*afer/o UV

*afero

1.
Okupo, laborotasko kiun oni faras aŭ intencas fari: en tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo [1]; li forveturis por unu tago pro tre grava afero [2]; la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila[3]; Olga preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn mastrumaferojn Metrop ; [li] tute ne atendis subite fariĝi posedanto de tiaj riĉaĵoj, neniam antaŭe pripensinte la monaferojn de sia mortinta patro [4]; la afero ne urĝas PrV ; faru vian aferon, Dio zorgos ceteron PrV ; aranĝi la aferon [5]; nun transiru ni al la afero (al la diskutata temo) [6]; al la afero! PrV pri kio estas la afero PrV ? okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj (ne enmiksiĝu) [7]; estas lia afero (tio koncernas lin) skribi al lia patro; min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere PrV ; saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon PrV .
2.
Socia interago:
a)
Io koncernanta publikajn interesojn: la sorto de la slovena minoritato en la suda provinco de Aŭstrio, Karintio […] tio estas ekskluzive ŝtata afero [8]; ministro pri internaj aferoj [9]; la sveda ministro pri eksterlandaj aferoj [10]; mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero [11]; oni ĵus strangolis en Konstantinopolo du vezirojn de la benko […], kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj [12];
b)
JUR Io koncernanta privatulojn aŭ publikajn personojn, aparte traktata de oficialaj instancoj aŭ gazetaro; precipe juĝafero: defendu aferon de vidvino [13]; se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon. [14]; David […] ne forkliniĝis de ĉio, kion la Eternulo ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido [15]; [se] metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono [16]; mia ĉefo, foje faris konsiderindan eraron, sufiĉe seriozkonsekvencan por ke la afero venu antaŭ tribunalon [17]; mi legas ĵurnalojn [ĉar] mi trovas en ili ekscitajn aferojn [18]; la ideo esti implikita en murdoafero ŝin ektimigis [19]; sesono de la historio pritraktas la „aferon Lapenna[20]; formeti la aferon en la keston de forgeso PrV .
c)
EKON Komerco, negoco aŭ rilata interago: kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo [21]; dank’ al potencaj mondumrilatoj, kiujn liaj bankaferoj al li altiris […] [22]; kio nepras por daŭrigi sportajn negocaferojn [23]? lingvoj uzeblaj en doganaferoj [24]; negocaj aferoj estas severaj PrV ; amikeco aparte, afero aparte PrV ; tago festa, for aferoj PrV .
3.
(figure) Io estanta en la mondo, konkreta aŭ abstrakta objekto, cirkonstanco, fenomeno: eĉ la plej nekredeblajn aferojn […] li tuj kredas [25]. lerni kaj fari diversajn aferojn [26]; la tiel nomata civilizo estas malbenita fuŝafero [27]; li bone konas tion, pri kio li parolas, ke la afero estas al li plene klara [28]; vi rakontas interesajn aferojn [29]; mi povas montri al vi kelkajn geografiajn kartojn kaj aliajn interesajn aferojn [30]; li volos scii, […] pri kiaj aferoj ni parolas [31]; oni parolas pri pseŭdosciencaj aferoj [32]; de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencaĵo, sed de la praktika vidpunkto – tio estas alia afero [33]; paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj PrV ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero PrV ; sen povo kolero estas ridinda afero PrV . VD:aĵo, temo
1. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
2. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 5:7
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.49
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:6
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
8. Monato, Vinko Ošlak: Martela jeso, ambosa neo, 2011
9. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
10. Monato, Stefan MAUL: Jur-renverso, 2003
11. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:17
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 29:9
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:5
16. La Nova Testamento, La agoj 19:38
17. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
19. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
20. Petro DESMET': Politika historio de la neŭtrala UEA, Monato, 2007
21. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
24. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §41.
26. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
27. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
28. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
30. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
31. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Unua
32. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
33. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
afrikanse:
ding
albane:
gjë
amhare:
ነገር
angle:
matter, affair 1. object, thing 2.b case 2.c concern 3. object, thing
arabe:
شيء
armene:
բան
azerbajĝane:
şey
beloruse:
справа, рэч
bengale:
বিষয়
birme:
အရာ
bosne:
stvar
bretone:
1. afer 2.b afer 2.c afer 3. tra
ĉeĥe:
případ, věc, věc, záležitost
ĉine:
2. 大事 [dàshì]
dane:
ting
estone:
