*kruc/o UV

*kruco

1.
Objekto el du transversaj pecoj: la du bastonoj formis krucon; arbo ĉe la vojkruco [1]; heroldoj stariĝis en la stratkrucoj, placoj, eĉ kampoj [2]; fenestrokruco. VD:krucbekulo, krucmasto, krucvortenigmo
2.
En Romio kaj najbaraj kulturoj antikvaj, pendigilo el fostego kun transversa trabo, sur kiu oni ligis aŭ alnajlis krimulojn por mortigo: morti sur kruco FK ; apud la kruco de Jesuo staris lia patrino [3].
3.
KRI La kruco sur kiu mortis Jesuo, figurata kiel simbolo de kristana religio: genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj [4]; pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo, se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo [5]; renovigata, ligna kruco tie sur la altaĵo [6]; li prenis de la tombo la krucon, levis ĝin supren [7]; la Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia buŝo sonis la kantado de meso [8]; faru la signon de la kruco, diris la pastro FK ; la preĝejo de la Sankta Kruco Marta ; ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco [9]; la reĝo donacis al la ambaŭ […] kavaliran krucon kaj la titolon FK . VD:krucifikso
4.
Figuro el du transversaj strekoj: desegni krucon sur papero; fari krucon sur balotilo; ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon [10].
5.
(figure) Ŝarĝo, sufero, kiun oni devas elporti: kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi [11]; la ortografio en la plimulto da lingvoj […] prezentas veran krucon por la lernanto FK .
angle:
cross fenestro~o: muntin, glazing bar, sash bar.
beloruse:
крыж
ĉeĥe:
kříž fenestro~o: okenní příčle.
ĉine:
十字 [shízì], 叉 [chā], 十字架 [shízìjià]
france:
croix fenestro~o: croisillon (d'une fenêtre) .
germane:
Kreuz fenestro~o: Fensterkreuz. 5. Kreuz (Last), Krux
hispane:
cruz
hungare:
kereszt, feszület fenestro~o: ablakkereszt.
indonezie:
1. palang 2. salib 3. salib 4. silang
itale:
croce
nederlande:
kruis
pole:
krzyż fenestro~o: szpros.
portugale:
cruz
rumane:
cruce
ruse:
крест fenestro~o: оконный переплёт , крестовина.
slovake:
kríž fenestro~o: priečky v okne.
svede:
kors

kruca

1.
En kruca formo aŭ interrilato: kruca signo, entranĉo; dilemo ĉe la kruca vojo [12]; MED verŝajne ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj [13]. VD:rimaranĝo
2.
KRI Rilata al la kruco de Jesuo: HIS krucaj militiroj KPr ; en la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro KrB ; kruca ĉeno [14]; [li] devis trapasi „krucan“ vojon (kp kalvaria vojo), kontraŭis lin plejparte la urba konsilio kaj la paroĥestro, kiu kredis, ke solenaĵo malhonorigos la nacion [15]; solenaĵojn okaze de la Kruca Tago (ortodoksa kristnasko, la sesa de januaro) [16].
3.
(evitinde) Decida, esenca: kruca parto de tiu ĉi projekto estas evoluigi „pontajn programojn“ [17].
Rim.: Tiun metaforan sencon verŝajne oni komprenas nur fone de malmultaj nacilingvoj, angle, france, itale: crucial(e). Prefere uzu nemetaforan vorton „decida“, „precipa“ aŭ „esenca“.
12. Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
13. Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, Monato, 2009/10, p. 21
14. Jomo Ipfelkofer: Krucifiksoj ..., Monato, 2008/08, p. 17
15. Zofia BANET-FORNALOWA: Pollando ― Premiiĝas homo homa, Monato, 2002/11, p. 18
16. Bardhyl Selimi: Kructagaj kolizioj, Monato, 2012/03, p. 9
17. A. Giridhar Rao: Gepatralingva edukado por indiĝenoj, Monato, 2005/09, p. 21
angle:
1. cruciform ~aj militiroj: crusade.
beloruse:
1. крыжовы, крыжападобны 2. крыжовы
ĉeĥe:
křížový
ĉine:
1. 十字 [shízì]
france:
1. croisé (en forme de croix), cruciforme 2. croisé (relatif aux croisades) ~aj militiroj: croisade.
germane:
1. Kreuz- ~a vojo: Scheideweg. ~a imuneco: Kreuzimmunität. ~aj militiroj: Kreuzzüge.
hispane:
1. cruciforme ~aj militiroj: cruzada.
hungare:
1. kereszt-, kereszt alakú 2. keresztes ~aj militiroj: keresztes háború.
indonezie:
1. silang ~a vojo: persimpangan. ~a imuneco: imunitas silang. 2. salib ~aj militiroj: Perang Salib. 3. bersilangan
japane:
十字架の [じゅうじかの], 十字形の [じゅうじけいの]
nederlande:
1. kruis-, kruiselings ~a vojo: kruisweg. ~aj militiroj: kruistocht.
pole:
1. krzyżowy ~a vojo: Droga Krzyżowa. 2. krzyżowy ~aj militiroj: wojny krzyżowe {pl}.
rumane:
1. cruciform ~aj militiroj: cruciade.
ruse:
1. крестовый, крестообразный, перекрёстный 2. крестовый ~aj militiroj: крестовый поход.
slovake:
krížový
ukraine:
хресний, хрестовий, перехресний, вирішальний (про експеримент)

