*pend/i

*pendi

(ntr)
1.
Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon: granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj [1]; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj [2]; glavo pendis ĉe lia flanko; la haroj pendis malsupren sur la ŝultrojn Marta ; lampo pendas de la plafono; malnova portreto […] pendis sur la muro [3]; orelpendaĵo; liaj manoj pendis senforte sur la nigra vesto Marta ; larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj [4]; dogo [kun] elpendanta lango [5]; kristalaj lustroj pendis de sur la plafono [6]; la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi [7]; (figure) la aŭskultantaro kvazaŭ pendis je la lipoj de l' oratoro (avide aŭskultis).
2.
Esti pendumita: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos PrV ; tajloro krimis, botisto pendas PrV .
3.
(figure) Resti senmove super iu aŭ io; ŝvebi: super ĉio ĉi pendis la pura ĉielo [8]; rokaj muroj tie staris alte […] ofte sur iliaj suproj pendis nuboj [9]; la nuda luno pendis alte en la klara ĉielo [10]; super la homamaso pendis polvo kaj tumulto; plumba nebulo pendis super la tero [11]; roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno [12]; (figure) iliaj ĝemoj pendis en la venenita aero de l' kajuto [13]; (figure) la akcipitro flugpendas super kolombo; (figure) pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro [14]; (figure) grava danĝero pendas super nia entrepreno (minacas ĝin); (figure) ĝis tiam nia afero pendas en la aero (estas tute necerta) [15].
angle:
hang
beloruse:
вісець
bretone:
1. bezañ a-istribilh
bulgare:
вися
ĉeĥe:
splývat, viset
france:
pendre (être suspendu), être suspendu
germane:
hängen Ohrring, Ohranhänger
hispane:
pender (estar colgado)
hungare:
1. függ, lóg 2. lóg 3. lebeg
nederlande:
hangen
portugale:
1. pender, estar pendente, estar dependurado
ruse:
висеть
slovake:
visieť

pendigi

1.
Fiksi ion ĉe unu ekstremo tiel, ke la alia ne tuŝu teron aŭ plankon: mi ne pendigis mian ĉapon sur la arbeto, sed ĝi flugante pendiĝis sur la branĉoj [16]; li demetis la malsekan mantelon kaj pendigis ĝin […] ĉe la vestingo [17].
2.
Pendumi: (frazaĵo) en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu PrV ; (frazaĵo) por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu PrV .
3.
BIB Krucumi: la princoj estas pendigitaj je siaj manoj [18].
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 5:12
angle:
hang
beloruse:
вешаць, павесіць
bretone:
1. istribilhañ 2. krougañ
bulgare:
окачам, закачам
ĉeĥe:
oběsit, pověsit, věšet, zavěsit
france:
accrocher (suspendre), pendre (suspendre), suspendre
germane:
aufhängen
hispane:
colgar
hungare:
felakaszt
nederlande:
ophangen 2. opknopen
ruse:
вешать, повесить
slovake:
klobúk, koncovku, obraz, pripojiť rušeň, zavesiť

pendigilo

Pendumilo: ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj [19]; Johano estis kondamnita kaj kondukita al la pendigilo [20].
angle:
gallows
beloruse:
шыбеніца, вісельня
bretone:
kroug
ĉeĥe:
závěs, závěsné zařízení
france:
gibet, potence (gibet)
germane:
Galgen
hispane:
horca
hungare:
akasztófa, bitó
nederlande:
galg
ruse:
виселица
slovake:
záves, závesné zariadenie

pendingo

Rabistoj (evitinde)
Pendumilo: sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon [21].

pendumi

Mortigi pendigante per ĉirkaŭkola ŝnuro; pendigi2: pendumi krimulon; sin pendumi; penduminda fripono; drakona juĝisto Lynch, kiu laŭ legendo en la 15a jarcento kondamnis kaj pendumis sian propran filon je la fenestro de turo [22]; li tiom suferis de depresio, ke post unu tago li provis pendumi sin en la karcero [23]. SUP:ekzekuti
angle:
hang
beloruse:
вешаць (пакараць), павесіць (пакараць)
bretone:
krougañ
bulgare:
обесвам
ĉeĥe:
oběsit, pověsit, věšet, zavěsit
france:
pendre (exécuter)
germane:
aufhängen
hispane:
colgar, ahorcar
hungare:
felakaszt, fellógat
nederlande:
ophangen (als straf), opknopen
ruse:
вешать (казнить), повесить (казнить)
slovake:
obesiť, zavesiť

