*or/o UV

*oro

1.
KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 79, atompezo 196,967; flava metalo, tre densa, facile fadenigebla kaj multvalora, kiun oni uzas por juveloj kaj moneroj: pagi per oro (ne per valorpaperoj); dek sikloj da oro [1]; ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj [2]; ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro [3]; krono el ruĝa oro (alojo kun kupro) [4]; temp' estas valoro simile al oro PrV ; ne ĉio brila estas oro (ne fidu brilan eksteron) [5]. (Au)
2.
EKON Mono, riĉeco: okuloj brilis per avida serĉado de oro [6]; kiu havas oron, havas honoron PrV ; por sia oro ĉiu estas sinjoro PrV ; ne defendas oro kontraŭ doloro PrV ; ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (per mono oni faras ĉion) PrV .
3.
(figure) Multvalora, bonega afero: kreskis nia sekvantaro en la reto, tamen ne ĉio estas oro [7]; la vera nigra oro de Britio ne estas la petrolo de la Norda Maro, sed la angla lingvo [8]; en la israel-palestina konflikto grandan rolon ludas la blua „oro“, Israelo ricevas grandan parton de sia akvokvanto el la montoj de okcidenta Jordanio [9]; ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro PrV ; legu tiun poemon: ĝi estas vere el oro.
afrikanse:
goud
albane:
ari
amhare:
ወርቅ
angle:
gold
arabe:
الذهب
armene:
ոսկի
azerbajĝane:
qızıl
beloruse:
золата
bengale:
স্বর্ণ
birme:
ရွှေစင်
bosne:
zlato
bretone:
aour
ĉeĥe:
zlato
ĉine:
金子 [jīnzi], 黃金 [huángjīn], 黄金 [huángjīn], 鋆 [yún]
dane:
guld
estone:
kuld
eŭske:
urre
filipine:
ginto
france:
or
galege:
ouro
germane:
Gold 2. Geld, Reichtum
greke:
χρυσάφι, χρυσός
guĝarate:
ગોલ્ડ
haitie:
haŭse:
zinariya
hinde:
सोना
hispane:
1. oro
hungare:
arany
igbe:
ọlaedo
indonezie:
emas, aurum
irlande:
óir
islande:
gull
itale:
1. oro
japane:
ゴールド
jave:
emas
jide:
גאָלד
jorube:
wura
kanare:
ಚಿನ್ನದ
kartvele:
ოქროს
katalune:
or
kazaĥe:
алтын
kimre:
aur
kirgize:
алтын
kmere:
មាស
koree:
korsike:
oru
kose:
igolide
kroate:
zlato
kurde:
zêr
latine:
aurum
latinece:
1. Aurum
latve:
zelta
laŭe:
ຄໍາ
litove:
aukso
makedone:
злато
malagase:
volamena
malaje:
emas
malajalame:
സ്വർണം
malte:
deheb
maorie:
koura
marate:
सोने
monge:
kub
mongole:
алт
nederlande:
1. goud 2. geld, goud 3. goud
nepale:
सुन
njanĝe:
golide
okcidentfrise:
goud
panĝabe:
ਸੋਨੇ ਦਾ
paŝtue:
د سرو زرو
pole:
złoto
portugale:
oiro, ouro (bras.)
ruande:
zahabu
rumane:
aur
ruse:
золото
samoe:
auro
sinde:
هونء به
sinhale:
රන්
skotgaele:
òir
slovake:
zlato
somale:
dahab
ŝone:
goridhe
sote:
khauta
sunde:
emas
svahile:
dhahabu
svede:
guld
taĝike:
тилло
taje:
ทอง
tamile:
தங்க
tatare:
алтын
telugue:
బంగారు
tibete:
གསེར་
ukraine:
золото
urdue:
سونا
uzbeke:
oltin
vjetname:
vàng
zulue:
igolide

ora

1.
El oro:
a)
ora ringo [10]; montri grandan oran medalon sur la kolo [11].
b)
ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas PrV ; ora posteno.
c)
ŝi estas tre bona, ora koro [12]; [voli] revenigi la oran tempaĝon (tempoj idealigitaj) [13]; tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla [14]; promesi orajn montojn (ŝmiri) PrV ; La Oraj Versoj de Pitagoro [15].
2.
Havanta koloron de oro. SUB:blonda
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:22
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
14. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Esperanto kaj Volapük, La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6; paĝ. 9—12. — 1890, paĝ. 24—27; paĝ. 37—38.
15. Nova Akropolo, Esperanta Retaradio, 202-02-18
angle:
1. gold 2. golden
beloruse:
залаты
bretone:
alaouret, aour (en aour)
bulgare:
злато
france:
1. d'or, en or 2. doré
germane:
Gold-, golden 1.a gülden 1.c goldig ~a koro: goldiges Herz. 2. goldfarben
greke:
χρυσαφ ένιος
hispane:
de oro
hungare:
arany-
indonezie:
1. ... emas, dari emas 2. keemasan, keemas-emasan
japane:
金の [かねの], 黄金の [おうごんの], 金製の [かねせいの], 金色の [きんいろの], 貴重な [きちょうな], すばらしい
katalune:
daurat, d'or, auri
nederlande:
gouden
pole:
złoty
portugale:
de oiro, de ouro (bras.)
rumane:
aurit
ruse:
золотой
svede:
gyllene
ukraine:
золотий

