*varm/a PV
*varma
- 1. ↝
-
Kaŭzante sur la haŭto agrablan senton kiel radiado de suno aŭ
fajro,
nek tro (ne varmega), tamen ja sufiĉe (ne
malvarma):
varma forno, plado, supo, suno, vetero;
oni plantis ilin (abiojn) meze de la varma
ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj,
per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre
multe da kandeloj!
[1];
neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam
en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj
de la rozo
[2];
la pastro konsekre aspergis la sklavojn per
varma ĉevala sango
[3];
en la nokto la servutuloj
dormadis en la varma cindro, trempadis la
fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin
[4];
estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma
kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro
[5];
la animaloj kun varma sango;
Rim.: Probable influite de la franca lingvo, PV kaj PIV perdis la nuancon, kiun la esperantistoj rusaj kaj germanaj plu konservas (Bokarev, Krause): „varma“ estas sufiĉa kaj modera temperaturo, ne varmega: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [6]; aŭ jen el la matura periodo: en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon Marta . [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- Konservanta varman senton, ŝirmante kontraŭ ekstera vetero: varma lano, vesto, kovrilo, ĉambro; Z ‐ Zibelo: Tre kara best' estas zibelo || Pro sia bela varma felo [7].
- 3.
- Ne malvarma; kie oni ne suferas pro malvarmeco: varma klimato; post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, trans montojn kaj arbarojn [8].
- 4. ↝
- (figure)
Naskanta impreson de varmeco, varmiganta la animon;
afabla,
amika,
karesa,
milda:
lia manpremo estis varma kaj kora
Marta
;
ni konservas varman rememoron pri tiu homo;
homo kun mola kaj varma koro
BdV
;
la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj
[9]
(proksimaj al la fajrokoloroj: ruĝa, oranĝa, flava,
bruna);
varma tono de violonĉelo;
Mi, el malluma misa pado,
Per varma vorto de persvado,
Vin savis el demona sin'
[10];
varma sento, konsolvorto;
nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia
lingvo en ĝia nuna formo
LR
;
varma akcepto, gratulo, danko.
Rim.: PV kaj PIV ne distingas gradojn en la metafora varmo same kiel ili malatentas tiun nuancon en la rekta senco: „Metanta fervoron, pasion en siaj agoj“ ‐ t.e. varmega2. Por mi la PIV-ekzemplo varma batalo aspektas kiel groteska ŝerco (= afabla, milda batalo). [Sergio Pokrovskij]
kora.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
9. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „varma“
10. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Noticoj el la kelo, 2002
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
9. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „varma“
10. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Noticoj el la kelo, 2002
- afrikanse:
- warm
- angle:
- *warm
- beloruse:
- цёплы
- bretone:
- tomm
- bulgare:
- топъл
- ĉeĥe:
- teplý
- france:
- chaud, chaleureux, fervent
- germane:
- *warm
- greke:
- ζεστός
- hebree:
- לגייס
- hispane:
- caliente
- hungare:
- meleg animaloj kun ~a sango: melegvérű állatok ~aj tonoj: meleg árnyalatok
- ide:
- varma
- indonezie:
- panas
- interlingvae:
- calide
- katalune:
- calent
- loĵbane:
- kufygla, mligla
- nederlande:
- warm
- okcidentfrise:
- waarm
- okcitane:
- caud
- pole:
- *ciepły
- portugale:
- 1. quente 2. quente 4. caloroso
- ruse:
- *тёплый animaloj kun ~a sango: теплокровные животные ~aj tonoj: тёплые тона
- slovake:
- teplý
- svede:
- varm
- tokipone:
- seli
- turke:
- sıcak
- volapuke:
- vamik
*varme
- 1.
- En varma maniero aŭ cirkonstancoj: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno [11]; se du kuŝiĝas, estas al ili varme [12]; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme PrV .
- 2.
- Kaŭzante varman senton: la suno tiel varme brilis sur nin [13]; ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme [14]? kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis […] [15].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:11
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:11
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
- france:
- 1. chaudement 2. il fait chaud
- hispane:
- cálidamente
varmo
↝ 
- 1. ↝
-
Milda sentumaĵo, kian kaŭzas, interalie, elmeto al
sunradioj, restado ĉe fajro ktp:
abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron
per vigliga varmo
Marta
;
dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo
de la fajro
InfanTorent2
;
la animala varmo
(produktata en vivantaj korpoj per interna
brulado).