pendumilo

Trabaĵo destinita por pendumi ekzekutatojn; pendigilo: personoj, kiuj zorgis pri la starigo aŭ pri riparo de la pendumiloj, havis aparte malaltan renomon, kaj same la personoj, kiuj plenumis la mortpunon [24].
angle:
gallows
beloruse:
шыбеніца, вісельня
bretone:
kroug
bulgare:
бесило
ĉeĥe:
šibenice
france:
gibet, potence (gibet)
germane:
Galgen
hispane:
horca
hungare:
akasztófa, bitó
nederlande:
galg
ruse:
виселица
slovake:
šibenica

dependa

1.
Dependanta, nelibera: dependa situacio; lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro EE ; la loĝantaro de tiuj landoj iĝas pli kaj pli dependa de nutraĵliverado el okcidento [25].
2.
MATANT:nedependa.
angle:
1. dependent 2. dependent
beloruse:
залежны
bretone:
1. e-dalc'h 2. depantus
ĉeĥe:
odvislý, závislý
france:
1. dépendant 2. dépendant
germane:
1. abhängig 2. abhängig
hispane:
dependiente
hungare:
2. függő
nederlande:
1. afhankelijk
pole:
2. zależny
ruse:
1. зависимый 2. зависимый
slovake:
závislý

depende de, depende je

(prepoziciaĵo)
Ne memstare, sed influite de, laŭ3: lia frako el silko […] briletas verde, ruĝe kaj blue, depende de tio, en kia direkto li sin turnas [26]; supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas [27]; depende de la cirkonstancoj [28]; la sonoj povas diferenci iomete, depende de kia komputilo aŭdigas ilin [29].
bulgare:
в зависимост от
france:
selon, en fonction de

*dependi [30]

(ntr)
1.
Esti subigita sub ies volo aŭ povo: la filo dependas de sia patro; la afero ne dependas de mia volo [31]; la pago […] dependos […] de via laboro Marta ; de via lango dependas ilia vivo [32]; ne de ili dependas ilia bonstato [33]; la sorto de homo dependas de la Eternulo [34]; de ili dependas, ĉu la nova organizo estos kontentiga aŭ ne. VD:obei, submetita.
2.
Esti ligita kun io per mallarĝa rilato de konsekvenco: [tio] dependas de diversaj cirkonstancoj [35]; tio dependas de la vento kaj vetero [36]; ĉio dependas de la kutimo [37]; ĉio dependas de se kaj kiam PrV ; mia feliĉo dependas de tio, ĉu mi edziĝos al ŝi; depende de tio, kiel (laŭ tio kiel) li al mi respondos.
3.
(evitinde) Esti konsistiga parto de tuto: tiu ĝardeno dependas de la bieno; la aferoj, kiuj dependas de nia metio; tiu vilaĝo ne dependas de nia distrikto. VD:aparteni.
Rim.: Ĉi tiun sencon 3 mi opinias fremda al Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, de'pend'
31. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:16
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:26
35. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
37. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
angle:
1. depend 2. depend
beloruse:
1. залежаць 2. залежаць 3. належаць, прыналежаць
bretone:
1. bezañ e-dalc'h 2. bezañ diouzh
bulgare:
завися
ĉeĥe:
být závislý, záviset
france:
dépendre
germane:
abhängen
hispane:
depender
hungare:
1. függ (vtől) 2. függ (vtől) 3. tartozik (vhez)
nederlande:
1. afhangen, afhankelijk zijn 2. afhangen, afhankelijk zijn
ruse:
1. зависеть 2. зависеть 3. относиться, принадлежать
slovake:
závisieť

*elpendaĵo [38]