asi
eŭske:
gauza
filipine:
bagay
finne:
1. asia, kysymys al la afero!: asiaan!. 2.b (oikeus)asia, tapaus, juttu 2.c liikeasia 3. asia (voi tarkoittaa jotain konkreettistakin, jää usein kääntämättä erillisellä sanalla) ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero: ulkonäkö pettää.
france:
1. affaire, problème, question la ~o ne urĝas: il n'y a pas le feu. nun transiru ni al la ~o: venons-en à notre affaire . al la afero!: au fait !. pri kio estas la ~o: de quoi s'agit-il?. okupu vin pri viaj ~oj: occupez-vous de vos affaires!, occupez-vous de vos pieds!. estas lia ~o: c'est son affaire, c'est son problème, c'est lui que ça regarde. min ne tuŝas la afero: ce n'est pas mon affaire, ce n'est pas mon problème, ce ne sont pas mes oignons, cette affaire ne me regarde pas. 2.b affaire, cas, cause, dossier, procès 2.c affaire, business , entreprise, commerce, firme, société amikeco aparte, ~o aparte: en affaires, on ne fait pas de sentiment , les affaires sont les affaires. 2. affaire 3. chose, affaire tio estas alia ~o: c'est une autre affaire, c'est autre chose, c'est une autre paire de manches. paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: entre dire et faire, il y a un monde . ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero: il ne faut pas juger de l'arbre par l'écorce, les apparences sont trompeuses.
galege:
cousa
germane:
Sache, Angelegenheit mon~o: Geldangelegenheit. nun transiru ni al la ~o: kommen wir zur Sache. al la afero!: zur Sache!. pri kio estas la ~o: worum geht es. okupu vin pri viaj ~oj: kümmere dich um deine Angelegenheiten, was geht dich das an?. estas lia ~o: das ist seine Angelegenheit, das ist seine Sache. min ne tuŝas la afero: das ist nicht meine Sache, das ist nicht meine Problem, lass mich aus dem Spiel, da bin ich außen vor. ministro pri internaj ~oj: Innenminister. ministro pri eksterlandaj ~oj: Außenminister. ŝtat~o: Staatsangelegeheit. Gras über eine Sache wachsen lassen. amikeco aparte, ~o aparte: beim Geld hört die Freundschaft auf. 3. Ding tio estas alia ~o: das ist etwas anderes. paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: Sagen und Tun ist zweierlei.
guĝarate:
વસ્તુ
haitie:
bagay
haŭse:
abu
hebree:
דָבָר
hinde:
बात
hispane:
la ~o ne urĝas: la cosa no urge. nun transiru ni al la ~o: vayamo al asunto en cuestión. al la afero!: ¡al grano!. pri kio estas la ~o: ¿de qué se trata?. okupu vin pri viaj ~oj: ¡métete en tus asuntos!. estas lia ~o: es asunto suyo, es cosa suya. min ne tuŝas la afero: no es asunto mío. 2.b caso, asunto 2.c negocio 3. cosa, asunto, las apariencias engañan paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: del dicho al hecho hay un trecho.
hungare:
1. ügy 2.b ügy 3. dolog
igbe:
ihe
indonezie:
2.a urusan 2.b kasus 2.c bisnis 3. hal
irlande:
rud
islande:
hlutur
itale:
faccenda, affare, cosa
japane:
1. 用件 [ようけん], 用事 [ようじ] 3. [こと], 事柄 [ことがら], 物 [もの], 事件 [じけん], 出来事 [できごと]
jave:
bab
jide:
זאַך
jorube:
ohun
kanare:
ವಿಷಯ
kartvele:
რამ
katalune:
afer, assumpte, cosa
kazaĥe:
нәрсе
kimre:
beth
kirgize:
буюм
kmere:
រឿង
koree:
korsike:
cosa
kose:
into
kroate:
stvar
kurde:
tişt
latine:
aliquid
latve:
lieta
laŭe:
ການທົດສອບ
litove:
dalykas
makedone:
работа
malagase:
zavatra
malaje:
perkara
malajalame:
വസ്തു
malte:
ħaġa
maorie:
mea
marate:
गोष्ट
monge:
tshaj plaws
mongole:
зүйл
nederlande:
zaak
njanĝe:
chinthu
okcidentfrise:
ding
okcitane:
afar, causa
panĝabe:
ਗੱਲ ਇਹ ਹੈ ਕਿ
paŝtue:
خبره
pole:
1. sprawa, rzecz grava ~o: ważna sprawa. nun transiru ni al la ~o: przejdźmy do rzeczy. al la afero!: do rzeczy!. pri kio estas la ~o: o co chodzi?. okupu vin pri viaj ~oj: zajmij się swoimi sprawami. estas lia ~o: to jest jego sprawa. min ne tuŝas la afero: mnie ta sprawa nie dotyczy. 2.b sprawa 2.c sprawa, interes 3. sprawa, rzecz o czym mowa?. tio estas alia ~o: to jest inna sprawa. paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: co innego mówić, a co innego robić . ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero: nie oceniaj rzeczy po wyglądzie.
portugale:
1. questão, assunto, negócio 2.b caso, questão, causa 2.c assunto, negócio 3. coisa, assunto
ruande:
ikintu
ruse:
1. дело grava ~o: важное дело. 2.b дело 2.c дело 3. вещь, дело tio estas alia ~o: это другое дело.
samoe:
mea
sinde:
شيء
sinhale:
දෙයක්
skotgaele:
rud
slovake:
1. záležitosť 2.b prípad 3. vec
slovene:
stvar
somale:
wax
ŝone:
chinhu
sote:
ntho e
sunde:
barang
svahile:
kitu
taĝike:
чиз
taje:
1. เรื่องราว, การงาน 2.c ธุระ
tamile:
விஷயம்
tatare:
нәрсә
telugue:
విషయం
tibete:
ཅ་ལག་
tokipone:
ijo
turke:
1. problem, sorun, iş, dert okupu vin pri viaj ~oj: kendi işinizle uğraşın. estas lia ~o: o kendisini ilgilendirir, o onun problemi. min ne tuŝas la afero: beni ilgilendirmez, o benim problemim değil. 2.b dosya(hukuk), dava 2.c iş, şirket, firma, ticaret 3. şey, eşya paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: lafla pilav pişmez. ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero: görünüşe aldanmamalı.
ukraine:
річ
urdue:
بات
uzbeke:
narsa
vjetname:
điều
zulue:
into