krucigi, kruci

(tr)
1.
Formi el du aĵoj krucon: la oficistoj krucas la manojn sur la brusto kaj klinas la kapojn [18]; skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn [19]; [en la kaleŝo] sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj ; lana tuko kovrante ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto Marta ; (figure) rezignacie kruci la brakojn (resti nelaboranta, senaga) [20].
2.
TRA Transverse trairi: se vi vidos iun, ne krucu lian vojon […], ĝis li preterpasis MortulŜip ; mian vojon krucigis la granda ŝoseo […] al Voroneĵ VojaĝImp ; iom fluginte laŭ sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian (straton), kiu orte krucis la unuan MkM .
3.
SCI Rekombini aferojn el du diversaj fontoj: detekti eventualajn suspektatojn kontrolante la identecon de ĉiu vojaĝanto kaj krucante ĝin kun informoj de la policaj informservoj [21]; BIO HOR ĉar multaj el la hibridoj estis krucitaj dum pluraj generacioj, estas malfacile identigi iliajn respektivajn originojn [22].
Rim.: Estus sistema diri kun Zamenhofo, „krucigi“ (rondigi, pufigi, buligi...) parolante pri la ago „doni formon“, kaj „kruci“ (rondi, zigzagi ktp) parolante pri la stato „esti en formo“ (la vojoj krucas ĉi tie); kp ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn Marta ; diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto Marta . Tamen PIV kaj Kabe preferas diri „kruci“ por la ago ― kaj sekve, „kruciĝi“ por la stato (iom misa uzo de „-iĝ“). [S. Pokrovskij]
angle:
cross
beloruse:
скрыжаваць
ĉeĥe:
křížit, zkřížit
ĉine:
交叉 [jiāochā], 交錯 [jiāocuò], 交错 [jiāocuò], 抱臂 [bàobì]
france:
croiser
germane:
kreuzen ~i la brakojn: die Hände in den Schoß legen.
hispane:
cruzar (dos objetos)
hungare:
kereszbe rak, kereszbe tesz, keresztez
indonezie:
1. menyilangkan 2. menyeberangi 3. menyilangkan
japane:
交差させる [こうささせる], 十字に組む [じゅうじにくむ], 横切る [よこぎる], 交配させる [こうはいさせる]
nederlande:
kruisen
pole:
krzyżować, skrzyżować
rumane:
încrucișa
ruse:
скрестить
slovake:
krížiť
svede:
korsa
ukraine:
схрещувати

kruciĝi, interkruciĝi

(ntr)
1.
Kunformi krucon: standardo [kun] blua ankro kaj blua ŝlosilo kruciĝantaj sur blanka kampo FK .
2.
Sin renkonti transverse: en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri [23]; multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj [24]; la historio […] certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj Marta ; plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro Marta .
3.
SCIBIO Rekombiniĝi el du diversaj fontoj: kruciĝado de rasoj FK ; variaĵoj malrapide ŝanĝiĝis por fariĝi fiksitaj specioj, kiuj ne plu povas interkruciĝi [25].
4.
MAT(tradicia lingvaĵo en elementa geometrio)=intersekci sin.
angle:
4. cross
beloruse:
крыжавацца, скрыжавацца, перасячыся
ĉine:
交叉 [jiāochā], 相交 [xiāngjiāo]
france:
se croiser
germane:
sich kreuzen
hispane:
cruzarse (dos objetos)
hungare:
kereszteződik
indonezie:
1. bersilangan
japane:
交差する [こうさする], 交配される [こうはいされる]
nederlande:
cross kruisen
pole:
przecinać się 1. krzyżować się, skrzyżować się 2. krzyżować się, skrzyżować się 3. krzyżować się
rumane:
se intersectează, încrucișat
ruse:
скреститься, пересечься