ARKI Plato pendanta super butiko kaj signanta la specon de komerco; ŝildo3.a: La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj [39]; la elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta elefantan kapon [40].
38. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, el'pend'aĵ'
39. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
40. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008
bulgare:
висяща табела
france:
enseigne
germane:
Aushängeschild
nederlande:
uithangbord
ruse:
вывеска

nedependa

1.
Ne dependanta: lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj [41]; mia nedependema naturo igis min ĉiam nekapabla por la submetiĝoj, kiuj necesas por tiu, kiu volas kunvivadi kun la homoj [42]. SIN: Kvazaŭa sinonimo: sendependa.
2.
MAT
a)
(p.p. okazoj) Tiaj, ke la probablo de ilia komunaĵo egalas al la produto de iliaj probabloj: se `bb a` kaj `bb b` estas okazoj nedependaj kun nenula probablo, la kondiĉa probablo de unu, sciante, ke okazis la dua, egalas al la probablo de la unua (simb. `P(bb a|bb b)=P(bb a)`).
b)
(p.p. du hazardaj variabloj `X` kaj `Y` super la sama probablospaco) Tiaj, ke por ajnaj reeloj `x` kaj `y` la okazoj `(X lt x)` kaj `(Y lt y)` estas nedependaj 2.a: se du variabloj estas nedependaj, la ekspekto de ilia produto egalas al la produto de iliaj respektivaj ekspektoj (simb. `E(X*Y)=E(X)*E(Y)`).
Rim.: Troveblas „stokaste nedependa“ en MatVort , probable kun la sencoj 2.a kaj 2.b. Por la samaj sencoj troveblas „stokaste sendependa“ en [43].
c)
VD:lineare nedependa, dependa kaj nedependa variabloj.
angle:
2.a independent (event) 2.b independent (random variable)
beloruse:
незалежны
bretone:
1. dizalc'h 2. dizepant
ĉeĥe:
nezávislý
france:
indépendant 2.a (événement) indépendant 2.b (variable aléatoire) indépendante
germane:
2.a unabhängig (-es Ereignis) 2.b unabhängig (-e Zufallsvariable)
hungare:
2.a független (esemény) 2.b független (változó)
pole:
2.a (zdarzenie losowe) niezależne 2.b (zmienna losowa) niezależna
ruse:
1. независимый 2.a независимое (событие) 2.b независимая (случайная величина)
slovake:
nezávislý

sendependa

Dependanta de neniu aŭ nenio, tute libera: mi jam estas plenaĝa kaj sendependa IK ; la sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo VivZam ; riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion FK .
angle:
independent
beloruse:
незалежны
bretone:
dizalc'h
bulgare:
независим
ĉeĥe:
independentní, neodvislý, nezávislý
france:
indépendant
germane:
unabhängig
hispane:
independiente
hungare:
független (szabad)
nederlande:
onafhankelijk
ruse:
независимый
slovake:
nezávislý, samostatný

sendepende ĉu

(dependiga konjunkcio)
Egale ĉu tio efektivas aŭ ne; kia ajn estas la tiurilata situacio: la estraro klopodas sekvi ĉion, kio okazas favore al Esperanto, sendepende ĉu tio estas atribuebla aŭ ne al la propra organizaĵo [44].
44. J. A. Vergara: en: Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo, libera folio, 2008-08-26
bulgare:
независимо дали
france:
que (+subj.)... ou non

sendepende de, sendepende je

(prepoziciaĵo)
Sen influo de, ne regate de, memstare: senpende de la situacio, kiun homo havas en la mondo […] ĉiuj estas egalaj [45].
45. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
bulgare:
независимо от
france:
indépendamment de

sendependeco

POL Plena memregeco: ĉiuj deziras la sendependecon de la lando; Hindia sendependeco realiĝis sen armiloj, alfrontinte potencegan britan armeon [46]. VD:aŭtonomeco, suvereneco
bulgare:
независимост
ĉeĥe:
nezávislost
france:
indépendance
germane:
Unabhängigkeit
nederlande:
onafhankelijkheid, zelfstandigheid, autonomie
ruse:
независимость
slovake:
nezávislosť

sendependismo

POL Politika movado por memstarigo de provinco aŭ de parto de regno: balotado en Skotlando povas signi kreskon de la landa sendependismo [47].
47. Ĝangalo: Balotado..., 2003-04-30
angle:
separatism, secessionism
bulgare:
сепаратизъм
france:
indépendantisme
portugale:
separatismo
ruse:
сепаратизм, стремление к независимости

sendependisto

POL senpendismano: la okupado transformiĝas en armita batalo kontraŭ la sendependistoj [48]
48. N. Birnbaum, trad. V. Lutermano: Ĉe la radikoj de la usona naciismo, le monde diplomatique, 2002-10
angle:
separatist, secessionist
bulgare:
сепаратист
france:
indépendantiste
ruse:
сепаратист, сторонник независимости