afera

Rilata al afero:
:
bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas en verba formo „agi kiel tia besto aŭ afero“ [34].
2.c:
ĉe sociaj kaj aferaj kunvenoj kutime kaj laŭmore estas saluti kaj adiaŭi ĉiun personon individue, per manpremo [35]; retpoŝto estas tre efika en persona kaj afera korespondado [36].
34. B. Wennergren: Verboj el ne-agaj radikoj, PMEG
35. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, A. Tilmont: Praktikaj informoj pri Antverpeno, leciono 11a
36. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Pri Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
angle:
1.a object 1.b business
beloruse:
дзелавы
ĉeĥe:
aférový
finne:
asia-
france:
1.a de chose 1.b d'affaire(s)
germane:
1.a Sach- 1.b geschäftlich
hispane:
de asuntos, de negocios, relacionado con asuntos
pole:
rzeczowy
slovake:
aférový

afereca

Havanta aŭ afektanta seriozecon aŭ alian econ, necesan por pritrakti gravajn aferojn: ŝi paŝis al sia tabureto kaj sidiĝante demandis per afereca tono [37]; fakte temas pri preskaŭ scienca faklibro en tre sobra afereca kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo [38]. VD:disciplina, gravmiena, serioza
angle:
business-like
beloruse:
дзелавы
finne:
asiallinen
germane:
sachlich, geschäftlich, geschäftsmäßig
pole:
rzeczowy

aferema

Inklina okupiĝi pri siaj aferoj; tre okupita de ili, aŭ ŝajniganta sin tia: antaŭe iras du aferemaj homoj kaj petas kamaradojn gejunulojn iome doni vojon [39]; tio ŝajnas stranga, ke en aferema kaj agema Usono ekzistas tiuj personoj [40].
39. A. Solĵenicin trad L. Isajeva: La Paska Krucirado, LOdE 1994:2
40. trad V. Okc: Santa Feo, http://www.esperanto.mv.ru/Usono/truu22.html
angle:
business-like
beloruse:
дзелавы, дзелавіты
finne:
toimelias, puuhakas
france:
affairé
germane:
geschäftig, unternehmerisch
pole:
konkretny
taje:
เรื่องมาก, จุ้นจ้าน