krucisto, krucmilitisto

Partoprenanto de kruca militiro: pereadu Krucistoj-hundfratoj! FK ; en 1090 krucmilitistoj detruis la sinagogon [26]; la okazaĵo enhavas parte historian fakton: eble krucmilitisto revenis ĉi tien kaj kunveturigis krokodilon el Nilo [27].
26. Franz-Georg Rössler: Jerusalemo apud Rejno, Monato, 2014/01, p. 16
27. Dominique Vallet: Impona popolfesto en Monso, Monato, 2007/05, p. 14
angle:
crusader
beloruse:
крыжак
ĉeĥe:
křižák, příslušník bojového řádu
ĉine:
十字军 [shízìjūn], 十字軍 [shízìjūn]
france:
croisé (soldat des croisades)
germane:
Kreuzfahrer, Kreuzritter
hispane:
cruzado
hungare:
keresztes (lovag)
indonezie:
Laskar Salib, salibis
japane:
十字軍兵士 [じゅうじぐんへいし]
nederlande:
kruisridder
pole:
krzyżowiec
rumane:
cruciat
ruse:
крестоносец
slovake:
križiak
ukraine:
хрестоносець

*krucumi

(tr)
Mortigi per pendigo sur kruco: ili denove ekkriis: krucumu lin [28]; krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi FK !
28. La Nova Testamento, Marko 15:13
angle:
crucify
beloruse:
укрыжаваць
ĉeĥe:
ukřižovat, ukřižovávat
ĉine:
釘死 [dìngsǐ], 钉死 [dìngsǐ], 十字形 [shízìxíng]
france:
crucifier
germane:
kreuzigen
hispane:
crucificar
hungare:
keresztre feszít
indonezie:
menyalib
japane:
十字架にかける [じゅうじかにかける], 磔にする [はりつけにする]
nederlande:
kruisigen
pole:
ukrzyżować
rumane:
crucifica, răstigni
ruse:
распять
slovake:
ukrižovať
svede:
korsfästa
ukraine:
розпинати на хресті

greka kruco, regula kruco

KRI Kruco kun ĉiuj branĉoj egale longaj, tradicia figuro en orienta Kristanismo: konstruaĵo […] en formo de greka kruco [29]; la Kruco de Kalatrava […] konsistas el greka kruco […] ruĝa kaj liliflorigita [30].
greka kruco en la blazono de iama Greka Reĝlando
PD  [31]
29. Vikipedio, artikolo „Libra turo“, 2006-06-22
30. Vikipedio, Kruco de Kalatrava
31. Hugo Gerard Ströhl, Hugo Gerard Ströhl: Heraldischer Atlas, Stuttgart 1899: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ströhl-HA-LI-Fig._02.png
beloruse:
грэцкі крыж
france:
croix grecque
germane:
Griechisches Kreuz
hispane:
cruz griega
indonezie:
salib Yunani
itale:
croce greca
pole:
krzyż grecki
rumane:
cruce greacă

hokokruco, hokkruco

Kruco kun branĉoj orte fleksitaj, bonaŭgura figuro en Hindujo kaj Orientazio, historia insigno de Naziismo en Eŭropo; svastiko: Lauburu estas ronda hokkruco, uzata kiel ornamaĵo en Eŭskio [32]; kelkaj broŝuroj surhavas la hokokrucon, tiuj esprimiĝoj de kruda naziismo apudas [33].
32. Vikipedio, artikolo „Lauburu“, 2006-11-09
33. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu eblas egalecosigno inter la stalina subpremo kaj la judocido?
beloruse:
свастыка
ĉeĥe:
hákový kříž, svastika
ĉine:
[wàn], 卍 [wàn]
france:
croix gammée, svastika
germane:
Hakenkreuz
hispane:
esvástica, cruz gamada
hungare:
horogkereszt
indonezie:
swastika
itale:
croce uncinata, svastica
japane:
ハーケンクロイツ, かぎ十字 [かぎじゅうじ]
pole:
swastyka
rumane:
svastică
slovake:
hákový kríž