ori

1.
(tr)
Kovri per maldika tavolo el oro: pentraĵo en riĉe orita kadro [16]; orita reĝa ŝipo [17]; oritaj pomoj kaj juglandoj […] kaj blankaj kandeletoj estis alfiksitaj al la branĉoj [18]; ŝiaj ŝuoj estis oritaj [19]; (figure) la sunaj radioj traboris la verdaĵon kaj oris la foliojn [20]; (figure) pensoj […] oritaj per la lasta rebrilo de l' amo [21]. SIN:orumi
2.
(ntr)
Impresi kiel oro, aspekti kiel oro: la duono de Forumo […] estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo [22]; la vivo tiel mirinde belis, la suno tiel oris kaj varmis, la lando tiel fabelece ĉarmis [23].
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
20. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
21. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj
22. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 2a
23. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 17a
angle:
1. gild 2. shine like gold
beloruse:
1. залаціць, пазалаціць 2. залаціцца, блішчэць як золата
bretone:
1. alaouriñ, aouriñ
ĉeĥe:
pozlatit, zlatit
ĉine:
1. 泥金 [níjīn], 鑲金 [xiāngjīn], 镶金 [xiāngjīn]
france:
1. dorer
germane:
1. vergolden 2. golden scheinen
hispane:
chapar (en oro)
hungare:
1. aranyoz
indonezie:
1. mengemasi, menyepuh 2. mengemas
japane:
金をかぶせる [かねをかぶせる], 金箔を張る [きんぱくをはる], 金メッキする [かねめっきする]
katalune:
1. daurar 2. resplendir, excel·lir
nederlande:
1. vergulden
pole:
1. złocić, ozłacać, pozłacać 2. złocić się
rumane:
1. auri 2. auri
ruse:
1. золотить, позолотить 2. золотеть, золотиться
slovake:
pozlátiť
svede:
1. förgyll
ukraine:
золотити, покривати золотом

origi

Fari ora (aŭ kvazaŭ ora); provizi per oro, ora koloro: origi siajn ŝparaĵojn (transformi ilin el mona formo en oron); la lukso de la kortego origis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio [24]; (figure) decembra suno […] origis la malgrandan fenestreton Marta .
angle:
gild, shine like gold
beloruse:
залаціць, абарачаць у золата
ĉeĥe:
pozlatit, zlatit
germane:
vergolden
hispane:
dorar
indonezie:
mengemasi
japane:
, 金色にする [きんいろにする]
katalune:
fer tornar daurat, convertir en or
pole:
złocić
rumane:
auri
ruse:
золотить, обращать в золото
slovake:
pozlátiť
ukraine:
золотити, покривати золотом

orumi

1.
Ori1: ĉe proksima stratangulo oni povas vidi la por pendŝildo uzatan „Oran Ŝipon“, belege cizelitan, orumitan velŝipon el kupro, objekton de entuziasmo por ĉiuj infanoj [25]; (figure) morgaŭ, kiam birdoj kantos sur branĉoj kaj la matensuno orumos arbopintojn kaj disgutos sennombrajn brilajn perlojn sur la akvon, ŝi jam estos ferminta la okulojn por ĉiam [26].
2.
Ori2: fajro el branĉetoj […] orumis de bela flava koloro [27].
25. Monato, Jozefo Horváth: Gyoer aŭ kie ekkokerikis ventokoko
26. Bakin, tr. Vejdo: La Familio, ĉap. 26a
27. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
angle:
1. gild
beloruse:
1. залаціць
ĉeĥe:
1. pozlatit aplikací zlaté fólie, zabalit do pozlátka
ĉine:
1. 泥金 [níjīn]
germane:
vergolden
indonezie:
1. mengemasi, menyepuh
japane:
1. 金メッキする [かねめっきする]
katalune:
1. durar (comunicar un color semblant al de l'or)
pole:
1. pozłocić
rumane:
1. auri
ruse:
1. золотить, позолотить
slovake:
1. pozlátiť