Rim.: Pli intensa, malagrabla aŭ eĉ brulvunda sentumaĵo similkaŭza estas varmego.
- 2. ↝
Energiformo rilata al la kineta energio de molekuloj en substanco, rilata al ĝia entropio: la varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpoB .
Rim.:
La vorto komunlingva respondas al la objektivaj
temperaturo kaj (mal)sekeco;
la termino fizika malpli rekte rilatas al la temperaturo:
la oceano entenas multege da varmo2
en la akvo kies temperaturo estas 4°C ‐ kio tute ne
estas varma laŭ la senco komunlingva. La fizikan varmon
oni esprimas ne per temperaturaj gradoj, sed per energiaj
kalorioj.
[Sergio Pokrovskij]
- beloruse:
- 1. цяпло, цеплыня 2. цеплата
- bretone:
- tommder
- ĉeĥe:
- horko, teplo
- france:
- chaleur
- germane:
- 2. Wärme
- greke:
- ζέστη
- hebree:
- חום
- hispane:
- calor 1. calor 2. energía térmica
- hungare:
- 1. meleg 2. hő
- indonezie:
- 2. kalor
- nederlande:
- warmte
- portugale:
- calor
- ruse:
- 1. тепло, теплота 2. теплота
- slovake:
- teplo
- svede:
- 1. värme 2. värme
- tokipone:
- seli
- turke:
- sıcaklık
*varmega [16]
- 1. ↝
-
Kiu havas altan temperaturon, malagrable tro altan aŭ eĉ
brulvundan:
la fera bastono, kiu kuŝis en la forno, nun estas
brule varmega
[17];
tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo
ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom
varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute
malvarma
[18];
ah! kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la
malvarman
[19];
trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason kun
varmega teo
[20];
tie dum vizito al kafejo por varmega teo ni decidis
ke tempo por ni ege mankas
[21];
alttemperatura, arda
- 2. ↝
- (figure)
Tre
pasia,
fervora,
arda:
varmega amo;
tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon
[22];
levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan
dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino
Marta
;
la dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis
ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo,
la varmega amo de tiu malgranda estaĵo
... ŝiris al ŝi la koron
Marta
;
li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante
kompaton kaj pardonon
[23].
arda, flama, vigla.
16.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -eg'
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31.
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
19. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 7a
20. Chen Jin: Tetrinkejoj de Siĉuan, [2001]
21. BEMI-Vikio: Karavano post IJK 2005
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13.
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31.
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
19. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 7a
20. Chen Jin: Tetrinkejoj de Siĉuan, [2001]
21. BEMI-Vikio: Karavano post IJK 2005
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13.
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a
- angle:
- *hot
- beloruse:
- гарачы
- bretone:
- brout, gor (ag.), tomm-berv
- ĉeĥe:
- horký, parný, vřelý (i citově)
- france:
- brulant (très chaud), fervent, torride
- germane:
- *heiß
- hebree:
- לוהט
- hispane:
- abrasador, tórrido, ferviente
- hungare:
- forró
- ide:
- varmega
- nederlande:
- heet
- okcidentfrise:
- hyt
- pole:
- *gorący
- ruse:
- *горячий
- slovake:
- horúci, vrelý
- svede:
- het
- tokipone:
- seli mute
- turke:
- yakıcı
varmego ↝
- 1.
-
Tro alta temperaturo.
- a) ↝
Pri vetero: li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago [24]; dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo [25]; ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro [26].
- b)
Pri malnormale alta, malsaneca temperaturo de organismo: sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego Marta ; febra varmego de la korpo Marta .
- 2. ↝
- (figure)
ardo,
entuziasmo,
fajro2,
fervoro,
flamo2,
pasio:
montri varmegon en disputo.
ekzalteco, febro, vervo, vigleco
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:1.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10a
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10a
- beloruse:
- 2. запал, заўзятасьць
- bretone:
- 2. birvidigezh 1.a gor (ak.)
