*ombr/o PV

*ombro

1.
FOT Pli malpli plena manko de lumo, en loko, kiun maldiafana korpo ŝirmas kontraŭ la lumo: jam pli grandaj la ombroj falas de la altaj montoj; en la ombro de la nokto; la montoj ĵetis, etendis longan ombron sur la ebenaĵon; [ŝi] sidis en la ombro de arbo Marta ; la ombro moviĝadis, […] kaŭzata de la neregula moviĝado de la kandela flamo [1]; la tagoj de la homo estas kiel pasanta ombro [2]; kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas (vd makulo, flanko 1) PrV ; ombroj en pentraĵo (nigraĵoj aŭ malhelaĵoj prezentantaj ombron). VD:krepusko, mallumo, nokto
2.
Tiu malluma parto, konsiderata kiel reproduktanta la formon de maldiafana korpo: Petro Ŝlemil aŭ la viro, kiu perdis sian ombron [3]; timulo timas eĉ sian propran ombrn [4]; sekvi iun kiel lia ombro (neniam lin forlasi); la hormontra ombro [5] [6].
3.
Bildo de mortinta persono, aperanta en la memoro aŭ kredita kiel fantoma realaĵo: kiam la homo mortas, lia ombro vivas kaj sin montras al la homoj [7]; mi foriros senrevene en la landon de mallumo kaj de morta ombro [8]; ŝia ombro ŝajnis klini sin al mia lito; en noktomeza silentego aperas antaŭ ili ia ombro simila tute al la patro via Hamlet ; la lando de la ombroj (la Inferoj); mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj [9]; (figure) ŝi estas nur la ombro de si mem (pro malsano kaj malgrasiĝo). VD:reaperanto, spirito4.
4.
(figure) Antaŭ- aŭ postsigno, influo de io pli grava, pli granda: sin kaŝi en la ombro (sub protekto) de iu [10].
a)
Minaco, influo de ia malbono: tiu malfeliĉo ĵetis sian ombron (malĝojon) sur la tutan jaron; ĉirkaŭita de la ombro de morto; tiu ĉi ombro (zorgo) malheligis ilian kunvivon ekde la komenco [11].
b)
Malgrava ŝajno, ero de io: ne estas eĉ ombro da danĝero; ne restis eĉ ombro da libero; sen ia ombro da dubo EE ; oni lasis al li nur ombron da potenco; ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ombron de interna malpacoZ ; la respondo ne havas eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉojZ .
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:4
3. Adelbert von Chamisso, trad. Eugen Wüster: La mirindaj aventuroj de Petro Schlemihl
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:9
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:8
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 10:21
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:2
11. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
shadow
beloruse:
цень
bretone:
1. disheol, teñvalijenn 2. skeud 3. skeud 4.b livadenn (skeud.) sen ia ~o da dubo: hep mar na marteze.
bulgare:
сянка
ĉine:
[yǐng], 阴影 [yīnyǐng], 陰影 [yīnyǐng], 影子 [yǐngzi], 黑影 [hēiyǐng], 暗影 [ànyǐng], 荫 [yìn], 蔭 [yìn], 樾 [yuè], 树荫 [shùyìn], 樹蔭 [shùyìn], 影儿 [yǐngr], 影兒 [yǐngr]
france:
ombre sen ia ~o da dubo: sans l'ombre d'un doute.
germane:
Schatten sen ia ~o da dubo: ohne den Hauch eines Zweifels.
hispane:
sombra
hungare:
árny, árnyék, árnyalak sen ia ~o da dubo: a kétség legcsekélyebb árnyéka nélkül.
indonezie:
bayangan, bayang-bayang
japane:
[ほと], 日陰 [ひかげ], 影 [かげ], 影法師 [かげぼうし], 陰影 [いんえい], 暗部 [あんぶ], 闇 [やみ], かげり, 亡霊 [ぼうれい]
nederlande:
schaduw
pole:
cień
portugale:
sombra
rumane:
umbră
ruse:
тень
svede:
skugga
ukraine:
тінь

ombra, ombroplena, ombroriĉa

Estanta en ombro: ombra valo; ombra cipreso, kverko, monto, flanko FK ; ombra aleo de maljunaj arboj IK ; li eniris en la ombroplenan ĝardenon kaj malaperis inter la arboj IK ; ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro [12].
beloruse:
ценявы, цяністы
bretone:
disheol (ag.), disheoliet
ĉine:
[yìn], 蔭 [yìn], 綠陰 [lù:yīn], 绿阴 [lù:yīn], 遮荫 [zhēyìn], 遮蔭 [zhēyìn], 遮阴 [zhēyīn], 遮陰 [zhēyīn]
france:
ombragé, ombreux
germane:
schattig
hungare:
árnyékos, árnyas
indonezie:
teduh
japane:
影のある [かげのある], 日の当たらない [にちのあたらない]
nederlande:
schaduwrijk
pole:
cienisty
rumane:
umbrită
ruse:
теневой, тенистый
svede:
skuggig
ukraine:
тінистий

