*vent/o

*vento

1.
MET Pli aŭ malpli rapida movado de la aero en la atmosfero: sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pli FK ; vibras vok' en vaga vento [1]; li portiĝis sur la flugiloj de la vento [2]; disflugiĝi kiel polvo en vento Hamlet ; ili remis laŭ la orienta bordo en senvento [3]; [ili] flugas kun la ventoj [4]; kun veloj sub la vento BdV ; la popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento (estas ŝanĝema, adaptiĝema) [5]; li ŝanĝiĝas kiel la vento; flugema kiel vento PrV ; batadi la venton (vane peni) PrV ; li serĉas la venton sur la kampo (sama signifo) PrV ; minacas dento al la vento (vane) PrV .
2.
(figure) Ĝenerala disvastiĝanta tendenco: blovis afrika vento; Kroatoj jam longe estas ege malkontentaj pro la regmaniero […] kaj fine la morto de la diktatoro ebligis novan venton [6]. SIN:atmosfero, fluo.
afrikanse:
 wind
albane:
 era
amhare:
 ነፋስ
angle:
 wind
arabe:
 الرياح
armene:
 քամի
azerbajĝane:
 külək
beloruse:
 вецер
bengale:
 বায়ু
birme:
 လေတိုက်
bosne:
 vjetar
bulgare:
 вятър
ĉeĥe:
 vítr
ĉine:
 风 [fᗣng]
dane:
 vind
estone:
 tuul
eŭske:
 haizea
filipine:
 hangin
france:
 vent
galege:
 vento
germane:
 Wind
greke:
 άνεμος
guĝarate:
 પવન
haitie:
 van
haŭse:
 iska
hinde:
 हवा
hispane:
 viento
hungare:
 szél sur la flugiloj de la ~o: a szél szárnyain. sen~o: szélcsend. batadi la ~on: szalmát csépel. li serĉas la ~on sur la kampo: Dunába vizet hord.
igbe:
 ifufe
indonezie:
 angin
irlande:
 gaoithe
islande:
 vindur
itale:
 vento
japane:
 
jave:
 angin
jide:
 ווינט
jorube:
 afẹfẹ
kanare:
 ಗಾಳಿ
kartvele:
 ქარი
kazaĥe:
 жел
kimre:
 gwynt
kirgize:
 шамал
kmere:
 ខ្យល់
koree:
 바람
korsike:
 ventu
kose:
 umoya
kroate:
 vjetar
kurde:
 ba
latine:
 spiritus
latve:
 vᗣjš
laŭe:
 ພະລັງງານລົມ
litove:
 vėjas
makedone:
 Ветер
malagase:
 rivotra
malaje:
 angin
malajalame:
 കാറ്റ്
malte:
 riħ
maorie:
 hau
marate:
 वारा
monge:
 cua
mongole:
 салхины
nederlande:
 wind
nepale:
 हावा
njanĝe:
 mphepo
okcidentfrise:
 wyn
panĝabe:
 ਹਵਾ
paŝtue:
 د باد
pole:
1. wiatr 2. wiatr
portugale:
 vento
ruande:
 umuyaga
ruse:
 ветер
samoe:
 matagi
sinde:
 واء
sinhale:
 සුළං
skotgaele:
 Àirde na gaoithe
slovake:
 vietor
slovene:
 veter
somale:
 dabaysha
ŝone:
 mhepo
sote:
 moea
sunde:
 angin
svahile:
 upepo
taĝike:
 шамол
taje:
 ลม
tamile:
 காற்று
tatare:
 җил
telugue:
 గాలి
tibete:
 རླུང་
tokipone:
 kon
turke:
 rüzgâr
ukraine:
 вітер
urdue:
 ہوا
uzbeke:
 shamol
vjetname:
 gió
volapuke:
 vien
zulue:
 ovunguzayo

venta

1.
Rilata al vento: venta vetero [7]; venta energio [8]; venta, senŝirma, senarba […] insuleto [9].
2.
(figure) Senbaza, senvalora, malfirma, aera: ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj [10]; ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito [11]; ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj? [12]. VD:fumo 2
beloruse:
1. ветраны 2. легкадумны
bulgare:
 ветровит, вятърничав
ĉeĥe:
 větrný
france:
 fumeux
germane:
 windig
indonezie:
1. berangin
itale:
 fumo (fig.), vento (fig.), aria (fig.) 1. ventoso, ventilato, eolico
pole:
1. wietrzny, wiatrowy
ruse:
1. ветровой, ветренный 2. ветренный
slovake:
 veterný, vetrový, vzdušný
ukraine:
 вітровий, вітряний (прикм. до вітер), вітряний (який діє за допомогою вітру)

venti

(ntr)
MET Blovi (pp vento): forte ventasZ ; el tombo de prakatakombo plorventas kantik' [13].
13. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Aŭtunovesper'
beloruse:
 дзьмуць (пра вецер)
ĉeĥe:
 být větrno, foukat, vanout
france:
 venter
germane:
 wehen (Wind)
hungare:
 fúj a szél
itale:
 soffiare (di vento)
nederlande:
 waaien
pole:
 wiać (o wietrze)
portugale:
 ventar
ruse:
 дуть (безл. о ветре)
slovake:
 fúkať, viať
ukraine:
 дути, віяти (про вітер)