- ĉeĥe:
- horko, parno, vedro, žár
- france:
- 2. ardeur 1.a canicule
- germane:
- 2. Hitze
- hebree:
- 2. להט
- hispane:
- 2. ardor 1.a canícula
- hungare:
- 2. hév, hevesség 1.a hőség 1.b forróság
- nederlande:
- 2. hitte 1.a hitte 1.b koorts
- ruse:
- 2. пыл 1.a жара 1.b жар
- slovake:
- dusno, horúčava, horúčosť, sparno
- svede:
- 2. hetta
- tokipone:
- seli mute
varmegigi
- Fari ion varmega: „Antaŭe ni bakos panon,“ diris la maljunulino, „mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston“ [27]; „Belaj piedoj,“ pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno [28]; (figure) ve al tiuj, kiuj sidas malfrue nokte por varmegigi sin per vino [29].
27.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
28. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 25a.
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:11
28. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 25a.
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:11
- ĉeĥe:
- rozpálit
- hungare:
- felforrósít, felhevít
- ruse:
- нагреть, раскалить, разгорячить
- slovake:
- rozpáliť
- tokipone:
- seli e ijo, seli mute e ijo
*varmeta
- Neŭtrale varma, kiu nek varmigas, nek malvarmigas: lavi vundon per varmeta akvoB ; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [30]; mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo [31].
30.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
31. La Nova Testamento, Apokalipso 3:15–16.
31. La Nova Testamento, Apokalipso 3:15–16.
- angle:
- lukewarm, tepid
- beloruse:
- летні (пра тэмпературу), цеплаваты
- bretone:
- klouar
- ĉeĥe:
- vlahý, vlažný
- france:
- tiède
- germane:
- lauwarm, lau, handwarm
- greke:
- χλιαρός
- hebree:
- פושר, חמים
- hispane:
- templado
- hungare:
- langyos
- ide:
- varmeta
- indonezie:
- hangat
- nederlande:
- lauw
- okcidentfrise:
- lij
- portugale:
- morno
- ruse:
- тепловатый
- slovake:
- vlažný
- svede:
- ljum
- tokipone:
- seli lili
- turke:
- ılık
varmigi
(tr)
- 1.
- Fari varma; komuniki varmon: varmigi al si la piedojn frapante la teron; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! [32]; ekfroti alumeton kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn [33]; la limako ricevis la permeson sidi sur la muro ... kaj varmigi sin en la suno [34]; varmigi akvon (ekz-e por bano; kp „boligi akvon“ por infuzi teon);
- 2.
- Konservi varmon, impresi kiel varma: eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro [35]; ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? [36].
32.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun
alumetoj
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:20.
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:20.
- bretone:
- tommañ
- ĉeĥe:
- hřát, ohřát, zahřát
- france:
- 1. chauffer 2. réchauffer, tenir chaud
- germane:
- 1. wärmen, aufwärmen 2. wärmen, warm halten
- hebree:
- לחמם
- hispane:
- 1. calentar 2. recalentar, mantener caliente
- hungare:
- 1. megmelegít 2. melegít, melegen tart
- ide:
- varmigar
- indonezie:
- panasmemanaskan
- katalune:
- escalfar
- nederlande:
- verwarmen
- okcitane:
- calfar
- portugale:
- 1. aquecer
- ruse:
- ~igi sin: греться 1. нагреть, согреть 2. греть, согревать
- slovake:
- zohriať
- tokipone:
- seli e ijo
- turke:
- 1. ısıtmak 2. sıcak tutmak
*malvarma ↝
- 1.
- Produktanta sur la palporganojn la karakterizan sentumon, kiun kaŭzas glacio: malvarma marmoro, ĉambrego, lando; en la malvarma matena horo [37]; estis terure malvarme [38].
- 2.
- Senvarma, nevarmigita, ne produktanta aŭ ne entenanta varmon, havanta tro malaltan temperaturon: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [39]; la rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano [40] la malvarma radio de la suno (de la aŭtuna suno, kiu ne varmigas) [41] malvarma frunto; malvarmiĝi pro tro longa atendo en la strato.
- 3. ↝
- (figure) Senemocia, senpasia, senpartia: kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco! malvarma rezonado, diskutado[42], prudento, stilo; malvarma oratoro;
- 4. ↝
- (figure)
Ne montranta fervoron, favoron al iu aŭ io:
malvarma protektanto, akcepto;
lia amo malvarmiĝis.
indiferenta, neafabla, malarda.
