*foli/o
*folio
- 1.
Diversforma organo de vegetaĵo, ofte verda (kolora ĉe la floroj) kaj maldika, kiu kreskas sur la tigo kaj servas por asimili la karbonacidon de la aero per fotosintezo: la kolombo […] havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo [1]; terebintarbo, kies folioj velkis [2]; la floro […] etendis […] ĉiujn siajn blankajn foliojn [3]; la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese FK ; flavaj kaj rozaj folioj falis de la arboj IK ; grandaj foliokreskaĵoj […] formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi malgranda Edeno FK ; [ili] tenis en la buŝo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies fumon ili elspiradis FK ; li tremas, kiel aŭtuna folio PrV ; pelos ilin brueto de falanta folio [4]; foliplato (la plata parto de la folio, limbo); folitigo (tigo tenanta la foliplaton, petiolo); foliingo, folibazo (baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon); elipsa, ovoforma, inverse ovoforma (obovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, ronda, lancoforma, renforma, linia, ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma, piedforma folio; glatranda, harranda, segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba, festonranda folio; pinta, pintega, pikilpinta, obtuza folio; strinerva, fingronerva, plumnerva folio.
- 2.
-
Maldika, plata objekto:
ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj
[5];
[li] komencis transturnadi la foliojn en la notolibro
FK
;
[ŝi] plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero
FK
;
filmo, plato
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:30
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:36
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:30
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:36
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:3
- afrikanse:
- blad
- albane:
- fletë
- amhare:
- ሉህ
- angle:
- leaf
- arabe:
- ورقة
- armene:
- թերթ
- azerbajĝane:
- hesabatı
- beloruse:
- 1. ліст 2. аркуш
- bengale:
- শীট
- birme:
- စာရွက်
- bosne:
- list
- bulgare:
- 1. лист, листо 2. лист
- ĉeĥe:
- list papíru, list rostliny
- dane:
- ark
- estone:
- leht
- eŭske:
- fitxa
- france:
- feuille ~plato: limbe (bot.). ~tigo: pétiole. ~ingo, ~bazo: base foliaire.
- galege:
- folla
- germane:
- ~plato: Blattspreite. ~tigo: Blattstiel. ~ingo, ~bazo: Blattgrund. 1. Blatt 2. Blatt (papero), Folie (metalo, plasto)
- guĝarate:
- શીટ
- haitie:
- fèy
- hinde:
- चादर
- hispane:
- hoja ~plato: limbo (bot.). ~tigo: peciolo (bot). ~ingo, ~bazo: base (de la hoja de árbol) (bot). 1. hoja (árbol,planta) 2. hoja (papel, metal, plástico), plancha (metal), lámina (metal, plástico)
- hungare:
- ~plato: lemez (levélen). ~tigo: nyél (levélen). ~ingo, ~bazo: alap (levélen). 1. levél (fa~) 2. lap(könyv~), fólia
- igbe:
- akwụkwọ
- irlande:
- bileog
- islande:
- blað
- japane:
- シート
- jide:
- בויגן
- jorube:
- dì
- kanare:
- ಹಾಳೆ
- kartvele:
- ფურცელი
- kazaĥe:
- табақ
- kimre:
- taflen
- kirgize:
- барак
- kmere:
- សន្លឹក
- koree:
- 시트
- korsike:
- fogghiu
- kose:
- ishiti
- kroate:
- list
- kurde:
- rûberê nivînê
- latine:
- linteum
- latve:
- lapa
- laŭe:
- ເອກະສານ
- litove:
- lapas
- makedone:
- лист
- malagase:
- lamba
- malaje:
- lembaran
- malajalame:
- ഷീറ്റ്
- malte:
- folja
- maorie:
- whārangi
- marate:
- पत्रक
- monge:
- daim ntawv
- mongole:
- хуудас
- nederlande:
- ~plato: bladschijf, limbus. ~tigo: bladsteel. 1. blad (plantk.) 2. blad (papier), folie
- nepale:
- पाना
- njanĝe:
- chikalata
- okcidentfrise:
- fel
- panĝabe:
- ਸ਼ੀਟ
- paŝtue:
- پاڼه
- pole:
- liść, kartka
- portugale:
- 1. folha 2. folha, chapa, lâmina
- ruande:
- urupapuro
- ruse:
- лист
- samoe:
- laupepa
- sinde:
- ورق
- sinhale:
- පත්රය
- skotgaele:
- duilleag
- slovake:
- v kartách zelené
- slovene:
- stanja
- somale:
- xaashida
- ŝone:
- bepa
- sote:
- lakane
- sunde:
- lambaran
- svahile:
- karatasi
- taĝike:
- лавҳаи
- taje:
- แผ่น
- tamile:
- தாள்
- tatare:
- таблица
- telugue:
- షీట్
- tokipone:
- kasi
- turke:
- yaprak
- ukraine:
- лист
- urdue:
- شیٹ
- uzbeke:
- varaq
- vjetname:
- tờ
- zulue:
- ishidi
folii
- 1.