kelta kruco

Kruco kun ringo ĉirkaŭ la centro, tradicia figuro en nordokcidenta keltlingva Eŭropo: gravuritaj kolonoj en la formo de antikva kelta kruco, videbla en arkeologejoj kaj tombejoj en la tuta insulo [34]; kelta kruco en Monasterboice, Irlando [35].
kelta kruco kiel tomboŝtono
CC-BY-SA-3.0  [36]
34. Garbhan MacAoidh: La tulamora tombejo, Monato, 2009/01, p. 20
35. P. Carlos Musazzi: La dua vatikana koncilio por la unueco de la kristanoj, Espero Katolika, 1986-2
36. Duebbers, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Keltischer_Grabstein.jpg
beloruse:
кельцкі крыж
france:
croix celtique
germane:
Keltisches Kreuz
hispane:
cruz celta
indonezie:
salib Keltik
pole:
krzyż celtycki
rumane:
cruce celtică

latina kruco

KRI Kruco kun pli longa malsupra branĉo, tradicia figuro en okcidenta Kristanismo: ĝia formo estas tiu de latina kruco [37]; la barokstilan preĝejon oni planis en la formo de latina kruco, entenanta du turojn, kupolon kaj duonrondan absidon [38].
beloruse:
лацінскі крыж
france:
croix latine
germane:
Lateinisches Kreuz, Passionskreuz, Langkreuz
hispane:
cruz latina
indonezie:
salib Latin
itale:
croce latina
pole:
krzyż łaciński
rumane:
cruce latină

malta kruco

Kruco kun branĉoj dispintaj, larĝiĝantaj al ekstero, insigno de la malta ordeno: la instanco stampis ilin per ruĝa stampo en la formo de malta kruco [39]; la malta kruco malaperis de la rusia blazono, la kavaliroj foriris al Eŭropo [40].
malta kruco
PD  [41]
beloruse:
мальтыйскі крыж
ĉine:
馬爾他十字 [mǎěrtāshízì], 马尔他十字 [mǎěrtāshízì]
france:
croix de Malte
germane:
Malteserkreuz
hispane:
cruz de Malta
indonezie:
salib Malta
pole:
krzyż maltański
rumane:
crucea malteză

Ruĝa Kruco

Unu el naciaj kaj internaciaj neŝtataj organizoj laborantaj sub komuna simbolo de ruĝa kruco (resp. ruĝa lunarko) kaj helpantaj al homoj ĉe malsanoj, akcidentoj, malsato ks: en 1860 kompato por vunditaj soldatoj inspiris Henrikon Dunant fondi la Ruĝan Krucon FSp ; je la nomo de Sveda Ruĝa Kruco [ili] helpis al dekmiloj da hungaroj, judoj kaj nejudoj, saviĝi de la naziaj persekutoj VojaĝImp ; la Internacia Ruĝa Kruco en Ĝenevo FSp .
angle:
Red Cross
beloruse:
Чырвоны Крыж
ĉine:
紅十字 [Hóngshízì], 红十字 [Hóngshízì], 紅十字會 [hóngshízìhuǐ], 红十字会 [hóngshízìhuǐ], 紅十字 [hóngshízì], 红十字 [hóngshízì], 紅十字會 [hóngshízìhuì], 红十字会 [hóngshízìhuì], 紅會 [hónghuì], 红会 [hónghuì], 国际红十字会 [guójìhóngshízìhuì], 國際紅十字會 [guójìhóngshízìhuì]
france:
Croix-Rouge
germane:
Rotes Kreuz Internacia Ruĝa K~o: Internationales Rotes Kreuz.
indonezie:
Palang Merah Internacia Ruĝa K~o: Palang Merah Internasional.
pole:
Czerwony Krzyż
rumane:
Cruce Roșie

Suda Kruco, Kruco[42] (Cru)