37.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
39. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
42. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
39. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
42. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
- afrikanse:
- koud
- angle:
- cold
- beloruse:
- халодны
- bretone:
- yen 3. difrom mal~iĝi: yenaat (v.g.)
- bulgare:
- студен
- ĉeĥe:
- chladný, studený
- france:
- froid, distant (froid) mal~iĝi: refroidir (intr.), se refroidir
- germane:
- kalt
- greke:
- κρύος
- hebree:
- קר
- hispane:
- frío mal~iĝi: enfriarse (ponerse frío)
- hungare:
- hideg mal~iĝi: kihül (átv)
- ide:
- kolda
- indonezie:
- dingin
- interlingvae:
- frigide
- loĵbane:
- tolkuflenku, lenku
- nederlande:
- koud, koel mal~iĝi: afkoelen
- okcidentfrise:
- kâld
- pole:
- zimny
- portugale:
- frio
- ruse:
- холодный
- slovake:
- chladný, studený
- svede:
- kall
- tokipone:
- lete mal~iĝi: kama lete
- turke:
- soğuk
- volapuke:
- koldik
*malvarme
- 1.
- En malvarma maniero aŭ cirkonstanco: malvarme kaj trafe juĝi aferon; li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme [43].
- 2.
- Kaŭzante malvarman senton: ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? [44]; glacie malvarme [45]; se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo PrV .
43.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
44. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
44. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
- france:
- 1. froidement 2. il fait froid
- hispane:
- 1. fríamente 2. (hacer) frío
malvarmo 
- 1. ↝
- Stato karakterizata per malalta temperaturo, malpli granda ol estas normale aŭ agrable aŭ tolereble: en la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito [46]
- 2.
- Sentumaĵo, kiun kaŭzas tiu fenomeno: ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo [47]; senti malvarmon; terurite li ektremis kaj malvarmo trakuris lian dorson.
- 3.
- (figure) Malfervoro, senardeco: montri al iu malvarmon.
46.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj
filinoj
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
- beloruse:
- холад
- bretone:
- yenijenn 3. yended
- ĉeĥe:
- chlad, chladno
- france:
- froid (subst.), froideur
- germane:
- Kälte
- greke:
- κρύο
- hebree:
- קור
- hispane:
- frío
- hungare:
- hideg
- nederlande:
- koude
- portugale:
- frio
- ruse:
- холод
- slovake:
- chlad, zima
- svede:
- kyla
- tokipone:
- lete
- turke:
- soğukluk
malvarmigi
(tr)
- 1.
- Fari malvarma; malgrandigi varmegon aŭ varmecon: malvarmigi trinkaĵon per pecetoj da glacio; (Clemency) blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi [48]; ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon [49].
- 2.
- (figure) Senfervorigi, malentuziasmigi: kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, […] ili tute malvarmiĝis por la afero DL ; [la falo de Volapuko] por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo [50]; okazis io, kio malvarmigis iom la kredon […] al la verdiremo de la pastroj [51].
48.
C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
- bretone:
- 2. yenaat (v.k.)
- ĉeĥe:
- ochladit, ochlazovat, studit, vychladit
- france:
- refroidir (tr.)
- hispane:
- enfriar (tr.)
- hungare:
- 2. lehűt (átv)
- ide:
- koldigar
- indonezie:
- mendinginkan
- ruse:
- остудить, охладить
- slovake:
- chladiť, mierne ochladzovať
- tokipone:
- lete e ijo
malvarmego
- 1.
- Forta malvarmo karakterizata per tre malalta temperaturo: la malvarmego lin frostvundis; la malvarmego de la kosma spaco; kriogena motoro estas motoro, kiu povas funkcii en malvarmego [52]
- 2. ↝
- Frosto, malvarma vetero, kiam la akvo glaciiĝas: De la tago, kiam okazis la unua Diposedo, Fondintino komencis surverŝi sur sin sitelojn da akvo ĉe puto en severa malvarmego [53]; siberia malvarmego [54].
52.