-
(ntr)
Kreskigi foliojn: daŭre ruĝo floras, verd' folias [6]; (figure) efemereco […] ― folias la horoj, burĝonas la tagoj [7]. - 2.
- Foliumi: [ŝi] prenas la Biblion kaj folias Rabistoj .
6.
Sibayama Zyun'iti: En la
Parko de Paco, Hiroŝimo, 1974
7. Efemereco, Kajeroj el la Sudo, n-ro 11, jul-sep 1991
7. Efemereco, Kajeroj el la Sudo, n-ro 11, jul-sep 1991
- angle:
- 2. browse
- ĉeĥe:
- 1. vyhánět listy 2. listovat, obracet listy (v knize)
- france:
- 1. feuiller
- germane:
- 1. austreiben (Blätter)
- hispane:
- 2. navegar (por internet)
- hungare:
- 1. levelet hajt
- nederlande:
- 2. bladeren
- ruse:
- 1. покрываться листьями
- slovake:
- 1. vyháňať listy 2. listovať
- ukraine:
- вкриватися листям, випускати листя
foliaro
- 1.
- Amaseto de folioj kreskantaj ĉe branĉo aŭ vegetaĵo: branĉoj kun densa foliaro [8]; [arbo], sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj [9]; la daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ […] sunombrelo [10]; kamufli sin inter la foliaro [11]; la malluma foliaro de la arbo BdV ; sunradioj penetris tra la juna foliaro [12].
- 2.
- Staplo de paperfolioj: TEJO celis ne simple liveri […] nur ankoraŭ alian novaĵ-foliaron aŭ anoncaron, sed veran gazeton EeP ; [iu] ŝtelis tiun foliaron ĉe la fotokopia maŝino ChV ; pri la origino kaj la evoluo de ĉiu alfabeto oni povus verki dikajn foliarojn [13].
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 31:3
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:21
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
11. Monato, Roberto Pigro: Noktiĝas ... kaj la papilio noktuiĝas, 2012
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
13. Monato, Mihail Korotkov: Plej granda invento de la homaro, 2013
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:21
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
11. Monato, Roberto Pigro: Noktiĝas ... kaj la papilio noktuiĝas, 2012
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
13. Monato, Mihail Korotkov: Plej granda invento de la homaro, 2013
- beloruse:
- 1. лісьце 2. стос (паперы)
- bulgare:
- 1. шума
- ĉeĥe:
- 1. listoví rostliny, listí, olistění
- france:
- 1. feuillage
- germane:
- 1. Laub 2. Papierstapel
- hispane:
- 1. follaje
- hungare:
- 1. lomb(ozat)
- katalune:
- 1. fullatge
- pole:
- 1. ulistnienie
- ruse:
- 1. листва
- slovake:
- 1. lístie
- ukraine:
- збірн. листя
foliero
- ĉeĥe:
- lísteček složeného listu, šupina obalová
- france:
- foliole
- germane:
- Fieder
- slovake:
- lístoček (zložitých kvetov)
- ukraine:
- листочок
foliigi
Platigi metalon en folion: foliigita arĝento [15]; foliigita pasto [16]; la aranĝo de la glimo en paralelaj tavoletoj donas al [gnejso] foliigitan aspekton [17].
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:9
16. Vikipedio, Foliigita pasto
17. Vikipedio, Gnejso
16. Vikipedio, Foliigita pasto
17. Vikipedio, Gnejso
- ĉeĥe:
- lístkovat
- france:
- laminer
- germane:
- ~igita pasto: Blätterteig.
- hispane:
- laminar, hacer planchas
- hungare:
- laminál
- ruse:
- прокатывать, вальцевать, плющить
- slovake:
- lístkovať
- ukraine:
- качати, розкачувати (тісто)
foliumi
- 1.