AST Stelfiguro en la suda duonsfero (Crux): NGC 4052 estas malfermita stelamaso en konstelacio Suda Kruco [43]; Esperanto sub la Suda Kruco (aŭstralia revuo) [44].
42. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
43. Vikipedio, NGC 4052
44. La Ondo de Esperanto, Kurte
angle:
Crux
beloruse:
Паўднёвы Крыж
ĉeĥe:
kříž
ĉine:
南十字座 [nánshízìzuò]
france:
Croix du Sud
germane:
Kreuz des Südens
hispane:
Cruz del Sur
indonezie:
Crux, Salib Selatan
itale:
Croce del sud
japane:
十字架 [じゅうじか], はりつけ台 [はりつけだい], 十字形のもの [じゅうじけいのもの], 苦難 [くなん]
latinece:
Crux
nepale:
पार
pole:
Krzyż Południa (gwiazdozbiór)
rumane:
Crucea Sudului (constelație)
ruse:
Южный Крест
slovake:
kríž
ukraine:
хрест

vojkruciĝo, vojkruco

TRA Loko, en kiu du aŭ pluraj vojoj renkontiĝas transverse: ĝi staras [...] apud la vojo, ĉe la vojkruciĝoj [45]; kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon [46]; ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon [47]. VD:trafikrondo, vojnodo
beloruse:
скрыжаваньне
ĉine:
路口 [lùkǒu], 十字路口 [shízìlùkǒu]
france:
carrefour, croisée des chemins, croisement, intersection
germane:
Kreuzung
hebree:
צומת
hispane:
encrucijada
hungare:
útkereszteződés
indonezie:
persimpangan (jalan), perempatan (jalan)
itale:
incrocio (di strade e sim.)
japane:
交差点 [こうさてん], 十字路 [じゅうじろ]
nederlande:
kruispunt
pole:
skrzyżowanie, krzyżówka dróg, przejazd (np. kolejowy)
portugale:
encruzilhada
rumane:
traversa, răscruce
ruse:
перекрёсток
ukraine:
схрещення доріг, перехрестя

Krucolevo

KALKRI Unu el la kristanaj dekduopaj festoj, dediĉita al la rememoro pri retrovo de la kruco sur kiu Jesuo suferis la krucumon (festata la 14an de septembro).
beloruse:
Узьнясеньне крыжа (сьвята)
france:
Exaltation de la Croix
germane:
Kreuzerhöhung
greke:
Ὕψωσις τού Τιμίου Σταυρού
indonezie:
Peninggian Salib
pole:
Święto Podwyższenia Krzyża Świętego
rumane:
Sărbătoarea Înălțării Sfintei Cruci
ruse:
Крестовоздвижение

turnokruco GDEF

Aranĝaĵo en formo de turnebla horizontala kruco muntita sur fosteto, kiajn oni instalas ĉe enirejo en stadionon, kasejon ktp, por tralasi publikon po unu homo laŭvice, eventuale kontrolante biletojn ktp: en la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis, la tuta jupo makuliĝis MkM ; ĵetinte kvinfrankan moneron en aŭtomaton, oni eniras tra sekureca turnokruco [48].
48. M. Ecott: Velka eta floro, Monato, 1998/06, p. 12
angle:
turnstile
beloruse:
турнікет
ĉine:
十字轉門 [shízìzhuànmén], 十字转门 [shízìzhuànmén], 閘機 [zhájī], 闸机 [zhájī], 十字轉門 [shízìzhuǎnmén], 十字转门 [shízìzhuǎnmén], 十安接头 [shíānjiētóu], 十安接頭 [shíānjiētóu], 絞盤 [jiǎopán], 绞盘 [jiǎopán], 繞杆 [ràogān], 绕杆 [ràogān]
france:
tourniquet
germane:
Drehkreuz (Tür)
indonezie:
gerbang putar
pole:
bramka obrotowa
rumane:
turnichet
ruse:
турникет
ukraine:
турнікет

administraj notoj

pri ~igi, ~i:
    Plena Vortaro de Esperanto proponas figuran sencon,
    por kiu realaj ekzemploj mankas:
    "~igi la intencojn de iu" (malhelpi, bari).
    [ĵv]
  
pri ~igi, ~i:
    Laŭ PIV1 la normala formo estu ~i. ~igi estas (ark.?) sinonimo.
    [MB]
  
~igi, ~i: Mankas verkindiko en fonto.
greka ~o, regula ~o: Mankas verkindiko en fonto.
kelta ~o: Mankas verkindiko en fonto.
malta ~o: Mankas verkindiko en fonto.
K~olevo: Mankas dua fontindiko.
K~olevo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.