ventego

1.
MET Fortega vento, ordinare akompanata de pluvo aŭ neĝo: en tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj FK ; kiel pasanta ventego [la] malpiulo malaperas [14]; kvietigi la ventegon [15]; (figure) malfeliĉo venos kiel ventego [16]. VD:tempesto, uragano
2.
(figure) Rapide trapasanta amaso: la ventegoj de la vivo Marta ; la mevoj flirtis ĉirkaŭ li kvazaŭ ventego da blankaj flugiloj; li devis elporti ventegon da riproĉoj. VD:lavango, torento
beloruse:
 ураган
ĉeĥe:
 vichr, vichřice
france:
 tempête
germane:
 Sturm
greke:
 ανεμοζάλη
hungare:
 vihar, szélvihar
indonezie:
1. badai
itale:
 tempesta, tormenta
nederlande:
 storm
pole:
1. wicher, wichura
portugale:
 ventania
ruse:
 ураган
slovake:
 víchor, víchrica
ukraine:
 вихор, шторм

*ventumi

(tr)
1.
Refreŝigi movante la aeron: li ventumas al si per sia ĉapelo; ĉiuj damoj […] sidis en la unua vico kaj ventumadis sin [17]; du nigraj sklavoj ventumis lin [18]. VD:ventoli
2.
AGR Purigi grenon, skuante ĝin en trablovo, kiu forblovas la netaŭgan parton: Boaz […] ventumas hordeon […] en la draŝejo [19]; disfluganta grenventumaĵo [20] (netaŭga ventumita parto de la greno). VD:draŝi1
beloruse:
 праветрываць, вэнтыляваць, правейваць 2. правейваць
ĉeĥe:
 ovívat, profukovat, provětrat, vyfukovat, větrat, čistit
france:
 ventiler
germane:
1. Luft zufächeln gren~umaĵo: Spreu. 2. windsichten, die Spreu vom Weizen trennen, worfeln
greke:
 αερίζω
hungare:
1. legyez 2. szelel, szellőztet, rostál
indonezie:
1. kipas mengipasi
itale:
 ventilare, sventagliare, pulare, dare aria gren~umaĵo: pula.
nederlande:
2. wannen
pole:
1. wietrzyć 2. wiać (zboże)
portugale:
 ventilar
ruse:
 проветривать, провеивать 2. провеивать
slovake:
 oviať, prefukovať, prevetrať, vyfukovať, čistiť
ukraine:
 провітрювати, провіювати, віяти (про зерно), обмахувати

ventumilo

1.
Ilo aŭ aparato por ventumi, precipe portebla duondisko refaldebla, kiun oni mane svingas: ventumilo el eburo; ventumiloj el strutaj plumoj [21]; la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo [22]; grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie [23]; li […] ripozis en la ombro de l' granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto [24]. VD:ventolilo
2.
AGR Plata korbo, eventuale kun longa tenilo, por ventumi grenon: lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon [25]; kiel grenventumilo, oni ventokribras la erarojn de aliuloj, sed siajn proprajn erarojn oni kaŝas [26].
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
25. La Nova Testamento, Mateo 3:12
26. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 18:252, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
beloruse:
2. веялка
ĉeĥe:
 vějíř
france:
 éventail, van
germane:
1. Fächer 2. Worfschaufel, Sichter
hungare:
2. szelelőrosta, gabonarosta
indonezie:
 kipas
itale:
 ventola, ventaglio, ventilabro
nederlande:
2. wan
pole:
1. wachlarz 2. wialnia
ruse:
1. веер 2. веялка
slovake:
 vejár
tibete:
 རླུང་གཡབ་
ukraine:
 віяло, опахало, вентилятор

ventanima

Senpripensema, malsaĝa, sencerba: malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; ventanimulo Marta . SIN:ventkapa
beloruse:
 ветраны, легкадумны
ĉeĥe:
 lehkomyslný
france:
 étourdi, fou-fou, tête en l'air
germane:
 windig (Charakter)
hungare:
 szeles, hebehurgya, szeleburdi
itale:
 sconsiderato, stordito (sciocco), scervellato, sventato
pole:
 lekkomyślny
ruse:
 легкомысленный, ветреный
slovake:
 ľahkomyseľný
ukraine:
 легковажний, легкодумний, вітряний

disventumi, disventigi

Dispeli, disperdigi: ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon, ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke [27]; reĝo […] disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan [28].
beloruse:
 разьвеяцца па ветры
france:
 s'éparpiller, se disséminer
germane:
 zerstreuen, verwehen
hungare:
 szétszóródik, széthullik
itale:
 disperdersi
pole:
 rozwiewać
ruse:
 развеяться по ветру

dorsovento, dorsvento[29]

Favora vento, vento blovanta samdirekte kun la movo de velŝipo, avio ktp: restis ankoraŭ 151 km ĝis tiu celo, se la dorsvento daŭros, […] ni eble sukcesos [30]; „Sekreto“ estis iranta kun duono de la veloj ĉe dorsovento [31].
29. G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français, Art. „dorso“
30. Pliaj bonkoraj homoj
31. A. Grin, tr. Jurij Finkel: Skarlataj veloj, Ĉap. 5ª.
angle:
 fair wind
beloruse:
 спадарожны вецер
france:
 vent arrière
germane:
 Rückenwind
ruse:
 попутный ветер
ukraine:
 попутний віте

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.