superpendi

(x)
Pendi, resti senmove super: el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego [49]; la malpli granda luno aperis post la superpendantaj tegmentoj [50].
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
50. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
ĉeĥe:
být převislý
france:
suplomber
germane:
überhängen
nederlande:
overhangen
slovake:
byť previsnutý

lineare dependa

angle:
linearly dependent
beloruse:
лінейна залежны
bretone:
depantus ent-linennel
bulgare:
линейно зависим
france:
linéairement dépendant
germane:
linear abhängig
hungare:
lineárisan függő
nederlande:
lineaire afhankelijk
pole:
liniowo zależny
ruse:
линейно зависимый

lineare nedependaMatVort , lineare sendependa[52]

MAT
(p.p. vektoroj) Tiaj, ke lineara kombinaĵo el ili estas nula, se kaj nur se ĉiuj ĝiaj koeficientoj estas mem nulaj: en polinom-ringo, konsiderata kiel modulo super ĝia baza ringo, la polinomoj `bb X^i` estas nedependaj unuj de la aliaj. VD:libera.
Rim.: Pro oportuneco oni diras ankaŭ „`x` dependas de `y`“, „`x` estas dependa de `y`“ anstataŭ „`x` kaj `y` ne estas nedependaj“, kaj „`x` ne dependas de `y`“ anstataŭ „`x` kaj `y` estas nedependaj“.
angle:
linearly independent
beloruse:
лінейна незалежны
bretone:
dizepant ent-linennel
bulgare:
линейно независим
france:
linéairement indépendant, libre (linéairement indépendant)
germane:
linear unabhängig
hispane:
linealmente independiente
hungare:
lineárisan független
nederlande:
lineaire onafhankelijk
pole:
liniowo niezależny
ruse:
линейно независимый

literpendaĵo

TIP Tiu parto de la „profundaj“ minuskloj (g, ĝ, j, ĵ, p ktp) kiu sinkas pli malalten ol la trunko (ol la suba rando de la literoj kiel z aŭ m): kompakta tiparo kun malgrandaj literpendaĵoj.
angle:
descender
france:
jambage
germane:
Unterlänge (Typografie)
ruse:
нижний выносной элемент (буквы)
svede:
överhäng

malpendaĵo

TIP Tiu parto de la „altaj“ minuskloj (b, d, f, h, k ktp) kiu etendiĝas super la trunkon (pli alten ol la supra rando de la literoj kiel z aŭ v): la litero ĥ havas ĉapelon super sia malpendaĵo aŭ super la genuo.
angle:
ascender
france:
jambage supérieur, hampe
germane:
Oberlänge (Typografie)
nederlande:
stokletter
ruse:
верхний выносной элемент (буквы)
svede:
underhäng

orelpendaĵo

Orelringo: la sinjorino estis riĉe kaj kokete vestita, ŝiaj orelpendaĵoj el perloj brile radiis malproksimen sub la suno [53].
53. Yang Mo, trad, Yang Yongsen: Kanto de Juneco, 1981
beloruse:
завушніца
bretone:
kloc'hig-skouarn
ĉeĥe:
náušnice
france:
boucle d'oreille
germane:
Ohrring
hebree:
עגיל
hispane:
pendiente
hungare:
fülkarika
nederlande:
oorring
norvege:
øredobbe
pole:
kolczyk
portugale:
brinco
ruse:
серьга, серёжка
slovake:
náušnica
svede:
örhänge

administraj notoj

pri nede~a 1.:
      Indas precizigi la sencnuancon inter "nede~a" kaj "sende~a",
      se ĝi ekzistas.
      [MB]
    
~umilo: Mankas dua fontindiko.
sende~e ĉu: Mankas dua fontindiko.
sende~e de, sende~e je: Mankas dua fontindiko.
sende~eco: Mankas dua fontindiko.
sende~ismo: Mankas dua fontindiko.
sende~isto: Mankas dua fontindiko.
lineare de~a: Mankas dua fontindiko.
lineare de~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lineare nede~a, lineare sende~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
liter~aĵo: Mankas fontindiko.
liter~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~aĵo: Mankas fontindiko.
mal~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
orel~aĵo: Mankas dua fontindiko.