*kolomb/o PV

*kolombo

ZOO Genro el familio kolombedoj (Columba), birdo kun gorĝopoŝo el kiu estas komence nutrataj la idoj: kolombo estas birdo [1]; la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro [2]; mi donos al vi […] kaĝon kun kolomboj […] ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... ĝi alportos al mi novaĵojn de vi [3]; la kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto […] sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj [4]; kropo de kolombo [5]; la arbaraj kolomboj diris: kurre, kurre! [6]; la arbaraj kolomboj kveris [7]; packolombo [8]; la blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. [9]
angle:
dove
beloruse:
голуб
bulgare:
гълъб
ĉeĥe:
holub, holub k.a.
ĉine:
鴿 [gē], 鴿子 [gēzi], 鳩鴿 [jiūgē]
france:
colombe, pigeon
germane:
Taube
hungare:
galamb
indonezie:
dara, merpati
latinece:
Columba
nederlande:
duif
perse:
کبوتر
pole:
gołąb
portugale:
pombo, pomba
rumane:
porumbel
ruse:
голубь k.a.
slovake:
holub

Kolombo [10] (Col)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Columba): NGC 1800 estas galaksio en konstelacio Kolombo [11].
10. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
11. Vikipedio, NGC 1800
angle:
Columba
beloruse:
Голуб (сузор’е)
ĉeĥe:
holub
ĉine:
天鴿座 [Tiāngēzuò]
france:
Colombe (constellation)
germane:
Taube
hispane:
Paloma
japane:
ハト [はと]
latinece:
Columba
nederlande:
Duif (sterrenbeeld)
perse:
کبوتر (صورت فلکی)
pole:
Gołąb (gwiazdozbiór)
rumane:
Porumbelul (constelație)
slovake:
holub
ukraine:
голуб

kolombejo

Staleto por kolomboj: malnova ruiniĝinta kolombejo [12]; ŝi forkuris de li kaj saltis en la kolombejon [13]; en mansardoj estas kolombejoj [14].
angle:
dovecote
beloruse:
галубятня
ĉine:
鴿房 [gēfáng]
france:
colombier
germane:
Taubenschlag

kolombumi

(ntr)
1.
Aŭdigi la karesan murmuron, karakterizan de la kolomboj kaj turtoj. SUP:bleki
2.
(figure) Amindume interparoli: la fajra spirito disvolviĝis, […] vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj [15]; estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono [16].
angle:
coo
beloruse:
буркаваць
ĉeĥe:
vrkat a lísat se k sobě jako holoubci
france:
roucouler
germane:
turteln
hungare:
turbékol
indonezie:
mendekut
japane:
いちゃつく
nederlande:
1. koeren 2. kirren
perse:
1. بغ‌بغو کردن 2. (عاشقانه) رازونیاز کردن
pole:
gruchać
rumane:
gânguri
ruse:
ворковать
slovake:
hrkútať
ukraine:
воркувати (тж перен.), воркотати, туркотати

kolomboformaj

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Columbae): la ordo Kolomboformaj […] enhavas la didon [17].
beloruse:
голубападобныя (атрад)
ĉeĥe:
měkkozobí
ĉine:
鴿形目 [gēxíngmù]
france:
columbiformes
germane:
Taubenvögel
hungare:
galambalakúak
latinece:
Columbae
nederlande:
duiven (orde)
perse:
کبوترسانان
pole:
gołębiowe
rumane:
columbiformes
ruse:
голубеобразные
slovake:
holuby
ukraine:
голубоподібні

domkolombo, hejmkolombo

AGR Kortbirdo devenanta de la rokkolombo, uzata interalie kiel leterkolombo (Columba livia domestica), multe renkontata en urboj.

domkolombo
angle:
pigeon
beloruse:
голуб свойскі
france:
pigeon domestique
germane:
Haustaube
hungare:
házi galamb
japane:
イエバト, ドバト
latinece:
Columba livia domestica
nederlande:
huisduif
perse:
کبوتر خانگی
pole:
gołąb domowy
portugale:
pombo
rumane:
porumbelul de casă
ruse:
домашний голубь
ukraine:
голуб свійський

leterkolombo, mesaĝkolombo, kurierkolombo

POSX Domkolombo uzata por transporti leterojn reflugante hejmen: ŝajnis ke legio da mesaĝkolomboj preterpasas super niaj tegmentoj [18]; la internacia federacio de bredistoj de kurierkolomboj, kun membroj en 56 landoj, okazigas internacian olimpiadon ĉiun jaron [19]; mi sentis min kiel rehejmiĝanta leterkolombo [20].
18. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
19. Monato, Julius Hauser: Aera kuriero, 2013
20. Charlotte Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, Dua parto, ĉapitro 36a
angle:
messenger pigeon, carrier pigeon
beloruse:
паштовы голуб
ĉeĥe:
poštovní holub
ĉine:
信鴿 [xìngē]
france:
pigeon voyageur
germane:
Brieftaube
hungare:
postagalamb
indonezie:
merpati pos
japane:
伝書鳩 [でんしょばと]
nederlande:
postduif
perse:
کبوتر نامه‌بر
pole:
gołąb pocztowy
rumane:
porumbel voiajor
ruse:
почтовый голубь
slovake:
poštový holub
ukraine:
поштовий голуб

ringokolombo

ZOO Specio de kolombo (Columba palumbus), kun blankaj kolmakuloj kaj blankaj flugilrandoj: la ringkolombo aŭ palumbo […] havas rozkoloran bruston kaj verdajn nuancoj en la strioj super a kolmakuloj, kiuj vere ne formas kompletan ringon spite la nomon de la specio, la ringokulo estas flava (kiel la bekopinto), dum tiu de la rokkolombo oranĝa kaj tiu de la trukolombo hela kaj mallarĝega [21]. SIN:palumbo
angle:
wood-pigeon
beloruse:
вяхір, голуб вялікі
bulgare:
гривяк
ĉeĥe:
hřivnáč obecný, hřivnáč
ĉine:
斑尾林鴿 [bānwěilíngē], 鵓 [bó]
france:
palombe, pigeon ramier, ramier
germane:
Ringeltaube
hungare:
örvös galamb
japane:
モリバト
latinece:
Columba palumbus
nederlande:
houtduif
perse:
کبوتر جنگلی
pole:
grzywacz
rumane:
porumbel gulerat
ruse:
вяхирь, витютень
slovake:
hrivnák, hrivnáč
ukraine:
голуб лісовий, припутень

rokkolombo

ZOO Specio de kolombo (Columba livia), kun blanka dorso: la leterkolombo estas kolombo kiu utilas por transporti leterojn aŭ mesaĝojn profitante la kapablon de kolomboj reveni al siaj kolombejoj [ili] kutime estas hejmkolomboj devenantaj el la origina specio Rokkolombo [22]. SIN:livio
angle:
rock-dove
beloruse:
голуб шызы
ĉeĥe:
holub skalni, holub skalní
ĉine:
野鴿 [yěgē]
france:
pigeon biset
germane:
Felsentaube
hungare:
szirti galamb
japane:
カワラバト
latinece:
Columba livia
nederlande:
rotsduif
perse:
کبوتر چاهی
pole:
gołąb skalny
rumane:
porumbel
ruse:
сизый голубь, голубь обыкновенный, голубь полевой
slovake:
holub skalný
ukraine:
голуб сизий

administraj notoj

dom~o, hejm~o: Mankas dua fontindiko.
dom~o, hejm~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.