*ci
ci
                     (pronomo)
(arkaismo) vi
vi
                  (arkaismo)
- 
                              La alparolato:
                              
                                 ci skribas
                                 [1].
                                 
                              - a)
- intime, en senceremonia tono: ĉu ci amas min? IK ; ekamis la konato / kaj reciproke ŝi / post paso de monato / ŝanĝiĝis „Vi“ per „ci“ FK ; jes! diris la reĝo, lunde ci ricevos nian filinon! ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li ci [2]; estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! kiel ci fartas, maljunulo [3]?
- b)
- kelkfoje parolante al Dio: al Ci ni konfidu, Dio nin savu [4]!
 
 vi
viRim. 1:
                           Z. klarigis, ke „anstataŭ ‚ci‘ oni uzas
                           ordinare ‚vi‘“[5].
                           
                     Rim. 2:
                           Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon „ci“. Tial tiuj,
                           kiuj provas uzi „ci“ en interparolado, renkontas multajn
                           malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam
                           „vi“, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al
                           intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al
                           amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni
                           povas pliprecizigi per:
                           
                              vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi
                              amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.
                              
                           PMEG
                           
                     1.
                           
                           L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
4. trad E. L.: Dio, Savu la Reĝon, The Esperantist, 1903-11
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
4. trad E. L.: Dio, Savu la Reĝon, The Esperantist, 1903-11
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
- angle:
- thou (ne plu uzata krom en preĝoj)
- beloruse:
- ты
- bretone:
- te
- bulgare:
- ти
- ĉeĥe:
- ty
- france:
- tu (rare)
- germane:
- du
- greke:
- (ε)σύ
- hebree:
- את, אתה
- hispane:
- 1.a tú (2ª persona singular tratamiento de tú)
- hungare:
- te
- itale:
- tu
- japane:
- おまえ
- katalune:
- 1.a tu 1.b Vós
- nederlande:
- 1.a jij 1.b U
- perse:
- تو
- pole:
- 1.a ty 1.b Ty
- portugale:
- tu
- ruse:
- ты
- slovake:
- ty
- svede:
- du
- ukraine:
- ти
- volapuke:
- ol
*cia [6]
(arkaismo) 
                     
                  - Posedata de ci, rilata al ci (ununombre): en la vilaĝo ĉiuj nomis cin Rufulino: ciaj lernejaj gekamaradoj, la kampuloj, la metiistoj... [7]; sendube, tia estas cia estimata edzino [8]; kio estas malagrabla al ci, tion ne faru al cia proksimulo [9].
Rim.:
                           „Ci“ kaj „cia“ ekzistas nur teorie, kaj estas
                           preskaŭ neniam  praktike uzataj. […]
                           Krome „ci“ kaj „cia“ estas menciitaj en la
                           Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko
                           („la 16 reguloj“) aperas nek „ci“ nek „cia“. Ankaŭ en la
                           Unua Libro ili ne troviĝas.
                           PMEG
                           
                     6.
                           
                           L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ci'a
7. R. Gonin: La Rufulino, 1980
8. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, 2003
9. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005
                  7. R. Gonin: La Rufulino, 1980
8. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, 2003
9. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005
- beloruse:
- твой
- ĉeĥe:
- tvá, tvůj
- france:
- ta, le tien, la tienne
- germane:
- dein
- hebree:
- cia
- hispane:
- tu, tuyo, tuya
- japane:
- おまえの
- katalune:
- teu, el teu, ton
- nederlande:
- jouw
- slovake:
- tvoj, tvoja
ciumi
                     (tr)
                  - 
                              Alparoli intime, neformale per „ci“:
                              
                                 en lia Esperanta medio en Italujo, en la jaroj
                                 40-aj kaj 50-aj, Esperantistoj ciumis aŭ viumis
                                 laŭ la cirkonstancoj, pli-malpli kiel oni kutime
                                 faras en la itala
                                 [10].
                                 
                               viumi viumi
10.
                           
                           F. Lorrain: Aldone pri „ci“, 
                              La Riverego, 2010-09 (101)
                  - beloruse:
- зьвяртацца на ты
- ĉeĥe:
- tykat
- ĉine:
- 以你來相稱呼 [yǐnǐláixiāngchēnghū]
- france:
- tutoyer
- germane:
- duzen
- hispane:
- tutear
- katalune:
- tutejar, tractar de tu
- nederlande:
- tutoyeren
- slovake:
- tykať
administraj notoj
~umi: 
                     Mankas dua fontindiko.