akumul/i PV

akumuli

(tr)
Kolekti, amasigi provizon da io: akumuli kapitalon, pruvojn; akumuli varmenergion [1]; la tuta mondo akumulis kolosan neelĉerpeblan sperton pri sano [2]; liberiĝi de la koleron kaj de la streĉo akumulitaj [3]; la cerbo havas limigitan kapablon akumuli informojn [4]; por financi sian dolĉan neniofaradon, li prenis kreditojn kaj fine akumulis ŝuldojn de plurmil eŭroj [5]; Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon [6].
1. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
2. A. Gonĉarov: Via sano en viaj manojMonato
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Dek konsiloj por ne perdi la paciencon. (Manuela Ronco)
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Redakcie
5. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
angle:
hoard
beloruse:
назапашваць, зьбіраць, акумуляваць
ĉeĥe:
akumulovat hromadit, kupit
ĉine:
储物 [chǔwù], 儲物 [chǔwù]
france:
accumuler, amasser
germane:
anhäufen, sammeln, horten, raffen, zusammenraffen
hebree:
לִצְבּוֹר
hispane:
acumular
hungare:
felhalmoz, akkumulál
japane:
蓄積する [ちくせきする]
katalune:
acumular
nederlande:
accumuleren
portugale:
acumular
ruse:
копить, накоплять, аккумулировать
slovake:
hromadiť
ukraine:
нагромаджувати, збирати, накопичувати, акумулювати

akumulaĵo

Amaso de akumuliĝintaj aferoj: esploristoj de la naturaj sciencoj prezentas mirindan akumulaĵon de misaj kalkuloj, malgravaj malkovroj kaj trompaj evidentaĵoj [7].
germane:
Ansammlung, Anhäufung

akumuliĝa

MAT
[8] (p.p. punkto x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de x enhavas punkton de A, alian ol x. ANT:izolita.VD:adhera.
Rim.: Ĉi-sence troveblas „akumulpunkto“ en [9], sed adjektiva formo estas utila kaj ĝi pli nature devenas de „akumuliĝo“ ol de „akumulo“. La formo „akumuliĝa“ aperas en la citita fonto, ŝajne kun la senco, kiun ni prezentas, sed aliloke, en [10], ĝi havas sencon, por kiu ni preferis la terminon „adhera“.
angle:
accumulation (point), cluster (point)
france:
(point) d'accumulation
germane:
Häufungs-(punkt)
hebree:
הצטברות
hungare:
torlódási (pont)
katalune:
d'acumulació (punt)
pole:
(punkt) skupienia
ruse:
предельная (точка), (точка) сгущения, (точка) накопления
slovake:
hromadný (bod)

akumuliĝi

Amasiĝi laŭtempe en ĉiam pli granda kvanto: seniĝi de akumuliĝinta kolero [11]; mi devas verki ion, akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj [12]; akumuliĝo de […] aferoj [13]; tiu gaso povas akumuliĝi ene de la metroa tunelo, kie betono abundas kaj aero malbone cirkulas [14]! dum miaj 28 jaroj jam akumuliĝis en mi tiel multege da ombroj [15].
beloruse:
назапашвацца, зьбірацца, акумулявацца
france:
s'accumuler
germane:
sich anhäufen, sich ansammeln
hebree:
לצבור
japane:
たまる, 集まる [あつまる], 蓄積する [ちくせきする]

akumulejo

KOMP Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la argumentoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj argumentoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom „akumuliĝas“ en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj.
angle:
accumulator
ĉeĥe:
registr, střádač
germane:
Akkumulator (Comp.)
hebree:
הצטברות
hungare:
akkumulátor
katalune:
acumulador (de calculador)
ruse:
сумматор, аккумулятор (регистр АУ)
slovake:
register

akumulilo

ELE Akumulatoro: la unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan ekranon kaj parolilon, per kiu TomTom Go komunikiĝas kun la ŝoforo [16]; vindozuloj pli ofte reŝargas sian operaciumon ol mi la akumulilojn de mia Mako [17].
beloruse:
акумалятар
ĉeĥe:
akumulátor
germane:
Akkumulator (Elektr.)
hebree:
מַצבֵּר
hungare:
akkumulátor
japane:
蓄電池 [ちくでんち]
katalune:
acumulador (d'energia)
ruse:
аккумулятор
slovake:
akumulátor

administraj notoj

~iĝa: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.