*sap/o

*sapo

Miksaĵo el graso kaj alkalaĵo, uzata por lave purigi: la barbiro prenis sian pladeton kaj sapon [1]; se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos [2]; la sapo de la fulistoj [3]; mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon Marta ; sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas PrV ; nigran kornikon sapo ne blankigos PrV .
angle:
soap
beloruse:
мыла
bulgare:
сапун
ĉeĥe:
mýdlo
france:
savon
germane:
Seife
hispane:
jabón
hungare:
szappan
itale:
sapone
japane:
石鹸 [せっけん]
katalune:
sabó
kroate:
sapun
nederlande:
zeep
pole:
mydło
portugale:
sabão
ruse:
мыло
slovake:
mydlo
svede:
tvål
tibete:
ཡི་ཙི་
ukraine:
мило

sapumi

(tr)
Froti per sapo ion lavotan: li rapide alportis razilon, sapumis la kapon [4]; la barbiro […] ŝaŭmigis ĝin, […] sapumis ĝin kaj razis ĝian barbon [5]; (figure) sapumi la okulojn al iu (severe riproĉi al iu) PrV . VD:kapo, lavo, prediko, tani
beloruse:
мыліць, намыліць
ĉeĥe:
mydlit, namydlit, přen. hněvivě kárat
france:
savonner ~umi la okulojn al iu: passer un savon à quelqu'un.
germane:
einseifen ~umi la okulojn al iu: jemandem den Kopf waschen.
hispane:
enjabonar
hungare:
(be)szappanoz ~umi la okulojn al iu: megmossa a fejét(átv.).
itale:
insaponare
japane:
石けんで洗う [せっけんであらう], 石けんを塗りつける [せっけんをぬりつける]
katalune:
ensabonar
nederlande:
inzepen
pole:
mydlić, namydlać ~umi la okulojn al iu: mydlić komuś oczy.
ruse:
мылить, намыливать, намылить
slovake:
mydliť, namydliť
svede:
tvåla in
ukraine:
милити, намилювати, перен. замилювати

harsapo

Ŝampuo: harsapo por tre maldika kaj delikata hararo [6].
6. Nu skin, [vidita je 2006-06-05]
angle:
shampoo
beloruse:
шампунь
france:
shampoing
germane:
Haarwaschmittel
hispane:
champú
hungare:
sampon
itale:
shampoo
nederlande:
shampoo
pole:
szampon
portugale:
xampu
ruse:
шампунь
svede:
schampo

tualetsapo

Sapo por lavi la korpon: enpiku la najlo-pinton en tualetsapon kaj la najlo penetros en la muron per duo da frapetoj, kvazaŭ en vakson [7]; Slim […] ĉiufoje ŝtelis la tualetsapon de mi, ĉar li ne volis lavi sin per ordinara sapo [8].
beloruse:
туалетнае мыла
ĉeĥe:
toaletní mýdlo
france:
savon de toilette
germane:
Toilettenseife, Feinseife
hungare:
pipereszappan
japane:
化粧石鹸 [けしょうせっけん]
pole:
mydło toaletowe
slovake:
toaletné mydlo
ukraine:
туалетне мило

administraj notoj

har~o: Mankas dua fontindiko.