Scienca Bukedo el Francio, Vol.3
53. Iom precize pri Oomoto, Postparolo de la „Diaj revelacioj“
54. Kabe laŭ PIV2
53. Iom precize pri Oomoto, Postparolo de la „Diaj revelacioj“
54. Kabe laŭ PIV2
- bretone:
- yenijenn kriz
- france:
- froid glacial
- hispane:
- frío glacial
- hungare:
- fagy, zimankó
- ruse:
- стужа, мороз
- tokipone:
- lete mute
malvarmeta ↝
- Modere malvarma, kiu iom malvarmigas: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj [55]; la vintro relative mildas en la golfo de Sanfrancisko, sed kiam en novembro fariĝis pli malvarmete, li surmetis T-ĉemizon, poste puloveron, kaj daŭre promenis nuda sub la talio [56]; tie estas pli malvarmete ol ĉi tie [57]; malvarmeta blovo de la zefiro PIV2 .
55.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
56. C. Ghasarian, trad. V. Lutermano: Amasa individuismo en Kalifornio, Le Monde diplomatique, 2007-07
57. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: La Sinjorino el la Maro, 2006
56. C. Ghasarian, trad. V. Lutermano: Amasa individuismo en Kalifornio, Le Monde diplomatique, 2007-07
57. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: La Sinjorino el la Maro, 2006
- angle:
- cool
- bretone:
- fresk
- ĉeĥe:
- chladivý, mírně chladný
- france:
- frais (légèrement froid)
- hebree:
- צונן, קריר
- hispane:
- fresco
- hungare:
- hűvös
- ide:
- koldeta
- indonezie:
- sejuk
- nederlande:
- fris (koel)
- ruse:
- прохладный
- slovake:
- chladivý
- tokipone:
- lete lili
- turke:
- serin
*malvarmeto
- Loko aŭ medio malvarmeta, stato de io malvarmeta: [li] marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago [58]; en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [59].
58.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:8
59. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
59. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
- angle:
- cool
- bretone:
- freskadurezh
- ĉeĥe:
- chládek
- france:
- fraicheur
- hebree:
- צינה, קרירות
- hispane:
- frescura
- hungare:
- hűvösség
- nederlande:
- koelte
- ruse:
- прохлада, холодок
- slovake:
- chládok
- turke:
- serinlik
*malvarmumi ↝
(ntr)
Fariĝi malsana pro malvarmo; ricevi kataron: en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [60]; elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis DL .
60.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
- beloruse:
- прастудзіцца
- bretone:
- tapout anoued, pakañ riv
- ĉeĥe:
- nachladit se
- france:
- prendre froid
- germane:
- *sich erkälten
- hebree:
- להצטנן \צנן\, להתקרר \קור\ (לחלות)
- hispane:
- costiparse, resfriarse, acatarrarse, enfriarse
- hungare:
- megfázik
- nederlande:
- kou vatten
- pole:
- *catch cold *przeziębić się
- ruse:
- *простудиться
- slovake:
- prechladnúť
- svede:
- bli förkyld
- turke:
- üşütmek
*malvarmumo
↝ 
Ofta nedanĝera griposimila virusa malsano karakterizita de simptomoj kiel nazkataro, koldoloroj, tusado, foje febro: [li] devis kanti, sed […] senkulpigis sin per malvarmumo [61]; li havis kataron, teruran kataron […], li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon [62].
61.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
- ĉeĥe:
- nachlazení
- france:
- refroidissement
- germane:
- Erkältung
- hispane:
- enfriamiento
- hungare:
- megfázás
- indonezie:
- demam, pilek
- nederlande:
- verkoudheid, valling, neusverkoudheid, coryza, nasofaryngitis, rinofaryngitis
- ruse:
- простуда
- slovake:
- prechladnutie
varmegimuna, varmegrezista
(pri materialo, aparato ktp) Kiu ne difektiĝas ĉe tre altaj temperaturoj: la varmegimunaj molibdenaj alojoj eltenas temperaturojn ĝis 1200°C.
- angle:
- heat-proof, heat-resistant
- ruse:
- жаростойкий, жарорпрочный, жароупорный
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~eta: Mankas verkindiko en fonto.
mal~ego: Mankas verkindiko en fonto.
~egimuna, ~egrezista: Mankas dua fontindiko.
~egimuna, ~egrezista: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eta: Mankas verkindiko en fonto.
mal~ego: Mankas verkindiko en fonto.
~egimuna, ~egrezista: Mankas dua fontindiko.
~egimuna, ~egrezista: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.