- Movi, turni la foliojn de io: malrapida vento foliumis iom en la arbfoliaro VRA .
- 2.
- Turni la paĝojn de libro, kajero kc por supraĵe trarigardi ĝin: [li] rigardis la librojn, foliumis en kelkaj kaj legis peceton tie kaj tie InfanTorent2 ; ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis ChL ; li foliumis kelkajn paperojn sur la skribotablo KrM ; nur la foliumado aŭdiĝis [kiel] en niaj bibliotekoj VaK ; mi foliumas al la titolvorto kaj tie mi legas, ke la persan tapiŝarton ni konas ekde la dinastio „Safida“ SatirRak ; Jano dume plu foliumis la leterojn, subite li fajfis ekscitiĝe ChB .
- 3.
Esplori datumojn (dosierojn, dosierujojn, hipertekstojn) en laŭvola ordo, ne nepre en la rekta ordo.
- angle:
- browse (a book)
- bulgare:
- 3. разглеждам
- germane:
- blättern 1. rascheln (Blätter)
- hungare:
- 3. böngészik (pl. a világhálón)
- ruse:
- 3. просматривать
- ukraine:
- гортати, перегортати (сторінки)
foliumilo
Legilo por foliumi, precipe TTT-legilo de retumilo: Mikrosofto ankaŭ kontraŭas aron da novaĵoj, kiujn la uzantoj atendas en sia foliumilo [18]; mi hazarde elektis Netscape kiel uzotan programon, [kies] ĉefa avantaĝo estis, ke en unu programo estas samtempe poŝtilo kaj foliumilo [19]; vi povas tuj serĉi el la adres-trabo de via foliumilo [20].
18.
Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove
interbatalas, 2005
19. Monato, Roland Rotsaert: Netscape 8: plej multflanka, 2005
20. Monato, Retbutiko renovigita, 2014
19. Monato, Roland Rotsaert: Netscape 8: plej multflanka, 2005
20. Monato, Retbutiko renovigita, 2014
- angle:
- browser
- beloruse:
- браўзэр
- bulgare:
- браузър
- ĉeĥe:
- prohlížečka (program)
- france:
- fureteur, navigateur
- hispane:
- explorador (programa), navegador (programa)
- hungare:
- böngésző(program)
- nederlande:
- browser, bladeraar
- pole:
- czytnik, pajęczarka, przeglądarka, broser
- ruse:
- браузер, просмотрщик, обозреватель
- slovake:
- prehliadač
falfolia
Havanta foliojn, kiuj velkas kaj falas komence de la malvarma sezono: falfoliaj kaj ĉiamverdaj arboj [21]; sovaĝa ajlo […] kreskas sur humida kaj malseka sojlo de la ombraj falfoliaj arbaroj kaj herbejoj de Eŭropo kaj Azio [22].
21.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro
8a
22. Dr. Pandalis: Sovaĝa Ajlo, [vidita je 2006-03-22]
22. Dr. Pandalis: Sovaĝa Ajlo, [vidita je 2006-03-22]
- beloruse:
- лістападны (аб расьліне)
- bulgare:
- листопадно растение
- ĉeĥe:
- opadavý
- france:
- à feuilles caduques
- hispane:
- caducifolia, de hoja caduca
- portugale:
- caducifólio, caduco (bot.), decíduo, deciduifólio
- slovake:
- opadavý
- ukraine:
- листопадний
florfolio
Kalika aŭ korola folio de la floro: [la elfoj] havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj [23]; oni ne plu bezonas magrajn herbotigojn […] aŭ rompiĝemajn florfoliojn por fini sian digestadon [24].
23.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
24. Monato, Kristnasko ― Adori, odori
24. Monato, Kristnasko ― Adori, odori
- beloruse:
- пялёстак
- ĉeĥe:
- okvětní lístek
- france:
- pétale, sépale
- germane:
- Blütenblatt
- hispane:
- pétalo
- hungare:
- viráglevél, szirom
- nederlande:
- bloemblad
- pole:
- płatek
- ruse:
- лепесток
- slovake:
- okvetný lístok
- ukraine:
- чашолисток, тичинка, пелюстка
flugfolio
Unufolia aŭ malmultfolia presaĵo, ne broŝurita, ordinare uzata por propagando aŭ reklamo: afiŝoj kaj flugfolioj presitaj de la partio de socialistaj laboristoj kaj distribuitaj tra Dublino [25]; NATO sugestis per la flugfolioj „forkuri, indiferente kien“ [26]; jen partiaj disputoj, flagoj, standardoj, banderoloj, flugfolioj kun plej demagogiaj, orgiaj, malhonestaj promesoj [27].
