adoleskantinaj demandoj, 3, 1999
beloruse:
клітар, ласкацень
france:
bouton d'amour

administraj notoj

ekrana ~o: Mankas fontindiko.
ekrana ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flor~o: Mankas dua fontindiko.