orumo

1.
La ago orumi, orumado Al ĉia land' la gloron de l' falsaj rev-orumoj [28].
2.
Rezulto de la ago orumi: la ortavolo aŭ la objekto orumita: karakterizaj pri la renesanca lignogravurado estas la pompaj vegetaĵformaj relief-ornamaĵoj, simbolaj bestofiguroj, orumo k.a. [29]; La epoletoj. La galonoj... La orumo... Ĉio brilanta... [30]; inter la bindaĵoj, rimarkindan valoron havas la Veneciaj […] kun orumaĵoj kaj pentraĵoj sur ledo, ligno, veluro kaj ankaŭ sur perlamoto [31]; Tiel orumo, mebloj, gem', koliero Adaptis sin al ŝia belo rara, Sen noci al ŝia bril' perfekte klara, Kaj ŝajnis servi ŝin kiel bordero [32].
28. Mallarmé, tr. G. Waringhien: Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn, La Nica literatura revuo, 1:4
29. Evgeni GEORGIEV: Vidinda monaĥejoMonato
30. Voĉoj
31. Venecio (gvidlibro), Venecio, 1923
32. Ch. Baudelaire: La floroj de l' malbono, Stafeto
angle:
gilding
beloruse:
1. залачэньне 2. пазалота
ĉeĥe:
pozlátko
germane:
Vergoldung
indonezie:
pengemasan, penyepuhan
katalune:
dauradura 1. daurador
pole:
pozłocenie
rumane:
aurire
slovake:
pozlátka

oraĵo

Objekto el oro: sklavo elprenis arĝentaĵojn kaj oraĵojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka [33]; la tintado de tiuj oraĵoj trafas kiel dolĉaj harpoj la orelon [34]; fraŭlino […] ornamita per iom da oraĵo sur la kapo [35]; ŝiaj vestoj glimis pro oraĵoj kaj juvelaj ornamaĵoj [36];
angle:
gold object
beloruse:
залаты выраб
bretone:
aouraj
germane:
Goldschmuck, Goldzeug
hungare:
aranytárgy
indonezie:
emas-emasan
japane:
金細工品 [かねさいくしな]
katalune:
dauradura, peça treballada en or
pole:
złota biżuteria
rumane:
bijuterii de aur
ruse:
изделие из золота
ukraine:
золотий виріб, виріб із золота

oraĵisto

Tiu, kiu profesie laboras super oraĵoj: idolon […] oraĵisto kovras per oro [37]; en via trezorejo kuŝas kvin bareloj da oro, ordonu al la oraĵistoj de la regno fari el unu diversajn vazojn kaj meblojn [38]; [ŝi] devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de […] oraĵistoj [39].
angle:
goldsmith
beloruse:
ювэлір (па золату)
bretone:
aourer, orfebour
ĉine:
金匠 [jīnjiàng], 金飾工 [jīnshìgōng], 金饰工 [jīnshìgōng]
france:
orfèvre
germane:
Goldschmied
hispane:
orfebre
hungare:
aranyműves
indonezie:
tukang emas, pandai emas
japane:
金細工師 [かねさいくし]
katalune:
orfebre
nederlande:
goudsmit
pole:
złotnik, jubiler
rumane:
bijutier
ruse:
золотых дел мастер, ювелир (по золоту)
svede:
guldsmed
ukraine:
золотар, ювелір

orejo

Regiono, en kiu oni trovas ormasojn aŭ orvejnojn.
angle:
gold mine
beloruse:
залатое радовішча
bretone:
aoureg
ĉeĥe:
naleziště zlata
ĉine:
金矿 [jīnkuàng], 金礦 [jīnkuàng]
hungare:
aranylelőhely
indonezie:
tambang emas
japane:
金の砂鉱床 [かねのすなこうしょう], 金鉱床 [きんこうとこ]
katalune:
mina, jaciment (d'or)
nederlande:
goudveld
pole:
złota złoże
rumane:
depozit de aur
ruse:
золотая россыпь, золотой прииск
slovake:
nálezisko zlata, zlatonosná oblasť
ukraine:
золотокопальня

origisto

Tiu, kiu profesie oras.
angle:
gilder
beloruse:
пазалотчык
bretone:
alaourer
ĉeĥe:
pozlacovač
france:
doreur
greke:
χρυσοχόος
hungare:
aranyozó
indonezie:
penyepuh, tukang sepuh emas
japane:
金箔師 [きんぱくし], 金メッキ工 [かねめっきこう]
katalune:
daurador
pole:
złotnik
portugale:
ourives
rumane:
aurar
slovake:
pozlacovač

orbazo Viki

EKON Principo de monsistemo en kiu monunuo estas egalvalora kaj ŝanĝebla je difinita maso da oro: la orbazo formis la financan bazon de la internacia ekonomio de 1870–1914 [40]. VD:bimetalismo
angle:
gold standard (economics)
beloruse:
залаты стандарт
ĉine:
金本位 [jīnběnwèi]
germane:
Goldstandard
indonezie:
standar emas
pole:
system waluty złotej, parytet złota, standard złota
rumane:
etalon aur, paritatea aurului, standarde de aur
ruse:
золотой стандарт

administraj notoj

pri ~igisto:
    "Origisto" estas vorto misformita. Persono kiu "origas" (ekz-e el
    plumbo faras oron) estas alĥemiisto. Ĉi tie devus esti or(um)isto.
    Eĉ se ekzistas (ĉi tie mankantaj) ekzemploj, tia uzo estas
    markenda kiel EVItinda.
  [Sergio Pokrovskij]
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igisto: Mankas dua fontindiko.
~igisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.