25.
Monato, IRL: Ekskapo eskapas
26. Monato, Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj
27. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007283.html
26. Monato, Stefan Maul: Trompitaj dizertintoj
27. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007283.html
- beloruse:
- улётка, лістоўка
- bulgare:
- листовка
- ĉeĥe:
- leták
- france:
- prospectus
- germane:
- Flugblatt
- hispane:
- panfleto
- hungare:
- röplap, prospektus
- nederlande:
- strooibiljet, pamflet
- pole:
- ulotka
- ruse:
- листовка
- slovake:
- leták
- ukraine:
- листівка, летючка
kontraŭfolio
[28]
Tiu responda, komplementa parto de ĉeko, kvitanco, atestfolio ks, kiu restas ĉe la registro, kajero, libreto ks, post apartigo de la transdonita parto kaj surhavas ordinare la samajn informojn; talono1.
28.
M. C. Butler: Step by Step in Esperanto, §440
- angle:
- counterfoil
- france:
- talon
- ruse:
- корешок (квитанционной, чековой и т.д. книжки), талон (билета)
senfoliigi
(tr)
- Senigi je folioj: la ventego senfoliigas la plej delikatajn rozojn RBa ; aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn [29]: proceso kontraŭ la Dow Chemical, kiu produktis la faman kemian senfoliigaĵon[…] „agent orange“ [30].
29.
E. Boirac:
Perdita kaj Retrovita, 1904
30. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Lasta perfido ― Mortigi kaj Morti aŭ la oferitaj de la Usonaj Militoj
30. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Lasta perfido ― Mortigi kaj Morti aŭ la oferitaj de la Usonaj Militoj
- beloruse:
- абарваць лісьце
- france:
- effeuiller
*trifolio
Genro el familio fabacoj (Trifolium), kun tripartaj folioj: ĉarma kaj dolĉa estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de trifolioj, kie la abeloj zumadis [31]; unuj verdis: la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiĝanta hordeo [32]; oni rikoltis la trifolion kaj seneson [33].
Rim.:
En UV la vorto aperas kun streketo: tri'foli', sed tamen kiel kapvorton inter
tribun' kaj trik' anstataŭ kiel derivaĵo de foli'. Kaj ĉar fakte temas ne pri
speco de folio sed vegetaĵo, oni pli bone konsideru ĝin kiel radiko adoptita
el la latina vorto Trifolium.
[W. Diestel]
31.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
34. Ivar Leidus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Trifolium_pratense_-_Keila.jpg
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
34. Ivar Leidus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Trifolium_pratense_-_Keila.jpg
- beloruse:
- канюшына
- bulgare:
- детелина
- ĉeĥe:
- trifolium, trojlístek, třílístek
- france:
- trèfle
- germane:
- Klee
- hispane:
- trebol
- hungare:
- lóhere
- latinece:
- herbeja tri~o: Trifolium pratense. Trifolium
- nederlande:
- klaver
- pole:
- koniczyna
- ruse:
- клевер, трилистник
- slovake:
- trojlístok
- ukraine:
- конюшина
kartezia folio
MatVort
kartezia folio
Speco de triagrada ebena kurbo: la kartezia ekvacio de kartezia folio estas de la tipo `x^3+y^3=3axy`.
kartezia folio
- angle:
- Cartesian folium
- beloruse:
- дэкартаў ліст
- bulgare:
- декартов лист
- ĉeĥe:
- Descartesův list, Descartův list
- france:
- folium de Descartes
- germane:
- Descartessches Blatt
- hispane:
- hoja de Descartes (curva geométrica)
- hungare:
- Descartes-féle levélgörbe
- pole:
- liść Kartezjusza
- ruse:
- декартов лист
- slovake:
- Descartesov list
administraj notoj
~ero:
Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
tri~o: Mankas verkindiko en fonto.
kartezia ~o: Mankas dua fontindiko.
kartezia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
tri~o: Mankas verkindiko en fonto.
kartezia ~o: Mankas dua fontindiko.
kartezia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.