homomorfi/o
homomorfio

-
Tia bildigo inter du
samspecaj strukturoj, ke
ĝi iasence „respektas“ ilin. Pli
precize, se oni signas la strukturojn per
`(bb E,Delta_1,Delta_2,...,Delta_n)` kaj
`(bb F,nabla_1,nabla_2,...,nabla_n)`,
la bildigo `f` estas tia, ke:
(1) por ĉiu duopo de
internaj operacioj
`Delta_i` kaj
`nabla_i` veras, ke
`f(x Delta_i y)=f(x) nabla_i f(y)`,
kiuj ajn estas `x,y in bb E`;
(2) por ĉiu duopo de
eksteraj operacioj
`Delta_k` kaj
`nabla_k` (de la sama aro
`bb R` super respektive
`bb E`
kaj `bb F`) veras, ke
`f(alpha Delta_k x)=alpha nabla_k f(x)`,
kiuj ajn estas `x in bb E`
kaj `alpha in bb R`:
grupa
[1], ringa, modula, vektor(spac)a homomorfio;
la bildo per grupa homomorfio de la neŭtra elemento de
la fonto-aro estas la neŭtra elemento de la celo-aro;
en la lingvo de abstrakta algebro, lineara bildigo estas homomorfio
de vektoraj spacoj
[2].
izomorfio, endomorfio, aŭtomorfio;
lineara;
Atributoj de homomorfio: bildaro, kerno; atributoj de vektora homomorfio: matrico, rango.
- angle:
- homomorphism
- beloruse:
- гомамарфізм
- ĉine:
- 同态 [tóngtài]
- france:
- homomorphisme, morphisme
- germane:
- Homomorphismus
- hungare:
- homomorfizmus
- itale:
- omomorfismo
- nederlande:
- homomorfisme
- pole:
- homomorfizm
- portugale:
- homomorfismo
- ruse:
- гомоморфизм
- ukraine:
- гомоморфія
homomorfia

- 1.
-
(p.p. du algebraj
strukturoj)
Tiaj, ke ekzistas homomorfio de unu al la
alia:
pruvu la homomorfiecon de la grupo de ebenaj
rotacioj kun la grupo de
kompleksoj kun modulo unu;
grafeo `bb G` estas dirita esti
homomorfia al grafeo `bb H`
se estas surĵeto (mapado), nomita homomorfio, de
`V(G)` al
`V(H)`
tia, ke du verticoj estas interapudaj en
`G` se iliaj respektivaj
verticoj estas interapudaj en `H`
[3].
Rim.: Por ĉi tiu senco ekzistas kutima sinonimo „homomorfa“.
- 2.
- PIV2 (p.p. bildigo) Havanta ecojn de homomorfio.
- angle:
- 1. homomorphic
- beloruse:
- гомаморфны
- france:
- 1. homomorphe
- germane:
- 1. homomorph
- hungare:
- 1. homomorfikus
- itale:
- 1. omomorfo
- nederlande:
- 1. homomorf
- pole:
- 1. homomorficzny
- portugale:
- 1. homomorfo
- ruse:
- 1. гомоморфный
- ukraine:
- гомоморфічний
administraj notoj
pri
~a 1.:
MatVort donas nur "homomorfa" ĉi-sence. [MB]