ombri

(tr)
Ĵeti ombron sur ion: kiu plantis antaŭ la domo la belajn kreskaĵojn, kiuj tiel pentrinde ĝin ombras? IK ; unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj FK ; la malgrandaj lipharoj ombris la maldikajn lipojn IK ; Atrejo ombris sian vizaĝon per la mano kaj ekvidis je proksimuma distanco de duono de mejlo neregule formitan ŝtonpordegon [13]; (figure) frunto ombrita de zorgoj. VD:nubo
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
beloruse:
зацяняць, кідаць цень
bretone:
disheoliañ (v.k.)
ĉine:
[yìn], 蔭 [yìn], 在阴影中 [zàiyīnyǐngzhōng], 在陰影中 [zàiyīnyǐngzhōng], 紧盯 [jǐndīng], 緊盯 [jǐndīng], 荫蔽 [yìnbì], 蔭蔽 [yìnbì]
france:
assombrir, ombrager
germane:
beschatten, Schatten werfen
hispane:
ensombrecer
hungare:
árnyékol, beárnyékol
indonezie:
menaungi memayungi, menaungi
japane:
影を落とす [かげをおとす], 陰らす [かげらす]
nederlande:
beschaduwen
pole:
rzucać cień, zacieniać, zaciemniać
portugale:
sombrear
rumane:
aruncă o umbră, adumbri, întuneca
ruse:
бросать тень, затенять
svede:
skugga
ukraine:
кидати тінь, затінювати, затіняти

ombraĵo, subombro

Loko ombrita: promeni sub densaj ombraĵoj; saĝa derviŝo kiu pasis multe da tempo sub la ombraĵo de loka arbo kaj poste estis entombigita apud ĝi [14].
beloruse:
цень, цянёк, цяністае месца
bretone:
disheol (ak.), disheolienn
ĉine:
[yǐng], 阴影 [yīnyǐng], 陰影 [yīnyǐng]
france:
ombrage
germane:
Schatten
hispane:
umbría
hungare:
árnyékos hely
nederlande:
schaduwrijke plek
pole:
chłodnik (miejsce ocienione)
rumane:
loc umbrit
ruse:
тень, тенистое место

ombriĝi

(ntr)
Iĝi ombra: la tero ombriĝis de nigra nubego; (figure) la morto tenis lin je la gorĝo kaj lia cerbo ombriĝis.
beloruse:
апынуцца ў ценю, пакрыцца ценем
bretone:
teñvalaat
france:
s'assombrir
germane:
in den Schatten kommen, sich verschatten, beschattet werden, überschattet werden
hungare:
árnyékba borul, beárnyékolódik
japane:
かげる, 陰になる [いんになる]
nederlande:
overschaduwd worden
pole:
zciemnieć
portugale:
sombrear
rumane:
întunecată
ruse:
покрыться тенью
svede:
skuggas, förmörkas
ukraine:
покриватися тінню

ombrumi

(tr)
1.
Malheligi, obtuzigi: somero de l' amo min premas sur vojo, sen via ombrumo mi mortus sen ĝojo [15]; MUZ kvankam Mercury laŭnature estis tenoro, li scipovis multmaniere ombrumi la diversajn registrojn de sia 3½-oktavo-voĉo [16].
2.
BELA Marki per strekoj aŭ koloriloj, kiuj prezentas ombrojn en desegno aŭ pentraĵo. VD:haĉi
beloruse:
зацяняць, адцяняць
bretone:
skeudañ
france:
ombrer
germane:
schattieren
hungare:
satíroz
japane:
陰影を付ける [いんえいをつける]
nederlande:
schaduwen (v.tekening)
pole:
cieniować
portugale:
sombrear
rumane:
umbră
ruse:
затенять, оттенять
ukraine:
накладати тіні, відтіняти, відтінювати, розтушовувати, штрихувати малюнок

ĉinaj ombroj

(frazaĵo)
TEA Ombroteatro: oni tradicie kredas ombroludon origina de Ĉinio (en multaj lingvoj, ĝi estas kromnomata „ĉinaj ombroj“, pli verŝajne ĝi aperis en insulo Javo, ĉirkaŭ 5 000 a.k., aŭ Barato, el kie ĝi disvastiĝis en Sud-Orientan Azion [17]; ni invitas al spektaklo de vespera pupteatraĵo, aranĝita per fadenaj marionetoj kaj ĉinaj ombroj [18]; la feino riverencas, kun ĉinaj ombroj sur la muro, la infano estas ravita kaj aplaŭdas [19].
17. Vikipedio, Ombroludo
18. A. Delmotte, L. Osadchuk, A. Jermakova: Pupteatraĵo: Nuksorompilo, en: 30-a Internacia Festivalo, 2014
19. Vikipedio, Ballade de la féconductrice (filmo)
beloruse:
тэатар ценяў
ĉine:
皮影戏 [píyǐngxì], 皮影戲 [píyǐngxì]
france:
ombres chinoises
germane:
Schattentheater
pole:
chińskie cienie (teatr cieni)
rumane:
umbre chinezești (teatru de umbre)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.