*pland/o

*plando

1.
ANA Suba plata parto de la piedo, kiu tuŝas la teron, kiam oni paŝas aŭ staras: bestoj kvarpiedaj […], kiuj iras sur siaj plandoj [1]; de la plando de via piedo ĝis via verto [2]; mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando [3]; (figure) la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj (humiligis kaj subigis) [4]; (figure) la vojo brulas sub liaj plandoj (li tre deziras alveni baldaŭ, pinglo).
2.
Plandumo: (figure) meti ion sub la plandon de siaj ŝuoj (tute malŝati ion); perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj [5]; feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo [6].
angle:
1. sole
beloruse:
1. падэшва (нагі)
ĉeĥe:
 chodidlo
france:
1. plante du pied
germane:
de la ~o de via piedo ĝis via verto: vom SCheitel bis zur Sohle. 1. Fußsohle
hispane:
1. planta del pie
hungare:
1. talp
indonezie:
1. telapak kaki 2. sol
itale:
1. pianta del piede 2. suola
nederlande:
 zool 1. zool (v.voet), voetzool 2. zool (v.schoen)
pole:
1. podeszwa (stopy) 2. zelówka, podeszwa buta
portugale:
1. planta do pé
ruse:
1. подошва (ноги)
slovake:
 chodidlo, podošva
svede:
1. fotsula 2. sula
ukraine:
 підошва ноги, підошва (взуття, спідня частина деталі, споруди), підметка

pland

(sonimito)
Sono de plandoj irantaj sur grundo: nokte ili rampas eksteren ― plandpland, plandpland ... [7].
angle:
 shuffle (if not lifting feet), plod (if moving slowly and heavily)
france:
 pat-pat (bruit de pas)
germane:
 schlurf
itale:
 tap-tap (rumore di passi)
pole:
 tup-tup, człap-człap

plandi, plandumi

Paŝi, premante la plandojn al la grundo: kiel eble plej rapide li plandis laŭ la vojo supren [8]; nun kion fari? ― plandumis Elder malpacience [9].
8. J. R. R. Tolkien, trad. W. Auld: La Mastro de l' Ringoj, 3, 1997
9. Sub kvaranteno la Grand-Hotelo...
ĉeĥe:
 plahočit se, vléci se, šourat se
germane:
 schlurfen
nederlande:
 schuifelen
pole:
 tupać, człapać
slovake:
 plahočiť sa, vliecť sa

plandumo

TEKS Suba plata parto de ŝuo: ŝuoj kun gumaj plandumoj [10]; li serĉis ŝuiston, kiu povus altigi la plandumojn [11]; kiamaniere forigi maĉgumon de sur plandumo [12]?
10. Monato, Dimitar Haĝiev: La tri turoj de MKC (6), 2007
11. Monato, Laimius Stražnickas: Estiĝi la plej alta, 2006
12. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
angle:
 sole
beloruse:
 падэшва (абутку), падносак
ĉeĥe:
 podrážka
france:
 semelle
germane:
 Sohle
hungare:
 cipőtalp
indonezie:
 sol
itale:
 suola
nederlande:
 zool (v.schoen), schoenzool
pole:
 zelówka, podeszwa buta
ruse:
 подошва (обуви), подмётка
slovake:
 podrážka
svede:
 sula, skosula
ukraine:
 підошва (взуття, спідня частина деталі, споруди), підметка

replandumi

(tr)
Ŝanĝi foruzitan plandumon de ŝuo per pli nova: replandumi botojn.
angle:
 to resole
ĉeĥe:
 podrazit (boty)
france:
 ressemeler
germane:
 neu besohlen
hungare:
 megtalpal
itale:
 risuolare
nederlande:
 verzolen
pole:
 podzelować
ruse:
 подбить новые подмётки
slovake:
 podraziť (topánku)
ukraine:
 підбивати взуття, міняти підошву/підметку

administraj notoj

~: Mankas dua fontindiko.
re~umi: Mankas fontindiko.
re~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.