aferisto

EKON Profesiulo pri aferoj2.c: lastatempe mi estis laborinta pli forte ol iu ajn el tiuj aferistoj, kies sorton mi tiom arde volis eviti [41]; Hadda estis ne nur teatrogeniulo, li estis ankaŭ ruza aferisto, scianta kiom valoras bona organizado [42]; mi metis ĉion en aferistan tekon [43]. SIN:komercisto, negocistoVD:entreprenisto
angle:
businessperson, businessman
beloruse:
бізнэсмэн
ĉeĥe:
obchodní zástupce, správce majetku
finne:
liikemies, liikenainen
france:
homme d'affaires, business-man
germane:
Geschäftsmann, Businessman
hispane:
persona de negocios
indonezie:
pebisnis, pengusaha
japane:
実務家 [じつむか], ビジネスマン
pole:
biznesman, zarządca, negocjator
slovake:
obchodný zástupca, správca majetku
taje:
นักธุรกิจ
turke:
iş adamı

amafero, amorafero, seksafero

Ama kaj seksa interrilato: kiam iu mortis en suspektaj cirkonstancoj, ni sisteme informiĝas pri la amaferoj [44]; viaj amoraferoj tute ne interesas min [45]; rokmuzikisto enplektita en seksafero [46]; mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso [47]; [ili] moraladmone pritraktas junajn virojn indiferentajn al amaferoj kaj edziĝo [48].
angle:
affair (love), love affair
beloruse:
любоўная справа
ĉeĥe:
milostná záležitost (sněkým)
finne:
rakkausjuttu, suhde
france:
aventure, liaison
germane:
Liebesaffaire, Affaire, (Liebes-)Verhältnis
hispane:
aventura amorosa, asunto amoroso
indonezie:
hubungan cinta
japane:
恋愛事件 [れんあいじけん], 情事 [じょうじ]
pole:
sprawa miłosna
slovake:
milostná záležitosť
taje:
เรื่องความรัก
turke:
macera(aşk)

ĉefafero

La plej grava afero en iu tasko, entrepreno, celado: en ĉi tiu festo la sanktigado efektive estas nur la flanka afero, la ĉefafero estas manĝi kaj trinki, muziko kaj danco [49]; ne sufiĉas la pinĉilo, medikamento kaj bandaĝo, la ĉefafero estas la animo de la helpo, kiu estas […] pli saniga ol la sanigiloj [50]. VD:ĉefaĵo, plejgravaĵo, precipaĵo, VD:kvintesenco1, prioritato1
49. Ignac Hock: Mia forpermesa vojaĝo 1913, Fervoja Esperantisto, 1914 (p. 3-7)
50. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
angle:
main thing, main issue
france:
principal
germane:
Hauptsache

fiafero

Malmorala okupo, plano, interago: li sisteme planadis la fiaferon dum naŭ jaroj [51]; venĝoj kaj forigo de tiuj, kiuj tro scias pri diversaj fiaferoj, kialas por dungi murdiston [52]; oni ironias pri afabla konduto de la ekstremistoj, kiuj tute malaktivis dum la novjaraj festoj, kaj revenis al siaj fiaferoj tuj post la dusemajna feriado [53]. VD:fifaro, malbonago, misago
51. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
52. Monato, Bardhyl Selimi: Murdo laŭ mendo, 2009
53. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
angle:
misdoing
germane:
Untat, Vergehen

juĝafero

JUR
Tio, kio estas diskutata antaŭ juristo: Honkongo ĝuas altan memstarecon en administracio, leĝfarado kaj en juĝaferoj [54]; mi ne havas sufiĉan monon por gajni juĝaferon se direktoro K. atakas min pro kalumnio [55]; (figure) Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon [56].
54. Alice LIU: Honkongo: «Migranta filo» post 10 jarojMonato
55. Dafydd ap Fergus: Vide el Bruselo: Kalumnio de malriĉa esperantisto, La Ondo de Esperanto, 2001. N-ro 10
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:38
angle:
case (justice), trial (justice)
beloruse:
судовая справа, судовы працэс
france:
affaire, cause, procès
germane:
Gerichtssache, Verhandlungssache
hispane:
caso, proceso
japane:
訴訟事件 [そしょうじけん]
pole:
sprawa sądowa
ruse:
судебное дело
ukraine:
судовий процес

havi aferon kun

(frazaĵo) Pro negoco, juĝafero aŭ alia socia neceso rilati kun: tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris [57]; ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? [58].
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
58. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
angle:
have business with
beloruse:
мець справу (з кімсьці), весьці справы
france:
avoir affaire à
germane:
zu tun haben mit
hispane:
tener algo con, tener un asunto con
pole:
mieć sprawę z
taje:
มีธุระกับ

administraj notoj